La taglibro de frenezulo (Lusin)

Enkomputiligis Don HARLOW

La Taglibro de Frenezulo

de Lusin

elĉinigis Elpin

el Ĉina Antologio (1919-1949), Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1986, pj. 3-14

iomete alia versio troviĝas en Noveloj de Lusin, Pekino: Fremdlingva Eldonejo, 1974, pj. 10-23


[Lusin (1881-1936), fondinto de la moderna ĉina literaturo. Ŝaŭŝing-ano de Ĝeĝjang-provinceo. En 1902 li veturis al Japanio por studi medicinon. Post du jaroj li komencis literaturan aktivadon, tradukis en la ĉinan lingvon verkojn de Rusio, orienta Eŭropo kaj aliaj subpremataj nacioj. En 1909 li revenis al la patrolando kaj okupiĝis pri instruado en Hangĝoŭ kaj Ŝaŭŝing. En 1912 li iris al Nankino por funkcii kiel oficisto de la Ministerio de Edukado. En 1918 li publikigis sian unuan novelon La Taglibro de Frenezulo. En 1921 li publikigis la novelon La Ĉefa Historio de A-Q. Post la jaro 1920 li laboris kiel lektoro en la Pekina Universitato, studis la ĉinan klasikan literaturon kaj kompilis la librojn Historia Skizo pri Ĉinaj Noveloj kaj Romanoj, Kolektitaj Noveloj el Tang- kaj Song-dinastioj k.a. Dum 1918-1926 eldoniĝis liaj kolektoj de noveloj, eseoj, prozaj poemoj Krioj, Tombo, Varma Vento, Vagado, Sovaĝa Herbaro kaj Matenaj Floroj Kolektitaj en Vespero. Aŭguste de 1926 li iris al Fuĝjan kaj fariĝis profesoro en la literatura fako de la Ŝjamen-a Universitato. januare de 1927 li veturis al Kantono kaj ekfunkciis kiel ĉefprofesoro de la fakultato de ĉinaj lingvo kaj literaturo en la Universitato Sun Jatsen. En la fino de tiu jaro li venis al Ŝanhajo por fiksloĝi kaj redaktis la literaturajn gazetojn Ju Si kaj Ben Liŭ. Marte de 1930 fondiĝis en Ŝanhajo Unio de Ĉinaj Maldekstraj Verkistoj, kaj Lusin estis unu el ĝiaj gvidantoj. En 1931 li kune kun Song Ĉingling, edzino de Sun Jatsen, kaj aliaj iniciatis la "Ĉina Unio por Garantii la Homan Rajton" por oponi kontraŭ la terora politiko de la reakcia aŭtoritato kaj savi la arestitajn revoluciulojn. Dum tiu tempo eldoniĝis liaj eseokolektoj Libro de Falsa Libereco, Paroli Kvazaŭ pri la Luno kaj Vento, Literaturaĵoj Borderitaj k.a. Per sia literatura agado Lusin forte antaŭenpuŝis la ĉinan revolucian literaturan movadon. La 19-an de oktobro 1936 li mortis de malsano. Ĉiuj liaj verkoj eldoniĝis en la Plena Kolekto de Verkoj de Lusin.]


   Kiam mi estis mezlerneja lernanto, mi havis intiman amikecon kun du fratoj, kies nomojn mi ne rajtas skribi ĉi tie. Mia longjara disiĝo de ili tamen interrompis iom post iom ĉiun rilaton inter ni. Nur antaŭ kelkaj tagoj mi estis informita hazarde, ke unu el ili grave malsanas. Ĉar la afero koincidis kun mia reveno al la naskiĝloko, mi decidis viziti ilin, kvankam por tio mi devis fari pli longan vojon. La vizito tiel finiĝis, ke mi renkontis nur unu el la fratoj, kiu min dankis pro la vizito kaj sciigis, ke tio estas lia pli juna frato kiu malsaniĝis, sed jam resaniĝis kaj iris aliloken por sin prezenti kiel kandidato por ŝtata ofico. Tiam li ridegis kaj montris al mi la taglibron de sia frato, dividitan en du kajerojn. "Legu ĝin, mia amiko. Vi vidos el ĝi, kiom grave li malsanis."

