Enkomputiligis Don HARLOW

Lappar, la Antikristo

de Endre TÓTH

Aperis en la novelaro Lappar, la anti-kristo, Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1982


Ili vagadis ĉiam kune. kvarope. lli estis nek pli, nek malpli bravaj, ol la ceteraj bubaĉoj de tiu epoko.

-- Ni faru vetkuron -- kriis Lappar -- Repo, Nodo, Tupy ni kuru senŝue sur la stoplejo!

-- Senŝue ne eblas -- diris Tupy sobre -- ĉar la urtikoj vundos la piedojn.

-- Tupy, vi havas malbonan haŭton, kaj vi havas malbonan sangon. Via sango estas certe nigra. Vi estas fatraso, kaj vi hontas pro via nigra sango.

Tupy senvorte ekkaŭris kaj komencis deŝnuri la ŝuojn.

-- Hurrah! -- kriis Lappar. -- Mi estas la vento kaj mi mugas super la kampoj! Repo, Nodo, Tupy, ankaŭ vi estas vento. Ni kuregas kiel tempesto super la kampoj. Ni zumegu! Ni estas la ventego kaj tondre kuregas super la kampoj!

Ili kriĉante atingis la transflankan sulkon.

-- Mi estis la unua! -- deklaris Lappar. -- Mi estas la triumfanto!

Ĉiuj sidiĝis sur la tero. La ceteraj observadis siajn piedojn kun acida mieno.

-- Rigardu, Lappar! -- diris ribele Tupy. -- Mia sango ne estas nigra. Mia sango estas ruĝa, kiel la via!

-- Miaj piedoj eĉ ne sangas -- fanfaronis Lappar, ne atentante pri la vortoj de Tupy. -- Mi havas bonan dikan haŭton, via haŭto estas maldika, kaj vi ĉiuj estas fatrasoj. Nun ni kuru reen, kiel la ŝtormo.

La ceteraj stariĝis malinkline.

-- Ni estas la timeginda armeo -- kriegadis Lappar. -- Tupy, vi estas la vicestro, Repo kaj Nodo, vi estas la soldatoj. Hurrah! Ni vadu en sango!

Ili revenis tien, kie restis la ŝuoj. Tiam jam sangis eĉ la piedoj de Lappar.

-- Mi estas Lappar, la Demonulo!

-- Li kaptis grandan nesolidan terbulon. -- Mi pistas ŝtonon sur mia brusto! Rigardu! -- La terbulo disfalis, kiam ĝi batiĝis al la brusto de Lappar. -- Pistu ankaŭ vi ŝtonojn sur via brusto. Frakasu ŝtonojn kaj kantu! Ni estas la venkintoj kaj ni dancas triumfan dancon.

Kriĉante ili dancis per la doloraj piedoj, dumane ŝutante terbulojn kaj ŝtonetojn sur sian korpon. Ili fariĝis malpuraj de kapo ĝis piedoj.

-- Mi estas Lappar, la Demona Estrego. Ni vadis en sango kaj ni triumfis. Ni disrompadas ŝtonojn sur niaj brustoj. Triumfo kaj gloro! -- Tiujn vortojn li kriis fiksante siajn okulojn kun provoko rekte en la sunon. Ili vagadis laŭ la bordo de la rivereto.

-- Ni kaptos fiŝojn -- diris Lappar.

-- Bonege, fiŝkaptado! -- ĝojis Tupy. -- Ni ŝtelos hokojn kaj tranĉos stangetojn.

-- Mi bezonas nek hokon, nek stangeton. Mi kaptos fiŝojn per la nudaj manoj -- vadis Lappar jam en la rivereto. Li kuris inter la fiŝojn, kiuj ripozis en la malprofunda akvo. Ĉirkaŭ liaj maleoloj brilis arĝentkoloraj ŝaŭmkronoj. La akvo ekbolis pro la fuĝo de la fiŝoj. Per fulmrapida movo li kaptis en la akvon, kaj jen, ĵetita fiŝeto jam flugis brile al la bordo.

