Legendo (E. ORZESZKO)

LEGENDO

de E. ORZESZKO

elpoligis KABE

el La lanternisto kaj aliaj prozaĵoj, Amsterdam: Federacio de Laboristaj Esperantistoj, paĝoj 110-112


   Unu post alia falis sur Romon malfeliĉegoj: fajro, pesto kaj mortiga atako de etruskoj. La urbo estis tiam malgranda kaj malriĉa, kaj eĉ la lepora gento, ĉiam timigata kaj malsata, ne envius al la loĝantoj ilian sorton. Sed Numa Pompilius kreskis inter tiuj mizeraj dometoj kaj en la matura aĝo li pensis kaj klopodis pri la malfeliĉa loĝantaro. Kiam do nun el ĝia brusto eliris duoblaj plendoj, li demandis la ĉielon kaj la teron: pro kio?, vokante al la ĉielo kaj al la tero: helpon! La aŭguroj diris: Jupitero estas ofendita! La estro de l' popolo suriru la Eskvilinan monteton, kaj tie en sankta arbareto la tondroĵetanta dio aperos al li kaj anoncos, kia penta ofero povos forigi lian koleron.

   Sur la Eskvilina monteto, inter la arboj, kovritaj de la nokta mallumo, Numa ĵetis sin teren kaj lia vizaĝo falis sur la herbojn, malsekajn pro nokta roso. Super li aperis la reĝo de l' tondroj kaj de l' favoroj, de l' mallibero kaj de la liberigo. Li aperis en lumaĵo, teruranta la homajn pupilojn, en vesto fleksita kiel la cigno, kun aglo ĉe la flanko kaj kun arko, streĉita per fulmo, en la mano. La arboj senmoviĝis, silentiĝis la murmuroj kaj la sonoj de l' tero; en tiu ĉi silento de teruro kaj de atendo ekbruis la voĉo de Jupitero:

   "Sur mian altaron, por kvietigi mian koleron, metu morgaŭ kvincent kapojn!"

   La malsekaj herboj ekmurmuris sub la tremanta korpo de Numa; lia mallaŭta voĉo, humile peteganta, rediris:

   "Vi postulas kvincent kapojn, Sinjoro de l' mondo, sed kiajn? Mia mortema orelo ne aŭdis tion ĉi. Morgaŭ, en la ĝardenoj, kiujn ankoraŭ ne detruis Tibro superakvanta la landon, antaŭ ol la oraj haroj de Febus lumigos la teron, mi detranĉos kaj metos sur vian altaron kvincent kapojn de ajlo!"

   En la ree silentiĝinta spaco ektondris la voĉo de Jupitero:

   "Vi estas avarulo, Numa, kaj vi provas ŝpari la kapojn de viaj romanoj. Donu do al mi mil korojn, elŝiritajn el homaj brustoj!"

   Numa respondis:

   "Jen mi estas. Mi suferas por miloj, -- mil koroj batas en mi. Elŝiru ilin, Sinjoro, el mia brusto."

   "Vi ŝparas ankaŭ la korojn. Donu do al mi unu vivon, sed tian, en kiun mia kreanta genio spiris la grandecon plej altan."

   "Jen mi estas. Mi fariĝis la estro de mia popolo, -- mi estas la plej granda el ili."

   "Mi ŝanĝas mian volon. Mi postulas, ke vi oferu la vivon de tiu el romanoj, kiu estas la plej malalta el la plej malaltaj."

   "Jen mi estas. Mi servas la tutan mian popolon; mi estas servisto de ĉiuj, mi estas pli malalta ol la plej malaltaj."

   La brovoj de la dio de l' tondroj iom malsulkiĝis kaj la teruraj fulmoj erarantaj antaŭ liaj okuloj, paliĝis. Kiam li ekparolis, lia voĉo similis la silentiĝantan tondron.

   "Vi plaĉas al mi, amanto de ĉiela Egerio. Estas domaĝe lasi vin en malriĉa kaj turmentata Romo. Leviĝu kaj iru en la landon de etruskoj. Tie la kampoj estas fruktodonaj kaj la ĝardenoj estas riĉaj; en la marmoraj palacoj sonoras luksaj festenoj kaj en la sanktejoj staras monumentoj de grandaj homoj. Mi ordonos, ke vi estu reĝo de potencaj kaj feliĉaj etruskoj. Via vivo fluos en la ĝuo, kaj la manoj de majstro skulptos monumenton por vi kaj lokos ĝin sur plej altan supron."

   Numa levis sian petegantan vizaĝon de la herboj, kovritaj de la roso kaj respondis per demando:

   "Sed ili, Sinjoro?"

   "Vi ankoraŭ pensas pri ili. Mi do ne sendos vin al etruskoj, sed prenos en mian ĉielon. Jen etendiĝas al vi la flugilo de mia aglo. Ĝi estas larĝa kaj mola. Metu sur ĝin viajn membrojn, lacajn pro la tera laboro, kaj sur la delikataj ondoj de l' aero flugu en la spacon de l' senmorta feliĉo!"

   Numa ree demandis:

   "Sed ili, Sinjoro? Sed miaj romanoj?"

   "Vi ankoraŭ pensas pri ili! Pensu pri via Egerio! Ŝi estas ĉielanino, kaj vi, filo de la tero. Sole sekrete kaj malofte vi povas vidi ŝin apud la bordo de l' rivereto, kiu fariĝis el ŝiaj larmoj. Via morto tranĉos la fadenon de via amo. Vi ne vidos ŝin en malluma Erebo, kaj por ŝi mia Olimpo fariĝos malluma Erebo. Jen mi sendas el mia arko fulmon; kaptu en viajn manojn la fajran rubandon, ĝi alportos vin al Egerio kaj al la eterna feliĉo."

   La malsekaj herboj tremis sub longa ĝemo de Numa, sed levante sian vizaĝon de l' tero, li rediris:

   "Sed ili, Sinjoro, sed ili? Sed ili?"

   Estingiĝis la fulmo, tuj rapidonta el la arko de Jupitero, kunmetiĝis la flugilo de la aglo. Sur la potencaj ŝultroj de Jupitero la haroj ondis pli kaj pli delikate, kaj en la voĉo de l' kolera dio aŭdiĝis favoraj sonoj, kiam li diris:

   "Faru, Numa, ke en via Romo fluu rivero da tia amo, kia la via, kaj mi ligos ĉiujn sagojn en mia sagujo!"

   Kaŝiĝis la ĉiela apero. En la sankta arbareto restis Numa kun vizaĝo sur la tero. En la nokta mallumo la herboj tremis sub liaj ĝemoj, malsekiĝis pro la roso de liaj larmoj.

   "Kiel mi tion faros, Sinjoro de l' mondo? Kiel mi povas fari tion?"



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>