Enkomputiligis Don HARLOW

La Elaĉeto de Ruĝa Ĉefo

de O. HENRY

elangligis Donald J. HARLOW


Tio ŝajnis bona afero: sed atendu ĝis mi rakontos. Ni estis Sude, en Alabamo -- Vilĉjo Driscoll kaj mi -- kiam nin trafis tiu kidnapa ideo. Tio okazis, kiel Vilĉjo poste klarigis, "en momento de mensa aperacio"; sed tion ni ne konstatis ĝis poste.

Tie troviĝis urbo, flane plata, kompreneble kun la nomo Montosupro. Ĝi enhavis loĝantojn el tiel maldanĝera kaj memkontenta kamparana klaso kiel iam ajn amasiĝis ĉirkaŭ Majdanca Fosto.

Vilĉjo kaj mi dividis kapitalon pli-malpli sescent-dolaran, kaj ni bezonis ankoraŭ dumil dolarojn por plenumi urbkatastran fraŭdon en Okcidenta Ilinojso. Ni diskutis la aferon sur la antaŭaj ŝtupoj de la hotelo. Filoprotektivemecado, diras ni, fortikas en duonkamparaj komunumoj; tial, kaj alitiale, tie pli sukcesus kidnapa projekto ol en regiono atingebla de ĵurnaloj, kiuj komisias ĵurnalistojn en ordinaraj vestaĵoj por instigi diskutadon pri tiaj aferoj. Ni sciis, ke Montosupro ne povus persekuti nin per io ajn pli forta ol policoj kaj, eble, kelkaj maldiligentaj snufhundoj kaj unu-du plendegoj en la Semajna Farmista Buĝeto. Do, la afero ŝajnis farebla.

Ni elektis kiel nian viktimon la unusolan idon de ĉefa civitano, laŭnome Ebenzer Dorset. La patro estis estiminda kaj avara, amanto de hipotekoj kaj severa, honesta pleniganto de la preĝeja montelero kaj elhejmigisto. La ido estis dekjara knabo, kun bareliefaj lentugoj, kaj haro samkolora kiel la kovrilo de tiu revuo, kiun vi aĉetas en la giĉeto, kiam vi atendas trajnon. Vilĉjo kaj mi taksis, ke Ebenezer rezignos pri elaĉeto de precize dumil dolaroj. Sed atendu, mi rakontos.

Pli-malpli tri kilometrojn for de Montosupro estis monteto, kiun kovris densa cedra arbaro. Sur la malantaŭo de tiu monto troviĝis kaverno. Tie ni konservis provianton.

Iun vesperon post la sunsubiro, ni kaleŝis preter la domo de maljuna Dorset. La ido estis sur la strato, ĵetante ŝtonojn kontraŭ katidon sur la transa barilo.

"Ha, knabeto!" diras Vilĉjo, "ĉu plaĉus al vi ricevi sakon da sukeraĵoj kaj belan veturon?"

La knabo nete trafas Vilĉjon al la okulo per brikopeco.

"Tio kostos la maljunulon ankoraŭ kvincent dolarojn," diras Vilĉjo, transgrimpante la radon.

Tiu knabo baraktis kiel boksurso; sed ni fine enkaleŝigis lin kaj forveturis. Ni portis lin al la kaverno, kaj mi ligis la ĉevalon en la cedra arbaro. Post la sunsubiro mi ŝoforis la kaleŝon al la urbeto, kvin kilometrojn for, kie ni luis ĝin, kaj remarŝis al la monto.

Bill estis bandaĝanta la skrapojn kaj kontuzojn sur siaj trajtoj. Fajro brulis malantaŭ la ŝtonego ĉe la enirejo de la kaverno, kaj la knabo, kun du buteo-plumoj etendiĝantaj el la ruĝa hararo, spetis poton da bolanta kafo. Li etendas al mi bastonon, kiam mi alvenas, kaj diras:

"Ha! damnita palhaŭtulo, ĉu vi do kuraĝas eniri la tendumejon de Ruĝa Ĉefo, teruro de la stepo?"

