La lingvomasxino (J. S. VEEN)

LA LINGVOMAŜINO

de J. S. VEEN


   Sinjoro Hakma, mezaĝa nederlandano, ŝparis en kelkaj jaroj iom grandan sumon, kiun li uzis por efektivigi sian multjaran revon fari grandan vojĝon al tre malproksima lando. Kun sia edzino li aviadile flugis al Japanio kaj tie restadis ĉirkaŭ kvin semajnojn. Li havis multe por rakonti, kiam li post la libertempo en la fora lando revenis en sian ĉiutagan rutinon kiel kontoristo. Tamen li havis ankaŭ ion por montri al la kolegoj.

   "Jen tute nova invento," sinjoro Hakma diris kaj li prenis el sia teko objekton. Ĝi aspektis kiel longforma plata skatolo.

   "Ĝi iom similas magnetofonon," diris kolego, "Sed mi vidas nenian lokon por enmeti bobenon aŭ kaseton."

   "Ĉi tio estas io alia," parolis sinjoro Hakma. "Io, kion vi ankoraŭ neniam vidis. Atentu."

   Li manipulis stangeton sur la aparato. "Klik," sonis kaj elstariĝis malgranda pokalo, kiu laŭ formo similis al la finaĵo de trumpeto. Sinjoro Hakma nun premis butonon. "Klik," denove sonis kaj alia pokalo elstariĝis, duone granda kiel la alia. Montriĝas, ke la malgranda estas deprenebla de la aparato, al kiu ĝi restas tamen ligata per ŝnuro. La pokaloj aperis ne el unu flanko de la aparato, sed el la du malgrandaj vertikalaj flankoj, starante unu kontraŭ la alia.

   "Aŭdu," diris sinjoro Hakma. Li tenis la malgrandan pokalon antaŭ la buŝo kaj flustris nekompreneblajn sonojn. El la granda pokalo laŭte sonis monotona voĉo. La kolegoj aŭdis en sia propra nederlanda lingvo: "Bonan matenon. Mi parolas al vi per la lingvomaŝino. Per ĉi tiu mi povas paroli en dekdu diversaj lingvoj, kvankam mi scipovas ne ĉiun el ĉi tiuj. La maŝino aŭtomate tradukas per la lingvoj: angla, araba, ĉina, franca, germana, hispana, itala, japana, nederlanda, pola, portugala kaj rusa."

   "Tradukmaŝino," ekkriis unu el la kolegoj. "Tio estas interesa objekto. Ion tian mi vere neniam vidis. Traduko en dekdu lingvoj! Ne bagatelo!"

   "En nia manĝejo laboras arabo," diris la plej juna kolego. "Ni voku lin kaj vidu, ĉu li povas kompreni."

   Baldaŭ la arabo venis en oficejan salonon. Iom sinĝena rideto kovris lian vizaĝon; li ankoraŭ ne bone parolis la nederlandan.

   "Mi ŝaltas la maŝinon je la araba," diris sinjoro Hakma. Li flustris refoje la nekompreneblajn sonojn kaj laŭte sonis parolado el la granda pokalo. Nun la nederlandaj kolegoj komprenis nenion. La arabo tamen ankaŭ ne montris signon de kompreno. Tre mirigite li rigardis al sinjoro Hakma kun lia aparato.

   "Ho, pardonu," diris sinjoro Hakma, "Mi erare ŝaltis la portugalan."

   Li korektis la eraran ŝalton kaj denove ekflustris. Tuj de kompreno ekbriletis la vizaĝo de la arabo. Lia amata gepatra lingvo estas uzata en moderna teknikaĵo. Ĉi tio tre ĝojigis lin kaj karestone li al si mem ripetadis la sonojn: "Belameĥanisma... belameĥanisma..."

   "Ĉi tiu maŝino estas miraklo," rimarkigis la ĉeflibrotenisto, "Tio estas inventaĵo mondskua. Per ĝi malaperos ĉiuj ĝenoj pro multlingveco. Kion vi flustris en la aparaton? Ĉu ĝi estas iu kodo per kiu vi ordonas al la aparato?"

