Enkomputiligis Don HARLOW

La vojo al Golgoto

de Georgij GULIA

elrusigis V. SAMODAJ

Aperis en Moskvaj Novaĵoj, Esperanta provnumero, Aprilo 1989, p. LS3


Okazis tio en la domo de Verzilin. En tiu domo loĝis kun sia patrino tri junaj kaj tre ĉarmaj fratinoj. Ĉe ili ofte kolektiĝis junuloj. Inter tiuj ankaŭ la plej proksima ilia najbaro Miĥail Lermontov. Venis tien ankaŭ tiu Martynov. (1)

Ĝuste tie okazis la fama kverelo. Pro kio ĝi estas tiel fama? Pro la bagatela motivo por ĝi. Lermontov ion spritis -- laŭkutime. Li desegnis du-tri karikaturojn pri Martynov havanta vangoharojn, lipharojn kaj ponardon. La junuloj gajridis. La junulinoj ankaŭ ŝprucetis ride. Sed Martynov ekmornis... Ofendiĝis... Eble la ŝercoj estis pli akraj ol kutime... Aliaj verŝajne ne ofendiĝus. Tamen, malfeliĉe, sendis la Dio tiun Martynov. Ja ne vane oni diras ke pli bone estas perdi kun saĝolu ol trovi kun malsaĝulo...

Kiuj do estas dokumentoj rilate tiun kverelon ĉe Verzilin'oj? Verdire, tiuj dokumentoj estas leteroj, rememoroj, agnoskoj.

"Foje dum gastvespero ĉe generaledzino Verzilin, -- informas princo Vasilĉikov, -- Lermontov en ĉeesto de virinoj lanĉis iun novan ŝercon, pli-malpli akran, pri Martynov. Kion li diris ni ne aŭdis; mi scias nur, ke elirante el la domo surstraten Martynov proksimiĝis al Lermontov kaj diris al li per tre mallaŭta kaj firma voĉo franclingve: "Vi scias, Lermontov, ke mi tre ofte toleris viajn ŝercojn, sed mi ne ŝatas, kiam oni ripetas ilin en ĉeesto de damoj" ... Tio klarigas, ke Martynov ne ŝatis ŝercojn -- ĝi estas kutima manko de homoj nesaĝaj!

Byĥovec pliĝustigas tiujn ŝercojn de Lermontov: "Li nomis Martynov en ĉeesto de damoj M-r Poignard kaj sauvage". Tio signifas: "S-ro Ponardo kaj sovaĝulo".

Mem Martynov responde al la demandoj de la kortumo skribis: "Ŝercoj, akraĵoj, mokoj kontraŭ mi... Mi petis lin ĉesigi, kaj malĝraŭ ke li nenion al mi promesis, ŝercrespondante kaj proponante ke miaflanke mi ŝercu pri li, sed vere li ĉesigis por kelkaj tagoj..."

Jen, laŭsence, estas ĉio. Ĉu vere ja Lermontov ne vidis kaj ne komprenis, kun kiu li havas la aferon? Skrapi versaĵojn dum frua juneco -- kaj tion Martynov faris -- ne signifas havi animon kaj racieton. Ja ne ĉiuj versoj samnivelas!

Ni supozu, ke Lermontov trotaksis la spiritajn ecojn de Martynov, ja nur saĝa homo kapablas laŭmerite taksi ŝercon kaj respondi per ŝerco. Kaj mem Martynov? Ĉu sciis li kiu estis Lermontov? Ĉu legis liajn verkojn? Verŝajne tiu demando estas retorika kaj ne povas koncerni estaĵojn similajn al la tipo de Martynov. La tuta hororo estas en tio, ke ĉirkaŭ Lermontov troviĝis homoj ne indaj al lia saĝo kaj talento. Nun tio estas absolute klara.

Martynov -- en siaj respondoj al la kortumo: "Mi la unua defiis lin. Sekvatage post la priskribita de mi okazo Glebov kaj Vasilĉikov venis al mi kaj tutpene provis min persvadi, ke mi reprenu la defion". Martynov persistis. Li opinias, ke ĉe Lermontov eĉ vizio de bedaŭro ne estis.

