Enkomputiligis Don HARLOW

Feino Huifang

de PU Songling

elĉinigis HU Guozhu

aperis en Fonto, aprilo 1996, paĝoj 21-24

Fraŭlino Huifang

de PU Songling

elĉinigis LAŬLUM

aperis en Mirrakontoj de Liaozhai, Beijing: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994, paĝoj 257-260

Ma Erhun (Ma, la Dua Malspritulo), loĝis interne de la orienta urbpordo en Qingzhou kaj sin okupis per vendado de faruno. Li estis malriĉa, sen edzino, kaj ĉiutage pene laboris kun sia patrino

Iutage, kiam la patrino de Ma restis sola en la hejmo, subite alvenis belulino, 16 aŭ 17-jara, en modesta vesto, sed kun brila ĉarmo. Avino Ma tre miris kaj demandis kion ŝi volas Ridante la knabino diris: "Admirante pri la honesta simplanimeco de via filo, mi voIonte fariĝu via bofilino!"

La avino sentis ankoraŭ pli grandan miron kaj diris

"Ho, fraŭlino, vi estas tiel bela kiel feino! La sola vorto, kiun vi ĵus diris, jam sufiĉis por redukti al ni ambaŭ, patrino kaj filo, vivon de kelkaj jaroj!"

La knabino ankoraŭ insiste petegis. Avino Ma do opiniis ke ŝi certe estis forfuĝinto el nobla domo, kaj rifuzis ankoraŭ pli forte. La knabino do foriris.

Vivdrivulo Ma loĝis interne de la orienta pordego de la urbo Qingzhou kaj sin okupis per vendado de faruno. Li estis malriĉa kaj ne havis edzinon kaj lia patrino devis pene laboradi kiel li.

Iutage, kiam la patrino restis sola en sia domo, subite alvenis belulino kun la aĝo de dek ses aŭ dek sep jaroj, en simplaj vestoj, sen ornamo en la hartubero, tamen tre ĉarma. La maljunulino ekmiris ŝin vidinte kaj ŝin pridemandis. La knabino diris kun rideto: "Pro la honesteco de via bona filo, mi volas fariĝi via bofilino." La maljunulino ankoraŭ pli miris kaj diris: "Vi estas feino el la ĉielo, viaj vortoj sufiĉas por mallongigi niajn vivojn je pluraj jaroj*! La knabino insiste ŝin petadis, sed la maljunulino pensis, ke ŝi certe estas forfuĝinta el nobela domo, tial ŝi rifuzis ankoraŭ pli energie. Sekve la knabino foriris.

Post tri tagoj, la knabino revenis, kaj restis ĉe la patrino de Ma, ne volante foriri. Kiam Avino Ma demandis pri ŝia nomo, la knabino diris:

"Mi respondos al vi, nur se v i konsentus akcepti min kiel vian bofilinon. Alie, via demando pri mia nomo estas tute superflua kaj nenecesa!"

"Ho, mia familio estas tiel povra kaj malriĉa!" diris Avino Ma. "Kaj ni laŭdestine en malnobla servuteco tute ne indas preni vin mia bofilino, eĉ se tio okazus, ankaŭ ne portos al mia familio feliĉon!"

Sed la knabino ankoraŭ ridante sidis sur sia lito, ne volante foriri.

Avino Ma do malkaŝe diris al ŝi:

"Fraŭlino! Rapide foriru, por ke ne kaŭzu al mia familio malfeliĉon!"

Nur tiam la knabino eliris de la hejmo, kaj Avino Ma subvidis ke ŝi foriris al la okcidento.

Post tri tagoj, ŝi denove alvenis, restadis kaj ne volis foriri. La maljunulino demandis, kiel ŝia familio nomiĝas. Ŝi diris: "Se vi min akceptos, do mi diros tion al vi; alie ne necesas min demandi." La maljunulino diris: "Ni malriĉuloj kun ostoj de servisto ne meritas ricevi tian belulinon kaj tio ne signifos feliĉon por ni." La knabino sidis ĉe la lito kun rideto kaj montris profundan inklinon al la familio. La maljunulino ŝin rifuzis, dirante: "Estas bone, ke vi tuj foriru kaj ne malfeliĉigu nin." La knabino sekve eliris. La maljunulino subrigardis kaj vidis, ke ŝi iras okcidenten.