   "Jes," respondis sinjoro Hakma. "Estus facile, se oni povus flustri en la maŝinon per ĉiu el la dekdu lingvoj. Tute simple mi flustre parolus la nederlandan. La fabrikanto komence celis al io tia. Dum provoj dum la fabrikado montriĝis, ke la idiotismoj malebligas la aŭtomatan tradukadon. Idiotismo estas nombro da vortoj, kiuj esprimas kiel tuto specialan nocion. La samaj vortoj sinsekve komprenataj laŭ sia propra senco prezentas tute alian nocion. Ekzemple en nia lingvo 'Kio estas al la mano?' signifas 'Kio estas la afero?' 'Li bone estas sur la altaĵo de tio' signifas 'Li multe scias pri tio'."

   "Krom la idiotismoj," aldonis la korespondisto, "ekzistas alia malfacilaĵo, nome la homonimoj."

   La korespondanto estis persono, kiu emis ŝajnigi sian scion pli vasta ol ĝi reale estis. La truojn en sia scio li simple plenigis per fantaziaĵoj. Tamen li validis en la malgranda oficejo societo kiel lingvisto. Li ja korespondis krom nederlande ankaŭ angle kaj germane.

   "Homonimoj," daŭrigis la korespondisto, "Tio estas unu sama vorto kun du aŭ pluraj signifoj tre diferencaj. Ekzemple en nia lingvo 'bord' signifas jen teleron jen tabulon. Kaj 'glas' jen glason jen vitron. Cetere precipe en la angla abundas homonimoj. Ni prenu la anglan vorton 'matter', kiu signifas aferon, materion, manuskripton, dokumentojn kaj puson. Laŭ kiu signifo la aparato traduku? Jen problemo simila al tiu de la kvadraturo de la cirklo! Oni povus sin helpi per afiksoj. 'Matter-tja' por afero, 'matter-tji' por manuskripto, ktp. Kompreneble la aparato devus esti programita laŭ sia sistemo kaj la alflustranto devus ellerni kiun afikson li ĝustaloke uzu. Tre komplike! Mi supozas, ke vi flustras al la maŝino tute pretajn frazojn lernitajn el libro, kiu apartenas al la maŝino. Tio estas laŭkompre simpla solvo, sed tiel libera parolado ne estas ebla."

   "Ne," diris sinjoro Hakma, "Mi ne uzas fiksitajn frazojn. Tion oni trovas en la fremdlingvaj frazolibretoj por turistoj. Ne, mia maŝino funkcias ne laŭ ĉi tiu principo limiga. Mi ankaŭ ne bezonas aldoni klarigajn vortetojn. Montriĝis, ke oni tre malfacile lernas lardi sian paroladon per tiaj aldonoj. Pli oportune estas lerni la specialan maŝinlingvon. Ĝi estas facile lernebla kaj en ĝi mankas la ĝenaj elementoj, pri kiuj vi ĵus parolis."

   "Nu, klara maŝinlingvo facile lernebla ŝajnas al mi taŭga rimedo por solvi la problemojn," diris la korespondisto.

   "La aparato konsternos mian bofraton," ridetante diris sinjoro Hakma. "Li sin okupas pri tiel nomata mondlingvo. Ĝi nomiĝas Eksterrampo... stelrompanto... aŭ io tia. La tre malmultaj parolantoj de ĉi tiu lingvo fakte formas sekton. La ĉefa punkto en ilia kredo estas, ke iam okazos miraklo, nome enkonduko de ilia lingvo en ĉiuj lernejoj fare de la ŝtatestroj de la tuta mondo."