"Ĉio en ordo nun," diras Vilĉjo, levante la pantalonon kaj kontrolante kelkajn kontuzojn sur la kruroj. "Ni ludas Indianojn. Ni similigas la vakercirkon de Bubalo Bill al urbodoma diapozitivo-montro pri La Chaŭ- de-Fonds. Mi estas Olda Henĉjo, peltisto, kaptito de Ruĝa Ĉefo, kaj oni senharigos min je la sunleviĝo. Je Geronimo! tiu bubo forte piedbatas."

Tiu knabo ja ĝuis la tutan aferon. La plezuro bivaki en kaverno forgesigis lin pri tio, ke li mem estas kaptito. Li tuj baptis min Serpentokulo, la Spiono, kaj anoncis, ke, kiam liaj bravuloj revenos de la milito, oni rostos min ĉe fosto je la sunleviĝo.

Tiam ni vespermanĝis; kaj li plenigis sian buŝon de lardo kaj pano kaj saŭco, kaj komencis babili. Li faris dummanĝan paroladon jenecan:

"Ĉi tio tre plaĉas al mi. Mi neniam antaŭe bivakis; sed mi iam havis dorlotdidelfon, kaj mi ĵus fariĝis naŭjara. Tre malplaĉas al mi viziti lernejon. Ratoj manĝis dek-ses el la ovoj de la makulita kokino de la onklino de Jaĉjo Talbot. Ĉu estas veraj Indianoj en ĉi tiu arbaro? Leono estas besto. Pli da saŭco! Ĉu la movado de la arboj kreas la venton? Ni havas kvin hundidojn. Henĉjo, kial via nazo tiom ruĝas? Mia patro havas multe da mono. Ĉu la steloj varmas? Mi du fojojn konkeris Eĉjon Walker, sabate. Malplaĉas al mi knabinoj. Oni ne kuraĝu kapti bufojn, nur per ŝnureto. Ĉu bovoj bruas? Kial oranĝoj rondas? Ĉu vi posedas litojn en ĉi tiu groto? Amos Murray havas ses piedfingrojn. Papago povas paroli, sed ne simio kaj ne fiŝo. Kiom necesas por esti dek-du?"

Post ĉiu minutokelko li rememoris, ke li estas danĝera ruĝhaŭtulo, kaj levis sian baston-fusilon kaj piedpintis ĝis la kavernenirejo por gvati por la pioniroj de la malamata palhaŭtulo. Foje li eligis batalhupon, kiu tremigis Oldan Henĉjon la Peltiston. Tiu knabo dekomence teroris al Vilĉjo.

"Ruĝa Ĉefo," diras mi al la bubo, "ĉu plaĉus al vi hejmeniri?"

"Nu, kial do?" diras li. "Hejme, ne estas plezure. Malplaĉegas al mi viziti lernejon. Plaĉas bivaki. Vi ne hejmenigos min, Serpentokulo, ĉu?"

"Ne tuj," diras mi. "Ni iom restos en la kaverno."

"En ordo!" diras li. "Tute bone. En la tuta vivo mi neniam spertis tiom da plezuro."

Ni enlitiĝis proksimume je la dek-unua. Ni sternis kelkajn larĝajn tukojn kaj metis Ruĝan Ĉefon inter ni. Ni ne timis, ke li fuĝos. Li restigis nin maldormaj dum tri horoj, ekstarante kaj prenante sian armilon kaj kriĉante: "Tss! amik'" al la oreloj de mi kaj Vilĉjo, kiam la supozita kraketo de branĉeto aŭ la susuro de folio rivelis al lia juna imagivo la singardan alproksimiĝon de la banditaro. Mi finfine eniris maltrankvilan dormon, kaj sonĝis, ke mi estas kidnapita kaj katenita al arbo fare de feroca pirato kun ruĝa hararo.

Ĝuste je la tagiĝo min vekis serio da teruraj kriĉoj de Vilĉjo. Tiuj ne estis krioj, aŭ hurloj, aŭ bojoj, aŭ jelpoj, tiaj, kiajn oni atendus de vireca laringo -- ili simple estis maldecaj, teruraj, humiligaj kriĉoj, tiaj, kiajn eligas virinoj, kiam ili ekvidas fantomojn aŭ raŭpojn. Estas terura afero, aŭdi fortikan, desperantan dikulon malheroe kriĉi en kaverno je la tagiĝo.