Post kelkaj tagoj, Avino Lü de la okcidenta strateto vizitis al la patrino de Ma kaj demandis:

"Mia najbarino Dong Huifang estas orfa kaj senhelpa knabino. Ŝi memvole fariĝu via bofilino, sed kial vi rifuzis ŝin?"

Responde Avino Ma konfidis al ŝi sian suspekton.

"Ho, kia superflua skrupulo!" Avino Lü ekkriis kaj trankviligis ŝin. "Mi povas garantii, ke nenio misfortuna okazos al vi! Alie, mi respondecu pri ĉio!"

Aŭdinte tion, Avino Ma tre ĝojis, kaj jesis la aferon.

Post kelk tagoj, maljunulino Lü el la okcidenta strateto venis kaj diris al la patrino de Vivdrivulo Ma: "Mia najbara knabino Dong Huifang estas senhelpa orfino kaj mem volas edziniĝi al via bona filo, sed kial vi ŝin rifuzis?" La patrino diris al ŝi siajn suspektojn kaj timon. Lü diris: "Ne maltrankviliĝu pro tia neekzistaĵo. Se okazus ia eraro, mi maljunulino volonte prenus sur min la respondecon." La patrino ege ĝojis kaj donis sian konsenton.

Post foriro de Avino Lü, Avino Ma purigis sian kabanon, sternis novan maton kaj atendis la revenon de sia filo por sendi lin bonvenigi la novedzinon.

Vespere, la knabino Huifang ŝvebe alvenis per si mem. Enirinte la pordon, ŝi salutis al Avino Ma kaj riverencis ŝin kiel bopatrinon, kaj ŝi diris: "Mi havas du servistinojn. Sen via permeso mi ne kuraĝas lasi ilin eniri."

"Vivante kiel malriĉuloj en povra kabano, mi kaj mia filo neniam dungis servistinon. Ĉiutage ni gajnis nur tre malmulte da profito, kiu sufiĉis nur por vivteni nin duope. Nun, kun aldonanta nova bofilino, tiel delikata knabino, senlaborkapabla manĝanto, mi jam dubas ĉu ni havos sufiĉe da nutraĵoj por nia familio. En tia stato, se ni havos ankoraŭ pli du servistinojn, ĉu ni nutros ilin per ventblovo?"

Ridante la knabino respondis: "Estu trankvila! Alveninte, la servistinoj ambaŭ scipovos vivteni sin kaj bezonos de vi neniom da elspezo!"

"Sed kie estas viaj servistinoj?" demandis Avino Ma.

La knabino do vokis: "Qiuyue (Aŭtuna Luno)! Qiusong (Aŭtuna Pino)!"

Apenaŭ finiĝis ŝia voko, subite aperis du servistinoj, kvazaŭ birdoj falis antaŭ ili. Kaj la knabino ordonis ilin surgenue riverenci al Avino Ma.

Post la foriro de Lü, la patrino balais la ĉambron, faris necesajn aranĝojn kaj atendis la revenon de la filo por preni por li la edzinon. Ĉe vesperiĝo, la knabino alŝvebis. Ŝi iris en la ĉambron kaj dece riverencis al la bopatrino. Poste ŝi diris al ŝi: "Mi havas du servknabinojn, sed sen permeso de vi, mi ne kuraĝas enlasi ilin." La maljunulino diris: "Mi kaj mia filo loĝadas en la mizera domo, ja ne scipovas uzi servistojn kaj servknabinojn. Ĉiutage, ni povas gajni nur grajnon da profito, kiu apenaŭ sufiĉas por nin vivteni. Nun aldoniĝis al la familio nova edzino, kiu estas tiel delikata kaj do nur konsumos sed ne laboros, tial mi timas, ke ni ne ĉiam satos. Se ni ricevus aldone du servknabinojn, ĉu ili povus sin vivteni per ensuĉado de vento?" La knabino diris ridetante: "Se la servknabinoj venos, ili ne bezonos, ke vi elspezu por ili, kaj ili povos mem akiri sian manĝon." La maljunulino demandis: "Kie estas la servknabinoj?" La knabino sekve vokis: "Qiuyue! Qiusong!" Apenaŭ finiĝis la voko, subite io falis el la aero kvazaŭ birdoj, kaj du servknabinoj jam staris antaŭ ili. La knabino tuj ordonis, ke ili kotoŭu al la bopatrino.