   "Rilate la nomon vi eraras," rimarkigis la korespondisto, "Fine de la pasinta jarcento ĉi tiun lingvon inventis la sveda inĝeniero Vahlenson. Je la fino de sia vivo li vagis en Parizo kiel almozpetanto. La korekta nomo de la lingvo cetere estas Aspirinto. Vahlenson elektis la nomon, pensante pri la germana medicinaĵo Aspirino. Tiam nova kaj tre konata forpelanto de doloroj. Lia lingvo forpelos la lingvomalfaciliaĵojn. Do Vahlenson opiniis la nomon Aspirinto tre taŭga."

   "Kiom bone vi scias tion," diris la tajpistino, "Mi neniam aŭdis pri tio. Nur en krucvortenigmoj mi kelkfoje renkontis la vorton Ido. Ĝi ankaŭ koncernas mondlingvon, ĉu ne?"

   Kun sia kutima aplombo la "lingvist" respondis: "Tio signifas Internacian Duan Onilingvon; fakte ĝi estas reformita Aspirinto."

   "Mia bofrato certe estos ŝokata, kiam mi prezentos al li la maŝinon," parolis sinjoro Hakma, "Nun li devos konscii, ke lia Aspirinto ne plu havas ian perspektivon. Post kvin jaroj milionoj da tradukmaŝinoj estos uzataj kaj tiam kompreneble neniu eklernos ankoraŭ Aspirinton. Cetere mi vizitos la bofraton nur fine de la aŭtuno. Li loĝas malproksime en la nordo je distanco de tri horoj per aŭtomobilo."

   Sinjoro Hakma vere amis la tradukmaŝinon. Hejme li tutajn vesperojn studis ĝian lingvon. Rapide li progresis. Post kelkaj semajnoj li sentis sin kapabla por provo. Kun sia edzino li iris manĝi en itala restoracio. En Nederlando la tuta mondo de manĝado estas reprezentata, precipe ĉinaj kaj italaj restoracioj estas troveblaj multloke. La italaj kelneroj bone komprenis la tradukaĵojn de la aparato. Provo en ĉina restoracio montriĝis ankaŭ sukceso. Tamen en najbara vilaĝo en araba nokta amuzejo ĝi ne sukcesis. La amuzejo montriĝis pure nederlanda. Eĉ la ventrodancistinoj estis tiaj.

   Ĉiam sinjoro Hakma kunportis la aparaton al la oficejo. Li faris gajigajn babilojn al la araba kolego, kiam ĉi tiu enportis la kafon matene. Sinjoro Hakma plektis en sia babilado kelkminutajn lecionetojn pri la nederlanda lingvo. Ankaŭ dum la tetrinkado posttagmeze sonis araba konversacio en la oficeja ĉambro.

   En Nederlando vivis multaj eksterlandanoj. Ofte Sinjoro Hakma havis la eblon provi sian maŝinon. Ĉiufoje sin prezentis el la ĉirkaŭstarantoj personoj, kiuj deziris ankaŭ aĉeti saman aparaton kaj jam tuj deziris eklerni la maŝinlingvon. La korespondisto sendis al japana komerca agento leteron kun la peto, ĉu li povas liveri la aparatojn. Kvar kolegoj jam anticipe komencis lerni la lingvon. En la reproduktejo de la oficejo sinjoro Hakma kopiis la lernolibron. Dekfoje... dudekfoje... ankoraŭ dudekfoje. Neniam li havis sufiĉe da kopioj. Li nepre ne bedaŭris la monon elspezitan por la aparato. En ĝi ja ankoraŭ kaŝiĝis tre grava eblo. Oni povas ŝalti specialan mikrofonon, adaptitan je sonoj ne aŭdeblaj por la homa orelo. Baldaŭ en televidaj programoj ĉiuj paroloj estos akompanataj de maŝinlingva parolo. Aŭdeble ne por la homa orelo, sed nepre por la aparato, kiu tradukas la tekston en la deziritan lingvon. Tiel per la satelitaj sendiloj oni povos spekti kaj kompreni ĉiujn, usonajn, japanajn, arabajn kaj multajn aliajn programojn. Sendube ankaŭ en la radiostacioj kaj kinejoj la aparato trovos vastan aplikadon. Sinjoro Hakma pripensis, ke tio estas tute alia afero ol tiu de Aspirinto, la mucida lingvo de la bofrato. La maŝinlingvo en du jaroj multfoje pli progresos al Aspirinto progresis dum pluraj j ardekoj. Sinjoro Hakma de tempo al tempo diskutis kun sia bofrato, kiu la lastan fojon asertis, ke Aspirinto nun baldaŭ fariĝos ĝenerala en la scienca mondo. Oni ja miksos kelkajn grekajn literojn en la alfabeton de la lingvo, por ke ĝi komplete science aspektu.

