Enkomputiligis Don HARLOW

Ljang Ŝanbo kaj Ĝu Jingtaj

kompilis HŬA Ĝjiĉing

elĉinigis Censinio kaj Seimin

pruntita el Bovisto kaj teksistino, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1988, paĝoj 24-35


Antaŭ longe, en la vilaĝo Ĝuĝjaĝŭang de la provinco Ĝeĝjang vivis maljuna sinjoro kiu havis filinon nomatan Ĝu Jingtaj. Li prenis ŝin kiel filon kaj ne ŝparis dorlotadon al ŝi. Li dungis instruiston por ŝin eduki kaj lernigi. Kaj la knabino, ĉarma kaj inteligenta, jam povis en la infaneco verki trafajn eseojn kaj belajn poemojn.

Nun Jingtaj estis 16-jara. Iun tagon ŝi aŭdis, ke la lernejo en Hangĝoŭ varbas novajn studentojn. Ŝi petegis sian patron, ke li permesu al ŝi iri tien por daŭrigi la lernadon. La sinjoro neniel konsentis, ĉar en tiu tempo filinoj de riĉaj familioj ne devis sin montri ekster la hejmo, por ne paroli pri vizitado al lernejo. Tamen Jingtaj tiom sagacis, ke ŝi fine trovis bonan ideon. Ŝi alivestis sin kiel sortodiveniston. Ŝia ĉambristino, nomata Jinŝin, gvidis la "viron" al la sinjoro, kiu neniel rekonis sian filinon. Fine la patro akceptis ŝian peton alivestiĝi kaj viziti la lernejon.

Jen serena tago. Vento kvietis, kaj la suno karesis la teron. Jingtaj, jam "junulo", kaj Jinŝin, "servoknabo", adiaŭis la maljunulon kaj ekveturis al Hangĝoŭ. Ho, kiom gaja ŝi estis, kvazaŭ birdo elkaĝigita!

Survoje Jingtaj venis al la pavilono Caŭting por iom ripozi. Tie sin trovis belaspekta junulo, nomata Ljang Ŝanbo. Ankaŭ li vojaĝis al la sama lernejo. Post reciproka saluto kaj konatigo ili ekbabilis kaj tuj trovis intima unu la alian. Kaj baldaŭ ili interfratiĝis. Ĉar Ŝanbo pli aĝis ol Jingtaj je unu jaro, ĉi lasta nomis lin "Pliaĝa Frato".

Kune ili atingis la cellokon kaj kune sin anoncis al la lernejo. Ili bone studis kaj ricevis laŭdon de la instruisto kaj admiron de kunlernantoj. Reciproka korinklino inter la du gejunuloj ĉiam pli fortiĝis dum la kunestado. Iun vesperon, kiam ambaŭ kune preparis lecionon, Ŝanbo rimarkis truetojn sur la oreloj de Jingtaj.

"Kial vi havas trueton en la orelo?" Li surprizite demandis

La sprita Jingtaj respondis senhezite, "Mi ofte ludis la rolon de Avalokitesvaro dum vilaĝa festo. Oni pikis al mi la orelojn, por ke mi povu surporti orelringojn. Verŝajne la markoj restos dumvive."

Alifoje, kiam la duo ludis sur balancilo en la lerneja ludejo, Ŝanbo rimarkis ŝvitgutojn sur la frunto de Jingtaj, kiu aspektis fraŭline dolĉa kaj delikata. Li ne povis sin deteni de ŝercado, "Frateto, vi ne estas knabo. Vi estas knabino."

Jingtaj ŝajnigis sin kolera. "Pliaĝa Frato, ĉu tio ne estas mistifiko?"

Ŝanbo, ĉar modesta kaj honesta, tuj petis pardonon. "Mi kulpas. Ion similan mi ne faros plu."

De tiam Jingtaj ĉiam sin gardis zorge, ke Ŝanbo ne plu suspektu. Kvankam ili kunestadis tage kaj nokte, Ŝanbo neniam eltrovis, ke Jingtaj estas fraŭlino.

La tempo rapide pasis. Jam tri jarojn ili kunlernis. Iun tagon, Jingtaj ricevis leteron kun la vortoj: "La patro grave malsanas. Tuj revenu!"

Jingtaj decidis tuj forlasi la lernejon. Sed ŝi jam enamiĝis al Ŝanbo. "Certe mi ne povos reveni al la lernejo. Kion fari?" Ŝi pensis. Ŝia servistino Jinŝin, leginte perplekson sur ŝia vizaĝo, konsilis, ke ŝi petu helpon de la instruista edzino.