Mi ekstaris por kontroli, pri kio temas. Ruĝa Ĉefo sidis sur la brusto de Vilĉjo, kun unu mano plektita en la hararo de Vilĉjo. En la alia li tenis la akran tranĉilon, per kiu ni dispecigas lardon; kaj li senhezite kaj realisme provis senharigi Vilĉjon, laŭ la puno anoncita la antaŭan vesperon.

Mi forprenis la tranĉilon de la knabo kaj rekuŝigis lin. Sed ekde tiam, la animo de Vilĉjo estis frakasita. Li ekkuŝis siaflanke de la lito, sed li neniam plu dormis dum tiu knabo restis ĉe ni. Mi dormetis, sed kiam la suno leviĝis mi rememoris, ke Ruĝa Ĉefo anoncis, ke mi estos ĉefoste bruligata je la sunleviĝo. Mi nek maltrankvilis nek timis; sed mi eksidis kaj fajrigis mian pipon kaj apogis min ĉe ŝtonego.

"Kial vi tiel frue leviĝas, Sam?" demandis Vilĉjo.

"Mi?" diras mi. "Ho, mi sentas ian doloron en la ŝultron. Mi opiniis, ke sidado kuracos ĝin."

"Vi mensogas!" diras Vilĉjo. "Vi timas. Vi estis bruligota je la sunleviĝo, kaj vi timis, ke li faros tion. Kaj li nepre farus tion, se li povus trovi alumeton. Terure, ĉu ne, Sam? Ĉu vi supozas, ke iu pagos monon por revenigi tian diablidon?"

"Certe," diras mi. "Tia miskondutanto estas ĝuste la speco, kiun gepatroj amas. Nu, vi kaj la Ĉefo ellitiĝu kaj kuiru la matenmanĝon, dum mi grimpos al la supro kaj gvatos."

Mi aliris la pinton de la monteto kaj skandis la apudan regionon. Direkte al Montosupro mi atendis vidi la fortikajn kamparanojn de la vilaĝo, armitajn de falĉiloj kaj forkoj, traserĉantajn la kamparon por la fiaj kidnapintoj. Sed mi vidis nur trankvilan pejzaĝon punktitan de unusola viro pluganta helpe de griza mulo. Neniu serĉis la riverfundon; neniuj kurieroj diskuradis, portante informojn pri informomanko al la teruritaj gepatroj. Arbareca etoso de dormemo plenigis tiun parton de la ekstera supraĵo de Alabamo kiu kuŝis sub miaj okuloj. "Eble," diras mi al mi, "oni ankoraŭ ne rimarkis, ke la lupoj forportis la etan ŝafidon de la gregejo. Dio gardu la lupojn!" diras mi, kaj mi deiris de la monto al la matenmanĝo.

Kiam mi atingis la kavernon, mi trovis Vilĉjon staranta ĉe la flanko, forte anhelante, dum la knabo minacis bati lin per ŝtono duone tiel granda kiel kokoso.

"Li metis braĝan terpomon ĉe mia dorso," klarigis Vilĉjo, "kaj poste kaĉigis ĝin per sia piedo; kaj mi boksis liajn orelojn. Ĉu vi havas pafilon, Sam?"

Mi forprenis la ŝtonon de la knabo kaj iel repacigis ilin. "Mi venĝos al vi," diras la knabo al Vilĉjo. "Neniu viro iam ajn batis la Ruĝan Ĉefon sen ricevi punon pro tio. Vi gardu vin!"

Post la manĝo, la knabo elpoŝigas ledaĵon volvitan en ŝnuroj, kaj eliras el la kaverno, malvolvante ĝin.

"Kion li nun celas?" diras Vilĉjo, maltrankvile. "Vi ne supozas, ke li fuĝos, ĉu, Sam?"

"Ne timu," diras mi. "Li ŝajne ne tro sopiras la hejmon. Sed ni devas aranĝi ian planon pri la elaĉeto. Ŝajnas, ke ne okazas multe da ekscitiĝo ĉe Montosupro pro lia malapero; sed eble oni ankoraŭ ne rimarkis, ke li estas for. Liaj gepatroj eble supozas, ke li pasigas la nokton kun Onklino Jane aŭ iu najbaro. Certe oni hodiaŭ rimarkos lian foreston. Ĉinokte ni sendu mesaĝon al la patro, postulante dumil dolarojn por li."