   Ĉi tiuj asertoj igis sinjoron Hakma ironie rideti kaj plifortigis ankoraŭ lian psikologian reziston kontraŭ Aspirinto. Intuicie li ĉiam rigardis la aferon aspirintistan kiel ion nebonan, ion kontraŭnaturan. Nun la faktoj rilate la lingvomaŝinon nekontesteble pravigis lian intuicion.

   Pasis kelkaj semajnoj kaj sinjoro Hakma fariĝis tre lerta lingvomaŝinisto. El Japanio venis respondo al la letero de la korespondisto. La aparatoj ne tuj estis livereblaj. La fabrikoj ne povis sekvi la grandegan postuladon. Kliento kalkulu pri atendo de minimume kvar monatoj inter mendo kaj liverado.

   Okazis intertempe, ke la edzino de sinjoro Hakma gajnis premion. Ŝi studis la francan lingvon kaj per verkaĵo ŝi gajnis en konkurso dektagan restadon en Parizo. Tio estis organizita de la franca ambasado. La franca registaro sciis fari siajn lingvon kaj landon allogaj por nederlandanoj. En Parizo kaj ĉirkaŭaĵo la geedzoj Hakma multe ĝuis la specialaĵojn de la urbo. Kvankam la ekskursa programo estis ampleksa, tamen restis horoj, eĉ tuta tago, por memstare promeni kaj amuziĝi. Tiam sinjoro Hakma agis per sia maŝino.

   Kiam sinjoro Hakma revenis en la oficejon post la restado en Parizo, li aspektis malgaje.

   "Ĉu via restado tie estis plezura?" demandis la kolegoj, "Kaj kie estas via lingvomaŝino?"

   "Hejme," malgaje respondis sinjoro Hakma.

   "Ĉu la aparato difektiĝis?" plue demandis la kolegoj. "Ĉu vi tie trovis eblon ĝin praktiki?"

   "Ĉesu pri ĉi tiu aparato," ĝemante diris sinjoro Hakma, "Jes, mi ĝin uzis. Mi renkontis francon kun sama aparato. Lia edzino kaj la mia interparolis france. Mi maŝinlingve flustris en mian aparaton dum la franco aŭskultis la francan tradukaĵon. Li ankaŭ maŝinlingve flustris en sian aparaton kaj mi aŭskultis la nederlandan tradukaĵon. Tiel ni multhore interparolis, Denove ĉirkaŭstarantoj tuj interesiĝis pri niaj aparatoj. Ankaŭ tie vivis la deziro aĉeti tian aparaton kaj lerni la maŝinlingvon. Tamen la antaŭlastan vesperon de nia restado la baterio en la aparato de la franco elĉerpiĝis. Tiam montriĝis, ke ni tute ne bezonas porti la dukilogramajn aparatojn. Rekte ni povis paroli unu kun la alia per la maŝinlingvo. Kiel ridis la edzinoj! Kaj plej terure estas, ke poste iu maljunulo sin miksis en nian maŝinlingvan konversacion kaj rakontis al ni, ke ĉi tiun lingvon li jam lernis antaŭ kvardek jaroj."

   Kun riproĉa rigardo al la korespondisto-lingvisto finis sinjoro Hakma sian parolon: "La maŝinlingvo... ho... ĝi estas esence la sama kiel la lingvo de mia bofrato. Cetere ĝin inventis ne sveda inĝeniero, sed iniciatis ĝin pola okulkuracisto."



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>