Enkomputiligis Don HARLOW

Groto

de Endre TÓTH

aperis en Lappar, la antikristo, paĝoj 25-31


Jen anglalingva traduko de ĉi tiu novelo fare de Ralph DUMAIN


Sinjoro Don rimarkis obtuzan lumon. Li ne sciis, ĉu ĝi enfiltriĝas el la ekstera mondo, signante la finon de la grotokoridoro, aŭ, ĉu, ĝi estas nur vidvibro. Sed kiam li proksimiĝis, evidentiĝis, ke la lumo venas el flankkavo. Maldika homo sidis en ĝi, sur la planko, krucpiede, kaj gapis en flamon de kandelo, kiu jam brulis preskaŭ ĝis fino. Sinjoro Don parte ĝojis, kaj parte ne. Povas esti, ke la fremdulo estas informita pri ĉi tiu groto, kaj povas helpi per konduko, samtempe li ĝenis la senton de perfekta soleco, kiun similan sinjoro Don ankoraŭ neniam spertis. Surhavante molplandajn ŝuojn, li estis preterironta nerimarkeble antaŭ la enirejo de tiu flankkavo, sed ia mistera forto devigis lin ne tiel fari. Li salutis la fremdulon. Tiu, per mansigno, petis silenton.

Survoje al tiu ĉi loko Don nur foje-foje bruligis alumeton en la profunda mallumo. Li sentis ja mildan aerblovon, ku povis veni nur el la ekstera mondo, kaj li sciis, se li marŝas persiste kontraŭ ĝin, certe li povos eliri el la grotkoridoro. Li faris lumon kelkfoje nur por ĝojigi sin per la spektaklo, kiu ĉirkaŭis lin. La rokmuroj ĉie estis kovritaj de etaj krateroj, tuberetoj, sulkoj kaj similaj. Ĉi tiuj eĉ montris pompajn kolorojn. Sinjoro Don sentis sin alveni ĉe ekspozicio de abstraktaj artaĵoj. La spektaklo rememorigus reliefan geografian karton, se la koloroj interrilatus kun la krateroj kaj tuberetoj. Neniam li vidis ion similan. Ĉu li ĝuis ilin? Aŭ nur estis scivola pri ili? Li ne povus diri. Sed foje-foje li haltis kaj gapis la murojn ĝis la alumeto finbrulis. Li pretermarŝis ankaŭ la flankkavojn kaj kavernojn, kaj se li bruligis lumon, li povis konstati, ke en ili la vidaĵo estis sama. Sed li persiste marŝis kontraŭ la venteton, por atingi la eksteran mondon. Li ne sciis, kiom da tempo li pasigis paŝadante. La silento kaj kvieto, kiu ĉirkaŭis lin, estis tiel profunda, ke lia percepto pri la tempo ĉesis funkcii.

Dume la kandellumo antaŭ la maldika fremdulo komencis flagreti, poste tute forbrulis. Sinjoro Don pensis, ke li devus diri ion, sed nenion li povis eltrovi. Sed li aŭdis, ke la fremdulo, en la mallumo ekstaras kaj proksimiĝas.

-- Envenu, se plaĉas al vi.

Sinjoro Don ekiris hezitante, li timis, ke li puŝiĝos kun la fremdulo. Sed tiu ekprenis la brakon de sinjoro Don, kaj kondukis lin en la kavernon samgrandan kiel ĉambro.

-- Vi ŝajnas esti ege sperta ĉi tie -- sinjoro Don murmuris embarasite.

-- Jes. Ĉiun tagon mi pasigas multe da tempo ĉi tie.

-- Ĉu vi rigardadas la figurojn kaj la tuberojn sur la muro?

-- Tute ne. Mi rigardas en la lumon. En la flamon de kandelo.

-- Kial?

-- Kiam la lumo forbrulas, la mallumo iĝas multe pli profunda. Ĉu vi ankoraŭ ne spertis tion?

-- Nu jes, -- diris sinjoro Don -- sed tion vi povus fari eĉ hejme.

-- Jes. Sed pensu pri la silento. Tiuj muroj, kovritaj de kapricaj reliefoj, faras tian akustikon, ke similan mi povas trovi nenie.

-- Vi pravas -- diris Don nekonvinkite --, sed vi jam certe rimarkis, kiaj muroj ĉirkaŭas vin. Ĉu?

-- Nature.

-- Ĉu vi ne scias, tio ĉi ĉirkaŭe elformiĝis nature, aŭ eble estas artefaritaĵo?