Ĝuste tiam ni aŭdis tian batalhupon, kian eligis David, senkonsciiginte la ĉampionon Goliato. Estis ŝtonĵetilo, kiun Ruĝa Ĉefo elpoŝigis, kaj li svingis ĝin ĉirkaŭ la kapo.

Mi flankensaltis, kaj aŭdis fortan baton kaj ian suspiron el Vilĉjo, kiel faras ĉevalo kiam oni senseligas ĝin. Ove granda roko estis trafinta Vilĉjon ĝuste malantaŭ la maldekstra orelo. Li entute malrigidiĝis kaj falis sur la fajron trans la pato plena de varma akvo por lavi la manĝilojn. Mi fortrenis lin kaj verŝis malvarman akvon sur lin dum duona horo.

Postiome, Vilĉjo eksidas kaj palpas malantaŭ la orelo kaj diras: "Sam, ĉu vi scias, kiu estas mia plejŝatata Biblia heroo?"

"Ripozu," diras mi. "Vi baldaŭ rekonsciiĝos."

"Reĝo Herodo," diras li. "Vi ne foriros kaj lasos min sola, ĉu, Sam?"

Mi eliris kaj kaptis tiun knabon kaj skuis lin ĝis la lentugoj vibradis.

"Se vi miskondutos," diras mi, "mi tuj kondukos vin hejmen. Nu, ĉu vi do bone kondutos, ĉu ne?"

"Mi nur ŝercis," li malafable diris. "Mi ne intencis vundi Oldan Henĉjon. Sed kial li batis min? Mi bonkondutos, Serpentokulo, se vi ne sendos min hejmen, kaj se mi hodiaŭ rajtos roli kiel la Nigra Pioniro."

"Mi ne konas tiun ludon," diras mi. "Tion vi kaj s-ro Vilĉjo decidu. Li estos via kunludanto hodiaŭ. Mi provizore foriros por trakti aferojn. Nu, tuj envenu kaj reamikiĝu kun li, kaj pardonpetu pro tio, ke vi vundis lin, aŭ vi tuj hejmeniros."

Mi igis lin kaj Vilĉjon manpremi, kaj tiam mi kondukis Vilĉjon flanken kaj informis lin, ke mi iros al Popla Bosko, vilaĝeto kvin kilometrojn for de la kaverno, kaj eltrovos tion, kion mi povos pri tio, kiel oni pripensas en Montosupro la kidnapon. Mi ankaŭ intencis koncizan leteron al maljuna Dorset en tiu tago, postulantan la elaĉeton kaj diktantan, kiel oni pagu ĝin.

"Nu, Sam," diras Vilĉjo, "mi subtenis vin, ne plendante, en tertremoj, incendioj, diluvoj -- en pokerludoj, dinamitatencoj, policatakoj, trajnoraboj, kaj ciklonoj. Mi neniam perdis mian kvieton ĝis ni kidnapis tiun dukruran raketidon. Li timigas min. Vi ne tre longe lasos min kun li, ĉu, Sam?"

"Mi revenos en la posttagmezo," diras mi. "Vi amuzigu la knabon kaj kvietigu lin ĝis mi revenos. Kaj nun ni skribu la leteron al maljuna Dorset."

Vilĉjo kaj mi prenis paperon kaj krajonon kaj prilaboris la leteron dum Ruĝa Ĉefo, volvita en tuko, promenadis kaj repromenadis, gardante la kavernenirejon. Vilĉjo larmoze petegis min insisti pri mil-kvincent-dolara elaĉeto anstataŭ dumil-dolara. "Mi ne provas," diras li, "malkonfesi la konatan moran aspekton de la patra amo, sed temas nun pri homoj, kaj tute ne estus home, ke iu pagu dumil dolarojn por tiu dudek-kilograma peco de lentuga leopardo. Mi estas preta veti je mil kvincent dolaroj. La diferencon vi atribuu al mi."

