Enkomputiligis Don HARLOW

Hieraŭ ili mortbatis Vilĉjon

de Konstantin WECKER

elgermanigis Cezar

Unuafoje aperis en la listo esperantokulturo je 2004.11.06


Hieraŭ ili mortbatis Vilĉjon Willy

Ve, Vilĉjo, nun, kiam mi vidas kuŝi vin tiel, tiel fora post la vitrotabulo, ĝuste vivon tro fora de mi, jen mi tamen pensas, ĝi certe devis veni tiel, mi pensas eĉ, ke vi tion volis tiel, Vilĉjo.

Ĉio tio komenciĝis ja en 68, ĉu vi ankoraŭ scias: ambaŭ ni kune kuris por la libero kaj por la paco, kun grandaj okuloj, kaj ni blekis: Civitanoj lasu de gapo kaj malico, aliĝu en nia vico, kaj vi estis ĉiam iom pli progresinta, iom pli sovaĝa ol ni, kaj iom pli honesta.

Ni volis montri niajn dentojn al ili, Vilĉjo, kaj vi jam tiam diris al mi, libero, Wecker, tio signifas, ke vi devas havi timon pro nenio kaj neniu, sed ni estu honestaj, iomete tiklan senton ni tiam ja havis en la stomako, pro la multaj ne-fiŝo-kaj ne-viando-uloj, kiuj kunkuris, ĉar io ekokazas, pro tiuj dimanĉaj posttagmezorevoluciuloj, kiuj vangofrapis la amikinon, kiam ŝi rigardis al alia, sed ekscitiĝis pri la burĝa moralo, la samaj, kiuj nun tute brave tenas fermitaj la buŝon, ĉar alie ili povus stari en la pluvo ― kaj vi jam tiam diris, ke tio ne iros longe bone, tro da modo ĉe tio, se jam la supraj dekmiloj ŝanĝas la Porŝe-aŭton kontraŭ la "2 CV", jen io devas esti putra je la granda revolucio.

Refreno: Hieraŭ ili mortbatis Vilĉjon kaj hodiaŭ ili entombigas lin

Jen vi komencis subite per la drinkado, kaj mi pensas, iom vi ja rezignis tiam. Mi komprenas vin, tio ne estas miraklo, se oni pripensas, kio fariĝis el la grandaj batalantoj de tiam. Hodiaŭ oni jam deksepjara pensas pri la pensio kaj la knabinoj saĝe kapneas, se la patrino al la edzo ĵetas la porcelanon antaŭ la piedojn kaj diras: Nu, faru do vian kramfadon sola, mi volas vivi! Tamen, Vilĉjo, oni devas plu batali, kaj se la tuta mondo fariĝis ejo por idiotoj, aŭ ĝuste pro tio. Kaj iam tiam vi komencis serĉi la ĝustajn ulojn, tiuj, kiuj ne ĉiam diras "jes sinjoro instruisto", malantaŭe, en la tavernoj ĉe la Viktualienmarkt (nutraĵa foirplaco en Munkeno) kaj ĉe la Bahnhofseck (angulo ĉe la stacidomo), pli aŭtentikaj ili tie ja estas, sed Vilĉjo, mi avertis vin, estu memgarda ĉe ili, tio estas batataj, kaj se iu daŭre estas surtretata, jen li iam retretas, sed vi ne timis ion, vi diris, ke ili ne faros ion kun vi, ho ve, Vilcĵo, ŝtipkapulo, granda, kiu vi estis, nun vi ja scias, kiel ili faras nenion al vi.

Damne ― Vilĉjo ― kial vi hieraŭ ne estis sur la luno, aŭ ĉe la Amazono en trunkboato aŭ tute sola sur montarpinto tri paŝojn for de la ĉielo, nur ne en tiu damnita aĉa taverno.

Mi ankoraŭ matene diris al vi, ĉu ni elveturu, la vetero estas tiel vitreca, la montoj estas tiom proksimaj, ni intence forestu la lernejon dum kelkaj tagoj, kiel tiam en la Herrenschule, en la Sinjorolernejo, kun dormosako kaj la mondo en la poŝo, sed vi jam denove iom ebriis, jam frue, kaj vespere vi devis plian fojon montri, ke vi ankoraŭ estas Vilĉjo.