-- Mi kaptos por vi multegajn fiŝojn. Karasojn, ezokojn kaj karpojn. Hodiaŭ ni ĉiuj manĝos fiŝojn ĝis krevo.

La ceteraj ekinterbatalis por la predo, sed la sekva viktimo jam estis ĵetita.

-- Hodiaŭ mi kaptos ĉiujn fiŝojn el la rivereto! -- Li kuradis tien kaj reen en la vibranta akvo, furioze persekutante la fiŝojn, kaj flugigis al la bordo la baraktantajn kaptitojn.

-- Ĉu ĉiu havas jam sufiĉe? -- li vadis eksteren el la rivereto, tenante en sia mano konvulsiantan beston.

-- Ĉu vi jam manĝis? -- li demandis, kun subite severiĝanta mieno.

-- Antaŭ ol rosti ilin? -- demandis Tupy naŭziĝante.

-- Jes ja, sen rostado, hodiaŭ ni manĝos vivantajn fiŝojn. Rigardu! -- Kaj li jam tenis antaŭ sia buŝo baraktanton.

La ceteraj horore gapis lin. Li ekridaĉis:

-- He, tamen ne! Hodiaŭ mi ne deziras fiŝon. Sed hodiaŭ en la vilaĝo ĉiu kato vespermanĝos karasojn, ezokojn kaj karpojn. Surstangigu ilin sur salikvergo! Rigardu, tiel! -- Kaj ŝirinte branĉeton li montris, kiamaniere oni povas surstangigi la fiŝojn, pikante tra ilia branko kaj buŝo. Poste li reekis al la rivereto.

-- Rigardu, kiom da fiŝoj restis ankoraŭ! Mi kaptos ĉiujn! Hodiaŭ mi ekstermos ĉion vivan en la rivereto! Hodiaŭ ĉiu kato voros fiŝojn ĝis krevo. -- Kaj li daŭrigis la mortigadon, tiel abunde ĵetante la predojn, ke la ceteraj apenaŭ povis surstangigi ilin.

Ekscititaj pro la febro de mortigado, Repo kaj Nodo kriegadis: -- Plu! Ankoraŭ pli! Ĵetadu, Lappar! Vi estas la Mirinda Fiŝkaptisto!

-- Mi estas la Demona Fiŝ-ekzekutisto! -- kriis Lappar, ne laciĝante en la ekstermado.

Tupy rigardis lin, kun ĵaluza malamego.

Baldaŭ ili ekkuris al la vilaĝo, svingante la vergojn fetorantajn.

-- Hodiaŭ estos festo por la katoj. Fiŝ-vespermanĝo ĝis krevo! Kata dimanĉo, haleluja!

Haleluja, haleluja! ĥoris la ceteraj.

Eĉ Tupy kriadis kun ili.

Ili vagadis per du bicikloj. Lappar veturigis sur sia biciklo Repon, Nodon veturigis Tupy. Ili atingis la monteton 'Kocor'. Ĉi tie la kampvojeto estas tiel kruta, ke eĉ Stefano Ĉuha ne kapablas venki ĝin, kvankam neniu konas pli fortan homon, ol li.

-- Ĉiu descendu! -- komandis Lappar.

lli haltis en la sunbrilego.

Tupy, nun residiĝu kaj veturu sur la monteton -- diris Lappar kun insida rideto.

-- Tio ne eblas -- kontraŭdiris Tupy. -- Neniu kapablas veturi ĝis la supro.

Lappar fiksis siajn ladkolorajn okulojn al Tupy.

-- Ek, antaŭen. Mi venos tuj post vi, kaj se vi haltos, mi surpasos vin. -- Kaj lia minacanta mieno pruvis, ke li ne ŝercas.

Tupy kapitulacis. Li ekiris.

-- Vi restu ĉi tie -- ĵetis la vortojn Lappar al Repo kaj Nodo -- sed eĉ moveton mi ne vidu, ĉar hodiaŭ mi estas danĝera. Tion dirinte ankaŭ li ekis al la monteto.