   Reveninte hejmen, mi tralegis la taglibron. La enhavo pruvis, ke li suferis pro persekutiĝmanio. La rakontado estas senlogika, konfuza kaj plena de absurdaj paroloj. Datoj mankas, sed la malsamaj inkkoloro kaj skribmaniero pruvas, ke ĝi estis skribita en malsamaj tempoj. Tamen, tie kaj tie troviĝas fragmentoj sufiĉe logikaj, kiujn mi kolektis kaj prezentas por medicina studo. Mi intence lasas nekorektitaj ĉiujn lingvajn erarojn, sed ŝanĝas nomojn de la personoj malgraŭ tio, ke ili ĉiuj estas vilaĝanoj, nekonataj de la mondo kaj ili certe ne interesas la leganton. Ankaŭ la titolo, donita de la verkinto mem post lia resaniĝo, restas en sia originala formo.

La 2-an de aprilo de la 7-a jaro de la Respubliko.

1

   Ĉi tiun vesperon la luno brilas sorĉe bele.

   Jam de tridek jaroj mi ne vidis ĝin, tial hodiaŭ, kiam mi renkontis ĝin, mi sentis neordinare grandan ĝojon. Nur en ĉi tiu momento mi konscias, ke mia menso estis konfuzita dum la pasintaj tridek jaroj. Sed estu tre singarda! Kial la hundo de sinjoro Ĝaŭ ĵetas al mi tiel aĉajn rigardojn?

   Mia timo ne estas senbaza.

2

   Hodiaŭ forestas la luno. Ion malagrablan mi antaŭsentas. Matene mi eliris tre singarde. La mieno de Ĝaŭ Guj'ŭeng estis tute stranga, kvazaŭ li timus aŭ volus atenci min. Okazis ankaŭ flustrado inter sep-ok personoj; certe temas pri mi. Sed ili timis esti malkovritaj. Mi vidis la saman konduton ĉe ĉiuj pasantoj survoje. La plej sovaĝa el ili ridaĉis pri mi, malfermegante sian buŝon. Mi sentis froston trakuri mian tutan korpon de la verto ĝis la plandoj, konsciante ke ili jam finaranĝis ĉion kontraŭ mi.

   Tamen mi ne timis kaj nur daŭrigis la vojon. En kelka distanco antaŭ mi ankaŭ kelkaj knaboj interparolis pri mi. Ili havis saman rigardon kaj saman vizaĝon ŝtale-bluan kiel Ĝaŭ Guj'ŭeng. Kia malamikeco ekzistas inter mi kaj la infanoj, ke ankaŭ ili tiel kondutas? Mi ne povis elteni kaj alparolis ilin laŭte: "Diru al mi..." Sed ili forkuris.

   Mi demandis min mem, ĉu mi iam havis malagrablaĵon kun Ĝaŭ Guj'ŭeng kaj la pasantoj. Eble! Mi tretis la malnovegan kaslibron de sinjoro Antikvulo antaŭ dudek jaroj. Tiam li tre koleris. Povas esti, ke Ĝaŭ Guj'ŭeng aŭdis la famon kaj komencis ankaŭ indigni pro li, kvankam ili mem ne konas unu la alian persone. Do, li nun komplotas kun la pasantoj por venĝi lin kontraŭ mi. Sed kial la infanoj? La afero okazis antaŭ ilia naskiĝo. Kial ili rigardas min tiel malice, kvazaŭ ili timus aŭ volus atenci min? Tio ja vekas en mi timon, miron kaj doloron!

   Jen mi komprenas: ili estas instruitaj de siaj gepatroj!

3

   Mi neniel povis endormiĝi nokte. Ĉio klariĝas nur post atenta esploro.

