Enkomputiligis Don HARLOW

Miraĝo

de F. TUGLAS

elestonigis Henrik SEPPIK

el Kvin noveloj, Tallinn: Eesti Raamat, 1985, paĝoj 111-124


Tiu ĉi parto de la arkipelago estis kvieta. La maro estis plena de rifoj, la markoloj inter la insuloj malprofundaj. Grandaj ŝipoj malofte erarvenis ĉi tien.

La loĝantaro vivis trankvilan kaj laboreman vivon. La viroj fiŝkaptis, paŝtis la brutarojn kaj kulturis la vinberejojn. La virinoj sidis malantaŭ ŝpinioj aŭ klakigis eksilojn.

Aŭtune alvenadis komercistoj kaj alportis feron, ornamaĵojn kaj novaĵojn el la vasta mondo. En la krto de la insulestro oni tiam foiris dum pluraj tagoj. La fremduloj ŝanĝis la komercaĵojn kontraŭ vinbareletoj kaj retsakoj kun lano kaj revelis al la kontinento.

Dum la maturiĝo de la unuaj vinberoj la insulanoj festis ĉiujare rikoltfeston.

Tage junuloj kaj junulinoj iris el domo en domon, portante vinberarojn kaj glorkantante al la ĝojiganto de ĉiuj. Vespere la viroj sidis longan tempon antaŭ la pordegoj, rakontante pri la tempoj pasintaj, dum el la olivboskoj aŭdiĝis danco kaj muziko kiel en la tagoj de Daphnis kaj Chloë.

Ĉar la insulanoj estis konservintaj ankoraŭ multajn idolanajn morojn. Ilia estanteco estis interplektita kun la pasinteco.

Jam iliaj prapatroj trovis en la valo marmorstatuon, kiu prezentis dormantan viron kaj virinon, en la lumo de torĉo kliniĝantan super li. De tiam ili kultis la verkon kiel dipatrinon, kiu funebras sian filon.

Tio estis popolo tro vivoĝoja, por eĉ la morton vidi malĝoja.

Ili estis bonvolemaj kaj humilaj. Kiam la insulestro prenis la plej bonajn fiŝakvojn al si aŭ ne donis kalkulraporton pri la preĝeja kaso, tiam ili konsentis je tio. Kelkiu paŝtisto aŭ salajrulo grumblis por si mem, sed ĝis vortoj tio ne venis.

Tio estis ja popolo, kutimiĝinta al la ĉirkaŭanta vivo kaj ne povanta ion pli bonan eĉ imagi.

Tiun jaron estis tre severa vintro. Dum tutaj semajnoj malvarma pluvo frapadis la rokojn, la maro plaŭdis minace kaj akra vento balais la insulon.

La insulanoj sidadis en la kabanoj ĉe fajro kaj faris manlaboron. Dum la tuta vintro neniu fremdulo venis al iliaj bordoj kaj ankaŭ el ili neniu preterveturis la ekstremajn rifojn. Malofte eĉ najbaro vizitis najbaron.

Sed tiam venis subite printempaj tagoj. La sunbrilo estis blindige akra. La kretbordoj de la ekstremaj insuloj helblankiĝis en la daŭro de kelkaj tagoj. Sukriĉa herbo kreskis okulvideble.

Milda vento karesis la branĉojn de blanka saliko kiel harojn de knabino. Ĝi venis el oriento, venis el okcidento, turniĝis al sud-okcidento, ĉesis por tagoj. La ĉiela volbo ardis kiel blua silko super la helanta maro.

Kiam la paŝtisto Nikias levis sur la paŝtejo la vizaĝon, li vidis unu ĉielon malfermiĝi post la alia. La juna koro plena de melankolio, li rigardis la vastaĵojn, kiuj kreskis unu el la alia kiel florburĝonoj el florburĝonoj.

Ho, ĝi estis tiel profunda, tiel malproksima, tiel senlima! Kaj Nikias sentis sin tiel sola kaj forlasita.

Sed kiam li turnis la okulojn malsupren. li vidis la teron kaj maron en la heleco de la senmova suno. Li vidis la vilaĝon en la valo, vidis la grandan korton de la insulestro kaj la filinon de la insulestro paŝi tra la korto. Kun la manoj sur la randoj de la korbo, kiun ŝi havis sur la kapo, la brusto alta, kruroj nudaj, tiel ŝi iris al la marbordo, kiel reĝidinoj en antikva tempo.

