Enkomputiligis Don HARLOW

En la Dolomitoj

A. E. STYLER

El En la montoj. British Esperanto Association, Londono 1913, p. 7-12.
Lastatempe aperis en AULD, William (red.), Nova Esperanta Krestomatio, Rotterdam: UEA, 1991, pp. 36-39.


Alte, super lanugaj nubetoj kaj malluma pinaro, la pintaj suproj de la Dolomitoj lumis kvazaŭ hejtitaj ĝis ruĝe per interna fajrego... De kiom da jarmiloj la suno jam ruĝigas vespere tiun palacon de la Plej Alta? Kiom da fojoj la ombraj montriloj solene ĉirkaŭglitas sur tiu monta sunhorloĝo?... Fumante cigaredon, mi dronis en revoj, fikse rigardante la montojn. Malsupre, sur la placo de la vilaĝo, aŭstria militista muzikistaro ludis dolĉajn ariojn. Jam, la ruĝaj pintoj iom post iom paliĝis kaj fine estingiĝis. Malvarma krepuska venteto ekblovis, forpelante mian revon.

Subite, mi sentis min "sen patrujo, sen amikoj, melankolia kaj korpremata." Eble, ĉiu soleca migranto konas iafoje tian malgajan senton.

Mi subiris en la vilaĝon, por regajigi min inter miaj samuloj. Ĉirkaŭ la muzikistoj sin trovas granda aŭdantaro, plejmulte Germanoj kaj Italoj. Bosnianoj, kiuj similas al sovaĝaj Turkoj, vagadas en la amaso, vendante montajn bastonojn, pipojn kaj aliajn bagatelojn.

Soldatoj, malaltkreskaj kaj brunvizaĝaj, staras en senmova grupo; elegantaj oficiroj, kun senmakula helgriza pantalono, promenas serioze kaj indece. Ilia kasko similas tiun de niaj anglaj militistoj de antaŭ jarcento, kiam ni bataladis kontraŭ Napoleono.

Sur la hotelteraso babiladas blondaj Germaninoj kaj brunaj Italinoj. Pentrindaj Tirolanoj flegme fumas longajn pipojn. Mi scivoleme observas la flirtantajn ĉapelplumojn, helverdan ŝelkon, mallongan pantaloneton, nudajn genuojn, fortikajn krurojn kaj grandegajn botojn de la montaranoj. Kiom da bonaj momentoj mi jam pasigis inter la honestaj bravaj Tirolanoj! Biciklistoj, kun kruda kaj lacigita mieno, memorigas al mi la vagadantan Hebreon; eluzite kaj ĉifite, ili ja ŝajnas vojaĝadi de jarcentoj.

La postan tagon, mi faris grandan ekskurson, kiu eble, sen iom da bonŝanco, estus fininta mian vivon... Tiam mi ne konis tre bone la montojn. Mi estis malsperta kaj tro memfida; eĉ mi ne komprenis, ke subita veterŝanĝo povas aliformigi facilan monton je manĝega monstro.

Tiun tagon, mi kunportis nek manĝaĵon, nek trinkaĵon, nek mantelon, ĉar mi tro fidis al la belega vetero.

Kiel ĉio ridetis en la pura matena aero! En vilaĝeto, sonoriloj pacige kantis el turo de beleta preĝejo alte sur ŝtonego sidanta; kaprinoj malrapide suriris la herbejojn; sonoriletoj ĥore tintis, kaj petolaj kapridoj forlasis la longan vicon por manĝeti ian montan floron. Tia estas la botaniko de la kapridoj.

La tegmentaj ŝindoj de la dometoj malseke rebrilis, kiel fiŝaj skvamoj. Serĉante kun infanoj, paroladante kun plenaĝuloj, mi provis la lingvan diversecon de la aŭstria lando. Sed preskaŭ ĉiuj, ĉu Germanoj, ĉu italesimilaj Ladinoj, ĉu Slavoj parolis plimalpli la germanan lingvon.

Mi tagmanĝis en arbara hoteleto kune kun afabla sinjoro kaj liaj du filoj, belaj inteligentai gimnazianoj. Dum la manĝado mi diris ŝerce: "Kiom da hebreaj nazoj ĉe tiuj ĉi tabloj!"

"Jes, kompreneble," respondis seke la sinjoro, "ĉar estas tie ĉi multe da Hebreoj." Poste, li multe demandis pri la stato de la hebrea vivo en Anglujo, kaj lia scivolo estis tute natura, ĉar li estis mem Hebreo! Oni devas paroli tre singarde en tiu ĉi diversgenta lando.

Pli supre, en la arbaro, mi ripozadis sub la pinoj kaj ekbabiladis kun aro da germanaj vojaĝantoj. La neevitebla diskuto pri politikaj demandoj kontraŭ mia volo enŝoviĝis; kaj baldaŭ komenciĝis komika vortbatalo pri la karaktero de niaj regnestroj kaj ŝtatistoj.