Do, por trankviligi Vilĉjon, mi cedis, kaj ni kunlaboris je la jena letero:

Estimata Ebenezer Dorset:

Ni kaŝis vian filon en loko longe for de Montosupro. Certe nek vi nek la plej lertaj detektivoj povos trovi lin. Absolute, jen la solaj kondiĉoj, je kiuj li estos redonita al vi: Ni postulas mil kvincent dolarojn, biletoj grandvaloraj, por redoni lin; la monon lasu post la hodiaŭa noktomezo ĉe la sama loko kaj en la sama skatolo kun via respondo -- mi poste priskribos. Se vi konsentas pri tiuj kondiĉoj, sendu vian skriban respondon per sola kuriero, hodiaŭ nokte je la duono post la oka. Trans Striga Rojo sur la vojo al Popla Bosko, videblas tri grandaj arboj, cent metrojn apartaj, apud la barilo de la tritiko-kampo je la dekstra flanko. Funde de la fosto apud la tria arbo, troveblos malgranda kartona skatolo.

La kuriero metu la respondon en tiun skatolon, kaj tuj revenu al Montosupro.

Se vi provas perfidi, aŭ ne tute obeas nian deklaritan postulon, vi neniam plu vidos vian filon.

Se vi pagos la postulitan sumon, li estos resendita al vi, sekura kaj bonsana, antaŭ paso de tri horoj. Jenaj kondiĉoj estas absolutaj, kaj se vi ne obeos ilin, oni ne plu provos komuniki kun vi.

Du Desperantoj

Mi adresis la leteron al Dorset, kaj enpoŝigis ĝin. Kiam mi estis ekironta, la knabo venis al mi, dirante:

"Ve, Serpentokulo, vi diris, ke mi rajtos esti Nigra Pioniro dum vi estos for."

"Do estu," diras mi. "S-ro Vilĉjo ludos kun vi. Kia ludo ĝi estas?"

"Mi estas la Nigra Pioniro," diras Ruĝa Ĉefo, "kaj mi devas rajdi ĝis la fortikaĵo por averti la koloniintojn, ke la Indianoj venos. Tedas min esti Indiano. Mi volas esti Nigra Pioniro."

"En ordo," diras mi. "Tio ŝajnas facila ludo. Mi supozas, ke s-ro Vilĉjo helpos al vi trompi la danĝerajn sovaĝulojn."

"Kion mi faru?" demandas Vilĉjo, suspekteme rigardante la knabon.

"Vi estas la ĉevalo," diras Nigra Pioniro. "Ekstaru sur viaj manoj kaj genuoj. Kiel mi povos rajdi ĝis la fortikaĵo sen ĉevalo?"

"Instigu lian intereson," diras mi, "ĝis la trompo sukcesos. Trankviliĝu."

Bill ekstaras sur kvar piedoj, kaj lia mieno similas tiun de kuniklo kaptita.

"Kiom longe ĝis la fortikaĵo, knabo?" li demandas, iom raŭke.

"Cent kvindek kilometrojn," diras la Nigra Pioniro. "Kaj vi devos rapidi por atingi ĝin ĝustatempe. He, do!"

La Nigra Pioniro eksaltas sur la dorson de Vilĉjo kaj perkalkanume pikas ties flankojn.

"Pro Dio," diras Vilĉjo, "rapide revenu, Sam, kiel eble plej baldaŭ. Ke ni ne estus postulintaj pli ol mil. Ha, ĉesu piedbati min, aŭ mi ekstaros kaj bone varmigos vin."

Mi promenis al Popla Bosko kaj sidadis en la poŝtoficejo kaj magazeno, klaĉante kun la lardmaĉantoj, kiuj venis por komerci. Unu barbulo diras, ke li komprenas, ke Montosupro furoras pro tio, ke la filo de Olda Ebenezer Dorset perdiĝis aŭ ŝteliĝis. Nur tion mi volis ekscii. Mi aĉetis fumtabakon, sencele menciis la prezon de nigrapunktaj pizoj, kaŝe enpoŝtigis mian leteron, kaj forvenis. La poŝtestro diris, ke la portanto alvenos post horo por porti la poŝtaĵojn al Montosupro.

