Enkomputiligis Don HARLOW

La kolora knabino

de Pavel STANĈEV

elbulgarigis Vedi

Aperis en Paco, 2/89, paĝoj. 8-9


Ni unuaj trovis la Truon! En la malbonaŭgura vintro, en la glaciaj ŝtormoj kaj nebuloj. Tiam ni estis plenmano da gimnazianoj. Ĝoni ĉiam ripetis, ke ni transformiĝos en neĝhomojn sur ĉi benkoj. Sed tamen ni restis en la Truo. Ne estis kie alie kuniĝi. Spite al la frosto nenies gepatroj lasis siajn apartamentojn. E, la diskotekejoj, la hoteloj, Nacia Kulturpalaco estis ĵus antaŭ niaj ruĝiĝintaj nazoj. Sed la frosta ĉielo ne ŝutis monbiletojn, nur neĝerojn aŭ iun rompiĝintan kiel kristalo stelon ... Ĝoni sonorigis la kordojn per siaj glaciiĝintaj fingroj, ni kantris raŭke, fumis kaj se ni ŝparis stotinkojn por konjako, ni komencis mensogi unu la alian pri knabinoj kaj pri ĉio ajn. Ni revis por forgesi la malbonaŭguran vintron kaj la brilon, kiu ĉirkaŭis nin, sed ne venkos nin ...

-- Rigardu, tuta Sofio venis en la Truon! -- kraĉis Ĝoni, kiam la printempo montriĝis ĉe arboj kaj fontanoj.

Vere, nia ĝardeneto plenŝtopiĝis kiel stadiono. Kiun oni ne povis vidi en la Truo? "Hippies" kaj "punks", leterpikantojn kaj malfidulojn. Svarmis neplenaĝuloj. Ni, la plenmano da inventintoj, disiĝis inter tiom da bluaj lernejuniformoj, "jeans", sakpantalonoj, grasaj harfaskoj kaj blondigitaj bukloj. Ekaperis komercantoj de sondiskoj, afiŝoj kaj insignoj, dioj de pokerarto, kretenetoj kun aŭdiloj, kiuj saltis kaj kriis. Vidiĝis eĉ knabinoj! Ĝenerale la truo estiĝis la plej freneza kunvenejo en la mondo!

Desi tuj allogis min per siaj kolorj. Ŝi reliefiĝis inter la amaso da eluzitaj bluaj "jeans"-oj. Ĉiutage ŝi aliiĝis -- ne stulte bunte, sed pitoreske kaj harmonie. Evidente ŝi ŝatis la brilajn kolorojn -- ciklamena, violkolora, rozkolora. Ŝia korpo malaperis en la larĝaj vestoj, kiujn ŝi preferis -- roboj, pantalonoj, flaneloj. Ĉi knabino kvazaŭ vivis nur por krei kolorojn sur si. Sed ununura mi raviĝis pro ŝia multkoloreco. Eĉ la "hippies", kun kiu ŝi alvenadis ne turnis atenton al ŝi. Mi ne demandis Ĝoni. Ŝin mi gardis kiel sekreton. Mi observis ŝin.

Ŝi alvenadis posttagmeze, silente eksidis sur unu kaj saman benkon, horojn restis kun fermitaj okuloj kontraŭ la suno. Ŝi silentis solece kun ĝi. Kiam ŝi satkomtempladis ĝin, ekmarŝis ien post la vesperkrepusko. Ĉiam ŝi forlasis la kunvenejon antaŭ la nokta alflugo.

Mi komencis atendadi tutan tagon en la Truo. Ĝoni kaj la aliaj donis al mi aŭdilojn por aŭskulti la faman grupon "White snakes", sed mi estis surdigita. Mi venis simple por ekscii ŝiajn novajn kolorojn. Mi stultiĝis, se ŝi forestis. Kaj mi ĉiam sopiris ŝian aperon.