   El tiuj homoj iuj estis kondamnitaj de la guberniestro al pilorio aŭ vangofrapitaj de sinjoroj, ies edzinoj estis perfortitaj de ŝtatservistoj, aŭ la gepatroj mortis pro la persekuto de kreditoroj. Sed tiam ili ne mienis tiel timinde kaj malice, kiel hieraŭ.

   Malplej solvebla enigmo estas por mi la virino, kiun mi renkontis hieraŭ sur la strato. Ŝi batis sian filon, kriante: "Ho, kiel ci kolerigas min! Mi volus cin mordi ĝis..." Sed ŝi fiksis sian rigardon al mi. Mi konsterniĝis kaj ne povis kaŝi mian timon. Ridego eksplodis el la spektatoroj kun blunigraj vizaĝoj kaj elstarantaj dentoj. Subite venis Ĉen Laŭ'u(1) kaj perforte kondukis min hejmen.

   Mi revenis trenata. La hejmanoj afektis ne koni min. Ili rigardis same kiel la aliaj. Mi eniris en la legoĉambron kaj rigle fermis min en ĝi kiel kokon aŭ anason. Tiu afero dronigis min pli profunde en neelireblan labirinton.

   Antaŭ kelkaj tagoj iu farmulo el Lupo-vilaĝo venis al nia domo por raporti pri malbona rikolto. Li rakontis al mia frato, ke tie oni mortigis faman kanajlon. Oni elprenis liajn koron kaj hepaton kaj manĝis ilin frititajn por sin kuraĝigi. Mi intervenis en la parolon. La farmulo kaj mia frato ĵetis al mi rigardojn. Nur hodiaŭ mi konscias, ke ili rigardis same, kiel tiuj homoj sur la strato.

   Eĉ ĉe eta penso pri tio, frostotremo trakuras mian tutan korpon.

   Se ili manĝas homojn, ĉu oni povas garantii, ke ili ne manĝos ankaŭ min?

   Ja aludo estis la parolo de la virino "Mi volus cin mordi ĝis..."; la ridaĉo de la homoj kun blunigraj vizaĝoj kaj elstarantaj dentoj; la antaŭhieraŭaj vortoj de la farmulo! Veneno en la parolo, ponardo en la rido! La blankaj, akraj dentoj viciĝantaj perfidas, ke ili estas kanibaloj.

   Mi konfesu: kvankam mi ne estis malbona homo, tamen tion mi ne plu povas aserti, de kiam mi tretis la kaslibron de sinjoro Antikvulo. Eble oni havas sian propran opinion pri mi, kion mi neniel povas konjekti. Ĉu ili ne juĝas homojn kaprice laŭ la ŝanĝiĝo de sia humoro? Mi memoras la tempon kiam mia frato instruis min verki. Se mi kritikis severe historiajn figurojn, kiom ajn bonaj homoj ili estis, li substrekis la frazojn por montri sian entuziasman aprobon. Kiam mi iel senkulpigis kanajlojn, tiam li laŭdegis min per skribita rimarko: "Eksterordinare lerta mano, kiu povus renversi la ĉielon!" Ĉu mi povas diveni ilian kaŝitan penson kaj tiom pli kiam ili volas manĝi homon?

   Necesas zorga studo por havi klaran koncepton. Mi komprenas, kvankam malklare, ke en la pratempo oni kutimis manĝi homojn. Mi malfermis libron pri historio, sed en la libro nenie troviĝis kronologiaj datoj. Sur ĉiu paĝo estis la samaj oblikve starantaj vortoj: humaneco, justo, moralo kaj virto. Ĉar mi neniel povis endormiĝi, do mi atente legadis ĝis noktomezo kaj trovis finfine, ke inter strekoj de la ideografiaĵoj en la tuta libro ĉie svarmas la vortoj "hommanĝo, hommanĝo"!

   La libro kun tiuj multaj vortoj kaj la farmulo kun tiuj multaj paroloj rigardas min tamen kun rideto.

   Oni volas min manĝi, ĉar ankaŭ mi estas homo!