Kiam mi reatingis la kavernon, Vilĉjo kaj la knabo ne troveblis. Mi esploradis la ĉirkaŭaĵon de la kaverno, kaj riskis unu-du jodlojn, sed ne venis respondo.

Mi do fajrigis mian pipon kaj eksidis sur muskeca deklivo por atendi aferojn.

Post duona huro mi aŭdis susuradon en la arbustoj, kaj Vilĉjo ŝancele elvenis en la senarbustan loketon antaŭ la kaverno. Malantaŭ li estis la knabo, mallaŭte paŝante kiel pioniro, kun larĝa rikano sur la vizaĝo. Vilĉjo haltis, demetis sian ĉapelon, kaj viŝis al si la vizaĝon per ruĝa mantuko. La knabo haltis eble tri metrojn malantaŭ li.

"Sam," diras Vilĉjo, "mi supozas, ke vi opinios min renegato, sed tio necesas. Mi estas plenkreskulo kun viraj emoj kaj kutimoj pri memdefendado, sed fine alvenas momento, kiam paneas ĉiuj sistemoj de egoismo kaj supereco. La knabo foriris. Mi sendis lin hejmen. La afero estas nuligita. Antikvatempe," daŭrigas Vilĉjo, "estis martiroj, kiuj suferis morton por ne devi rezigni pri la precipa korupteco, kiun ili ĝuis. Neniu el ili iam ajn devis toleri tiajn supernaturajn turmentojn, kiajn mi. Mi provis fideli al nia predo-interkonsento; sed mi atingis iun limon."

"Kio okazis, Vilĉjo?" mi demandas al li.

"Mi estis surrajdata," diras Vilĉĵo, "trans la 150 kilometrojn al la fortikaĵo, ĝis la preciza centimetro. Tiam, post savo de la koloniintoj, oni donis al mi sekalon. Sablo ne estas manĝebla anstataŭaĵo. Poste, dum horo, mi devas klarigi al li, kial truoj malplenas, kiel ŝoseo povas konduki ambaŭdirekte, kaj kial la herboj verdas. Komprenu, Sam, homo povas nur tiom toleri. Mi kaptas lin je la nuko de la vestaĵoj kaj trenas lin de la monto. Survoje li kontuzas miajn gambojn sub la genuoj ĝis purpureco; kaj oni devos brulkuraci du-tri mordojn sur miaj dikfingro kaj mano.

"Sed li foriris" -- daŭrigas Vilĉjo -- "foriris hejmen. Mi montris al li la ŝoseon al Montosupro kaj per unu frapo piedbatis lin tri metrojn pli proksimen. Mi bedaŭras, ke ni perdos la elaĉeton; sed oni devis elekti inter tio kaj la frenezulejo por Vilĉjo Driscoll."

Vilĉjo anheladis kaj spiregis, sed sur lia roza mieno videblis paco kaj kontenteco.

"Vilĉjo," diras mi, "en via familio ne troviĝas kor-malsano, ĉu?"

"Ne," diras Vilĉjo, "nur nekuracebla malario kaj akcidentoj. Kial?"

"Eble vi do turnu vin," diras mi, "kaj rigardu malantaŭ vi."

Vilĉjo turnas sin kaj ekvidas la knabon, kaj paliĝas kaj eksidas, frap, sur la tero, kaj komencas sencele pluki herbojn kaj branĉetojn. Dum tuta horo mi timis pri lia menso. Kaj tiam mi informis lin, ke mia celo estas tuj efektivigi la tutan aferon, kaj ke ni ricevos la elaĉeton kaj foriros kun ĝi antaŭ la noktomezo se maljuna Dorset konsentos pri nia propono. Vilĉjo do sufiĉe fortikigis sin por doni al la infano ian rideton kaj promeson roli kiel ruso en japana milito kun tiu, tuj kiam li sentos sin pli sana.

Mi havis ideon por kolekti tiun elaĉeton sen danĝero kaptiĝi de kontraŭkomplotoj; tiu ideo taŭgos por profesiaj kidnapistoj. La arbo, sub kiu oni devis lasi respondon -- kaj poste la monon -- estis proksima al la apudvoja barilo, ĉirkaŭata de grandaj, nudaj kampoj. Se bando da policanoj gvatus por iu, kiu venas por la noto, ili povus delonge vidi lin dum li transiras la kampojn aŭ venas laŭ la vjoj. Sed tute ne! Je la duono post la oka mi jam estis en tiu arbo, tiel bone kaŝita kiel arbobufo, atendante la alvenon de la kuriero.

