Enkomputiligis Don HARLOW

Fabelo de la reĝo kaj la besto

de Michele SAVIGNAT BELHOTE

Aperis en Ondo da Vero 30, trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando


Antaŭ multaj jarcentoj, juna reĝo regis kun la helpo de sia fidela kaj aĝa ministro. Tiu ĉi saĝegulo havis la ideon doni al la princo lecionon.

Li proponis, ke oni vindkovru la okulojn de kvin viroj. Tiuj ĉi priskribu unu parton de besto, kiun la princo devus poste nomi laŭ la priskribo. La princo, kiu amis surprizojn ĝoje akceptis, kaj la viroj blinde tuŝis la beston.

La unua viro diris, ke la besto estas tre granda, kurba. La dua rideme diris, ke la besto estas ne tre granda, konvena por ĉasi muŝojn. La tria diris ke la besto similas al piliero. La kvara flustris timeme, ke la besto similas al dikega moviĝema serpento kun kava kapo, kvazaŭ fantomo. La kvina asertis, ke ĝi estas kiel granda flugilo. La princo aŭskultis bonege kaj scivoleme, sed malgraŭ multe da cerbumado ne povis diveni la nomon de la besto. La ministro diris "Elefanto ja estas la besto la unua viro tuŝis la ventron, kaj deklaris ĝin kurba. Li tute pravas, en tiu loko elefanto estas tia. La dua tuŝis la voston, kaj trovis ĝin malgranda kompreneble li pravas, eta estas la vosto. La piedon tuŝis la tria, oni ja povas kompari ĝin al piliero. La kvara tuŝis la rostron tute prave en tiu loko li parolis pri dika serpento. La orelo bone similis al flugilo por la kvina viro. Do ĉiu homo ĝuis malsimilan situacion, li sentis malsimilaĵojn. Neniu havis la konon de la tuta besto. Eĉ Vi, mia Moŝto, kiu ricevis la verajn ateston de kvin personoj, ne kapablis diveni..."

"En la estonteco, pensu pri tiu sperto, mi petas. Estu modesta, aŭskultu ĉiujn vidpunktojn, Moŝto mia", finis la ministro, "oni devas multe klopodi por scii, kia reale la mondo estas. Sole oni vidas unu parton, sed kiun? Plurope oni havas plurajn vidpunktojn, sed kiel kunordigi ilin?"