Enkomputiligis Don HARLOW

Fiereco kaj antaŭjuĝemo

de Jane AUSTEN

elangligis Donald J. HARLOW

(ĉapitro 34)


[Jane AUSTEN, junulino, vivis kaj verkis en Anglio, komence de la 19a jarcento. Jam multajn jarojn ŝatantoj de la angla literaturo entuziasmas pri ŝi, sed nur lastatempe ŝiaj verkaĵoj fariĝis ne nur popularaj, sed eĉ -- ĉu mi diru? -- furoraj! En la lastaj du jaroj aperis du filmversioj de libroj ŝiaj -- Persuasion (Persvado) kaj Sense and Sensibility (Prudento kaj sensivo) -- kaj usonaj kinejoj, post unu-du semajnoj, dismontros trian, Emma ... se ne mencii la belegan seshoran televidan filmon de Fiereco kaj antaŭjuĝemo kiu estis farita en Britio kaj dissendita tra Usono en februaro, 1996. Ne senmotive iu, alie ne tro literaturema, usona populara ĵurnalo nomis f-inon AUSTEN unu el la plej gravaj virinoj de 1995 -- tio malgraŭ la fakto, ke ŝi mortis preskaŭ du jarcentojn antaŭe!

Jen unusola ĉapitro el la romano; en ĝi la heroinon, Eliza Bennett, surprizas amkonfeso de la ĉefa vira rolanto, Fitzilliam Darcy, kaj ĝi instigas ŝin riveli al li la sentojn, kiujn dum monatoj lia ŝajna konduto vekis en ŝi. Mi bedaŭras, ke mi ne povas prezenti al vi la tutan romanon. Tamen sciu, ke ĝi ekzistas, manuskripte, ĉe s-ro Rob Hardy, kaj eble iu povos konvinki lin aperigi ĝin -- se ne libroforme, eble elektronike, ĉe TTT. Ni almenaŭ esperu...]


Post ilia foriro, Elizabeth, kvazaŭ intencante kiom eble plej kolerigi sin kontraŭ s-ro Darcy, elektis labori je tralegado de ĉiuj leteroj senditaj de Jane al ŝi post ŝia alveno en Kent. Vere, ili tute ne enhavis plendon, nek reviviĝis antaŭaj okazaĵoj, nek komunikiĝis aktuala suferado. Sed entute, kaj en preskaŭ ĉiu linio de ĉiu letero, evidentiĝis manko de tiu gajeco, kiu antaŭe estis eco de ŝia stilo, kaj kiu, fontante el la sereneco de menso tute trankvila en si mem kaj afabla al ĉiu, preskaŭ neniam antaŭe makuliĝis. Elizabeth rimarkis ĉiun frazon, kiu donis senton de netrankvileco, kun atento, kiun ĝi preskaŭ tute ne ricevis je la unua lego. La hontinda fanfarono de s-ro Darcy pri tio, kian mizeron li povis trudi, donis al ŝi pli akutan senton pri la suferoj de la fratino. Iom konsolis al ŝi pensi, ke lia vizito ĉe Rosings finiĝos post unu tago -- kaj, despli multe, ke post malpli ol semajnoduo ŝi ree estos kun Jane, kaj povos kontribui per sia amo al la resaniĝo de ties ĝojokapablo.

Ŝi ne povis pensi pri la foriro de Darcy el Kent, ne samtempe rememorante, ke ankaŭ foriros lia kuzo; sed Kolonelo Fitzwilliam jam klarigis, ke li tute ne celas ŝin, kaj, kvankam li estis agrabla, ŝi tute ne intencis malfeliĉi pri li.