Sed la sinjorinoj, pli saĝaj ol ni, ne multe ŝatis la dornajn politikajn disputojn. Bela diketa blondulino demandis al mi scivoleme: "Sed, diru al mi, kiel la Anglinoj faras por esti ĉiam tiel maldikaj."

Bedaŭrinde, mi ne povis sciigi ŝin pri la beligaj procedoj de miaj karaj samlandaninoj .

Baldaŭ mi atingis mirindan lagon, ĉirkaŭatan de altegaj, turformaj suproj. Mi ne kuraĝas priskribi la diversajn nuancojn kaj multeforman belecon de tiu pejzaĝo.

Mi restadis la tutan posttagmezon sur la laga bordo, fumante, trinketante kafon kaj babilante kun Germanoj. Iu tedulo volis nepre ekscii ĉu la angla Reĝino (ne la nuna) trinkas viskion! Grava internacia demando!

Poste, tre malfrue, mi ekmarŝis returnen. Malsaĝa projekto ekprenis min. Mi volis eltrovi novan vojon, kiu ŝajnis al mi facilega, sed montriĝis tre danĝera. Eble mi malbone komprenis la sciigojn, kiujn fortega arbara knabino donis al mi pri la vojo. Eble mi estis entuziasmigata per la stranga silenta pinarbaro. Ĉiuokaze, ruĝmarkitaj ŝtonegoj ŝajnis klare difini la vojon kaj delogis min ĉiam pli alten en la plej sanktan sanktejon de la montoj. Nenia domo, nenia homo!... Ie, malsupre, malproksime, hakilo batis je regulaj intertempoj, sed mallaŭte, delikate, kiel hakileto de malgrandega gnomo.

Nun la lasta ruĝa signilo kondukis min al mistera pordeto en ligna krado. Barilo kaj pordo estis rompitaj, disfalintaj, ŝimiĝintaj. Apud la pordo, inter muskaj ŝtonegoj, altiĝis granda ligna kruco kun statueto de la Krucumito. Ĉio ŝajnis treege antikva, ĉio estis diverse kolorita per likenoj, grizaj, verdaj, ruĝaj kaj flavaj. La malnova kruco klinis sin kvazaŭ lacigita.

Mi malfermis la pordeton kaj eniris en ŝtonan dezerton. Supre, inter blankaj nubetoj, mi ekvidis la malaltaĵon inter du turformaj suproj, la celon de mia malprudenta suprenirado.

Jen mi rampis inter rokoj kaj fluegoj. Ne estis plu vojo, kaj la krutaĵo fariĝis ciam pli malfacila. Iafoje mi devis min levi per helpo de malgranda pino aŭ monta arbeto. . .

Jen la rekompenco de ĉiuj penoj kaj klopodoj. La nekredebla miriga Dolomitomondo etendas sin antaŭ mi... Pentristo, metu tion en bildon, kaj oni diros: "Nenaturaj nuancoj, nevera imagaĵo!"... Verkisto, priskribu tion, kaj la kritikisto diros malŝate: "Vortoj, vortoj, nur vortoj!"

Mi flugas spirite de turo al turo, de kastelo al kastelo. Jes, tio ne estas montoj, sed pliĝuste turoj, kasteloj, magiaj palacoj de gigantoj; kaj la ĉiakolora lago, je kelkmiloj da metroj malsupre, estas la kastelfoso.

Mi forgesas pri ĉiuj riskoj, mi vidas nur la ĉiumomente ŝanĝiĝantan pejzaĝon. Nun la helaj koloroj mallumiĝas, la gloraj oraj palacoj aliformiĝas en fortikejon de demonoj, kaj efektive, diablaj voĉoj ekkriegas en la vento. Pezaj gutoj frapadas mian vizaĝon; jen fulmotondro diskrevas.

Feliĉe, mi trovis malgrandan kavernon, apenaŭ sufiĉe ampleksan por ŝirmi min kontraŭ la pluvego. Kuŝante, mi elrigardis el la ŝtona faŭko, fumante sennombrajn cigaredojn por pasigi la tempon. Ĉiu tondrobato, kiel martelego, tremigis la murojn de mia stranga rifuĝejo. La montoj sulkigis la brovojn, kaj surmetis plej mallumajn, terurajn vestojn. Grizaj nuboj ĉirkaŭvolvis min, kaj fajraj serpentoj kuregis ĉien.

Ĉu mi timis? Tute ne. Mi nur rigardegis, ensorĉite kaj ekscitite... Poste, jes, mi multe pripensis mian riskemon, multe meditis pri vojaĝantoj perditaj en la montoj, sen ia postsigno.