4

   Matene mi sidis silente dum momento. Ĉen Laŭ'u alportis rizaĵon kun du bovloj da kunmanĝaĵoj, unu: legomaĵo, la alia: vaporumita fiŝo. La okuloj de la fiŝo estis blankaj kaj tute rigidaj. Ĝia buŝo larĝe malfermiĝis. Entute ĝi donas saman impreson, kiel la hommanĝuloj. Mi gustumis ĝin. Ĝia naŭza gelateneco impresis tiel, ke oni ne povis distingi ĉu tio estas fiŝo aŭ homa karno. Mi elverŝis mian tutan stomakon. Mi diris al Laŭ'u:

   "Diru al mia frato, ke mi deziras promeni en la ĝardeno, ĉar mi sentas grandan sufokiĝon."

   Li foriris senresponde. Post momento li revenis kaj malfermis la pordon.

   Mi restis senmova, observante kion do ili faros kontraŭ mi. Mi jam bone komprenas, ke ili neniel lasos min libera. Trafite! Jen mia frato envenis tre malrapide, alkondukante maljunulon. Tiu klinis sian sovaĝan rigardon al la tero kaj nur ŝtele strabis al mi el sub la okulvitroj, ŝajne timante ke mi malkovros lian celon. Tiam mia frato alparolis min:

   "Videble vi fartas hodiaŭ bone."

   "Jes," mi respondis.

   "Mi invitis doktoron He por fari al vi ekzamenon."

   "Bone," mi diris.

   Sed mi jam divenis, ke la maljunulo estas nur maskita ekzekutisto. Li mezuros la grasecon de mia korpo, pretendante palpe kontroli la pulson! Por tiu laboro li ricevos sian porcion. Sed mi ne temas. Eĉ se mi ne manĝas homojn, tamen mi estas pli kuraĝa ol ili. Mi etendis ambaŭ miajn pugnojn. Mi vidos, kion ili faros kontraŭ mi! La maljunulo eksidis. Por kelka tempo li jen palpadis jen meditadis kun fermitaj okuloj. Poste li malfermis siajn diablajn okulojn kaj diris:

   "Ne pensaĉu. Fariĝos bone post kelktaga ripozo."

   Ne pensaĉu! Kelktaga ripozo? Fi, certe ili havos pli multe por manĝi post kiam mi grasiĝos! Nu, kia bono estos por mi, ke al mi fariĝos "bone"? Ili volas manĝi homon, sed ĉiamaniere klopodas por kaŝi sian malnoblan intencon, ĉar ili ne kuraĝas fari malkaŝe -- vere ridinde! Mi eksplodis per neretenebla ridego kaj tri ĝojis! Mi kredas, ke en mia rido troviĝas kavalireco kaj praveco. Superregitaj de miaj sentimeco kaj praveco, la maljunulo kaj mia frato paliĝis.

   Tamen ju pli sentima mi estas, des pli ili volas min manĝi, por akiri iom da sentimeco. La maljunulo eliris el mia ĉambro. Li ankoraŭ ne iris malproksimen kaj jam flustris al mia frato: "Tuj manĝu!" Mia frato kapjesis. Ha, ankaŭ vi! Kvankam ĉi tiu malkovro estis neatendita, tamen komprenebla. Fi, mia frato komplotas kun ili por manĝi min!

   Hommanĝanto estas mia frato!

   Mi estas frato de la hommanĝanto!

   Mi estas manĝota de homoj, sed mi restas samtempe la frato de hommanĝulo!

5

   En la lastaj tagoj, mi penis ne insisti pri mia antaŭjuĝo. Eĉ se mi kredus, ke la maljunulo ne estas maskita ekzekutisto, sed vera kuracisto, li tamen estas hommanĝulo malgraŭ tio, ĉar lia pramajstro Li Ŝiĝen (2) klare diris en sia libro: "Homkarno stufita estas manĝebla." Ĉu li ankoraŭ povas aserti, ke li ne manĝas homan karnon?

