Enkomputiligis Don HARLOW

Donaco de Dio

de Lena POŜIVANA

aperis unue en fido7.esperanto.rus, Junio, 1999


Okuloj de knabo estis bluaj kaj puraj, kiel ĉielo post forta pluvo. Li rigardis en lontanon, kvazaŭ serioze pensis pri io grava. "Filozofo naskiĝis",- ŝercis najbaroj. Sed maltrankviliĝis patrina koro. Kuracistoj diris nenion, nur konsolis ŝin. Tamen ŝi komprenis: Ŝia filo ne vidas.

Ŝi nomis lin Bohdan- donaco de Dio.

"Dio estas bona,- ofte diris la avino, -Nur preĝu, kaj li malfermos viajn okulojn".

Li ne preĝis. Li eĉ ne imagis sin vidantan. Tion li certe ne bezonis. Sed kiam ĉiuj infanoj en granda dormoĉambro de blindullernejo jam dormis, li konfidis al bona Dio sian la plej intiman revon.

"Oni diras, ke vi estas bona kaj amas ĉiujn. Ĉu vi amas ankaŭ min? Ne eblas ami ĉiujn. Mi estas tro malgranda, kaj vi ne povas vidi min, bona Dio. Sed baldaŭ mi plenkreskos. Tiam ni povos vidi min. Faru por mi nur unu miraklon, kaj mi dankos vin dum mia tuta vivo! Mi volas ludi akordeonon, kiel nia instruisto, mi volas ripeti kanton de vento kaj muzikon de pluvo, mi volas, ke mia akordeono rakontu fabelojn de nigra maro kaj malkaŜu misterojn de arbaro. Tiam vi certe aŭdos min. Se vi volas, prenu mian pomon, prenu ĉiujn miajn bonajn notojn. Mi donacos al vi eĉ mian soldaton! Li estas bela, en verda ĉapo. Faru nur tiel, ke oni akceptu min en muziklernejon!"

Antaŭ kelkaj monatoj li ekaŭdis la unuan fojon la akordeonludon de blinda instruisto. Sorĉaj sonoj de la instrumento tuj devigis lin forgesi pri ludoj. Tio estas io tute alia, ol li aŭdis en radio aŭ televido. Vivanta sono vokis al vivo lian junan animon...

"Sed ni ne povas akcepti vin. La akordeono estas pli granda ol vi mem! Kiel vi ludos?"

Li kunpremis dentojn kaj ektuŜis soldaton en la poŜo: "Ne ploru, kara amiko! soldatoj ne ploras! Ploras nur etuloj, tiuj, kiujn oni ne akceptas en muziklernejon".

De tiam oni ne plu aŭdis lian kantadon, lian petolan ridon. Li aŭskultis, ensorbis, trinkis sonojn de la mondo, kolektis muzikon en sia animo. Li sentis, ke el tio iam devas naskiĝi vera feliĉo.

Kaj finfine dum iu nokto li ne plu sukcesis dormi. Kvazaŭ kontraŭvole li ellitiĝis kaj Ŝteliris laŭ malhela koridoro, nudpiede, por ke neniu aŭdu lin.

Malsupren laŭ malvarma Ŝtuparo... Konata vojo gvidis al la varma, per dermatino kovrita pordo de la muzika klaso...

"Jes, vi ekzistas, bona Dio! Mi sciis, ke vi estas bona!",- oni forgesis fermi la Ŝatatan pordon!

Li ne puŜis ĝin, sed karesis, petis malfermiĝi sen bruo. Sed tiu pordo alkutimiĝis al sonoj de lerneja tago. Ĝi ankaŭ eligis muzikon.

Li Ŝtoniĝis. Tamen silento regis en koridoro. Li aŭdis nur batadon de sia koro.

La pordon li fermis ne tiom singarde, sed firme. Li sciis delonge, kiom avare tiu pordo ellasis internajn sonojn!

Konata varmo kaj speciala etoso de tiu ĉambro mirinde trankviligis.