Decidante tiun punkton, ŝi subite interrompiĝis de la pordsonorilo, kaj ŝian animo iomete konfuzis la ebleco, ke temas pri Kolonelo Fitzwilliam mem, kiu unu fojon antaŭe vizitis en malfrua vespero, kaj eble nun venas por aparte demandi pri ŝi. Sed tiu ideo rapide fuĝis, kaj ŝia animo tute alie tuŝiĝis, kiam, absolute surprizite, ŝi vidis s-ron Darcy marŝi en la ĉambron. Kun rapidema maniero, li tuj komencis pridemandi ŝian sancecon, implicante, ke li vizitas kun espero aŭdi, ke ŝi pli bone fartas. Ŝi ĝentile sed senvarmece respondis. Li sidis dum kelkaj momentoj, tiam ekstaris kaj promenadis en la ĉambro. Elizabeth estis surprizita, sed diris eĉ ne unu vorton. Post kelkminuta silento, li agitiĝante venis al ŝi kaj jene komencis:

"Vane mi baraktis. Netolereble. Miaj sentoj estas nesubpremeblaj. Permesu, mi insistas, ke mi diru al vi, kiom arde mi vin admiras kaj amas."

La surprizego de Elizabeth estis neesprimebla. Ŝi okulis, ruĝiĝis, ekdubis, silentis. Tion li opiniis sufiĉa instigo, kaj tuj sekvis la certigo pri tio, kiun li jam delonge sentas por ŝi. Li bone parolis; sed necesis detaligi sentojn krom tiujn de la koro, kaj li ne pli elokventis pri tenereco ol pri fiereco. Lia sento pri ŝia malsupereco -- pri ties malnobleco -- pri la familiaj obstakloj, kiujn juĝkapablo ĉiam starigis kontraŭ emo, traktiĝis kun varmeco kiu ŝajne rezultis el kompreno, ke li vundas, sed kiu ŝajne ne helpos la plenumon de liaj deziroj.

Malgraŭ sia profunda malŝato, ŝi ne povis ne rimarki la komplimenton de la amo de tia viro, kaj kvankam eĉ ne momenton deviis ŝiaj intencoj, ŝi tamen en la komenco bedaŭris la doloron, kiun li ricevos; ĝis, instigite al malŝato de lia posta parolo, ĉia kompato ŝanĝiĝis al kolero. Ŝi tamen provis ordigi siajn sentojn por pacience respondi lin post lia fino. Li konkludis, prezentante al ŝi la fortikecon de tiu ligsento, kiun, malgraŭ ĉiaj penoj, li tute ne povis konkeri; kaj esprimante sian esperon, ke ĝin nun kompensis ŝia akcepto de lia edziĝpeto. Kiam li diris tion, ŝi facile rimarkis, ke li ne pridubas favoran respondon. Li parolis pri nervozeco kaj maltrankvileco, sed lia mieno esprimis veran sekurecon. Tia cirkonstanco povis nur pli kolerigi, kaj, kiam li ĉesis, ŝiaj vangoj ruĝiĝis, kaj ŝi diris:

"En similaj kazoj, mi kredas, ke oni devas ĝentile esprimi danksenton pro la esprimitaj sentoj, kiom ajn neeagale ili estas reciprokataj. Estas nature, ke danko estu sentata, kaj se mi povus senti dankemon, mi nun dankus vin. Sed tio ne eblas -- mi neniam deziris vian bonan opinion, kaj vi certe donis ĝin tre kontraŭvole. Mi bedaŭras trudi doloron al iu ajn. Tio tamen estis tute nekonscia, kaj mi esperas, ke ĝi ne longe daŭros. Post ĉi tiu klarigo, certe ĝin ne malfacile forigos la sentoj kiuj, vi diris, jam longe malhelpis al vi agnoski vian amon."

S-ro Darcy, apogante sin ĉe la kameno kaj fikse rigardante ŝian vizaĝon, ŝajne aŭdis ŝiajn vortojn kun tiom da indigno kiom da surprizo. Lia mieno paliĝis pro kolero, kaj en ĉiu trajto evidentiĝis la perterbiĝo de lia menso. Li baraktis por ŝajnigi ekvilibron, kaj rifuzis malfermi la buŝon ĝis li opiniis, ke li atingis ĝin. La paŭzo estis timiga por la sentoj de Elizabeth. Finfine, kun voĉo trude trankvila, li diris:

"Kaj nur tian respondon mi rajtas atendi! Mi eble volus informiĝi, kial, kiun tiom malmulte da penado por ĝentileco, mi estas tiel rifuzita. Sed tio ne gravas."