   Ankaŭ mian fraton mi kulpigis ne maljuste. Li iam diris al mi, klarigante klasikaĵon: "Oni interŝanĝis la infanojn por manĝi." (3) Alifoje li insultis iun malbonan homon, ke oni devus ne nur mortigi lin, sed "manĝi lian karnon kaj kuŝi sur lia haŭto." (3) Tiam mi estis ankoraŭ infano, kaj mia koro forte batis la tutan tagon. Antaŭ kelkaj tagoj, kiam la farmulo el Lupo-vilaĝo rakontis pri la manĝo de koro kaj hepato, li aŭskultis tre trankvile kaj eĉ senĉese kapjesis. Tio pruvas, ke li restas same kruela kiel antaŭe. Se oni povus manĝi infanojn interŝanĝe, certe ĉio estas interŝanĝebla kaj ĉiun ajn oni povas manĝi! Tion mi entute neglektis antaŭe dum lia predikado, sed nun mi ekkonscias ke predikante al mi, liaj lipoj estis ŝmiritaj per homa graso kaj lia koro plenplena de hommanĝemo.

6

   Estas tiom mallume, ke mi neniel povas distingi, ĉu ĉirkaŭ mi estas tago aŭ nokto. Denove bojas la hundo de sinjoro Ĝaŭ.

   Sovaĝa kiel leono, timema kiel leporo, ruza kiel vulpo...

7

   Nun mi divenis kian metodon ili uzas. Ili ne volas kaj ankaŭ ne kuraĝas buĉi min malkaŝa, timante ke ia malfeliĉo okazos al ili. Ili komplotis kaj simple sternas retojn ĉie, por ke mi mem mortigu min. Preskaŭ plene perfidis tion jam la konduto de l' stratpasantoj kaj la sinteno de mia frato dum la lastaj tagoj. Al ili estus la plej ideala solvo, se mi pendigus min per zono sur trabo. Tiuokaze ili estos senkulpaj pri murdo kaj tamen ricevos, kion ili deziras. Kompreneble ili ridaĉos singulte kun ĝojego. Aŭ mi mortu pro timo kaj ĉagreno. Tiuokaze ili ankaŭ kapjese konsentus, kvankam mi iom malgrasiĝus.

   Ili scipovas manĝi nur la karnon de mortintoj! Mi memoras, ke mi legis iam en iu libro pri besto nomata hieno, kiu aspektas kaj rigardas aĉe. Ĝi ĉiam manĝas la karnon de mortinta estaĵo kaj eĉ grandan aston ĝi englutas post longa maĉado. Eĉ nura penso pri tio vekas en mi teruron! La hieno estas parenco de lupo, kiu apartenas rekte al la familio de hundoj. Ĉu la hundo de sinjoro Ĝaŭ ne rigardis min multfoje antaŭ kelkaj tagoj? Videble, ankaŭ ĝi estas unu el la komplotantoj. Ne povas trompi min la teren ĵetita rigardo de l' maljunulo.

   Mi plej multe bedaŭras mian fraton. Li estas homo, kial li tute ne timas, sed partoprenas la komploton? Ĉu li jam tiel alkutimiĝis, ke li ne sentas sin kulpa? Aŭ ĉu li perdis sian konsciencon tiagrade, ke li faras tion senskrupule?

   Mi malbenas hommanĝulojn kaj unue mian fraton. Se mi volas ilin konverti, mi ankaŭ komencos de li.

8

   Verdire, nun ankaŭ ili jam devus kompreni tiun veron...

   Subite venis iu homo, ĉirkaŭ dudekjara. Mi ne vidis klare lian vizaĝon, tamen li kapklinis al mi kun la mieno, brila de rideto, kiu tute ne aspektis sincera.

   "Ĉu la hommanĝado estas prava?" mi demandis lin.

   "Ĉu estas eble manĝi homon, se ne okazas malsato?" li respondis ankoraŭ ridetante.