Ho, nun Nikias sciis, kial li estis tiel malgaja!

Tie iris kaj kantis reponde al la maro lia amatino. La malpezaj vualoj flirtantaj en la silkeca vento kiel flugiloj, tiel iris tiu, kiun li sopiris, sed neniam esperis akiri.

Ĉar kio estis li, paŝtisto Nikias, por povi eĉ rigardeti al ŝi? La bastono kaj ŝalmo kaj vila hundo, kiu persekutante sian voston dancis ĉirkaŭ li, estis lia sola havaĵo.

Kiam en la vesperoj li iris kun la brutaro tra la vilaĝo, haltis antaŭ la korto de la insulestro kaj ĵetis rigardon trans la ŝtonbarilon, la filino de la insulestro turnis arogante la dorson. Kaj kiam li faris tion la duan fojon, venis la insulestro mem kaj kriis kontraŭ li, ronde svingante la tuberhavan bastonon.

Ho, nun Nikias sciis, kial li estis tiel malgaja! Kaj li turnis la vizaĝon al la vilaĝo kaj rigardis la pejzaĝojn, kiuj etendiĝis malsupre.

La vinberejoj nigris ankoraŭ kiel ŝtuparoj sur la montdeklivoj. Junaj branĉoj eligis ĝermojn, ĝermoj foliojn -- la vinberujoj komencis leviĝi de la tero al la suno.

Laŭ montdeklivo supreniris kvin homoj. Sur iliaj ŝultroj estis grandaj pelktitaj korboj kun nigra humo, kiun ili portis al la vinberejo de la insulestro.

Tio estis la malfeliĉa Koras kun siaj edzino kaj infanoj. Iliaj dorsoj estis ĝibaj, manoj plenaj de kaloj kaj piedoj sangaj. Apenaŭ moviĝetis pensero en la griza kalva kapo de Koras, dum li tiel iris antaŭ sia familio.

Ĝi estis mia kampo, de kie mi venas, li meditis; ĝi estis mia kampo, kien mi iras, li remeditis; ĝi estas mia humo, kiun mi portas.

Nun mi havas nenion, li meditis post kelka tempo.

Kaj li rememoris la tagojn de la juneco, kiam li edziĝis, kiam la familio pligrandiĝis, kiam malsanoj kaj akcidentoj travis ilin. Tiam li faris ŝuldojn, ĝis la insulestro forprenis ĉion.

Li devis doni siajn kampojn kaj forlasi la domon. Kiel taglaboristo li devis sklave labori sur siaj antaŭaj kampoj. En ĉambra angulo de fremdulo eduki la infanojn -- je sklavoj kiel li mem.

Kaj Koras ekĝemis.

Tio ŝajnas esti tiel aranĝita, li meditis. La mondo ne povas ekzisti en alia ol nur tiu maniero. Tio estas ordo kaj justeco sub la lazura ĉielo. Ne estas donita feliĉo al ĉiuj! li sopirĝemis, levetante la korbon sur la maljunaj ŝultroj.

Ĉasr ne estas atingintaj ion pli bonan eĉ tiuj, kiuj iris serĉi tion en aliaj landoj, malantaŭ insuloj kaj maroj. Riĉeco kaj malriĉeco troviĝas ĉie, kien la homo povas iri per siaj mallongaj paŝoj.

Kaj Koras vidis, kiel malsupre en la boathaveno de la insulestro Kleon, maristo kaj migrulo, riparis boaton. Lia rezinkovrita vesto brilis kiel felo de lutro, lia hakilo leviĝadis kaj malleviĝadis, dehakante splitojn.

Tiu viro estas ja vidinta la mondon, sed ĉi tien li ĉiam revenadis.

Nun li sidis rajde sur la renversita boato, enbuŝigis tabakon, rigardis jen al la maro, jen al la tero kaj kraĉis larĝarke.

Agrabla estus la vivo, li diris al la helpanto, se ne ekzistus riĉuloj. La mondo estas bona, sed ne por ni. Ni kuras post pano, post la aliaj kuras pano. Por la aliaj oro, por ni tero. Tiel, tiel, junuleto!