Se migranto falas en monta dezerto kaj nur elartikigas la piedon, li nepre mortos. Li nur povos sin treni malespere, ĝis kiam la malsato kaj malvarmo mortigos lin.

Fine, malgraŭ la pluvego, mi penis daŭrigi la vojagon. Post nelonge, miaj malsekaj vestoj algluiĝis al la membroj, kaj multe malhelpis min. La ŝtonegoj, malfortikaj pro la tero tramalsekigita, rulfalis sub mia piedo, kiel malgranda lavango.

Alveninte al la supro, mi nur vidis antau mi -- glitigan, preskaŭ vertikalan krutaĵon. Malafabla, soleca, timiga pejzaĝo! Malsupre, la unuaj pinoj estis tiel malproksime en la profundaĵo, ke ili gajnis nur ludiloj. Mi vidis nenian signon de homa vivo, nenian loĝejon. Nur ruĝa suno malleviĝis okcidenten, nuboj rampadis inter senfundaĵoj, kaj ŝaŭmantaj fluegoj sin ĵetis kun murmurego de roko al roko.

Kion fari? Mi ne volis akcepti malvenkon. Mi komencis malsupreniri, singarde rampante de unu breteto al alia. Sed, ĉirkau dudek metrojn sube, mi trovis min kvazaŭ en la aero, sur nazego de la krutaĵo.

Mi tute komprenis, ke la morto estas tutproksima al mi, kaj ke mi devas kolekti ĉiujn fortojn por reveni al la supro. Sed, mi estis tiel malsata, malvarma, kaj enpenetrita de la pluvego... Kiel mi reatingis la supron, ne ekglitinte unu fojon? Mi ne scias. Mi nur scias, ke unu malfirma paŝo min estus ĵetinta en la faŭkon de l' Morto, kiu min pacience atendis malsupre.

Mi reatingis la supron. Mi ree trairis la vojon tra la stranga ŝtondezerto; mi ekglitis kelkafoje kaj rompis la pinton de mia bastonego; la ujo de mia lorneto estis malseka kaj mola kiel kaĉo; miaj vestoj estis disŝiritaj, kaj mia korpo ellacigita.

Jen la mistera pordo, la ŝimiĝinta kruco, la kruda, antikva, kortuŝanta figuro de l' Krucumito... Mi sidiĝis sur stono kaj rigardis lin... Kiam oni venis tien ĉi la lastan fojon? Ĉu la kruco kaj barilo difinas la limon de l' arbaro? Kaj malpermesas eniron en la malbenitan ŝtondezerton, kiu kondukas al danĝero kaj morto? Ĉu la griza kruco markas la lokon, kie, antaŭ multe, multe da jaroj, iu malfeliĉulo trovis la morton? Ĉu la putrinta verda tabulo iam entenis surskribon: Preĝu por ripozo de l' animo de... ?

Lace, penseme, mi eniris la arbaron, perdis la vojeton en krepusko, kaj post kelkaj minutoj mi troviĝis en nokta mallumo. "Haltu! alie vi rulfalos en profundaĵon."

Pasigi la nokton en arbaro... tio ne estas tiel agrabla, kiel en komforta hotelo. Tamen, mi kuŝiĝis sub grandega pino, kaj malgraŭ ĉio mi dormis sufiĉe bone ĝis tagiĝo, escepte de mallonga vekiĝo meze de la nokto, dum kiu mi varmigis min per gimnastiko.

Tuj kiam la taglumo ĝin ebligis, mi levis min kaj esploris la senvojan labirinton. Post longa erarvagado, mi trovis min en rava natura parko, kie mi povis paŝi sendangere sur delikata musko kaj herbo. La belaj floroj multe plaĉis al mi post la severa melankolia dezerto; kaj la magia matenlumo post la nokta arbaro!

En kruda monta vilaĝeto, bona maljunulino proponis al mi por matenmanĝo nigran panon, kaprinan lakton kaj sukeron. Tio estis pli bongusta ol multekosta festeno.

Survoje, kelkaj fulmotondroj kun pluvego persekutis min, kvazaŭ la montaj spiritoj volus ankoraŭ puni mian invadon de sia sanktejo.

Alveninte al mia hotelo, mi alivestis min en noktaj vestoj, donis al la afabla Rezi miajn difektitajn vestojn kaj malsekan tolaĵon; manĝegis duan matenmanĝon, kaj fine, eltrinkis fortan glason (ne glaseton) da stranga hungara likvoro, kiu preskaŭ haltigis mian spirmekanismon. Rezi forgesis sian kutiman konvenecon, kaj laŭte ridegis. Poste, mi enlitiĝis, ekdormis; kaj, mirinde, mi vekiĝis post mi ne scias kiom da horoj, sen malvarmumo. Estas ja specialaj dioj por infanoj, drinkuloj, kaj -- maltimuloj.