Fakte la bonkora maljunulino jam rimarkis antaŭ longe, ke Jingtaj estas knabino. Kaj ŝajnis al ŝi, ke Jingtaj kaj Ŝanbo fariĝos bona paro. Kiam Jingtaj ŝin vizitis, ŝi promesis, ke ŝi diros al Ŝanbo la tutan veron kaj la deziron de la knabino. Ŝi konsilis, ke Jingtaj prezentu al Ŝanbo pere de ŝi fianĉiniĝan donacon. Jingtaj tuj dekroĉis jadan pendaĵon de sia ventumilo.

Siaflanke Ŝanbo vidis nur, ke Jingtaj malĝojegas pro la malsano de la patro. "Iru hejmen, se vi devas tiel agi! Mi esperas, ke via patro baldaŭ resaniĝos kaj vi frue revenos."

Matene de la sekva tago, Jingtaj adiaŭis la instruiston, ties edzinon kaj la kunlernantojn. Ŝanbo akompanis ŝin.

Preterpasante lageton, ili vidis ambirdojn pre naĝantajn inter lotusfloroj. Tiam Jingtaj ne povis sin regi. Ŝi deklamis improvize:

Ĉe freŝe verdaj foliaroj
aromas floroj allogeme.
Ho, vidu! Ambirdoj en paroj
feliĉaj ludas ĝojoplene.

Ho, fraĉjo Ŝanbo, fraĉjo mia,
se via Jingtaj fakte inas,
ĉu kiel ambirdparo pia,
al ŝi vi same korinklinas?

Sed Ŝanbo ne kaptis la kaŝitan ideon. "Ame korinklinas?" li diris ridante. "Bedaŭrinde, ke vi ne estas knabino!"

Poste ili venis al rivereto en kiu naĝis paro da blankaj anseroj. Jingtaj denove improvizis por aŭdigi sian amon:

Jen klaras la akvo rivera;
libere naĝas par' ansera --
la vira stultas en plaŭdado,
la ina sekvas -- "Mia frato!"

Ŝanbo demandis tute serioze, "Kiel vi povas scii, ke la anserino vokis fraton?"

Jingtaj iom koleris kontraŭ Ŝanbo pro lia stulteco.

"Ĉu vi ne vidis? La anserino vin priridas. Kiom stulta vi estas!"

Ankaŭ Ŝanbo koleris, pensante, ke Jingtaj komparas lin kun la stultaj anseroj.

"Bone, se mi estas stulta, ne nomu plu min 'Pliaĝa Frato'!"

"Pardonon! Mi volas nur..." ŝi ne povis fini la vortojn, ĉar io sentiĝis en la gorĝo.

Baldaŭ ili ekvidis puton apud la vojo. Jingtaj tiris la amaton al ĝi por enrigardi kaj diris:

Jen la puto sub niaj okuloj.
Kiom ĝi profundas, ni ne vidas.
Sed la du vizaĝoj gaje ridas --
jen feliĉe amaj gejunuloj!

"Kio okazas al vi?" riproĉetis Ŝanbo. "Mi estas viro, vera viro! Kial vi ĉiam diras, ke mi estas virino?"

La knabina fiero de Jingtaj trafis humiligon. Tamen la pudoro forigis ŝian kuraĝon eldiri la veron.

Ili daŭrigis la marŝadon, kaj neniu diris eĉ unu vorton. Nun antaŭ ili aperis templo de Avalokitesvaro. Ĉi-foje Jingtaj decidis esprimi sin pli rekte. Ŝi petis, ke ambaŭ eniru esprimi respekton al la dio.

Ili genuiĝis, kaj Jingtaj ĉantis:

Ho, Dio, vi sidas solene.
Sed nin kompatu!
Nepre nin svatu --
ĝuste nin geedzigu bene!

"Absurdaĵo!" kriis Ŝanbo. "Kiel du viroj povas geedziĝi? Tio estas peko! Ni tuj eliru!"

Kia miskompreno! Kaj kia maljusta trakto! La koro de Jingtaj tordiĝis de ĉagreno kaj malespero. Ŝi faris paŝojn antaŭen kaj ŝtele forviŝis larmojn. Baldaŭ vidiĝis antaŭe rivereto, super kiu ponto mallarĝa sin sternis. Ŝi daŭrigis la vojadon sen returni la kapon al Ŝanbo, kiu ŝin sekvis silente. Nur post kelke da paŝoj sur la ponteto ŝi rimarkis, ke ĝi estas tro mallarĝa. Kaj ŝi eksentis kapturnon. Ŝiaj piedoj tremis, kaj la ponteto, farita el sola lignotabulo, ŝajnis balanciĝi. "Ve!" Sed antaŭ ol ŝi falis en la rivereton, Ŝanbo ŝin atingis haste alkurinte kaj firme tenis je ŝia brako.

