Enkomputiligis Don HARLOW

Fratoj niaj pli aĝaj

de Lena POŜIVANA

aperis unue en fido7.esperanto.rus, Junio, 1999


Homo estas la plej juna kreaĵo de la naturo. Sed ĝuste homoj opinias, ke ili estas la plej saĝaj, la plej fortaj el vivantaj estaĵoj. Bestojn, birdojn, fiŝojn kaj ceterajn vivantajn organismojn ni traktas nur kiel "fratojn niajn pli junajn". Fama rusa poeto Sergej Jesenin eĉ mencias kiel sian meriton, ke neniam li batis iliajn kapojn.

Ni opinias, ke ni protektas ilin, zorgas pri ili, tute ne interesiĝante pri ilia opinio, ne demandante ilin, ĉu ili bezonas ĝuste tiun "zorgon".

Se ni faras el kato aŭ hundo ludilon por infanoj, des pli malbone, por si mem, ĉu vere ni pensas pri feliĉo de tiu kato aŭ hundo?

Ni traktas bestojn tiel, kvazaŭ ili estus kreitaj por ni, por kontentigi niajn bezonojn, distri nin. Ili rajtas esti niaj helpantoj, servistoj, eĉ artistoj, sed neniukaze niaj pli aĝaj, do, pli estimataj najbaroj.

Ili devas vivi nur por ni. Se ili ne plu taŭgas por tio, ni simple elstrekas ilin el la listo de niaj adoratoj, anstaŭigas per la aliaj. Eĉ fanfaronas: kiom bonaj ni estas, ke ni ne mortigis ilin!

Antaŭ kelkaj jaroj en diversaj gazetoj aperis multaj artikoloj pri unika lernejo por gvidhundoj en la rusa urbo Bijsk, sed nur unu ĵurnalisto riskis diri la tutan amaran veron pri tiuj kondiĉoj, en kiuj oni tenas la hundojn, pri kruelaj metodoj de ilia dresado.

Oni rakontas, ke en belega anguleto de Durov rosmaro misglutis fiŝon. Kaj kio okazos? Certe, oni trovos la alian rosmaron, eĉ pli bonan, la nura damaĝo estas tio, ke nova besto kostas iom tro multe.

Sed kion diri pri bestoj, por scenejo profesie ne taŭgaj? Ĉiu, kiu renkontas ilin, povas fari kun ili ĉion, kion bonvolos, nur tre malofte pensante pri sia respondeco.

Ni diras multe da belaj vortoj pri harmonio kun la naturo, sed ofte forgesas, ke ĝuste ni estas pli junaj fratoj de tiuj sklavoj de nia humoro, tiuj katoj, papagoj, paseroj, fiŝetoj kaj aliaj estaĵoj, kiuj bezonas almenaŭ, ke ni simple lasu ilin vivi.

Testudo

Iu juna sinjorino tralegis kelkajn romanojn, en kiuj oni menciis pri testudaj broŝoj, tondiloj, harteniloj, skatoletoj ktp. Ankaŭ ŝi ekdeziris havi iun ornamaĵon el la natura testudo.

Ne pripensante tro longe, ŝi venis en bestovendejon, elektis testudon, tiun la plej grandan, kiu elŝovis sian kapon el kiraso kaj rigardis ŝin per grandaj scivolemaj okuloj, aĉetis ĝin.

Hejme ŝi verŝis akvon en kaldronon, lavis la testudon kaj kuiris ĝin. Poste ŝi eltiris ĝian internon kaj faris belan testudan skatoleton.

Sed ŝia feliĉo ne estis longdaŭra. Meti ion en tiun skatoleton aŭ preni ion el ĝi estis tre maloportune. Krome, ĝi terure fiodoris.

Nia junulino lavis ĝin kun sapo, metis internen preskaŭ tutan boteleton da parfumo... Tute vane! La skatoleto eligis odoron de dumvive kuirita besto.

Nu, ŝi ĉagrenis iomete kaj forĵetis la testudan dometon en rubujon.