Post nelonge, Ma Erhun hejmen revenis. Avino Ma renkonte iris kaj sciigis al li ĉion. Ankaŭ Ma Erhun tre ĝojis. Enirinte la ĉambron, Ma trovis ke tie estis kun ornamitaj kolonoj, gravuritaj traboj kaj ekipitaj per pompe brilaj mebloj, ekranoj, kurtenoj kaj vualoj. Forte mirigite, Ma eĉ ne kuraĝis eniri. Sed la knabino stariĝis de la lito kaj bonvenigis lin per ĉarmaj ridoj, aspektante vere kiel reino. Ma sentis ankoraŭ pli grandan konsterniĝon kaj volis retroiri. Sed la knabino retene sidigis lin kaj milde parolis al li. Frapite de neatendita ĝojego, Ma kvazaŭ perdis sian animon. Li ekstariĝis kaj volis eliri aĉeti vinon. Tamen la knabino haltigis lin, dirante: "Nenecese!" kaj ŝi ordonis al siaj du servistinoj pretigi manĝaĵojn. Qiuyue do elprenis ledsakon, kiun ŝi portis dorsflanken post la pordklapo kaj forte balancis ĝin. Poste, ŝi etendis sian manon en la sakon kaj rapide elprenis de ĝi kruĉon da vino kaj pladojn da frandaĵoj, senescepte ankoraŭ tre varmaj.

Post kundrinko ili enlitiĝis dormi. La tapiŝo kaj litaĵoj ĉiuj estis tre molaj kaj delikataj.

Post tagiĝo, kiam ili eliris, Ma trovis ke lia loĝejo ankoraŭ restis la malnova kabano. Ma kaj lia patrino ambaŭ tre miris pri tio.

Poste, Vivdrivulo Ma revenis hejmen. La patrino diris al li pri la afero kaj li tre ĝojis. Li eniris la ĉambron kaj vidis, ke la traboj estas gravuritaj kaj bele pentritaj kiel en palaco kaj la ekranoj kaj kurtenoj en ĝi pompe brilas. Li surpriziĝis kaj ne kuraĝis eniri. La knabino descendis de sur la lito kaj iris renkonti lin kun rideto kiel bela feino. Li ektimis kaj retropaŝis. La knabino prenis lian manon, sidiĝis kun li kaj komencis tenere paroli al li. Ma tre ĝojis pro la nemeritata feliĉo kaj estis tute ravita. Li tuj stariĝis por iri aĉeti vinon. La knabino diris al li: "Tio ne necesas." Sekve ŝi ordonis la du servknabinojn pretigi trinkilaron. Qiuyue elprenis ledan sakon, iris kun ĝi post la pordon kaj krake ĝin skuadis. Poste ŝi etendis sian manon en la sakon kaj elprenis kruĉeton kun vino, telerojn kun rostaĵoj kaj diversaj vaporantaj manĝaĵoj. Post la drinkado ili enlitiĝis. Tre varmis kaj agrablis la lanaj kaj silkaj kusenoj kaj kovriloj. Je la tagiĝo, kiam Ma iris el la pordo, li trovis, ke la pajlkabano aspektas kiel antaŭe. La patrino kaj la filo ambaŭ miris pri tio.

Avino Ma do vizitis al Avino Lü por esplori la detalon. Enirinte hejmon de Avino Lü, ŝi unue dankis al Avino Lü pro ŝia helpo per svatservo. Tio tre mirigis Avinon Lü, kiu demandis kun nekompreno:

La patrino iris al la domo de Lü por fari esploron. Enirinte en ĝian pordon, la patrino unue dankis ŝin pro ŝia svatado.