Kaj li kraĉis ree.

Poste li ekrakontis pri la landoj, kiujn li estis vizitinta, kaj pri tiuj, pri kiuj li estis aŭdinta. La mondo estas stranga! Sed en unu rilato ĝi estas egala: malriĉulo laboras kaj riĉulo senokupe rigardas tion. Rikoltas tiu, kiu ne semis, kaj sur lanaj kusenoj dormas tiu, kiu ne tondis la ŝafojn.

Per la kurba polekso li faris rondon en la direkto al la tero kaj maro.

Al kiu apartenas la kampoj? li demandis. Ĉu al tiu, kiu portas humon kaj plantas vinberujojn? Al kiu apartenas la fiŝoj en la maro? Ja al tiu, kiu kaptas ilin per reto? Sed ne estas tiel, li respondis ree. Ankaŭ ni vidas la maron kaj teron, sed havas ni nek vinberejojn nek fiŝkaptejojn. Ni ruladas barelojn de aliaj homoj, ni kaltrafas fremdajn boatojn, tio estas nia tasko. Tiel, tiel, junuleto!

Kaj lia ironia rigardo trafis preterpase Koras, klinite suprenirantan la montdeklivon, kaj haltis sur la monto, kie staris Nikias en la lazuro de la ĉielo, apogante sin al la bastono, dum la hundo persekutante sian voston dancis ĉirkaŭ li.

2

Estis posttagmeza tempo kaj la suno duonvoje al subiro. La aero estis senmova kaj plena kvazaŭ de ora polvo.

Tiam okazis antaŭ la okuloj de Nikias, Koras kaj Kleon en la ĉielo io stranga.

La vastaĵo super la maro estis nerimarkite fariĝinta plumbe griza. Ia peza kupolo estis pendiĝinta super la akvaro. Kaj en tiu grizaĵo estiĝis vertikale kaj oblikve iaj teruraj strioj.

Nikias, Koras kaj Kleon sentis, kvazaŭ el tiu senfinaĵo subite ondo de malvarmo ŝvebus en ilia direkto.

Ĉiam pli kaj pli multe da oblikva lumo aperis en la ĉielo. Ĝi moviĝis kiel varpo sur teksilo, supren kaj malsupren, dekstren kaj maldekstren. Subite ekblovis kvazaŭ ventpuŝo, kaj ĉio estis malaperinta.

Antaŭ la mirantaj rigardantoj leviĝis apud neĝplenaj stratoj vicoj de grandegaj domoj kun neĝkovritaj tegmentoj. Malrapide faladis neĝeroj, poste la neĝado ĉesis. Pro la neĝo la plumbokolora ĉielo apenaŭ plilumiĝis.

Dume jam unuj kaj aliaj en la vilaĝo estis venintaj sur la straton, levintaj la okulojn al la ĉielo, tiam ektimiĝinte ekkriintaj kaj svingintaj la manojn. Pro la kriado elkuris ĉiam novaj kaj novaj grupoj.

Subite vidiĝis granda urbo kun senlimaj strataroj, palacoj, preĝejoj, pontoj kaj turoj.

Ĝi leviĝis, terura kaj granda, kaŝante la ĉielon kaj maron -- la turoj estis kvazaŭ falontaj sur la vilaĝon!

Nikias, Koeras kaj Kleon ekkuris, la unua kun la bastono en la mano, la dua kun la korbo renversite sur la kapo, la tria kun la hakilo sur la ŝultro. Kleon kuregis kiel lutro sur la splitplena marbordo, la hundo saltadis bojante ĉirkaŭ Nikias. Subite ĝi tiris la voston inter la piedojn kaj ekvinzis (1).

La kurantoj miksiĝis en la popolamaso sur la vilaĝa strato. Tie estis viroj, virinoj kaj infanoj.

La vizaĝo de la potisto estis ŝmirita per argilo, la manoj de la bakisto per pasto, kaj la forĝisto tenis ankoraŭ ruĝan feron per la tenilo. En la pordo de la barbiro staris viro kun duono de la kapo tondita, kaj trans lian ŝultron rigardis la majstro, ankoraŭ instinkte klakante per la tondilo.