Alisa

En la domo regis malĝojo. Helga, la ŝatata hundo, malsaniĝis. Ŝi manĝis preskaŭ nenion, kuŝis kaj rigardis ĉiujn per grandaj okuloj, plenaj je sopiro. Kompreneble, kiam hundo malsaniĝas, la mastro ankaŭ fartas malbone. Sed kuracisto diris, ke Helga estas sana. Tamen, ŝi estas vertrago, ĉashundo, tial ŝi devas ĉasi. Ŝi bezonas ĉasadon por normala vivo.

Dimanĉe la tuta familio venis en la parkon. Infanoj devigis Helgan ludi kun ili, oni ĵetis bastonon, por ke ŝi portu ĝin, kaŝiĝis kaj forkuris de ŝi...

Post kelkaj horoj ĉiuj laciĝis. Sed Helga rigardis ilin per siaj saĝaj okuloj, kvazaŭ diris: "Kial vi trompis min? Ĉu tio estas ĉasado?"

En foiro iu knabo vendis vulpidon. Eĉ malmultekoste! Helga estos kontenta, ĉu ne?! Ne gravas, ke ĝi havas malbonan odoron. Eble, oni povas bani ĝin.

La vulpido ricevis nomon Alisa. Sed per kio nutri ĝin? Oni donis al ĝi peceton da kokinaĵo. Alisa kaptis ĝin kaj kaŝis sub sin.

Helga tuj ekflaris la odoron de sovaĝa besto. Sed oni ne permesis al ŝi ĉasi tuj, por plifortigi ŝian deziron.

Nokte ŝi ŝteliris al la pordo de dormoĉambro, kie troviĝis Alisa.

-Ne, ne, kara, toleru ĝis morgaŭ,- diris la mastro. Matene la hundo denove provis alproksimiĝi al sia viktimo. Ĉi-foje neniu malhelpis ŝin. Ĉiuj staris laŭeble plej malproksime kaj spektis tion kun granda intereso.

Belege kurbiĝinte, etendinte sian voston, malrapide kaj singarde Helga ŝteliris al la vulpido, sed subite per potenca salto atingis la povran besteton.

-Bravulino, Helga! Kaptu ĝin, kaptu! La vulpido ekkriis kaj kuraĝe ĵetis sin kontraŭ malamiko. Per ĉiuj kvar piedoj kaj per dentoj ĝi enkroĉiĝis en muzelon de la hundo.

-Ho, Dio! Ĝi vundis ŝin! Malbenita vulpaĵo! Aha, Helga, tenu ĝin! Strangolu! Jodon! Vaton!..

Finfine la vulpo sukcesis liberiĝi kaj kaŝiĝis sub la liton. La hundon oni trankviligis, karesis, lavis, ŝiajn vundojn prilaboris per jodo. Helga manĝis kun granda apetito. Sed kion faras Alisa sub la lito? Longe oni timis alproksimiĝi: kiu scias, kion povas fari tiu sovaĝa rabobesto! Finfine la patro etendis litkovrilon. Mortis Alisa...

Kanario

Foje iu junulo vendis en foiro kanarion. La prezo estis sufiĉe alta, sed vendisto ĵuris, ke la birdo valoras tion. li diris, ke nun ĝi ne kantas: ĝi estas tro juna, krom tio, jarperiodo ne konvenas. Sed por la venonta jaro li promesis ĉiujn edenajn plezurojn de kunvivado kun tiu eksterordinara birdeto.

La kanario estis aĉetita kune kun luksa kaĝo. Tempo pasis, la birdeto kreskis po iomete. Sed foje venis iu konato, kaj oni tuj gvidis lin al la kaĝo por montri la novan familianon. Per sperta okulo li tuj divenis, ke tio tute ne estas kanario, sed... pasero! Imagu, ordinara pasero! Kolera patrino tuj elkaĝigis ĝin kaj por puni ne birdon (birdo ja ne kulpas, ke ĝi ne estas kanario), sed infanon, kiu senĉese petas: aĉetu por li tion, aĉetu ĉi-tion, prenis tranĉilon, distranĉis flugilojn de la pasero kaj forĵetis ĝin tra fenestro.

Reagoj de kritikemuloj estas atendataj malpacience.