Ĝustatempe, bubo alrajdas laŭ la vojo sur biciklo, trovas la kartonan skatolon apud la barilo-fosto, enmetas falditan slipon, kaj forpedalas al Montosupro.

Mi atendis horon por konkludi, ke ĉio estas en ordo. Mi deglitis de la arbo, prenis la noton, sekvis la barilon ĝis mi atingis la arbaron, kaj post ankoraŭ duonhoro estis ĉe la kaverno. Mi malfermis la noton, staris apud la lanterno, kaj laŭtlegis ĝin por Vilĉjo. Oni plume skribis ĝin, per tre etaj literoj, kaj ĝia enhavo estis jena:

Du Desperantoj.

Sinjoroj: Mi hodiaŭ ricevis vian perpoŝtan leteron, pri la elaĉeto, kiun vi petas kontraŭ la resendo de mia filo. Mi opinias, ke viaj postuloj estas troaj, kaj mi jene faras kontraŭproponon por vi, kiun, laŭ mia supozo, vi pretos akcepti. Vi venigu Joĉjon al mia hejmo kaj pagu al mi ducent kvindek dolarojn, en kontanta mono, kaj mi konsentas forpreni lin de vi. Prefere vi venu nokte, ĉar la najbaroj supozas lin por ĉiam malaperinta, kaj mi ne povus respondeci pri tio, kion ili farus al tiu homo, kiu revenigus lin. Kun estimo,

Ebenezer Dorset

"Grandaj piratoj de Penzanco," diras mi; "tiu malĝentila -- "

Sed mi rimarkis Vilĉjon, kaj mi hezitis. En liaj okuloj videblis la plej apelacianta rigardo, kiun mi iam ajn vidis sur la vizaĝo de bruto, ĉu muta, ĉu babiliva.

"Sam," diras li, "kiom do estas ducent kvindek dolaroj? Ni havas la monon. Ankoraŭ unu nokto kun tiu knabo, kaj mi iros al lito en frenezulejo. S-ro Dorset evidente estas entute ĝentlemana, por ne diri malavarega, ke li faris al ni tiel afablan proponon. Vi ne maltrafos la okazon, ĉu?"

"Verdire, Vilĉjo," diras mi, "tiu eta ŝafido iom jukis ankaŭ miajn nervojn. Ni kondukos lin hejmen, pagos la elaĉeton, kaj eskapos."

Tiun nokton ni kondukis lin hejmen. Ni konvinkis lin, informante, ke lia patro aĉetis por li arĝentmetalan fusilon kaj du mokasenojn, kaj ke la postan tagon ni kune ĉasos ursojn.

Precize je la noktomezo ni frapis sur la pordo de Ebenezer. En la momento, kiam mi devis elpreni mil kvincent dolarojn el la skatolo sub la arbo, laŭ la originala propono, Vilĉjo elnombris ducent kvindek dolarojn en la manon de Dorset.

Kiam la bubo eksciis, ke ni lasos lin hejme, li komencis hurli kiel karuselorgeno, kaj hirude fiksis sin al la kruro de Vilĉjo. Lia patro laŭgrade forŝiris lin kiel kuracgumon.

"Kiom longe vi povos reteni lin?" demandas Vilĉjo.

"Mi ne estas tiel forta, kiel mi iam estis," diras maljuna Dorset, "sed mi opinias, ke mi povos promesi al vi dek minutojn."

"Sufiĉas," diras Vilĉjo. "Dum dek minutoj mi transiros la Centrajn, Sudajn, kaj Mezokcidentajn Ŝtatojn, kaj stumble alkrurumos la kanadan landlimon."

Kaj, malgraŭ la senlumeco de la nokto kaj la dikeco de Vilĉjo kaj la lerteco de mia kurado, li jam estis tri kilometrojn for de Montosupro antaŭ ol mi reatingis lian flankon.