Enkomputiligis Don HARLOW

Malamikoj

de APÁTI KOVÁCS Béla

Aperis en Paco, 5/89, paĝoj 9-10


... En la militoj neniu venkas, sed ĉiu perdas ĉion ...

La batalkampo estis silenta. Ambaŭflanke la soldatoj ripozis. Kvazaŭ oni nur militekzercus kaj ĝuste dormetus post la tagmanĝo. Estis idilia bildo kaj oni kredus, ke la soldatoj vivas reĝe, partoprenante gajan piknikon sur la verda kampo.

Sed ne. La armiloj silentis nur kelkajn horojn kaj en la aero estis sentebla baldaŭa atako. De tempo al tempo la generaloj fabrikis novajn kaj novajn taktikojn kaj militplanojn por superruzi la alian.

La rekruto alvenis al la batalkampo matene. Ankoraŭ li ne estis partoprenanta veran militon. Li estis ekscitita, sed la timon superis scivolemo: Kia estas la milito? Kion oni sentas, se oni murdas?

Verdire li sciis preskaŭ nenion pri la malamiko. Li ne konis la veran celon de la milito. Li estis simpla soldato, kiu blinde plenumis la ordonojn. En la soldata lernejo li estis eminenta studento. Liaj ĉefoj estis kontentaj kaj aŭguris brilan karieron por li. Nun en la praktiko li devas pruvi la aŭguron de siaj ĉefoj.

En la tranĉeo li atendis la atakon kun iu maljunulo. La maljunulo jam transvivis multajn batalojn kaj dormeme respondadis al la demandoj de la rekruto.

-- Ne malpacienciĝu -- trankviligis li la rekruton, kiu tuj eksaltis ĉe ĉiu brueto ekster la tranĉeo kaj elŝovis sian kapon serĉante la malamikon. -- Atentu, ĉar iu vaganta kuglo traboros vian kapon!

Subite trans la monto bruo de aviadiloj disrompis la silenton.

-- Komenciĝas -- flustris la soldatoj.

La rekruto ekscitiĝis kaj arde prenis la ĉanon de la maŝinpafilo. La maljunulo mute rigardis lin.

Ek! Pafu! -- kriegis la maljunulo, vidante la proksimiĝantajn aviadilojn, kiuj pafis rakedojn al la tranĉeanoj.

La rekruto pafis, sed tro malfrue kaj la kugloj de la maŝinpafilo siblis nur post la aviadiloj.

-- Ili estis tute proksime -- grumblis la maljunulo -- tamen vi maltrafis. Ne ekscitiĝu! Agu ĉiam trankvile!

La unuan ondon de la atako ili transvivis. La aviadiloj turniĝis kaj atakis ree. La rekruto denove ne trafis. Li nur nervoze hastis, kvazaŭ li timis. Pro li la aviadiloj kaŭzis gravan domaĝon inter la tranĉeanoj.

-- Lasu al mi! -- ordonis al li la maljunulo. -- Mi montros al vi kiel uzi la maŝinpafilon. Forgesu ĉion, kion vi lernis en la lernejo. La praktiko estas tute alia.

La rekruto hontante flankentiriĝis kaj timeme rigardis la maljunulon.

Unue ankaŭ li eraris. La aviadiloj bonege manovris, ofte trompante la tranĉeanojn. Tiam la maljunulo blasfemis longe, sed rapide rekonsciiĝis kaj atendis la alian atakon.

La aviadiloj senĉese atakis ilin. Nun li celis pli precize kaj trafis iun sovaĝe atakantan aviadilon. La knabo eksaltis vidante la fumon el la vosto. Li ekkriegis plengorĝe:

-- Sukceso! Ĝi estas trafita!

Sed la maljunulo silentis. Li estis senmova. Lia kapo falis sur la maŝinpafilon, kvazaŭ li volus ripozi iomete.

La rekruto retiris lin kaj tiam li vidis malgrandan ruĝan truon sur la frunto. Li paliĝis genuenfalante kaj komencis vomi.