Virinoj kunfrapis la manojn, tenante suĉinfanojn sur la brakoj. Blindaj maljunulinoj ŝmacis per la sendentaj buŝoj, kun la stultaj vizaĝoj turnitaj al la ĉielo. Infanoj, kun mallongaj pantalonoj kaj plataj piedoj, cirkulis kvazaŭ en foiro tien kaj reen.

Sed ĉiam pli stranga kaj pli terura fariĝis la ĉielo. La vizio malvolviĝis kiel teksaĵo..

Aperis stratego kun senmezura perspektivo. Eksvarmis homoj, komence kiel apenaŭ distingeblaj polveroj, ĝis la konturoj klariĝis: ruliĝis veturiloj, galopis rajdantoj, rapidis zigzage piedirantoj.

La pontarkojn transveturis radveturiloj kvazaŭ tutaj domoj kun brilantaj vitraj muroj. La metalaj vestoj de la rajdantoj brilegis, la kasktufoj el ĉevalharoj svingiĝis en la aero. Kaj la figuroj de la unuopaj homoj iĝis pli kaj pli klaraj -- ili kvazaŭ dancis tra la vitreca vastaĵo.

Kio tio estis: Kaj kie tio estis?

Ĉiam pli tumulta fariĝis la vidaĵo. Kvazaŭ blovego de vento estus balainta la amasojn. Homgrupoj kuniĝis, veturiloj veturegis trupe -- sed poste ĉio ree ordiĝis.

Subite kuris tra la popolamaso unuopa nigra viro, svingante la ostecajn manojn, kun la buŝo malfermita. Estiĝis ia malordo, la homoj plirapidigis siajn paŝojn.

Tiam subite la popolamasoj retiriĝis, kaj laŭ la konveksa ponto proksimiĝis areto da homoj. Tio estis plejparte ĉifonvestitaj virinoj, kun terkoloraj vizaĝoj kaj ekstreme malgrasaj, portantaj sur la brakoj aŭ tirantaj post si tiajn samajn infanojn.

Ili paŝis malrapide kaj peze. Parto el ili postrestis kaj novaj aliĝadis al ili. La ponto ŝajnis fleksiĝi sub la mizeraj piedoj de tiu malalta kaj kurbiĝinta grupo.

La lasta homo en la vilaĝo estis kurinta sur la straton. Ili silentis retenante la spiradon, kun la buŝoj malfermitaj, manoj tremantaj kvazaŭ pro febro. Ilin estis ekokupinta nekomprenebla teruro.

Subite elpenetris tra la popolo, pleniganta la straton, aro da kavalerianoj kun levitaj lancoj, la homojn kvazaŭ forbalaante de antaŭ si. Ili galopis kun plena rapideco en la proksimiĝantan grupon, piedpremante ĝin, pikante per la lancoj kaj hakante per la glavoj.

Tio influis tiom neatendite la insulanojn, ke la virinoj komencis kriegi, ekkaptis per la manoj je la kapoj kaj kuris en la domojn, por post momento reaperi.

Tiu tumulto daŭris nur unu momenton, post tio ĉiuj disiĝis, sed sur la neĝo nigris jen tie, jen ĉi tie flakoj de sango kaj kuŝis kelkiu infano, malforte movante la membrojn kiel vundita cikado. Iu virino kuris tordante la manojn de unu infankadavro al alia, ne trovante la sian.

Subite aperis malantaŭ la arko de la ponto sennombraj popolamasoj, rapide proksimiĝante. Super iliaj kapoj flirtis en la senbrua vento standardoj, la vizaĝoj kunfandiĝis en unusolan nigran makulon, la manoj leviĝis multnombre kiel branĉoj.

Denove aperis galopante la kavalerianoj, ilia alo eniĝis en la popolamason, sed post momento ĝi estis frakasita kiel papera birdo. Ĉevaloj sen rajdantoj kuris trans la ponton, rajdantoj sen ĉevaloj falis trans la balustradon kiel nigraj ŝtipoj.

Tiam ĉio miksiĝis en unu kapturna tumulto: tabulbariloj rompiĝis, kvazaŭ ili estus kartonaj, veturiloj renversiĝis kvazaŭ ludiloj, homoj falis kvazaŭ kuloj. Sed ili venadis senĉese, senĉese laŭ la senfinaj stratoj!

