Enkomputiligis Don HARLOW

La Hobbito

de J. R. R. Tolkien

elangligis Don Harlow


Deklamo: Versio en RealAudio

Ĉerpaĵo el La Hobbito, fabelo de J. R. R. Tokien. Parto de ĉapitro XII, "Informo de Interne." Kopirajto 1966 de J. R. R. Tokien, eldonita en Usono de Houghton Mifflin Company, Bostono, MA.

[La historio de Bilbo Baggins, la Hobbito: Vizitate en sia hejmo de la sorĉisto Gandalf kaj 13 dvarvoj, Bilbo estas varbita por aventuro -- vojaĝi de sia hejmo al la Soleca Monto por rekapti la oron forŝtelitan de la dvarvoj fare de la kruela drako Smaŭg antaŭ cent jaroj. Post renkontiĝo kun koboldoj kaj gastado ĉe elfoj, la dvarvoj, Gandalf kaj Bilbo estas kaptitaj de goblenoj en la kavernoj de la Nebulmontaro, kaj, eskapinte, Bilbo renkontas en tunelo la estaĵon Gollum, kiu havas Ringon de Nevidebleco. Post enigmo-konkurso, Bilbo kaptas la Ringon kaj eskapas de la tuneloj. Multaj aliaj aventuroj antaŭas ilian alvenon ĉe la Soleca Monto, kie oni komisias al Bilbo sondi la tunelojn de la drako kaj pionire skolti ties subteran regnon.]

     La suno brilis kiam li ekiris, sed estis nokte mallume en la tunelo. La lumo de la preskaŭ fermita pordo baldaŭ malaperis pro lia descendo. Tiel silente li iris, ke tion ne povus superi fumo en facila vento, kaj li emis senti iom da fiereco, kiam li alproksimiĝis al la malsupra pordo. Videbla estis nur plej pala brileto.
     "Antikva Smaŭg estas laca kaj dormanta," li pensis. "Min li ne povas vidi nek aŭdos. Feliĉu, Bilbo!" Li forgesis, aŭ eble neniam sciis, pri la flarsento de la drakoj. Estas ankaŭ ĝena fakto, ke ili povas dormante teni la okulon duone malfermita por gvati, se ili estas suspektemaj.
     Smaŭg certe ŝajnis dormanta, preskaŭ mortinta kaj malhela, ronkante ne pli ol eksnufon da nevidebla vaporo, kiam Bilbo denove elrigardis de la enirejo. Li estis preta surpaŝi la plankon, kiam li rimarkis subitan mallarĝan kaj trapikan ruĝan radion aperi desub la pendanta palpebro de la maldekstra okulo de Smaŭg. Tiu nur pretekstis dormon! Li gvatis la tunelan enirejon! Bilbo rapide retropaŝis kaj benis la sorton de sia ringo. Tiam ekparolis Smaŭg.