Komence estis ja ankoraŭ tute agrabla. Kaj kompreneble ni denove elfosis tiun malnovan rakonton kaj kverelis pri tio, kiu do vere havis amaferon kun la edzino de la instruisto Huber ĉe la karnavala balo, eĉ sentimentalaj ni fariĝis, estis tre agrable, ĝis la ŝtipkapulo venis al nia tablo kun sia trieĝa ŝraŭbilo, li estis malgranda, spongeca kaj bruna. Kaj tiam li plu demandis, ĉu ni estis ĉe la armeo, nu, tion ni trovis ankoraŭ sufiĉe gaja, kaj li diris, ke li estas tiel ĝoja, ke nun jam ree venas ordo en la ruĝan ŝtatsaŭcon, kaj la junularo fariĝas denove tute prudenta, kaj en Bavario ili jam ĉiam sciis, en kiu direkto oni devas marŝi politike, Vilĉjo, mi sciis tion, tion vi ne eltenos longe, kaj tiam li subite komencis kanti ion pri Horst Wessel, tute poste ĉe la tabloj ili jam mallaŭte kunzumis, kaj via kapo ruĝe ŝveliĝis, kaj subite vi eksaltis kaj kriis: Fermu vian paroltruon, faŝisto!

Silento estis, streĉita atendado, la aero estis dika kiel vando.

Kvazaŭ mankapteble.. Tiam ni ankoraŭ povintus foriri, kaj tiam tio ekis ĉe la alia tablo, iru do en la Sovetunion, komunisto, kompreneble,Vilĉjo, jen oni ja devas fariĝi freneza, se tio jam denove estas tiel. "Sed tamen, lasu lin", mi diris, "tiu damaĝas ja al neniu plu, tiu olda idioto." "Tute ne", vi diris, "tiuj ĉiuj damaĝas nin, la junaj kaj la maljunaj." Kaj tiam iu ekstaris, ĉe la malantaŭa tablo kaj kaptis al si glason. Tute juna ulo, Vilĉjo, frenezulo mia , mi kaptis vin je la jako kaj volis fortiri vin per mia tuta forto, sed vi vin deŝiris de mi. Libero tio estas ne havi timon pro nenio kaj neniu. Kaj tiam vi iris renkonte al li, kaj li iris proksimiĝante al vi, kaj tiam li frakase batis sian glason je tabloangulo... Vilĉjo, Vilĉjo, kial ni ne forveturis matene, mi vin ankoraŭ estus bezoninta, ni ĉiuj bezonas iun, kiu estas tia, kia vi.

Refreno: Hieraŭ ili mortbatis Vilĉjon kaj hodiaŭ ili entombigas lin

Mei, Willy, jetz wo i di so doliegn sich, so weit weg hinter dera Glasscheibn, genau oa Lebn zweit weg, da denk i ma doch, es hat wohl so kumma müaßn, i glaub oiwei, du hast as so wolln, Willy.

Ogfanga hat des ja alles 68, woaßt as no: Alle zwoa san ma mitglaffa für die Freiheit und fürn Friedn, mit große Augn, und plärrt habn ma: Bürger laßt das Glotzen sein, kommt herunter, reiht euch ein! ― und du warst halt immer oan Dreh weiter wia mir, immer a bissen wuider und a bisserl ehrlicher.

Mia habns eana zoagn wolln, Willy, und du hast ma damals scho gsagt: Freiheit, Wecker, Freiheit hoaßt koa Angst habn, vor neamands, aber san ma doch ehrlich, a bisserl a laus Gfühl habn ma doch damals scho ghabt, wega de ganzen Glätzen, die einfach mitglaffa san, weils aufgeht, wega de Sonntagnachmittagrevoluzzer: d'Freindin fotzen, wenns an andern oschaugt, aber über de bürgerliche Moral herziagn ― die gleichn, Willy, die jetzt ganz brav as Mei haltn, weils eana sonst naß nei geht ― und du hast damals scho gsagt, lang halt des ned, da is zvui Mode dabei, wenn scho die Schickeria ihrn Porsche gegan 2 CV umtauscht, dann muaß was faul sei an der großen Revolution, mitlaffa ohne Denken ko hofft ma guat sei, aa ned für a guate Sach.

Gestern habns an Willy daschlogn,

und heit, und heit, und heit werd a begrobn.