Tiam aperis taĉmento kun bajonetoj, pafiloj alvangiĝis, malgrandaj fumstrioj leviĝis supren -- la popolamaso disiĝis kvazaŭ forbalaite, dum nur tordiĝantaj korpoj restis sur la neĝo.

Ĉiuj insulanoj levis la manojn kaj ekkriis pro teruro. Ili diskuris kiel ŝafaro, sed baldaŭ retrovis sin kune gapantaj la ĉielrandon.

Nun disruliĝis antaŭ ili bildoj, unu pli terura ol la alia.

La tumulto havis jam neniun formon kaj limon. Ne distingiĝis plu unuopaj partoj de homo, nek unuopa homo el la amaso. Ĉio moviĝis kiel nigraj kaj grizaj makuloj, kiujn de tempo al tempo kaŝis nuboj de fumo kaj neĝo.

La popolamaso ĵetiĝis kiel ĉifono de unu stratflanko al alia, tien kaj reen sur la fenfinaj bazaroj. Tio estis kvazaŭ senĉesa ondado de nigre ŝaŭmanta maro. Kaj super ĉio morta silento!

Tiam ekleviĝtis subite de malantaŭ la domoj karbnigraj nuboj. Densa fumo penetris sur la straton, disvastiĝis super la tero, la mortvunditoj movis la manojn kaj piedojn en la nuboj de haladzo.

La spektantoj estis sufokiĝontaj antaŭ tiu bildo, tenante la kapojn per la manoj kaj mallaŭte ĝemante. Kaj ili vere ĝojis, kiam super la konstruaĵoj vidiĝis ondantaj flamoj, senkoloraj kaj malvarmaj.

Sed ĉiam pli terura kaj rapide fariĝis la kuregado kaj galopado. Tiuj estis tutaj armeoj, kiuj nun atakis unu la alian. Homgrupoj dispeciĝis kvazaŭ inter feraj ruliloj. Iu giganto disrompis per krudferaj manoj domojn, homojn kaj arbojn.

La neĝo nigris pro sango, kadavroj kuŝis senorde sur la bazaro, falintaj ĉevaloj baraktis, kun la piedoj en la aero -- ĝis iu nevidebla forto forbalais la renversitajn veturilojn kaj kadavrojn kaj sur la bildo disvastiĝis malklara ombro.

Sed baldaŭ ekvidiĝis malantaŭ ĝi sennombhraj popolamasoj, marŝantaj rekte kaj fiere, dum centoj da standardoj ondadis en la aero. La fabela procesio plilarĝiĝis kaj plilongiĝis ĝis senfineco.

La stratoj leviĝis kiel bretoj unu super la alian, la procesio zigzagis kiel serpento, la standardoj disetendiĝis kiel nuboj -- en la tuta ĉielo ondis la kreskantaj vicoj de la homoj, marŝantaj peze kiel bronzaj gigantoj kaj malpeze kiel nebulaj vizioj.

Tiam ĉio komencis malaperi, ia vualo sterniĝis super la vastaĵo, malrapide falis ankoraŭ neĝeroj, sed poste la nuboj fariĝis pale grizaj kiel fumo, ĝis ree ekvidiĝis plumbokolora ĉielo super la maro kaj insuloj.

La suno estis malleviĝinta malalten.

Tra cindorkolora nubo penetris ruĝa rebrilo, disvastiĝante sur la akvosurfaco kiel sanga glavo. Tio estis malvarme hela lumo, vibranta nigre kaj skarlate, miksiĝante kun la akvo kaj tero, fandante en si ĉion.

3

La homoj staris kvazŭ ebriaj. Poste komenciĝis rumoro, plilaŭtiĝanta ĝis kriado. Poste ĝi silentis momenton, por denove iĝi same laŭta.

Nikias staris senmove, gapante per larĝe malfermitaj okuloj al la ĉielo. Li vidis tie ankoraŭ la galopantajn rajdantojn kaj flirtantajn standardojn. Tiam li ekviŝis per la maniko la frunton, sed la vizio ardis ĉirkaŭ kaj en li.