"Ne timu, frateto! Ne turnu la okulojn al la akvo. Ĉiam rigardu antaŭen!" li kuraĝige konsolis.

La kuraĝigo de Ŝanbo tiom trankviligis ŝin, ke la ideo aludi al la amato reviglis en ŝia kapo.

"Fraĉjo Ŝanbo," ŝi diris haltante, "ĉu ni ne estas kvazaŭ Bovisto kaj Teksistino sur pigoponto?"

Eĉ ĉi tiu rekta aludo ne donis lumon al la honesta Ŝanbo. Li nur skuis sian kapon. "Jes, sed ĉi tie nur bovistoj, kaj neniu teksistino!"

Ili nun alproksimiĝis al la Longa Pavilono, 10 liojn for de la urbo Hangĝoŭ. Ili devis baldaŭ disiĝi. Forta emocio agitis Jingtaj.

"Fraĉjo Ŝanbo," ŝi diris ekscitite, "antaŭ nia disiĝo, mi volas konfidenci al vi. Mi havas plijunan fratinon, kiu similas al mi en aspekto, kaj ankaŭ en temperamento. Sama nia klereco. Mi volas svati ŝin por vi, se vi konsentos."

Ŝanbo tuj kapjesis. Adiaŭinte lin, Jingtaj lastafoje emfazis, ke li nepre iru al ŝia patro por peti la manon de ŝia fratineto.

Reveninte hejmen, Jingtaj trovis, ke ŝia patro bone fartas. Pro sopirego al ŝi, li ŝin revenigis per artifiko. Nun ŝi devis refoje surmeti knabinajn vestojn. Tre deprimite ŝi enfermis sin en sia ĉambro, kaj pasigis la tempon per versado kaj pentrado.

En la tria tago post ŝia reveno, la patro ĝojplene venis al ŝia ĉambro.

"Mia infano," li diris kun la vizaĝo radianta, "mi havas feliĉigan novaĵon por vi."

Jingtaj tre ĝojis, ĉar ŝi pensis, ke Ŝanbo jam venis por preni ŝian manon. Sed post momento ŝi sentis sin frapiĝi de tondro kaj fulmo, kiam la patro daŭrigis, "Mi jam fianĉinigis vin al la gubernatora filo Ma Ŭencaj. Kaj la geedziĝo okazos en la 15a tago de la venonta monato..."

"Ne, ne!" ŝi ekkriis antaŭ ol li finis la sciigon. "Paĉjo, mi ne volas edziniĝi... Mi preferas resti hejme kaj vin prizorgi dum la tuta vivo!"

"Mia kara infano, tio estas leĝo. Mi ne devas reteni vin kaj vanigi vian junecon."

Fine ŝi povis fari nenion alian ol eldiri la veron, ke ŝi jam fianĉiniĝis al la kunlernanto Ljang Ŝanbo.

Kio! Filino aŭdacas mem elekti fianĉon sen permeso de patro! Li eksplodis de kolerego. "De generacioj nia familio estas klerula kaj riĉa. Kio estas tiu junulaĉo? Nur malriĉa studento! Kia skandalo, se vi edziniĝus al li! Sed la patro de Ma Ŭencaj estas nia gubernatoro. Lia familio havas kaj monon kaj potencon. Cetere, ni jam subskribis la geedziĝan dokumenton. Eĉ fajrego ne povos nuligi ĝin!"

La tutan koron Jingtaj jam donis al la talenta, bonkora kaj honestas Ŝanbo. Vidante la patron tiel kroĉiĝema al potenco, ŝi forte indignis.

"Mi preferas neniam edziniĝi," ŝi deklaris solene, "ol vin obei!"

Kiam la patro kaj filino restis unu kontraŭ la alia, servistino anoncis, ke Ljang Ŝanbo petas akcepton de la sinjora moŝto.