Mi ne forgesos kiel mi vidis ŝiajn okulojn. Varme alproksimiĝis majo. Mi posedis falsan medicinan atestilon kaj mi ŝtelire forlasis la gimnazion. La ĝardeneto, kiel kutime, tintadis de "teenagers". Ĉiuj diskutis pri ĉio. Mi renkontis Desi ĉe la fontano. Ŝi trinkis klinita, vestita citronkolore. Subite ŝi stariĝis, demetis malantaŭen siajn purpurajn hararojn, englutis la akvon kaj ĵetis al mi rigardon -- ĉe mia surprizita aspekto, ŝi tondre ekridis:

-- Ĉu vi trinkos?

Mi ion ekbalbutis kaj enbuŝigis la akvofluon. Ŝiaj pupiloj forte impresis min -- kiaj koloroj intermiksiĝis en ĝiaj rondoj~Tonoj, heimageblaj por la homa menso. Mi ne kapablas priskribi ilin. En la fundoj superis la bluaj nuancoj, poste aperis la koloroj de la ĉielarko. Portreto de ĉiu farbo de la universo plenigis la okulojn de ĉi knabino. Ĝis nun mi sonĝas ilin, humidaj pro voluptemo, kosmaj.

Dum la sekvaj posttagmezoj ŝi denove sidis sur la benko en silento, senĉese duonfermis la okulojn kontraŭ la suno. Ĉu ŝi ne laciĝis kontempli tiel longe la flamantan globon, ĉu ŝiaj pupiloj ne doloris ŝin? Plej koncentrite ŝi esploris la rozkoloron antaŭ la sunsubiro, fermante tutan tempon la okulojn, streĉe premante la palpebrojn. Verŝajne ŝi kolektis kolorojn de la suno. Mi ektremis vidinte ŝin. Kaj volis ree vidi ŝiajn pupilojn ...

Mi decidis paroligi ŝin. Mia koro batis kvazaŭ fremda. Mi ekpaŝis kun timo.

-- Kial vi kun neniu parolas? -- stulte mi startis.

-- Ne estas vere -- akre respondis la kolora knabino -- Mi ne ĉesas paroli. Mi estas la plej parolema homo ĉi tie.

Mi preskaŭ rigidiĝis. Kaj se nun ŝi rigardus min ...

-- Rosen.

-- Desislava -- sincere dirite mi imagis ian nenormalan nomon.

Ni ekparolis sensence. Mi strebis esti natura. Mi kuraĝiĝis. Ŝi estis malamike malvarma; tute ne rigardis al mi. Ŝia rigardo ne deflankiĝis de la suno. Kvazaŭ mi ne ekzistis. Sed ŝi evidentiĝis parolema kaj elverŝis kvazaŭ dum jaroj kolektitajn vortojn. Ni fumis -- ŝi ekfumis kun maldeziro. Dum la vespero ĉirkaŭprenis la ĝardeneton, la suno dispeciĝis en lanugan pastelecon kaj la knabino ekvojiris en la mallumo. Ni rapidis foriri, ĉar la mallumo povis forpreni de ŝi la kolorojn, kiujn ŝi de mateno ĝis vespero kolektis. Kaj certe ŝi retrovos ilin en la sonĝoj ...

Baldaŭ ni jam sidis ĉiam kune unu apud alia. Niaj dialogoj evoluiĝis. Desi estiĝis pli kaj pli bona al mi. Neatendite frue ŝi ŝanĝiĝis, amikiĝis, kvankam ĉiam ankoraŭ ŝi ne rigardis min. Eble ŝi sentis, ke mi ektremas antaŭ ŝiaj okuloj. Kiam al ni ektedis babili, ŝi ektrenis min en sian strangan silenton, dronigis min en sia senvoĉa mondo. Kaj ni daŭrigis la konversacion en silento. Kaj ĝi estis pli sincera.

Gravis, ke Desi komencis resti kun mi eĉ post la sunsubiro. Foje, ne estis pasinta semajno de nia konatiĝo, ŝi petis min akompani ŝin ĝis la hejmo, donis al mi sian telefonnumeron. Ni komencis alveni kune en la Truon. Jes, mia stranga konatino ĉiam pli kaj pli amikiĝis, ne plu kontraŭstaris al mi. Sed tio nur timigis min.