   Tuj mi komprenis, ke ankaŭ li apartenas al la hommanĝema kliko.

   "Ĉu tio estas prava?" mi persistis en la demando kun centoble plivigliĝinta kuraĝo.

   "Kial vi demandas tion? Vi estas vere ŝercema... Hodiaŭ la vetero estas belega!"

   Jes, bela vetero kaj bela luno, sed mi volas demandi: "Ĉu tio estas prava?"

   "Ne..." li koleretis kaj respondis tute malklare.

   "Ne? Kial do ili manĝas?"

   "Neeble!"

   "Neeble? Tio jam okazis en Lupo-vilaĝo kaj estas sangoruĝe kaj freŝdate skribita en la libro!"

   Lia vizaĝo fariĝis ŝtale blua. Li nur balbutis kun larĝe malfermitaj okuloj:

   "Povas esti... tio ekzistas jam delonge..."

   "Ĉu tio estas prava, ĉar ĝi ekzistas jam delonge?"

   "Pri tio mi ne argumentas kun vi. Unuvorte ne decas al vi paroli pri tia afero. Se vi parolas, vi kulpas!"

   Mi eksaltis kaj malfermis miajn okulojn. La junulo malaperis. Ŝvito kovras mian tutan korpon. Li estas multe pli juna ol mia frato, tamen ankaŭ li estas unu el ili! Certe liaj gepatroj instruis tion al li. Eble la samon li jam instruis al siaj infanoj, tial ankaŭ la infanoj rigardis min tiel malice.

9

   Oni volas manĝi alian homon, sed siatempe timas, ke ili mem estos manĝataj de iu alia. Tial ĉiuj homoj rigardas singarde unu alian kun suspektemaj okuloj.

   Kiel agrable estus, se oni trankvile laborus, vojirus, manĝus kaj dormus sen tia aĉa pensado! Jen la sola sojlo, la sola barilo por transpaŝi. Sed, por tio ili, patroj kaj filoj, fratoj, geedzoj kaj amikoj, instruistoj kaj lernantoj, nekonatoj kaj malamikoj, formantaj tutan klikon, sin malkonsilas kaj malhelpas unu alian.

10

   Frumatene mi iris serĉi mian fraton. Li staris ĝuste antaŭ la pordo de la salono rigardante al la ĉielo. Mi alproksimiĝis ĝis lia dorso kaj ekstarante ĉe la sojlo, mi alparolis lin eksterkutime trankvile kaj afable:

   "Frato, mi havas ion por diri al vi."

   "Nu, diru," li kapjesis, sin turnante rapide.

   "Nur kelkajn vortojn, sed estas malfacile eldiri. Frato, verŝajne ĉiuj pratempaj sovaĝuloj senescepte manĝis homojn. Sed poste eble pro la diferenco inter iliaj naturoj, kelkaj ĉesis tion fari, kaj ĉiam celis al sia pliboniĝo; tio ebligis al ili evolui en verajn homojn, dum parto de la homoj daŭre praktikis hommanĝon. Same kiel ĉe la vermoj, kelkaj trairadis la stadion de fiŝo, birdo, simio ĝis ili prenis la homan formon, dum la cetera parto ne deziris evolui. Tial ili restas eĉ nun kiel simplaj vermoj. Kiom hontindaj estas la hommanĝuloj kompare al tiuj, kiuj ne manĝas homon! Eble eĉ multe pli ol la vermoj kompare al simio.

   "La rakonto, ke Ji Ja stufis iam sian filon, kiun li poste proponis al la reĝoj Ĝje kaj Ĝoŭ (4), devenas el tre malnova tempo. Kiu povus diveni, ke oni manĝis homon de kiam Pangu (5) apartigis la ĉielon de la tero ĝis la tempo, kiam oni manĝis la filon de Ji Ja kaj de tiu tempo ĝis oni manĝis Ŝju Ŝjilin (6), de Ŝju Ŝjilin ĝis la homo kaptita en Lupo-vilaĝo? Lastjare, kiam en la urbo oni ekzekutis krimulon, iu ftizulo trempis manto-on (7) en la sangon por poste ĝin manĝi.