-- Klopodu, Tupy, ĉar mi venas! Klopodu, se vi volas savi la vivon! Klopodu, alie mi mortpremos vin! -- kriegadis Lappar.

Tupy obeis. Liaj dentoj grincis. Ekveturinte tuj li sentis, ke neniam li kapablos atingi la supraĵon. Poste ĉio ruĝiĝis antaŭ liaj okuloj. Poste li pensis, ke prefere li haltos, lasos sin mortpremi, ŝajne hodiaŭ li devas perei neeviteble. Poste tamen li atingis la supraĵon. Ankaŭ Lappar tuj post li.

-- Brave, Tupy! Bravege! -- laŭdis lin Lappar kun sarkasma ridaĉo. -- Nun ekiru reen, ni kunportos ankaŭ la ceterajn.

Tupy ne povis eĉ respondi. Li ekruliĝis malsupren per sia veturilo. Repo kaj Nodo sorĉite gapis la proksimiĝantojn, kies ĉemizo estis malseka kaj kies vizaĝo estis kovrita de ŝvito, kiel tiu de la malliberuloj, kiujn ili kaŝrigardis en la ŝtonminejo.

Tupy forpuŝis la biciklon kaj sternis sin teren. Ankaŭ Lappar haltis.

-- Mi estas Demona Estrego! Tupy, vi estas la vicestro. Repo kaj Nodo, vi estas la soldatoj. Tupy, nun ek antaŭen, kunportu Repon. Mi portos Nodon, tuj malantaŭ vi. Se vi haltos, mi mortpremos vin.

-- Mi faros nenion -- diris Tupy sen forto. -- Prefere mi mortaĉos tuj, ĉi tie. Mortpremu min tuj, ĉi tie. Li ĵetis sin dorsen, disetendante la brakojn.

Lappar fiksis siajn okulojn al li. Lia rigardo estis flamo. -- Ekiru, mi ordonas!

-- Ne kaj ne! -- skuis la kapon Tupy elĉerpita, kuŝante inter la herboj.

Lappar eltrovis ion novan: -- Vi estas la vicestro. Ekiru sola! Mi sidigos Repon antaŭ min sur la biciklon, Nodon malantaŭ min, sur la pakaĵlokon, kaj ni venos post vi. Hodiaŭ mi estas timegenda kaj neebla.

La ceteraj obeis, kvazaŭ narkotitaj pro la perforto. Tupy rezignante ekveturis, Lappar sekvis lin kun sia duobla ŝarĝo. Ĉi-foje li ne kriadis. Stertorante li spiris, liaj okuloj cirkulis freneze, liaj lentugoj brilis sub la ŝvito, kiel ardaĵoj. Neniu kredis, ke ili transvivos la aferon, tamen ili alvenis sur la supro. Tiam la pulmo de Lappar jam ŝiradis la aeron kun ŝrikanta spirego. Nun li ĵetis sin dorsen, liaj okuloj rigidiĝis, kaj li fariĝis senvorta por kelka tempo. La ceteraj ĉirkaŭstaris lin sorĉitaj.

Poste Lappar ekparolis. Mallaŭte kaj raŭke: -- Mi estas la Antikristo. Jen, mi pereas. Sed antaŭ mia morto mi faras mian testamenton. Aŭskultu min, ĉar mi volas, ke ĉio estu tiel post mia morto. Miajn okulojn ne fermu. Kun malfermite rigidiĝintaj okuloj mia kadavro estu portita sur la promontoron. Repo, al vi mi testamentas la vilaĝon. Nodo, via estos la arbaro. Tupy, viaj estos la rivereto kaj la fiŝoj. Se mi jam estos sur la promontoro, Repo, vi bruligu la vilaĝon. Estu tiam nokto kaj bruligu ĉiun domon unuope. Nodo, vi bruligu la arbaron. Ĉiun arbon kaj arbuston unuope. Tupy, vi bruligu la rivereton kaj la fiŝojn ...

Tupy volis interrompi lin konsterniĝante, sed Lappar ne lasis.