*

Li dormis, kiam la silenton distranĉis la alarmo en la ripozejo de la ĉasaviadilistoj. Ili tuj kuregis al la aviadiloj kaj post kelkaj minutoj ili jam flugis super la grizaj nuboj direkte al la malamiko.

Malsupre estis trankvile. El la aviadilo li ŝatis rigardi la pejzaĝon. Ĝi similis al grandega mapo.

-- Baldaŭ mi ekvidos la linion de la serpentumanta fronto, kie malsupre soldatoj tremas de niaj bomboj kaj rakedoj. Ili kuŝaĉas en la tranĉeoj kiel aĉaj ratoj. -- li pensis. -- Mi forbalaos ilin.

Ili komencis ataki. Senindulge li ĵetis sin al la tranĉeanoj. La bomboj kaj rakedoj kaŭzis grandegan panikon. Tamen ili ne povis disrompi la kontraŭstaron de la malamiko. Ili estis akceptitaj per densa artileria fajro. Apenaŭ ili povis savi sin.

Ankoraŭ li neniam timis. Li fidis sian aviadilon. Krom tio li sentis la kamaradan helpon de aliaj aviadilistoj. Dum la milito ili ĉiam venkis. Tamen nun li antaŭsentis malbonon. Li nur ne sciis kian. Prefere li returniĝus kaj forflugus. Sed en la alia momento denove lin kaptis kuraĝigaj pensoj:

-- Mi forbalaos tiujn aĉajn ratojn! Ek!

Li celis kaj pafis. La rakedoj eksplodis malantaŭ la tranĉeo. Jam delonge li ne pafis tiom malbone. Li flugis pli proksime al la malamiko. Li decidis likvidi la maŝinpafilon, kiu senĉese pafis kontraŭ lian aviadilon. La maŝinpafisto havis bonŝancon. Ĉiufoje li sin savis kaj batalis plu kontraŭ la aviadilon.

Lin ĉagrenis la malsukceso kaj komencis ataki pli intense la maŝinpafiston. En la kajuto estis varmege, kvazaŭ li flugis en la infero. Sed nun tio ne interesis lin. Antaŭ li estis nur unu celo: ĉiumaniere venki la maŝinpafiston. Kvazŭ de tio dependus la sukceso de la milito.

Ĉirkaŭ li la mondo bolis. Ankaŭ liaj militkamaradoj batalis heroe kaj maldensigis la vicojn de la malamiko en la tranĉeo.

Li klare vidis la vizaĝon de la maŝinpafisto, kiel surprizite li falis sur sian armilon. Tiam ĉiela feliĉo trakuris lian koron kaj li ekkriis:

-- Sukceso! Huraaaa ...!

Li estis ĝojebria. Liaj militkamaradoj vane avertis lin pri la danĝero.

-- Katapultu! Vi flamas. La malamiko trafis vian aviadilon.

La ĝojo surdigis lin. En la megafono li ne aŭdis la avertojn.

La motoroj ĉesis funkcii. En la kajuto iĝis tomba silento. Tiam subite li sobriĝis. Lia aviadilo estis trafita kaj li ne povis direkti ĝin plu. Retrorigardante li vidis kiel teruran sonĝon la fumantan voston de la aviadilo.

Jam estis malfrue katapulti. La aviadilo flugis tro malalte super la arbaro. Baldaŭ grandega eksplodo skuis la arbaron ĵetante disen la fajrantajn partojn de la aviadilo.

Post jaroj, kiam oni jam komencis forgesi la militon, vaganto trovis la restaĵon de la aviadilo. Longe li serĉadis inter ili ĝis neatendite li ekvidis arĝente brilantan cigaredujon. Li scivoleme malfermis ĝin. La cigaredujo estis malplena. Nur eta flaviĝinta foto de blonda knabino estis en ĝi. Ŝi ĉarme ridetis al li. La vaganto indiferente forĵetis la foton kaj metis la cigaredujon en la poŝon. Ankoraŭ iomete li serĉadis inter la arbustoj kaj fajfante li iris pluen kvazaŭ nenio estis okazinta.