   "Frato, vi sola ne povus malhelpi tiujn, kiuj volas min manĝi, sed kial do vi mem partoprenas ilian komploton? Hommanĝuloj povas fari ĉion sendistinge. Se ili povas manĝi min, certe ili povos manĝi ankaŭ vin, kaj eĉ unu alian. Tamen, nur faru paŝon en alian direkton kaj decidu senprokraste pliboniĝi, tiam ĉiuj havos pacon. Eĉ se la afero devenas el la pratempo, kial ni ne povas konduti pli honeste ekde hodiaŭ? Ne eblas!? Frato, mi scias, ke vi tiel respondos, ĉar nur antaŭhieraŭ vi respondis per 'ne eblas!' al la farmulo, kiu petis de vi malaltigon de la terrento."

   Komence mia frato nur ridis malice. Sed tuj poste, sovaĝeco montriĝis en lia rigardo, kaj lia vizaĝo fariĝis tute pala, kiam mi malkovris la tutan sekreton. Ekster la pordego estis amaso da homoj inter kiuj mi vidis Ĝaŭ Guj'ŭeng kun lia hundo. Ili enpremiĝis kun scivolemo. Mi ne povis klare vidi la vizaĝon de kelkaj homoj, kvazaŭ ĝi estus vualita per tolo. Kiel antaŭe ankaŭ nun ridaĉis la aliaj kun blunigra vizaĝo kaj elstarantaj dentoj. Tuj mi rekonis, ke ili ĉiuj estas hommanĝuloj, sed ekzistas diferenco inter iliaj pensmanieroj. Kelkaj el ili opinias, ke ili rajtas manĝi homojn, ĉar oni tion faras jam delonge. Aliaj ne povas sin reteni de tio, eĉ sciante, ke oni ne devas manĝi homojn, kaj eĉ timas, ke oni malkaŝos ilian sekreton. Ĝuste tial ili furiozis aŭdinte mian parolon. Sed nenio okazis, ili nur ridaĉis rikane kun la mano sur la buŝo.

   En tiu momento mia frato malkaŝis sian sovaĝecon.

   "Foriru! Kion amuzan vi volas trovi ĉe frenezulo?" laŭte kriis mia frato.

   Finfine mi ekkomprenis, kiel lerte ili manovras antaŭ mi. Ili ne nur ne volas penti, sed jam tiel aranĝis la aferon, ke nun ili eĉ nomas min frenezulo! Ili manĝos min ne nur sen ies ĝeno, sed eĉ ricevos dankojn pro tio! Estas ja la sama rimedo, kiun oni aplikis al la tiel nomata krimulo en Lupo-vilaĝo! Jes, ĝuste la tradicia metodo, kiun oni konservas de longe!

   Ankaŭ Ĉen Laŭ'u venis rekte al mi kun indigna mieno. Sed li neniel povis min silentigi. Mi kun spitemo diris plue al la amaso:

   Pentofaru elkore! Sciu, ke en la estonteco oni ne lasos vivi hommanĝulojn en la mondo.

   Aliokaze, vi ekstermiĝos per interbuĉado. nenion helpas eĉ se abunde vi povas naski, ĉar viaj idoj estos ekstermitaj de veraj homoj kiel lupoj de ĉasistoj -- ĉiuj pereos kvazaŭ vermoj!"

   La tuta amaso estis forpelita de Ĉen Laŭ'u. Ankaŭ mia frato malaperis. Ĉen Laŭ'u persvadis min eniri la domon. Interne mallumo regis en la tuta ĉambro. Traboj kaj ĉevronoj tremtremis super mia kapo. Ili grandiĝis iom post iom. Jen ili falis amase sur mian korpon.