La kunvenejo malhelpis al mi. Neniu kontaktis kun ni. Oni izolis nin, eĉ mi imagis, ke oni kaŝparolas pri ni. Desi sin tenis kvazaŭ la "hippies" estis benkoj. Mi ĉiam petis ŝin foriri de tie ĉi, esti solaj.

Ŝi ĉiam tiel persiste okulfiksis la sunon, la herbon, la ĉielon, la florojn kaj la kolorjn de siaj propraj vestoj.

-- Kiu estas la koloro de ĉi glaciaĵo? -- demandis ŝi, lekante la globforman kremon de la vafla taseto.

-- Roza -- respondis mi mirigite. Ĉi demando embarasis min.

Kaj la okuloj de Desi ekvitrosimilis -- senfokusaj, foraj.

Alifoje en ŝiaj neripeteblaj pupiloj brilis varmeco, tenero, espero. Ŝi estiĝis suspektinde bona al mi. Momenton post momento ŝi alproksimiĝis al mi -- insista, celdirektita. Eĉ memoro ne restis pri ŝia malvarmeco. Eble ŝi jam amis min! Tiel rapide ... Sed ju pli Desi estiĝis mia, des pli min obsedis idiota konfuzo, embaraso. Io instinkte igis min malforta kaj necerta, kvazaŭ mi neniam ĝis nun estis kisinta knabinon. Mi timis tuŝi ŝin, mi timis ŝian manplaton, ŝian spiron ...

... Pro la torenta pluvo sorbiĝis la centro. La aero freŝiĝis. Miliardoj da steletoj iris tien-reen sur la inko-kolora ĉielo. Flaveta musko superŝutis la lunon. Sur la asfalto kaj la trotuaro preter Nacia kulturpalaco kuŝis rondaj, senfinaj flakoj. La fontanoj ne funkciis. Hirtiĝinta kiel grandega bubalo, la palaco kviete toleris la gutojn, ĝia anguleca konuso brilis per metalecaj reflektoj. La kafejoj kaj la lunĉejoj en la malvarmeta subpasejo kaj preter la bulvardo estis senhomaj. La mondo tremis en elektro. La altaj hoteloj videblis tra la senfino de la mallumo. La homoj estis kaŝintaj sin. Estis dezerte kiel neniam.

Silentiĝintaj ni fumis en la Truo. Enpensiĝinta Desi premis sin al mi. Ĝoni kantis, ĉarkaŭita de kelkaj ebriaj, mokemaj, malĝojaj knaboj.

Mi timis, ke eble Desi enuas. Estante pasia ŝatanto de la moderna petroarto, mi konis la pentraĵojn de preskaŭ ĉiuj pentristoj, kvankam mi mem neniam provis desegni. Mi decidis aludi al Desi:

-- Ni iru rigardi bonan pentroarton! Estas afiŝoj pri nova ekspozicio kaj krome ni varmiĝos en la halo ...

Desi fulme liberiĝis de mia ĉirkaŭpreno. Mi malbenis mian proponon. Kaj ŝi atente ekrigardis min:

-- Fi, kiel tedas al mi la bulgaraj pentristoj ... -- Desi pensis por momento aŭ du, eksopiris kaj diris -- Ni iru, se vi tiom freneziĝis. Sendube alimaniere ni putriĝos tie ĉi ...

Ni forlasis la Truon kaj ekpaŝis laŭ la aleo. La fluoreskaj lumigiloj etendis super la marmoro laktokoloran lumon. La parko estis frostvitre brila. La bulvardo surdigis la kantojn de Ĝoni. Inter la vetkurantaj reflektoroj aperis la okuloj de la trolebuso.

Iom pli poste Desi kaj mi jam promenis tra la odoranta je farboj artgalerio. Krom la maljunulinoj-gardistinoj estis neniu. Antaŭ ol eniri Desi denove surprizis min -- ŝi retiriĝis malantaŭen. Nun ŝi fermetis okulojn, esploris, paŝis antaŭ mi kaj ne ĉesis klarigadi al mi:

-- Ĉi tie devas esti pli malvarmaj tonoj, tie la hundo ege reliefiĝas ...