     "Nu, ŝtelemulo! Mi flaras vin, kaj mi sentas vian aeron. Mi aŭdas vian spiradon. Do venu! Prenu denove, restas multo!"
     Sed Bilbo tute ne estis tiel neklera pri la drako-loro, kaj se Smaŭg esperis tiel facile venigi lin proksimen, li devis senti seniluziiĝon. "Dankon, ho Smaŭg la Grandega, sed ne!" li respondis. "Ne por donacetoj mi venis. Mi nur volis rigardi vin, kaj vidi, ĉu vi estas vere tiel granda, kiel rakontas la fabeloj. Mi ne kredis ilin."
     "Ĉu do?" diris la drako, iom flatite, kvankam li kredis eĉ ne unu vorton pri tio.
     "Vere, la kantoj kaj rakontoj subtaksas la realecon, ho Smaŭg Ĉefa kaj Plej Granda el Katastrofoj," respondis Bilbo.
     "Vi estas bela ĝentlemano, vi ŝtelemulo kaj mensogulo," diris la drako. "Vi ŝajne konas mian nomon, sed mi ne memoras, ke mi antaŭe flaris vin. Kiu vi estas, kaj de kie vi venas, se mi rajtas demandi?"
     "Vi ja rajtas! Mi venis de sub la monteto, kaj sub montetojn kaj trans montetojn kondukis mia vojo. Kaj tra la aeron. Mi estas tiu, kiu marŝas nevidate."
     "Tion mi ja povas kredi," diris Smaŭg, "sed tio certe ne estas via kutima nomo."
     "Mi estas la sugeston-solvanto, la araneon-ponardanto, la pikanta muŝo. Mi estis elektita por la bonŝanca numero."
     "Belaj titoloj!" ridaĉis la drako. "Sed bonŝancaj numeroj ne ĉiam bonŝancas."
     "Mi estas tiu, kiu enterigas siajn amikojn vivantaj, kaj dronigas ilin, kaj reeltiras ilin vivantaj el la akvo. Mi venis el la fundo de sako, sed neniu sako kovris min."
     "Ne tiom kredeblaj ŝajnas tiuj," rifuzis Smaŭg.
     "Mi estas amiko de ursoj kaj gasto de agloj. Ringogajnanto, mi, kaj Sortoportanto; kaj mi estas Barelorajdanto," daŭrigis Bilbo, komencante senti sin kontenta pri sia enigmado.
     "Pli bone!" diris Smaŭg. "Sed ne permesu, ke via imagivo troigu!"
     Tiel oni kompreneble parolu kun drakoj, se oni volas eviti riveli la ĝustan nomon (kio estas saĝa), kaj ne volas kolerigi ilin per rekta rifuzo (kio ankaŭ estas tre saĝa). Neniu drako povas rezisti la fascinon de enigmado kaj de tempomalŝparado en provo kompreni. Multon pri tio Smaŭg tute ne komprenis (kvankam vi supozeble komprenas, ĉar vi scias ĉion pri tiuj aventuroj de Bilboj, kiujn li referencis), sed li supozis kompreni sufiĉon, kaj en sia malbona memo li klukridis.
     "Tion mi pensis hieraŭ nokte," li ridetis al si. "Laganoj, iu fia komploto de tiuj mizeraj kuvokomercantaj Laganoj, aŭ mi estas lacerto. Jam plurajn epokojn mi ne vizitas ilin, sed mi baldaŭ ŝanĝos tion!"
     "Tute bone, ho Barelorajdanto!" li laŭte diris. "Eble Barelo estis la nomo de via ĉevaleto; kaj eble ne, kvankam ĝi estis sufiĉe dika. Eble vi marŝas nevidate, sed vi ne marŝis la tutan distancon. Mi diru al vi, ke hieraŭ nokte mi manĝis ses ĉevaletojn, kaj mi baldaŭ ekkaptos kaj manĝos la ceterajn. Kompense por tiu bonega manĝo, mi diru al vi unu konsilaĵon por via propra bono: rilatu kun dvarvoj nur tiom, kiom vi ne povos eviti!"
     "Dvarvoj!" diris Bilbo, pretekstante surprizon.
     "Ne parolu al mi!" diris Smaŭg. "Mi konas la odoron (kaj guston) de dvarvo -- neniu pli bone. Ne diru al mi, ke mi povas manĝi dvarve-rajditan ĉevaleton kaj ne rimarki tion! Vin trafos malbona fino, se vi rilatas kun tiaj amikoj, Ŝtelemulo-Barelorajdanto. Kaj mi estos kontenta, se vi reiros kaj diros tion al ili." Sed li ne informis Bilbon, ke unu odoron li tute ne konis, la hobbito-odoron; ĝi estis tute ekster lia sperto, kaj ege konfuzis lin.
     "Mi supozas, ke vi ricevis justan prezon por la pokalo de la hieraŭa vespero, ĉu ne?" li daŭrigis. "Do diru, ĉu? Tute neniom! Nu, jen dvarvoj. Kaj mi supozas, ke ili kaŭras ekstere, kaj ke via tasko estas, fari la danĝeran laboron kaj ŝteli kiom ajn dum mi ne gvatas -- por ili? Kaj vi ricevos ĝustan dividaĵon? Tute ne kredu tion! Se vi eskapos vivanta, vi bonŝancos."