"Jam longan tempon mi ne vizitis al vi. Kiam do mi svatis laŭ komisio de mia juna najbarino?"

"Jam longe mi ne vizitis vin," diris Lü mirigita, "kiam do najbara knabino petis min pri tio?"

Tio kaŭzis al Avino Ma ankoraŭ pli grandan suspekton, kaj ŝi rakontis ĉion detale, malkaŝe. Avino Lü sentis grandan konsterniĝon, kaj, kune kun Avino Ma vizitis al ŝia hejmo por rigardi la novedzinon.

Ridante Huifang eliris renkonte al la gastino kaj salutis ŝin kun kora danko pro ŝia helpo en realigo de la geedziĝo. Vidante ke la knabino estis kaj saĝa kaj bela, Avino Lü stultiĝis pro mirego dum longa momento kaj ŝi ne plu negis sian agon, sed nur ambigue jesis respondante.

La knabino donacis al Avino Lü gratilon el blanka ligno, dirante:

"Mi havas nenion taŭgan por rekompenci vian grandan helpon, avinjo! Do mi nur oferu tion por servi en via dorsgratado!

Akceptinte la donacon, Avino Lü revenis al sia hejmo. Kiam ŝi reprenis la gratilon rigardi, kaj trovis ke ĝi jam fariĝis argenta.

La maljunulino ankoraŭ pli multe suspektis kaj rakontis al ĝi la tutan historion. Lü teruriĝis kaj tuj venis kun la maljunulino al ĝia domo por rigardi la novedzinon. La knabino iris renkonte al ĝi kun rideto kaj multege dankis ĝin pro ĝia svatado. Lü vidis, ke ĝi estas saĝa kaj bela kaj longe ŝin fiksrigardadis kun miro. Anstataŭ fari identigon, ŝi nur murmuris nu-ojn. La knabino donacis al ŝi blanklignan gratilon, dirante: "Havante nenion alian por danki vin, nun mi donacas ĝin al avino por grati la dorson." Lü ĝin akceptis kaj reiris al sia domo. Kiam ŝi rigardis ĝin atente en la hejmo, ŝi konstatis, ke ĝi fariĝis arĝenta.

Post geedziĝo de Ma kun la knabino, rapide ŝanĝiĝis lia sinokupo, kaj tute noviĝis lia domo. En kestoj abunde troviĝis sennombre da vestoj el mustelaj feloj kaj brokatoj je lia dispono. Ma povis libere preni kion ajn, tamen, nur se li pasis eksteren el la domo, la vesto tuj transformiĝis modeste tola, tamen malpeza kaj ĉarma. Al la vesto de la knabino ankaŭ okazis la sama miraklo.

Akirinte la edzinon, Ma tuj ŝanĝis sian profesion kaj renovigis sian domon. En liaj kestoj troviĝis sennombraj vestoj el zibelaj peltoj kaj silkaĵoj, pretaj por uzado laŭ lia plaĉo; sed kiam li iris el la domo, li portis nur tolajn vestojn simplajn, malpezajn tamen varmajn. Ankaŭ la knabino portis same tiajn kostumojn.

Post 4 aŭ 5 jaroj, foje la knabino subite diris al Ma: "Kiel degradita feino mi venis al la homa mondo jam pli ol dek jarojn. Ĉar inter ni ekzistis antaudestinita geedzeco, tial mi portempe vivis ĉe vi, sed nun mi devas diri al vi adiaŭon!"

Ma Erhun petege retenis ŝin, sed la knabino respondis:

"Bonvole havigu al vi alian bonan edzinon por daŭrigi vian genealogion, kaj mi vizitos vin post jaroj!"

Dirinte tion, ŝi subite malaperis.