Post adiaŭo al Jingtaj, Ŝanbo reiris al la lernejo, kie la instruista edzino jam lin atendis dum longa tempo. Ŝi lin venigis en sian hejmon kaj transdonis al li la jadpendaĵon. Ridetante, ŝi rakontis al li ĉion kion Jingtaj konfidencis antaŭ sia foriro. Jen ĉio klaris. Ŝanbo dankis ŝin pro ŝia helpo kaj tuj petis forpermeson de la instruisto. La sekvan tagon li ekveturis al Ĝuĝjaĝŭang. Sed subite ŝajnis al li, ke li devas unue ricevi aprobon de siaj gepatroj. Li do sin turnis duonvoje al sia hejmo. Kaj ĝuste pro tio li malfruis al la domo de Jingtaj je pluraj tagoj.

Ignorante malpermeson de la patro, Jingtaj surmetis la virajn vestojn kaj akceptis la amaton en sia saloneto. Jinŝin servis per teo, sed Ŝanbo ne havis la tempon por formalaj ĝentilaĵoj. Li rekte alparolis la amatinon: "Frateto Jingtaj, dankon pro via svato! Ĉu vi povus ŝin alkonduki?"

Jingtaj trudis al si rideton kaj diris, "Pliaĝa Frato, tiu fratino estas ĝuste mi."

Ŝanbo ridis kore. "Mi jam scias la veron." Kaj li montris al ŝi la jadpendaĵon.

Larmoj ekverŝiĝis el la okuloj de Jingtaj. "Fraĉjo Ŝanbo," ŝi plorsingultis, reprenante la pendaĵon. "Kial vi ne venis pli frue je tri tagoj? Mia patro fakte ne malsaniĝis. Li trompis min! Li jam finaĉinigis min al la filo de ĉi-tiea gubernatoro. Kaj la geedziĝo okazos en la venonta monato."

Ŝanbo kolapse falis sur seĝon. Regis longa silento. "Franjo kara, mi ne povas vivi sen vi..." li diris larmante.

Ankaŭ Jingtaj ploris. "Ho, Fraĉjo Ŝanbo, mi neniam eniros la domon de Ma Ŭencaj! Mi estos ĉiam ĉe vi, mi restos via."

Tute malespera kaj korŝirita, Ŝanbo sin trenis al sia hejmo. Li grave malsaniĝis kaj post kelke da tagoj mortis.

Informite pri la forpaso de la amato, Jingtaj sin lasis al plorego. Kiam la geedziĝa tago venis, ŝia patro urĝis ŝin plenumi tualetadon, ĉar palankeno jam atendis ekstere por porti ŝin al la edzo.

"Bone," fine diris Jingtaj, "mi obeas vin, sed vi devas permesi al mi diri adiaŭon al mia frato Ŝanbo. La palankeno haltu ĉe lia tombo por momento!"

La patro konsentis kontraŭvole, timante, ke io pli malbona okazos.

Post kiam la patro foriris, ŝi surmetis unue funebran veston kaj poste ruĝan novedzinan robon.

La palankeno sin movis meze de longa procesio, akompanate de impona orkestro.

Surda al la bruado, interesata de nenio, Jingtaj, sidante en la palankeno, pensis nur pri sia amato kaj atendis nur la momenton de renkontiĝo kun li.

Jen la tombo de la karulo! Ŝi haste eliĝis. Ĉiuj ekgapis. Ŝi, en funebra vesto marŝis al la tombo kaj trifoje riverencis antaŭ ĝi. Poste, turninte la vizaĝon al la ĉielo, ŝi ekkriis, "Ho, Ĉielo, se vi estas justa, malfermu ĉi tiun tombon al mi!"

Aŭdiĝis surdiga sono, kaj la tombo ekfaŭkis. Jingtaj senprokraste ensaltis. Tuj poste la tombo refermiĝis.

* * *

Sed tio ne estas la fino de la rakonto. Oni diras, ke la geamantoj ne mortis. Ili fransformiĝis en birdojn, kaj tiuj flugis el la tombo al la montoj. Hodiaŭ en la fora densa pinaro en la sudokcidento de la loko, ekzistas bela speco de birdoj, kiuj ĉiam pare flugas. La virbirdo pepas "Jingtaj! Jingtaj!" kaj la birdino respondas trile: "Ŝanbo! Ŝanbo!" La lokaj popolanoj rigardas tiajn birdojn bonaŭguraj kaj neniam ĝenas ilin. Oni kredas, ke ili estas reenkarniĝo de la geamantoj Ljang Ŝanbo kaj Ĝu Jingtaj, kaj rigardas ilin simbolo de la fidela amo.


Vi povas legi poemon de Armand SU pri la sama fabelo ĉi tie