"Mi same rajtus demandi," ŝi respondis, "kial, kun tiel evidenta intenco ofendi kaj insulti min, vi elektis informi min, ke vi amas min kontraŭ via volo, kontraŭ via rezonivo, eĉ kontraŭ via personeco? Ĉu tio ne rajtigis neĝentilecon, se efektive mi kondutis neĝentile? Sed okazis aliaj instigoj. Vi ja scias tion. Eĉ se miaj propraj sentoj ne decidus kontraŭ vi -- se ili estus indiferentaj, eĉ favoraj, ĉu vi kredas, ke ia ajn pripensado tentus min akcepti la viron, kiu peris la ruinigon, eble porĉiaman, de la feliĉeco de amata fratino?"

Dum ŝi eldiris tiujn vortojn, la koloro de s-ro Darcy ŝanĝiĝis; sed tiu emocio daŭris mallonge, kaj li aŭskultis, ne provante interrompi dum ŝi daŭrigis:

"Pro ĉio mi rajtas malbone opinii pri vi. Nenia motivo povas senkulpigi vin pri la maljusta kaj malbonvola rolo, kiun vi aktoris tie. Vi ne povas, ne kuraĝas, nei, ke vi estis la ĉefa, eĉ se ne la sola, kielo apartigi ilin unu de la alia -- rivelante unu antaŭ la monda cenzurado pro kapricemo kaj nestabileco, la alian antaŭ la monda mokado pro seniluziiĝo, kaj ke vi trudis al ambaŭ mizeron plej akutan."

Ŝi paŭzis, kaj vidis, kun granda indigniĝo, ke li aŭskultas kun sinteno, kiu pruvas lin tute senrimorsa. Li eĉ rigardis ŝin kun rideto de falsa nekredemo.

"Ĉu vi povas nei, ke vi tion faris?" ŝi rediris.

Kun falsita trankvileco li respondis: "Neniel mi volas nei, ke mi faris mian eblon por apartigi mian amikon de via fratino, nek ke mi ĝojas pri mia sukcesos. Mi estis pli bonkora al li ol al mi mem."

Elizabeth rifuzis ŝajni rimarki tiun ĝentilan penson, sed ĝian sencon ŝi kaptis, kaj ĝi ŝajne ne trankviligis ŝin.

"Sed ne nur je tiu afero," ŝi daŭrigis, "mi bazas mian malŝaton. Mia opinio decidiĝis longe antaŭ ol tio okazis. Vian personecon iluminis la rakonto, kiun mi ricevis antaŭ multaj monatoj de s-ro Wickham. Kion vi povas diri pri tiu temo? Per kia fantazia ago de amikeco vi povas defendi vin? aŭ per kia misprezento vi povas trudi vin al aliaj?"

"Vi avide interesiĝas pri la aferoj de tiu sinjoro," Darcy diris, kun malpli trankvila tono, kaj kun pli intensa koloro.

"Kiu, sciante liajn misŝancojn, povas eviti senti intereson pri li?"

"Liaj misŝancoj!" Darcy malestime rediris, "jes, liaj misŝancoj ja estas grandaj."

"Kaj vi respondecis," energie elkriis Elizabeth. "Vi reduktis lin ĝis lia aktuala paŭpereco -- pli-malplia. Vi detenis de li la avantaĝojn, kiuj estis, kiel vi certe sciis, intencitaj por li. Vi senigis lin en lia junaĝo de la sendependeco, kiun vi ŝuldis al li. Vi faris tion! kaj tamen vi povas malestimi kaj ridindigi la mencon de liaj misŝancoj."