-- ... se la Antikristo mortas, tiam eĉ la akvoj povas bruli. -- Li spiradis iom, poste daŭrigis. -- Se jam brulos ĉio, vi ĉiuj kolektiĝu sur la promontoro kaj tranĉu vian gorĝon. En mia morto mi volas vidi per miaj nefermitaj okuloj ĉion flamanta kaj sanganta.

-- Tion dirinte li endormiĝis.

La ceteraj kaŭris ĉirkaŭ li kun timego.

-- Ĉu li jam mortis? -- demandis susurante Repo.

-- Ne. Aŭskultu. Li spiras ankoraŭ. -- Tupy respondis tion, la vicestro.

Ili silentis longe, tre, tre longe, ĉar jam krepuskiĝis, kiam la okuloj de Lappar malfermiĝis.

-- Jen la morto! -- ili pensis ĉiuj kun teruro, sed ne, ĉar Lappar sidleviĝis, mezuris ilin per rigardo kaj diris:

-- Timu kaj tremu, ĉar mi estas Demonulo! Timu kaj tremu, ĉar vi estas ĉiuj fatrasoj.




-- Hodiaŭ ni ŝtelos melonojn -- diris Lappar.

-- Neeble -- diris Tupy. -- La kampgardistoj havas fusilojn, ŝargitajn per salo.

-- Tamen ni ŝtelos -- diris Lappar, iom malpli memfide.

Ili sidadis plu senvorte. Lappar suprenrigardis al la nuboj: -- Tuj pluvos. En pluvo mi ne volas melonojn. Ni ne bezonas melonojn. Prefere ni ŝtelu fusillojn kaj pistolojn. Pistolojn por Repo kaj Nodo, ĉar ili estas soldatoj. Tupy, vi ricevos fusilojn, ĉar vi estas la vicestro. Ankaŭ mi havos fusilon, sed pli grandan, ol vi. Poste ni kunpelos la kampgardistojn kaj mortpafos ilin. Ĉiun melongardiston kaj Alekson Piron. Mi ekstermos ilin, ĉar mi estas la Antikristo. Ni starigos ilin, ĉar mi estas la Antikristo. Ni starigos ilin vice ĉi tie antaŭ la muro -- daŭrigis Lappar. -- Mi diros al la unua. 'Sur-genuiĝu kaj petegu por via vivo. Se vi petegos bele, vi povos forkuri.' Sed vane li petegos kiel ajn bele; mi ekparolos: 'Pafu!', kaj ni mortpafos lin. Poste mi diros al la sekva gardisto: 'Se vi petegos pli bele, ol la unua ĉi tie, tiam vere vi povos foriri'. Sed li petegu kiel ajn bele, ni mortpafos ankaŭ lin. Kaj en bela vico ĉiujn. Fine sekvos Alekso Piro. Mi diros al li: 'Surgenuiĝu kaj, se vi petegos pli bele, ol tiuj ĉi, certe vi estos la sola, kiu liberiĝos'. Tiam li surgenuiĝos kaj komencos. Mi komandos: 'Petegu pli bele!' Tiam li petegos pli bele. Mi postulos denove: 'Ankoraŭ pli bele!' Kaj li petegos jam tre bele. Tiam mi diros. 'Ĉio, kion vi diris, estas bagatelaĵo, vi forgesis ploregi, cetere vi estas fatraso kaj malbravulo'. Kaj mi diros: 'Pafu!', kaj ni mortpafos ankaŭ lin.

La ceteraj aŭskultis lin kun abomeno. Kia kulpo povas ŝarĝi la animon de Alekso Piro, per kiu li meritis tiel teruran morton?

-- Tupy, ekiru kaj rabu fusilojn. Se vi ne akiros fusilojn ĝis vespero, ankaŭ vi estos mortpafita. -- Lappar eksilentis kaj profundiĝis en meditado. Ĉar, se Tupy ribelos kaj ne ŝtelos fusilojn, tiukaze per kio li estos mortpafita?

Poste Lappar komencis pensi pri aliaj aferoj.