Sekve la duelo estis decidita. Ĉio estis disvolviĝanta laŭ la fiksita scenaro: "...Murdinto lia senkompate ekpremis feron de la ĉan', la koro vanta batis glate, neniom tremis tiu man'." (2)

Ĉu efektive Lermontov skribis sian aŭtobiografion eĉ en tiuj siaj versoj?

La duelkondiĉoj estis severaj: la pistoloj "kuĥenrejter" -- grandkalibraj kaj longpafaj. La distanco inter la "barieroj" -- dek kvin paŝoj. De tiuj limpunktoj aŭ de la distanco je tridek kvin paŝoj -- starto por interproksimiĝo. La oficialaj sekundantoj: Glebov kaj Vasilĉikov. La nomoj de Stolypin kaj Trubeckoj, ĉeestintaj la duelon, ne estis nomataj dum la oficiala juĝesplorado por bari ilin de "malagrablaĵoj".

Kiam la duelantoj komencis interpoksimiĝi, jam pluvis kaj la pluvo "malhelpis" al Martynov la celadon. Betling rakontis el la vortoj de Martynov: "Martynov miris, kial Lermontov ne pafas" ...

Ne, ne povis Lermontov pafi. Ne povis la poeto fariĝi murdanto. Malsimile al iu Martynov: tiu ja celis, longe-longe, kaj tre zorgeme. Ja ege, treege li volis mortigi tiun Lermontov. Murdi nepre. Neniigi surloke. Satigi venĝe sian malicon ...

Tamen tiuj? Tiuj kvar? Vere, ĉiuj ili estis pli junaj ol Lermontov, sed ili ja ne estis malinteligentuloj. Ekzemple Valiĉikov, malgraŭ siaj 22 jaroj, venis Kaŭkazon por revizii la militorganizaĵojn. La murdinto estis tri jarojn pli aĝa ol li. La restaj proksimume samaĝaj. La plej aĝa el ĉiuj -- Lermontov -- ne havis ankoraŭ dudek sep ...

Poeto Aleksandr Blok skribis: "Post la komando "kuniru" Lermontov restis senmova, streĉis la ĉanon kaj levis la pistolon la tubo supren. Lia vizaĝo estis trankvila, preskaŭ gaja". Vere ja estas dirite: "Kaj kiam li venis al la loko, nomata Golgoto, kio signifas: Frunta loko, oni donis al li trinki vinagron miksitan kun galo, kaj gustuminte li ne deziris trinki ..."

La pluvo iĝis ĉiam pli densa. Lermontov staris dekstraflanke al la kontraŭulo. Heroe. Kaj la murdonto zorgeme celis. Ja ege ne volis li maltrafi.

Kaj ne maltrafis ...

Lian korpon oni transportis hejmen malfruvespere. La koĉeroj ne deziris veturi al tia "malproksimo". Pro la samaj kaŭzoj oni ne povis trovi kuraciston por helpi tiun, kiu kuŝis senhelpe ĉe Maŝuk-monto, kies kapo ripozis sur la genuoj de Stolypin ...

Poste oni kuŝigis lin sur kanapon. Pli poste sur tablon. La vundo estis mortiga: la kuglo traboris la hepaton, pulmon, la koron. Bone celis Martynov!

La trian tagon, la 17-an de julio, Lermontov estis enterigita en la tombejo de urbo Pjatigorsk. Lin akompanis en la lasta vojo liaj armeaj kamaradoj. Sur la tombon estis metita ŝtono, el kiu neniu ekscios, ke sub ĝi kuŝas la granda rusa poeto.

Tiel finiĝis lia surtera vivo. Kaj komenciĝis la granda vivo de la poeto en jarcentoj.


Piednoto

(1) Martynov, Byĥovec, Stolypin -- legu la silabojn "ty", "by", "ly" kiel tre malmolajn "ti", "bi", "li".
(2) La morto de la poeto