   Mi sentis pezegan ŝarĝon. Eĉ etan movon mi ne povis fari. Oni faras tion por mortigi min. Sed mi sciis, ke la pezo estis tamen nura iluzio. Post ŝvitiga baraktado mi liberiĝis. Kaj mi spiteme kriis:

   "Pentofaru tuj elkore! Sciu, ke en la estonteco oni ne lasos vivi hommanĝulojn en la mondo..."

11

   La suno ne leviĝas. La pordo restas fermita. Ĉiutage mi manĝas du fojojn.

   Levante la manĝbastonetojn, mi ekpensas pri mia frato. Mi ekkomprenas, ke li estas kaŭzo de la morto de mia fratineto! Ŝi estis kvinjara. Antaŭ miaj okuloj ankoraŭ ŝvebas vizie ŝia aminda aspekto. La patrino ploris senĉese. Mia frato provis ŝin konsoli kaj ĉesigi ŝian ploron, kiu verŝajne kaŭzis al li konsciencoriproĉon, ĉar li mem manĝis la fratinon. Se li ankoraŭ sentus konsciencoriproĉon...

   Mi ne estas certa, ĉu la patrino sciis, ke mia fratino estis manĝita de la frato mem.

   Eble ŝi sciis, sed ŝi ne menciis tion dum la plorado. Eble ankaŭ ŝi konsideris la agon prava. Nun mi memoras, ke iam en la psinteco, kiam mi estis kvar-kvinjara infano, mi sidis antaŭ la salono por refreŝiĝi. Mia frato diris al mi, ke bona homo devas fortranĉi kaj kuiri pecon de sia karno por siaj malsanaj gepatroj. Mia patrino ne malaprobis tian ideon. Se oni povas manĝi unu pecon, kompreneble oni povas manĝi ankaŭ la tutan korpon! Tamen ŝi ploris siatempe tre kortuŝe, kiel mi memoras. Strange!

12

   Mi ne plu povas pensi.

   Nur hodiaŭ mi konscias, ke mi restadis dum multaj jaroj inter hommanĝuloj en la loko, kie oni manĝas unu alian jam de kvar mil jaroj! Mia frato mastrumis la domon, kiam la fratino mortis. Ĉu ne eblis, ke li miksis sekrete ŝian karnon en manĝaĵojn alportitajn al ni?

   Verŝajne ankaŭ mi manĝis pecojn da karno de mia propra fratino, kvankam tute nekonscie! Kaj nun la vico venis al mi...

   Mi mem heredis la kvarmiljaran hommanĝan tradicion, kvankam mi ne konsciis tion antaŭe. Sed nun mi ekkomprenas kaj hontas alrigardi la verajn homojn en la tuta mondo!

13

   Eble ekzistas ie ankoraŭ infanoj, kiuj ne manĝis homon?

   Savu la infanojn!

Aprilo 1918


Piednotoj

(1) Laŭ'u signifas "la kvina".
(2) Li Ŝiĝen (1518-1593), aŭtoro de la fama farmakologia libro Ben Caŭ Gang Mu.
(3) Citaĵo el la klasika historia libro Zŭo Ĝŭan (kroniko pri la periodo de 722 ĝis 467 a.K.)
(4) Ĝje estis la lasta reĝo de Ŝja-dinastio (ĉ. 21a-16a jc. a.K.), kaj Ĝoŭ estis tiu de Ŝang-dinastio (ĉ. 6a-11a jc. a.K.), ambaŭ konataj kiel kruelaj tiranoj. Ji Ja kuiris sian filon kaj prezentis ĝin kiel frandaĵon al duko Hŭan de lando Ĉji, kiun la duko regis 685-643 a.K.
(5) Laŭ ĉina mitologio Pangu estis la unua homo, kiu apartigis la ĉielon de la tero el la praĥaoso.
(6) Ŝju Ŝjilin (1872-1907), revoluciulo en la fino de Ĉing-dinastio (1644-1911), kies koro kaj hepato estis manĝitaj post ekzekuto.
(7) manto-o: Kutima manĝaĵo de ĉinoj, precipe en la nordaj provincoj, farita el vaporumita fermentinta pasto.