Dann hast plötzlich mim Schlucka ogfanga, und i glaub, a bissen aufgebn hast damals scho. I versteh di, des is ja koa Wunder, wenn man bedenkt, was alles wordn is aus de großen Kämpfer. Heit denkas ja scho mit 17 an ihr Rente, und de Madln schütteln weise an Kopf, wenn d'Muater iam Mo as Zeig hischmeißt und sagt, mach doch dein Krampf alloa, i mächt lehntrotzdem, Willy, ma muaß weiterkämpfen, kämpfen bis zum Umfaun, a wenn die ganze Welt an Arsch offen hat, oder grad deswegn.

Und irgendwann hast dann ogfanga, die echten Leit zum suacha, de wo ned dauernd ja, Herr Lehrer, sagn, hinten in Jene Kneipn am Viktualienmarkt und am Bahnhofseck, echter san de scho, Willy, aber i hab di gwarnt, aufpassen muaßt bei dene, weil des san Gschlagene, und wer dauernd treten werd, der tritt halt aa amoi zruck, aber du hast koa Angst ghabt, i kenn di doch, mia duad koana was, mei, Willy, du dummer Hund du, jetzt sickst as ja, wia da koana was duad.

Gestern habns an Willy daschlogn,

und heit, und heit, und heit werd a begrobn.

Sakrament ― Willy ― warst gestern bloß aufm Mond gwesen oder aufm Amazonas in am Einbaum oder ganz alloa aufm Gipfel, drei Schritt vom Himme weg, überall, bloß ned in dera unselign Boazn!

I hab in da Früah no gsagt, fahrn ma raus, as Wetter is so glasig, die Berg san so nah, schwänz ma a paar Tag, wia damals in da Herrnschui, an Schlafsack und die Welt in der Taschn, aber du hast scho wiederamoi oan sitzn ghabt in aller Früah, und am Abnd hast as dann wiedaramoi zoagn müaßn, daßd doch no oana bist.

Am Anfang wars ja no ganz gmüatlich. Und natürlich habn ma den alten Schmarrn wieder aufgwärmt, wieder amoi umanandgstritten, wer jetz eigentlich mim Lehrer Huber seiner Frau poussiert hat am Faschingsball, sentimental san ma gwordn, so richtig schee wars, bis der Depp an unsern Tisch kumma is mit Beim Dreikantschlüsselkopf, kloa, schwammig und braun. Und dann hat a uns gfragt, ob ma beim Bund gwesen san, na ja, des habn ma ja noch ganz lustig gfunden, und daß a so froh wär, daß fetz wieder Ordnung kummt in die rote Staatssauce, und die Jugend werd ja aa wieder ganz vernünftig, und die Bayern wissens as eh scho lang, wos lang geht politisch, Willy, i hab gnau gwußt, des haltst du ned lang aus, und dann hat a plötzlich as Singa ogfanga, so was vom Horst Wessel. Hinten an de andern Tisch habns scho leise mitgsummt, und dei Birn is ogschwolln, und plötzlich springst auf und plärrst:

Halts Mei, Faschist!

Stad wars, knistert hals. Die Luft war wiara Wand. Zum Festhalten. Da hält ma no geh kenna, Willy, aber na, i verstehs ja, du hast bleibn muäßn, und dann is losganga an de andern Tisch: Geh doch in d'Sowjetunion, Kommunist! Freili, Willy, da muaß ma narrisch werdn, wenns scho wieder soweit is, aber trotzdem, laßn geh, hab i gsagt, der schad doch neamands mehr, der oide Depp, nix, hast gsagt, alle Schadens, de oiden und de junga Deppen, und dann hat der am Nebentisch plötzlich sei Glasl daschlogn, ganz ruhig, und is aufgstanden, Willy, du dumme Sau, i hab di bei da Joppen packt und wollt di rausziagn, obwohl i's scho nimmer glaubt hab, und du hast di losgrissen: Freiheit, des hoaßt koa Angst habn vor neamands, und bist auf ean zua und nacha hat a halt auszogn... Willy, Willy, warn ma bloß weggfahrn in da Früah, i hält di doch no braucht, wir alle brauchen doch solche, wia du oana bist!

Gestern habns an Willy daschlogn,

und heit, und heit, und heit werd a begrobn.

La Horst Wessel kanto estis faŝista kanto de la "SA".