Enkomputiligis Don HARLOW

La pilgrimo de Leono al Mekko

de Jean-Louis Basile AGBOLO

Aperis en Ondo da Vero 24, trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando


En vilaĝo situanta inter savano kaj rivero vivis pastro. En la savano estas sovaĝaj bestoj, kies reĝo estas Leono. Vespere la pastro trapreĝis sian rozarion. Kelkajn minutojn poste Leono eniris lian domon. Estis seka sezono, kiam la arbaroj estis bruligitaj. La pastro ne sciis kion fari. Ĉu kaŝi sin ie aŭ forkuri? Nesciante kion fari, li surgenuiĝis, krucis la brakojn kaj ekpreĝis. Leono alproksimiĝis, kaj je kvin metroj for de la pastro, surgenuiĝis, krucis la brakojn kaj kondutis kvazaŭ ĝi preĝus. Leono ege miris pri la sinteno de la pastro, ĉar tiun ĉi ĝi jam konsideris mortinta pro timo. Kiam la pastro malfermis la okulojn, li trovis Leonon surgenuanta, la okulojn fermitajn. Tuj li forkuris al apuda vilaĝo. Nokte ankaŭ Leono reiris hejmen.

En la semajno, ĉasisto, kiu ne povis ion kapti dum la ĉasado, vidis Leonon. Li pafis al Leono multfoje, sed Leonon li ne trafis. Leono ne mortis. Laca pro pafado, la ĉasisto forkuris, ke Leono ne mortigu lin. Li kuris, ankaŭ Leono. Tre laca por ne plu povi daŭrigi la kuradon, li klopodis surgrimpi arbon starantan ĉe rivero. Kiam li atingis la mezon de la arbo, li vidis sur ties branĉoj grandan boaon. Dume Leono alvenis sub la arbo, ĝemante. Tiu ĝemado vekis krokodilon, kiu dormis en la akvo de la rivero. La krokodilo malfermis sian buŝon por kapti la ĉasiston, se hazarde li defalos de la arbo. Kion povis fari la ĉasisto?

Li ne povis surgrimpi la arbon, ĉar tie atendis la boao; li ne povis fali en la akvon ĉar la faŭko de la krokodilo pluatendis lian enfalon; li ne povis degrimpi surteren, ĉar Leono ne estos ne senpardona. Vere en tre embarasa situacio troviĝis la ĉasisto. Ĉar li estas kristano, li ekpreĝis. Jen anĝelo venis kaj savis lin el tiu situacio. Rimarkinte la intervenon de la anĝelo Leono decidis adori dion.

Reirinte en la savanon, Leono konvertiĝis al Islamo. Ĉar Leono estas kruelega kaj Alaho permesas, ke adeptoj mortigu nekredantojn, Leono estas kuraĝigita mortigi ĉiujn aliajn bestojn. Kelkajn jarojn poste Leono iris al Mekko por fariĝi El Haĝ Leono. Reveninte, Leono organizis feston, parolis pri Mahometo, pri la nobla Korano kaj pri la espero de la eterna vivo.