Tiel ni atingis ian vastan pentraĵon, kie estis prezentita diablo scias kio. Ĉio estis nenormala, miksita, sen difinitaj figuroj, en kaoso de koloroj. Desi hezitis. Ekvoĉis ... Sed eraris. La maro tute ne estis kobalta. Kaj en tiu momento mi agis plej idiote. Anstataŭ lasi ŝin daŭrigi mi interrompis ŝin:

-- Kiel? La maro estas oranĝkolora. Rigardu ĝin pli atente!

Io rompiĝis. Desi haltis, igis sin paroli pli ... Kaj denove eraris. La suno ne estis flava, sed blua. Kaj mi ree korektis ŝin ...

... Desi paŝis pli kaj pli rapide, de pentraĵo al pentraĵo, ekkuris en rondo. Ŝiaj koloraj okuloj rigardis freneze, streĉiĝis. Ŝi parolis, parolis, parolis. Kaj ŝi ĉiam eraris la kolorojn. Mi sekvis ŝin kaj ne plu havis kuraĝon ekvoĉi ... Kaj Desi ĉiam pli kaj pli konfuziĝis, similanta al birdo en kaĝo. Senespera ŝi serĉis eliron, se ŝi erarvagis inter tiom da koloroj! Ŝi kiu adoris la kolorojn, nun sufokiĝis pro ili ...

Desi ne eltenis, kovris siajn okulojn permane:

-- Ni foriru! -- ŝi nur sukcesis ekkrii senhelpe.

Kaj ŝi ekkuris eksteren. Ŝi kuris -- neripeteble bunta, en la humida vespero. Ŝi ne sciis kion ŝi faris. Mi apenaŭ atingis ŝin laŭ la aleoj de la ĝardeno. Ŝi volis kuri. Sed mi ĉirkaŭprenis ŝin, kovrante ŝin per mia jaketo. Mi aŭdis la batojn de ŝia koro -- ĝi kvazaŭ eksplodus.

Ni ambaŭ spiris malfacile pro la freneza pelado.

Desi abrupte deflankiĝis.

-- Ĉu vi amas min? -- ŝia voĉo estis akra. La okuloj rigardis min provoke.

Mi respondis false.

-- Ĉirkaŭpreenu min tiam! Kaj kisu min!

Ŝia persisto senfortigis min. Varmeco disvastiĝis sub mia jaketo. Mi alproksimiĝis al ŝia lentugkobrita haŭto, sed ŝi haltigis min:

-- Atendu! -- ekkriis ŝi. -- Antaŭ tio ... Fine mi diros al vi ... Efektive vi kial ŝajnigas vin nescianta? Ĉu vi opinias min nenormala? Aŭ vi ŝajnigas vin grandanima humanisto? Kun vi -- sufiĉe! mi ne povas toleri plu, ke vi mensogas min!

-- Kion? -- ekbalbutis mi.

-- Ĉu vi ne scias, a? Kia vi opinias min? Konfesu! Diru, ke vi scias ĉion.

-- Sed kion vi parolas, Desi? -- Vere mi nenion suspektis.

-- Ĉu vi ne scias, kial ĉiuj evitas min? -- Ŝi fermis palpebrojn, streĉe enspiris aeron kaj ekrigardis min fikse kun suspekto. -- Ĉiuj evitas min, nur vi ŝajnigas vin nescianta, ĉu?

-- Mi ne komprenas, pri kio vi parolas! -- ektimis mi.

La knabino eksidis sur iun benkon antaŭ monumento:

-- Kaj vi ne scias kial mi demandas vin pri la koloroj?! ... Ja mi ne vidas ilin, Rosen. Mi estas blinda por ili -- en ŝiaj okuloj ekbrilis eta espero.

-- Vi?! kiel ...