-- Tio estas artefarita, kaj ne naturaĵo, sed skribaĵo, sciigo, mesaĝo. Komprenu, kiel vi volas.

-- Neniam mi divenus tion -- diris sinjoro Don --, sed tiu estas stranga vidpunkto. Neniam mi vidis skribaĵon, similan al ĉi tiu. Kiuj estas la literoj? Ĉu la tuberoj aŭ la kolormakuloj?

-- Kaj tiuj, kaj la aliaj. Se mi havus ankoraŭ kandelon, mi klarigus iom al vi.

-- Mi havas alumetojn. Ĉu mi bruligu unu?

Kaj ĉe la lumo de la ekfulmanta alumeto la fremdulo komencis: -- Vidu. Tie estas makulo nigra, kvadrat-simila. Nun ni ignoru la tuberojn, ni parolu nur pri la formo. Nu, ĝi ne estas regula kvadrato, tur tiaspecaĵo. Se ĝi estus regula, ĝi signifus: vulturo.

-- Pli precize, ĝi ne estas litero, sed iaspeca ideogramo.

-- Ni povas diri -- la fremdulo konsentis -- sed vidu, ĝia maldekstra angulo kliniĝas malsupren. Tiamaniere ĝia signifo estas: elartikiĝo. Krome, ĉe la dekstra flanko, ĝi havas elstaraĵon triangul-similan. Se ni konsideras ankaŭ tion: puto apud arbara vojo.

-- Ŝajnas al mi, ke tio estas iom komplika..

-- Jes. Eksterordinare komplika. Apenaŭ lernebla. Talentuloj havigas al si ĝin dum dekkvin, dudek jaroj. Mi mem, ni diru, havante ne tre grandan talenton, alproprigis ĝin dum tridek jaroj. Mi jam komprenas perfekte ĉiun mesaĝon. -- Dume la alumeto forbrulis, sed la fremdulo daŭrigis: -- Kaj mi devas aldoni, ke ekzistas kolegoj -- tion li diris jam preskaŭ flustrante -- kiuj, sesdek jarojn, eĉ unu el ili sesdek tri jarojn turmentas sin, kaj ankoraŭ, ho ve ...

-- Je Dio! -- diris sinjoro Don -- pasigi tiom da tempo ĉi tie en la groto?

-- Ĉi tie, en la interna mondo, la tempo pasas tute alie ol en la ekstera mondo.

Ili silentis iom.

-- Nu, vi jam informis min rilate la nigran kvadraton -- ekparolis sinjoro Don -- sed kiel plu? Kiel oni devas legi plu? Ĉu vertikale? Horizontale?

-- Oni povas legi laŭ iu ajn direkto. Horizontale, vertikale, laŭ parabolo, laŭ hiperbolo, tute egale. La skribaĵo havas sencon ĉiudirekte, eĉ ĝi havas pluroblan sencon. Eĉ oni povas legi ĝin ĉirkaŭpasante. Nu, evidente tion kapablas fari nur majstroj.

-- Mi havas ankoraŭ alumetojn. Ĉu vi bonvolus legi iom?

-- Volonte -- diris la fremdulo, kaj kiam ekbrulis la lumo, li tuj komencis:

"La granda birdo, portante en sia beko branĉon de olivarbo, malrapide proksimiĝis al la kanejo, kaj la branĉeton ĝi faligis. Ĉu oni atendis ĉi tie? Ĉu ne? Kiu scius? komenciĝis svarmo inter la vertikalaj kanoj. Kiuj sin movadis ĉi tie, ne eblas scii. Sed eĉ ne indas scii, ĉar scii indas nur tion, kio ...

Bedaŭrinde, la alumeto forbrulis. Kvankam sinjoro Don volontege informiĝis, kion indas scii.

-- Diru -- li ekparolis -- ĉu ne eblus traduki ĉi tiun sciigon, aŭ mesaĝon en ordinaran skribon, por ke ĝi iĝu komprenebla por ĉiuj?

La fremdulo ekridis: Homo! Ĉu vi ne komprenas? La legvariaĵoj de la skribo estas senfine multaj. Pli ĝuste dirante, ĉar la numero de la konjugacioj kaj la deklinacioj estas senfina, la nombro de la variaĵoj estas senfin-oble senfina. El tiu ĉi kaverno, ne tre granda, oni povus skribi per ordinaraj literoj tiom da libroj, ke ili plenigus grandegan bibliotekon. Sed kial? Oni devas legi tiun ĉi skribon, tiamaniere oni povas legi la sciigon, sed fakte kial gravas legi ĝin?

-- Kion vi diras? -- sinjoro Don surpriziĝis. -- Ĉu vi ne kutimas legadi la mesaĝon?