     Bilbo nun komencis senti sin vere nekomforta. Kiam ajn la vaganta okulo de Smaŭg, serĉante lin inter la ombroj, direktiĝis al li, li ektremis, kaj lin kaptis neklarigebla emo elkuri kaj riveli sin kaj diri la tutan veron al Smaŭg. Efektive, li estis en terura danĝero, fali sub la drakosorĉo. Sed levante sian kuraĝon, li ree parolis.
     "Ne ĉion vi scias, ho Smaŭg la Potenca," diris li. "Ne sole oro tiris nin ĉi tien."
     "Ha! Ha! Vi do konfesas pri 'ni'," ridis Smaŭg. "Kial ne diri 'ni dek-kvar' kaj fini la aferon, s-ro Bonŝanca Numero? Plaĉas al mi aŭdi, ke vi havas aliajn aferojn en ĉi tiu regiono krom mia oro. Tiuokaze vi eble ne tute malŝparos vian tempon.
     "Mi ne scias, ĉu vi pripensis tion, ke, eĉ se vi povus pecon post peco ŝteli la oron -- afero de pli-malpli cent jaroj -- vi ne povus longdistance porti ĝin? i ne multe utilus montflanke, ĉu? Ankaŭ ne en la arbaro? Do benu min! Ĉu vi neniam pensis pri la truko? Dek-kvarona parto, mi supozas, aŭ io simila, tio estis la interkonsento, ĉu? Sed kion pri la liverado? Kion pri portado? Kion pri armitaj gardantoj kaj paskostoj?" Kaj Smaŭg laŭte ekridis. Li havas malbonan kaj ruzan koron, kaj li sciis, ke liaj konjektoj malmulte eraris, kvankam li suspektis, ke la Laganoj kulpis pri la planoj, kaj ke la pliparto de la rabaĵo estis intencita halti tie en la apudborda urbo kiu en lia juneco nomiĝis Esgaroto.
     Eble vi ne kredos tion, sed povra Bilbo vere sentis sin konsternita. is nun li dediĉis ĉiujn pensojn kaj energion al atingo de la Monto kaj trovo de la enirejo. Neniam li pensis pri tio, kiel oni forportu la trezoron, certe neniam pri tio, kiel iu ajn parto de ĝi, lia parto, estos portita la tutan distancon al Sakfundo-Submonteto.
     Nun komencis kreski en lia menso terura suspekto -- ĉu la dvarvoj forgesis ankaŭ tiun gravan punkton, aŭ ĉu ili la tutan tempon priridis lin malantaŭ siaj manikoj? Tiel efikas la drakoparolado al la nespertaj. Bilbo kompreneble devis gardi sin pri tio; sed Smaŭg havis tre imponan personecon.
     "Mi diras al vi," li diris, provante resti lojala al siaj amikoj kaj subteni sian flankon, "ke la oro estis por ni nura postpenso. Ni venis trans monteton kaj sub monteton, per ondo kaj vento, por Venĝo. Certe, ho Smaŭg la netakseble riĉa, vi certe scias, ke via sukceso kreis por vi neŝanceligeblajn malamikojn?"
     Tiam Smaŭg vere ekridis -- detruega sono, kiu ĝisplanken skuis Bilbon, dum en la fora tunelo la dvarvoj kunpremiĝis kaj supozis, ke la hobbiton trafis subita kaj terura fino.