-- Ĉu oni ne klarigis al vi en la Truo? Ĉu oni ne informis vin pri mi? ... Tiel mi naskiĝis. Denaska difekto de la vidkapablo ... Mi vidas senkolore ... Oni diras, ke ankaŭ la hundoj ne distingas la kolorojn ... Mi ne scias kio estas "koloro". Mi vidas kiel vi spektas nigra-blankan televidilon ... Kaj neniam, neniam mi komprenis kio estas la ruĝo kaj la verdo ... Ĉu jam estas klare al vi, torturisto? Kaj vi kruele venigis min en ĉi galerion! Por primoki min ... Ĉu vi nun kontentas? ...

-- Sed, Desi, mi tute ... -- mi provis interrompi ŝin ...

-- Kaj ĉesu ŝajnigi vin nescianta ĝis nun ... Foriru! Lasu min! Nenio povas esti inter ni ... Mi ne koleros al vi. Mi promesas ... de trankvila kaj monotona ŝia voĉo estiĝis korŝira.

Mi alpaŝis kaj kisis ŝin. Mi ĉirkaŭprenis ŝin kaj ŝi ektremis. Kontraŭvole mi karesis ŝiajn okulojn, punitajn neniam vidi la kolorojn, ĉar ili estas tiel buntaj. La humido penetris en miajn ostojn. Rigidiĝinta mi ne sentis eĉ la tuŝon de miaj fingroj. Kvazaŭ ne estis mi. Ĝis mi konsciiĝis, ke mi ne povas toleri ŝian korpon. Ŝiaj koloroj jam ŝajnis al mi danĝeraj, koŝmaraj. Mi timis tiujn ĉi buntajn, blindajn pupilojn. Forkuronta nun estis mi.

-- Mi sciis ... Sciis mi, ke vi estas bona -- flustris ŝi naive en mian orelon. -- Mi sciis, ke vi ne estas aĉulo kiel la aliaj ...

Ni ekmarŝis ĉirkaŭbrakitaj. La plej feliĉa nokto en ŝia vivo! Mi ne havis rajton senigi ŝin de ĝi. Mi akompanis ŝin ĝis la enirejo de ŝia domo, promesadis al ŝi telefoni, stulte kisis ŝin, karesis ŝin, mensogis, kaj ŝi senrezerve kredis al mi, amis min ...

Ĉu ŝi dormis trankvile?

Mi hejmeniĝis, korpremita. Ŝia terura konfeso por ĉiam hororigis min pri ŝia nenatureco. Mi batalis kontraŭ min mem, provis enkapigi, ke mi amas ŝin, ke mi devas ami ŝin ... Sed ne ... Ŝi ne estis kiel mi. Io naŭza subpremis mian konsciencon, ne permesis al mi dormi, ne lasis min trankvila. Ŝiaj okuloj estis ĉiam antaŭ mi -- ŝiaj okuloj primokis min. Ne, mi ne povis tion kompreni. Estis abomeninde. Kruela abismo aperis en mia animo, avide englutis miajn sentumojn, frakasante ilin en malforto kaj timo.

*

Depost tiu nokto ĝis la hodiaŭa tago mi ne iris al la Truo. Mi timas, ke mi renkontus la koloran knabinon. Mi kulpas, ke ŝi enamiĝis al mi, ke mi kreis ĉe ŝi la iluzion, ke ŝi povas estiĝi kiel ni. Nun mi scias, ke mi estas timulo kaj perfidulo. Mi traserĉis lernolibrojn kaj volumojn pri la genetikaj kaŭzoj de ŝia malsano. Eble se ŝiaj konatoj estis dirintaj al mi, mi tute ne mensogus ŝin -- simple mi estus evitinta ŝin kiel ĉiuj ... Sed kial, kial neniu en la Truo avertis min? ...

Hieraŭ Ĝoni komunikis al mi, ke Desi ne plu iris al la kunvenejo kaj mi trankvile povas denove iri tien. Ŝi malaperis. Mi certas, ke ŝi ree serĉas kolorojn -- persiste ferminte siajn buntajn pupilojn, rekte kontraŭ la suno. Ĉu ŝi iam vidos la kolorojn? Almenaŭ dumsonĝe.