-- Dum la longaj jaroj de la lernado, la plej grandan parton de la mesaĝo mi havigis al mi. Poste ne restas tempo por tio. Sidante ĉi tie en la mallumo, en la silentego, oni devas atenti la internan mondon de la kranio. Ĉu vi komprenas? Ĝuste tion servas la tuta grotaro. La mallumo kaj la silento. Tiuj estas la esenco. Ĉi tie oni povas koncepti kaj redakti sian propran kavernon. Ĝuste nun ankaŭ mi faras tion, mi konceptas mian mesaĝon. -- La fremdulo silentis iom, poste li daŭrigis: -- Ridinde! Traduki en ordinaran skribon? En skribon por ĉiuj kompreneblan? Ĉu ekzistas skribaĵo komprenebla por ĉiu? Nu, kaj ripensu, ke ĉi tiu kaverno estas ne nur por unu sciigo, sed ĝi estas daŭrigo de la ceteraj mesaĝoj. Daŭrigo de tiuj, kiuj estas en la ceteraj kavernoj, kaj en la grotkoridoro. Ĉiuj sciigoj interrilatas. Unu estas daŭrigo de alia. Mi diras al vi komparon: pensu pri tio, ke la interna mondo de via kranio estas daŭrigo de la interna mondo de mia kranio. Aŭ male: vi demandas, kaj per tio mi interna mondo dependiĝas. Ĉu mi respondas, ĉu ne, vi tute certe demandis, kaj pro tiu fakto ni jam dependas unu de la alia. Sammaniere la grotkoridoro, la kavernoj, la kavoj estas en dependanta rilato. Estas tiom multe da sciigoj, ke, se ni nur unu fojon trairus la tutan koridoron, kaj, ni diru, ni legus ĝin nur horizontale, eĉ tiam pasus eble jaroj, ĝis ni atingus la finon. Ne, ne sinjoro. Unu sola afero estas farinda: finlerni la skribon, poste ĉiu devas koncepti sian propran kavernmesaĝon.

-- Pardonu pro la demando -- ekparolis sinjoro Don. -- Ĉu via kaverno estas preta?

-- Jes, mi povas esperi, ke baldaŭ ĝi estos preta. Nu, ja, la rafinado de la detaloj ... sed bedaŭrinde, nun mi devas foriri.

-- Ĉu ege vi rapidas? -- demandis sinjoro Don. -- Ĉu vi ne povus legi iom? Nur dum brulas unusola alumeto?

-- Mi havas ankoraŭ tiom da tempo -- diris la fremdulo.

La alumeto ekflamis kaj la fremdulo komencis:

"La nigra balustrado kune kun la teraso subiĝis en la ŝlimon. Inter ĝiaj kolonoj zigzagis fiŝoj. En la ŝtonvazo, kie ĉiam estis floroj, nun hidro kaŭris, neante per siaj kvin disetenditaj brakoj, ke la numero de la ĉieldirektoj estas kvar. La grandioza kverkoligna pordego de la palaco elfalis el sia loko, ĝi iĝis glita pro la algoj ĝin kovrintaj. Foje-foje veziketoj leviĝis supren el la akvo, kiel etaj ĝojaj sciigoj de ĉi tie, el la saĝa mondo de la subakva silento. Fostego rompiĝis, ĉe la mezo kaj kiel giganta buŝo ĝi oscedis. Ĉi tiu mondo estas alloga pro sia mistereco, sed tamen ..." -- bedaŭrinde ankaŭ tiu ĉi alumeto forbrulis. Sinjoro Don lasis distrite, ke la fremdulo prenu lin ĉe la brako, kaj ekiru kun li en la mallumo.

-- Venu kun mi! Mi kondukos vin en la eksteran mondon.

La fremdulo ekiris -- tio surprizis sinjoron Don -- ne kontraŭ la aerblovon, tamen, kiam tiu homo tuŝis lian brakon, li sentis strangan sekurecon. Vane li klopodus koncepti la nomon de tiu ĉi sento. Sed pensante pri ĝi, li jam vidis desegniĝi ĝian figuron en la mallumo. Verda triangulo. Kiel oni povas ĝin eldiri?

Kion diris la fremdulo? Per ne tre granda talento la lernado daŭras tridek jarojn. Do, li havas tempon koncepti kaverneton ne pli grandan ol pugno. Kaj ĝi enhavus la verdan triangulon. Kion ĝi signifus?

Ĉu eblon?

Ĉu esperadon?

Ĉu ŝancon?

Ĉu ...