     "Venĝo!" li snufegis, kaj la lumo de liaj okuloj brilis tra la halo de planko ĝis plafono kiel skarlata fulmo. "Venĝo! La Reĝo sub la Monto mortis, kaj kie estas liaj parencoj, kiuj kuraĝas postuli venĝon? Girion Lordo de Val estas mortinta, kaj mi manĝis lian popolon kiel lupo inter ŝafoj, kaj kie estas liaj filidoj, kiuj kuraĝas fronti min? Mi mortigas tie, kie mi deziras, kaj neniu kuraĝas rezisti. Mi sternis la antikvajn militantojn, kaj similajn oni ne trovas en la hodiaŭa mondo. Tiam mi estis juna kaj mola. Nun mi estas antikva kaj forta, forta, fortega, Enombra Ŝtelemulo!" li fanfaronis. "Mia kiraso estas kiel dekobla ŝirmilo, miaj dentoj estas glavoj, miaj ungoj -- lancoj, la ŝoko de mia vosto -- fulmofrapo, miaj flugiloj -- uragano, kaj mia spiro -- morto!"
     "Mi ĉiam komprenis," Bilbo diris per tima kriĉeto, "ke drakoj estas pli molaj sube, aparte en la regiono de la -- nu -- la brusto; sed sendube iu tiel fortika jam pripensis tion."
     La drako haltis fanfaroni. "Via informo estas eksmoda," li elkrakis. "Mi estas kirasita supre kaj sube per feraj skvamoj kaj malmolaj gemoj. Neniu klingo povas piki min."
     "Tion mi konjektus," diris Bilbo. "Vere troviĝas nenie la egalulo de Lordo Smaŭg la Nepenetrebla. Kia belegeco, posedi veŝton el brilaj diamantoj!"
     "Jes, ĝi estas ja rara kaj mirinda," diris Smaŭg, absurde feliĉa. Li ne sciis, ke la hobbito jam ekvidis lian pekuliaran subkovraĵon je sia antaŭa vizito, kaj jukis revidi ĝin por la propraj celoj. La drako ruliĝis. "Jen!" li diris. "Kion vi diros pri tio?"
     "Mirinde bela! Perfekta! Sendifekta! Ŝanceliga!" laŭte eldiris Bilbo, sed interne li pensis: "Maljuna stultulo! Ekzistas granda regiono sur la maldekstra brusto, kiu estas nuda kiel heliko ekster la karapaco!"
     Vidinte tion, s-ro Baggins havis unusolan intencon: fuĝi. "Nu, vere mi ne pli longe retenu Vian Moŝton," li diris, "aŭ malhelpu vian bezonatan ripozon. Laboro necesas por kapti ĉevaletojn, mi opinias, post longa kurado. Simile ŝtelemulojn," li aldonis, kiel adiaŭa rimarkigo, dum li turnis sin kaj ekfuĝis laŭ la tunelo.
     Tio estis bedaŭrinda diro, ĉar la drako ŝprucigis post li terurajn flamojn, kaj kiom ajn rapide li fuĝis supren, li tute ne iris sufiĉan distancon por esti komforta antaŭ ol la timiga kapo de Smaŭg puŝiĝis kontraŭ la apertaĵo malantaŭ li. Bonŝance, la tutajn kapon kaj makzelon ne povis enŝoviĝi, sed la naztruoj eligis fajron kaj vaporon por sekvi lin, kaj li estis preskaŭ venkita, kaj blinde plustumblis en grandaj doloro kaj timo. Li antaŭe sentis sin sufiĉe lerta pro sia konversado kun Smaŭg, sed lia fina eraro skuis en lin pli bonan senson.
     "Neniam priridu vivantajn drakojn, Bilbo-stultulo!" li diris al si, kaj tio poste fariĝis lia ŝatata aforismo, kaj fariĝis proverbo. "Vi certe ankoraŭ ne alproksimiĝas al la fino de ĉi tiu aventuro," li aldonis, kaj ankaŭ tio estis vera.


Glosaro

dvarvo: homsimila nana estaĵo, dika kaj kun densa barbo, ŝatas loĝi subtere kaj mini oron kaj juvelojn.
gobleno: homsimila estaĵo, ankaŭ subtera, sed kruela kaj eble antropofaga; ŝatas elveni nokte por ĝeni la homaron. En la posta trilogio La Mastro de la Ringoj, Tolkien renomis la goblenojn aŭrkoj.
loro: ĉiuj sciaĵoj pri kaj/aŭ de iu temo aŭ grupo da estaĵoj. Komparu folkloro.