Bohdano trovis la Ŝatatan instrumenton: sorĉan kaj grandan, kiel la muziko mem... Tre singarde li prenis ĝin, starigis sur la plankon, malfermis ĝian valizon.

Preninte ĝin sur brakojn, li forgesis ĉion.

Naturan deziron simple premi ĉiujn butonojn por ĝui sovaĝan plezuron li detenis per la tuta forto de sia volo. Li premis ilin po unu, ĉiun kelkfoje, por enmemorigi poreterne, kie estas kiu sono, kiel sonas ĉiu klavo.

Tiel pasis la tuta nokto. Nur kelkajn sekundojn antaŭ la sonoro por ellitiĝo li sukcesis reveni en dormoĉambron.

De nun li havis tiun trezoron, kiun neniu sukcesus forpreni de li! Neniu povis nun ofendi, suferigi, kolerigi lin...

Li vivis kiel ĉiuj, nur fariĝis pli silentema, pensema, ne ĉiam atentis pri io. Sed en lia menso ĉiam daŭris senfina laboro. Muziko, kiu ĉirkaŭis lin, transformiĝis en senteblajn vicojn de movoj. Liaj fingroj premis imagitajn butonojn por naski muzikon, reprodukti sonojn de konataj melodioj. Per propraj fortoj li alproksimiĝis al sekretoj de harmonio, atingis misterojn de sono. Li eĉ ne provis ankoraŭfoje penetri nokte en muzikan klason. Lia muziko loĝis en li mem. Tage dum ĉiu libera momento venadis al konata varma pordo, kiam aliaj lernantoj okupiĝis tie, kaj aŭskultis, klopodis imagi, kiel moviĝas fingroj, ludantaj la novan melodion, mense ludis ĝin ĉiam pli rapide, ĉiam pli pure.

Tiel pasis vintro... En majo lernantoj de muziklernejo devis ekzameniĝi. Poste okazos koncerto, dum kiu ili montros, kion ili atingis dum lernojaro. Kolektiĝis gepatroj, en koridoro svarmis scivolemaj aŭskultantoj...

Subite direktoro rimarkis malantaŭ la pordo iun maldikan etulon.

-Kion vi volas, knabo?

-Permesu ankaŭ al mi ludi akordeonon!

-Nu, provu. Eble, venontjare vi ankaŭ lernos muzikon!

Denove ĉiuj ekridis, kiam li prenis la instrumenton. Sed kiam li ekludis, ĉiuj kune kun li mem forgesis pri lia malalta kresko, pri malicaj ridetoj...

Granda, peza akordeono obeis lin! Sonoj, akordoj, melodioj, kiuj dum tiuj kelkaj monatoj akumuliĝis en lia memoro, subite ekvivis!

Li ludis pecojn, kiujn li iam hazarde aŭdis, kies nomojn li ne konis, kiujn li mem faris el vivantaj sonoj de la vivo...

La aŭtoritata komisiono decidis, ke li ne devas lerni en muziklernejo, ĉar lia ludo multe superas nivelon de la muzika mezlernejo. Kompreneble, necesas multe perfektiĝi en teorio, li bezonas individuajn okupojn, sed, sendube, tio estas vera talento.

Kio atendas lin? Studado en konservatorio? konkursoj? koncertoj? laŭroj? Ĉu vere tio konvenas por ordinara blinda knabo el Ukrainio?..

Eble, vi ŝatus scii, kio okazis poste al nia heroo? Okazis nenio...

Antaŭ kelkaj jaroj la homoj, kiuj hastis el metroo de SvjatoŜino al ĉeurba trajno, povis aŭdi lian ludadon. Lia pli aĝa fratino kantis, kaj malpli aĝa frato muzikis per lignaj kuleroj...

La sorto de Bohdano tiom similas al sortoj de miloj da tiuj bohdanoj, filoj de nia talentoriĉa popolo, nekonataj kaj ne bezonataj donacoj de Dio...