-- Tamen ne. Mi ne bezonas fusilojn. Prefere ni ŝtelos vinon. Ni ŝtelos vinon kaj ni ebriiĝos. Ni diboĉados kaj faros ekscesaĵojn. Mi scias, kiamaniere oni povas ŝteli vinon. Mi ŝtelrigardis, kiel faras tion la liveristoj. Nodo, via patro estas ĉarpentisto. Iru hejmen kaj ŝtelu drilon. Repo, vi rabu pumpilon de biciklo. Tupy, venu kun mi, ni trarompos la kelpordon.

Sed ili ne devis trarompi ĝin. La kelpordo ne estis fermita. Ili ŝteliris en la obtuzan malhelon kaj ĉirkairokulumis. Lappar subite kriis al Tupy: -- Kial vi gapadas ĉi tie? Mi vidas nenion. Forkuregu kaj ŝtelu kandelon. En malhelo mi ne volas vinon.

Tupy forkuris, sed post nelonge li revenis, kaj tiam alvenis ankaŭ la ceteraj.

Lappar komencis la laboron. Li boris maldikan truon en la barelo, sed vino ne venis el ĝi.

-- Malplena -- konstatis Tupy.

-- Ne babilaĉu, ĉar mi arestigos vin! -- kriis Lappar.

Li prenis la pumpilon, kiun alportis Repo, kaj li pumpis iom da aero tra la trueto. Poste li surgenuiĝis, kaj almetante la buŝon al la truo, komencis suĉi la vinon. Kiam la soldatoj revenis, alportante ladan gamelon, Lappar jam denove pumpis. Ili metis la gamelon sub la maldikan fluon, kaj almenaŭ ĝi pleniĝis.

-- Tupy, tio estas la via, ĉar vi estas la vicestro. Eltrinku ĝin ĝis fundo.

Tupy malinkline komencis glutadi.

-- Vice ĉiu ricevos unu galemon, kaj poste denove po unu ĉiu persono, ĉar hodiaŭ ni diboĉados. Ni ebriiĝos kaj faros ekscesaĵojn.

-- Ili stumbladis kun kapturno el la kelo eksteren. Jam pluvis.

-- Kantu -- komandis Lappar.

-- Fuŝkantante ili amblis laŭ la ĝardendorsa vojo. La griziĝanta pejzago estis senviva kaj trista.

-- Nun fosu mian tombon kaj enterigu min vivanta -- diris Lappar. -- Enterigu min kaj mi elvenos elsub la tero, ĉar mi estas la Demonulo.

Ili diskuris akiri fosilojn.

-- Ĉi tie estu mia tombo -- montris Lappar lokon sub granda arbo. -- Faru por mi fosaĵon, mi staros en ĝin kaj vi enterigos min staranta, ĉar oni enterigas la Demonulojn ĉiam starantaj. Fosu kaj kantu.

La soldatoj komencis fosi.

-- Tupy, foriru kaj ŝtelu por mi trogon. Mi ne volas esti pluv-batata.

Poste li ekzamenis, kiom profunda estas la fosaĵo. Ĝi atingis nur ĝis genuo. Li sidiĝis teren, la ŝtelitan trogon li apogis al sia kapo kiel ŝirmilon kaj senvorte observis la kantantajn tombofosistojn. Ili jam staris ĝis kokso en la tero. Per mangesto li signis: plu. Kiam la fosaĵo atingis jam ĝis la ŝultro, li staris en ĝin.

-- Nun enterigu min! -- li donis la komandon.

Ili komencis reŝuti la teron. La malfiksa tero atingis liajn genuojn. -- Iu piedpremu ĝin. Tiel malfiksa ĝi valoras neniom.

Tupy saltis en la kavon kaj tretadis ĉirkaŭ la Demonulo. Poste ili daŭrigis la reŝutadon de la tero. Kiam ĝi jam atingis ĝis talio, ili piedpremis ĝin denove. Baldaŭ Lappar estis ĝis la ŝultroj subtere, nur lia kapo kaj liaj disetenditaj brakoj restis super la tero.