"Kaj jen," Darcy kriis, rapidpaŝe transirante la ĉambron, "via opinio pri mi! Jen la estimo, kiun vi sentas por mi! Mi dankas vin pro tio, ke vi tiel plene klarigis. Certe pezegas miaj kulpoj, laŭ tiu kalkulo. Sed eble," li aldonis, ĉesante paŝi kaj turnante sin al ŝi, "tiuj ofendoj estus preterrigardeblaj, se via fiereco ne estus pikita de mia honesta konfeso pri la skrupuloj, kiuj longtempe malebligis, ke mi celu geedziĝon. Tiuj amaraj akuzoj eble estus subpremeblaj, se mi, kun pli bona politiko, kaŝus mian baraktadon kaj flatus vin ĝis kredo, ke min pelas senkvalifika, absolute pura inklino; rezonado, pripensado, ĉio. Sed mi abomenas ĉian sinkaŝon. Mi ankaŭ ne hontas pri la menciitaj sentoj. Ili estis naturaj kaj justaj. Ĉu vi supozus, ke mi ĝojos pri la malnobleco de viaj parencoj? -- gratulos min, ke mi esperas parencojn, kies vivkondiĉoj estas tiom definitive sub la miaj?"

Elizabeth ĉiumomente sentis plikreskadon de kolero, tamen ŝi kiel eble plej provis trankvile paroli, dirante:

"Vi eraras, s-ro Darcy, se vi supozas, ke la modo de via deklaro influis min iel ajn krom ke ĝi senigis min je la koncerno, kiun mi eble sentus rifuzante vin, se vi estus kondutinta pli ĝentile."

Ŝi vidis, ke li saltetis je tio, sed li nenion diris, kaj ŝi daŭrigis:

"Neniel ajn vi povus proponi geedziĝon tiel, ke mi akceptus tion."

Lia konsterniĝo ree evidentis, kaj li rigardis ŝin kun mieno de miksita nekredemo kaj honto. Ŝi daŭrigis:

"De la komenco mem -- ekde la unua momento, mi preskaŭ povus diri -- de nia interkonateco, via konduto, kiu impresis min per maksimuma kredo pri via orgojlo, via sinamo, via senatenta malŝato pri la sentoj de aliaj, provizis bazon por la malaprobo, sur kiu postaj okazaĵoj starigis malŝaton tiom nemoveblan; kaj eĉ ne monaton mi estis konanta vin antaŭ ol mi sentis, ke antaŭ ĉiuj aliaj viroj mi rifuzus edziniĝi kun vi."

"Jam sufiĉon vi diris, fraŭlino. Mi bone komprenas viajn sentojn, kaj nun rajtas nur honti la miajn. Pardonu, ke mi malŝparis tiom el via tempo, kaj bonvolu akcepti miajn bondezirojn por viaj sano kaj feliĉo."

Kaj tion dirinte, li haste eliris el la ĉambro, kaj post momento Elizabeth aŭdis lin malfermi la antaŭan pordon kaj foriri de la domo.

La tumulto de ŝia menso nun estis dolorige granda. Ŝi ne sciis, kiel apogi sin, kaj pro vera malfortikeco ŝi sidiĝis kaj ploradis dum duona horo. Pripensante tion, kio okazis, ŝian surprizegon pliigis ĉiu repenso. Ke ŝi ricevis edziniĝproponon de s-ro Darcy! Ke li amis ŝin dum tiom da monatoj! Tiom amis, ke li volis edzinigi ŝin malgraŭ ĉiuj obĵetoj, kiuj igis lin malebligi la edziĝon de lia amiko al ŝia fratino, kaj kiuj certe estis egale fortaj por li -- tio estis preskaŭ nekredebla! Estis plaĉe ke ŝi nekonscie inspiris tiel fortan amon. Sed lia fiereco, lia abomeninda fiereco -- lia senhonta konfeso pri tio, kion li faris rilate al Jane -- lia nepardonebla certeco, agnoskante, kvankam ne povante pravigi, ĝin, kaj la sensenta maniero, en kiu li menciis s-ron Wickham, ne provante nei sian kruelecon al tiu, baldaŭ konkeris la kompaton, kiun momente ekscitis pripensado de lia amo. Ŝi daŭrigis tre agititajn pripensojn ĝis la sono de la ĉaro de Damo Catherine trudis al ŝi senton de nekapablo renkonti la rigardon de Charlotte, kaj ŝi forrapidis al sia ĉambro.