Tiel pasis entute kvar aŭ kvin jaroj. Iutage, Huifang subite diris: "Mi estis ekzilita al la homa mondo por dek kelk jaroj kaj povis resti ĉi tie pro interligiĝo kun vi laŭ la destino. Nun mi devas diri adiaŭ." Ma energie petis, ke ŝi restu. Huifang diris: "Bonvolu elekti por vi alian virinon por havigi al vi daŭriganton de kultado al la prapatroj. Mi revizitos vin post iom da tempo." Subite ŝi malaperis.

Ma Erhun do prenis al si novan edzinon nomatan Qin.

Post tri jaroj, en la vespero de la sepa en la sepa monato lunkalendare, kiam geedzoj Ma kunbabilis duope, subite eniris Huifang kaj diris ridante:

"Ho, vivante kun kara novedzino, ĉu vi jam forgesis min la malnovan?"

Surprizite, Ma Erhun ekstariĝis kaj malĝoje tiris ŝin sidiĝi, kaj parolis al ŝi korajn sopirojn.

La knabino diris: "Mi ĵus sendis la feinon Teksistino transiri la ĉielan Riveron, kaj profitante la okazon vizitas vin."

En granda amo ambaŭ ne povis fini sian interparolon, dume iu vokis en ĉielo: "Huifang!"

Audinte la vokon, la knabino haste adiaŭis al Ma kaj li demandis: "Kiu vokas vin?"

"Mi venis kune kun fratino Shuangcheng, la servistino de Diino Wangmu," respondis la knabino, "tre eble nun ŝi jam senpacienciĝis por atendi."

Ma Erhun sendis la knabinon foriri, kaj ŝi diris al Ma:

"Vi havos vivon de 80 jaroj. Kaj, je la limdato mi revenos kolekti viajn restaĵojn!"

Dirinte, ŝi malaperis.

Nun Ma Erhun jam aĝas pli ol 60-jara. Krom honesta simplanimeco, li havis neniun alian avantaĝon.

Sekve Ma prenis knabinon el Qin-familio kiel sian edzinon. Vespere de la sepa de la sepa monato** post tri jaroj, kiam la geedzoj interbabilis, subite Huifang envenis kaj diris kun rideto: "Pro ĝojo kun la nova edzino, vi ne plu pensas pri la malnova?" Ma stariĝis surprizite, sidigis ŝin ĉagrene kaj komunikis al ŝi siajn sopirojn. Huifang diris: "Mi ĵus eskortis la Teksistinon transiri la Ĉielan Riveron kaj profitante la okazon revenas vidi vin." lli senfine interbabilis ne povante disiĝi. Subite oni vokis Huifang en la aero. Ŝi haste stariĝis kaj diris adiaŭon. Ma demandis ŝin, kiu vokis ŝin. Ŝi diris: "Mi ĵus venis kun franjo Shuangcheng"***. Ŝi malpacienciĝis pro la longa atendado.~ Ma akompanis ŝin. Ŝi diris: "Vi vivos ĝis okdekjara aĝo, kaj mi venos kolekti viajn restajoĵn, kiam la tempo venos." Tion dirinte, ŝi malaperis. Nun Ma aĝas jam pli ol sesdek jarojn. Li estas honesta kaj ne lertas en parolo aŭ io alia.


La registrinto de la mirrakontoj komentas: "Sinjoro Ma portas la nomon Vivdrivulo kaj lia okupo estis nerespektinda. Kion do Huifang deziris de li? El tio ni povas vidi, ke la superhomoj alte taksas la honestecon. Mi foje diris al amiko: 'Eĉ fantomoj kaj vulpoj ne interesiĝas pri homoj kiaj ni estas; ni ne sentas honton antaŭ feoj nur pro tio, ke ni estas vivdrivuloj.'"


*Laŭ superstiĉa kredo, homo, kiu tro ĝuis aŭ tro profitis, perdas iom el sia vivolongo.
**Laŭ ĉina mitologio, ĉiujare vespere de la sepa de la sepa monato lunkalendara, la Bovisto renkontiĝas kun sia edzino la Teksistino trans la Ĉiela Rivero (t.e. Ia Lakta Vojo), kiun estigis la Okcidenta Diino por ilin disigi.
***Dong Shuangcheng estas servistino de la Okcidenta Diino laŭ ĉina mitologio.