Nun kantu kaj dancu ĉirkaŭ mi. Dancu mian mortodancon ĉar la Antikristo estas enterigita. Dume mi elŝiros min el la tero kaj ni ekscesos senbride kaj freneze, ĉar mi estas Demonulo.

La pluvo jam falis dense. La ceteraj ebrie ekkantis kaj ekdancis. Lappar streĉis sin. Li provis elleviĝi el la tero, per siaj disetenditaj brakoj, sed eĉ moviĝi li ne povis. La ceteraj inside atentis lin. La vizaĝo de Lappar deformiĝis, liaj helkoloraj okuloj sovaĝe cirkulis, pluveroj kaj ŝviito fluis desur lia kapo, sed vanis la klopodo, li ne povis eĉ moviĝi.

Tupy kriis al li, per voĉo nekuraĝa: -- Elŝiru vin, Demonulo!

Lappar jam grincigis la dentojn pro la fortostreĉo. La ceteraj daŭrigis la mortodancon.

-- Haltu! -- ekkriis Lappar. -- Ĉiu kuru kaj kolektu por mi rubusojn. Kolorigu mian vizaĝon nigra. La nigra vizaĝo donos al mi Demonan forton.

Ili diskuris ridaĉante. Singardeme kaj rifuĝprete unue Tupy ŝmiris la vizaĝon de Lappar per rubusoj. Sed kiam ili konvinkiĝis, ke Lappar ne povas uzi siajn brakojn disetenditajn, ili plikuraĝiĝis kaj ŝmiris la nigran kaĉon pli kaj pli pasie sur la kapon de Lappar.

-- Mi estas la Antikristo -- kriadis tiu -- tuj mi elŝiros mun el la tero, kaj poste mi eliŝiros ankaŭ ĉi tiun arbon kaj per ĝi mi disrompos kaj dispistos vin kaj ĉion, ĉar mi estas la Demonulo!

La ceteraj dancis plu en sovaĝa gajeco, ili ĵetadis al la kapo de Lappar jam ne nur rubusojn, sed ankaŭ koton, kaj Tupy ĵetis al lia vizaĝo eĉ putrintan tomaton.

-- Elŝiru vin, Demonulo! Vi estas ja la timeginda! Eliĝu el la tero, se vi kapablas.

Lappar jam ne povis eĉ respondi. Nur liaj okuloj cirkulis ankoraŭ, sed liaj brakoj kuŝis apud li elĉerpitaj.

-- Mi kovras vin per la trogo, por ŝirmi vin kontraŭ la pluvo -- kriis la vicestro, kaj la trogo jam estis metita super Lappar.

Jam forte pluvis kaj komenciĝis la vesperkrepusko.

-- Ni rulu sur lin rokojn -- kriis Tupy -- se li estas la Demonulo, li povas disĵeti de si eĉ monton.

Per komuna forto ili alportis grandegan ŝtonon. Poste ili alportis ankoraŭ multe da ŝtonoj, brikoj, kaj ankaŭ rubaĵojn, sterkon, ĉion. La tombo de Lappar finfariĝis baldaŭ.

Unue la soldatoj ŝteliris for.

Tupy kantaĉis ankoraŭ iom, ebrie sidante sub la arbo, sed poste ankaŭ li stariĝis.

-- Elŝiru vin, Antikristo! -- li kriis, sed nur duonvoĉe, kaj ankaŭ li ektrotis hejmen.

Li sentis malbonan guston en la buŝo, pro la vino, kaj li sentis seniluziiĝon. 'Tiu Lappar estis fatraso. Ni estus devintaj likvidi lin jam pli frue' -- li pensis kaj haltis kun subita ektimo.

La tero moviĝis kaj aŭdiĝis bruego. Kun teruro li hezitis, sed nur momenton. 'Nenio! Oni faras eksplodon en la ŝtonminejo' -- li pensis. -- Morgaŭ ni iros tien kaj ŝtelrigardos la malliberulojn.