Koras frotis la okulojn, volante vekiĝi, sed li vidis, ke l aliaj ĉirkaŭ li estas same skuitaj, kaj ne komprenis, kio fakte estis okazinta. Ĉiam ankoraŭ li vidis la senkarnajn manojn kaj kliniĝinte rapidantajn mizerajn virinojn.

Sole Kleon ridetis ironie. Li batis per la tendenecaj manoj al la leda antaŭtuko kaj kraĉis por konfirmo de la vortoj.

Se ne fleksiĝas, tiam rompiĝas, li murmuris por si mem. Kiu ne submetiĝas, tiu surleviĝas, li ripetis. Oni batu pli forte, por ke venu deziro kontraŭbati. Pli forte, pli forte! li vokis al la popolo.

Nun mi havas nenion, li meditis post kelka tempoSubite la vetero estis fariĝinta venta. La maro ŝaŭmis ruĝe kaj la suno subiris kvazaŭ sangopokalo. Vento ŝiradis la mizerajn tegmentojn kaj la ĉifonaĉojn de la homoj. La vizaĝoj de la virinoj bluis kaj la viroj staris kun amara mieno, la manoj en la poŝoj pugnigitaj.

Por ĉiuj ne sufiĉas eĉ propra morto, diris Kleon, des malpli vivo. La ĉielo ne apartenas al ĉiuj, li murmuris, pri la tero ni eĉ ne parolu. Kaj kiel povus tiu leviĝi en la lasta tago, li remokis, kiu en la antaŭlastaj neniam leviĝis.

Tion dirinte li surŝultrigis la hakilon kaj fajfante ekiris. Li iris al la boathaveno de la insulestro.

La viroj postrigardis lin. Ili ekvidis subite la luksan domon, bonajn fiŝakvojn kaj nigrajn kampojn de la insulestro. Kaj poste ili vidis la insulestron mem stari en la pordego kaj kolere rigardi la virojn.

Koras ektiris la korbon pli profunden sur la kapo kaj rapide ekiris.

Sed iom malproksimiĝinte li diris al siaj malgrasa edzino kaj malsanemaj infanoj: Estas maljuste, ke ni devas kulturi nian kampon por fremdulo...

Pli multe li ĉi-foje ne pensis.

Nikias staris ankoraŭ momenton, sed post tio li rapidis persekuti la diskurintajn brutojn, kun la humoro ankoraŭ pli distrita. Subite ĉio antaŭa ekŝajnis al li malproksima, personaj zorgoj ne plu ekzistis, nur la flirtantajn standardojn li vidis ankoraŭ.

La venta mallumo venis baldaŭ, sed neniu en la vilaĝo volis dormi.

La viroj turnadis sin sendorme de unu flanko al alia, poste ili leviĝis kaj iris al Kleon. Tiu sidis en la fiŝkapta dometo de la insulestro en lanterna lumo gratetis la hundon de Nikias kaj parolis, ne levante la kapon:.

Tiel, tiel, amiko, favaj ni estas ĉiuj kaj hundoj ni estas ĉiuj. Nur ni grumplas pli malmulte, ankoraŭ malpli multe ni mordas. La homo estas hundo inverse, hundo de pli malbona speco. Tiel, tiel, amiko, ci ne komprenas min, sed ĉu ci opinias, ke mi la homojn komprenas?

Tiam li levis subite la kapon kaj demandis abrupte:

Ĉu vi volas teron? Ĉu vi volas liberecon? Ĉu vi malŝatas la servuton?

Kaj la viroj respondis kvazaŭ el unu buŝo: Jes!

Tiun nokton oni maldormis longan tempon kune, parolis flustre. Koras suspiris balancante la kapon, Nikias svingadis la manojn, kun la vangoj febraj, sed Kleon flamigis ĉiujn per sarkasmo. Hejmen oni iris ŝtele, kaŝante la lanternojn sub la baskoj, kiujn la uragano ŝiradis kaj tiradis.

Matene kolektiĝis grupoj unu post la alia en la korto de la insulestro.

Kiu enoficigis lin kiel insulestron? oni demandis subite. Neniu sciis tion. Lia patro estis tio,s ame la avo. Sed poste ĉio malaperis en la krepusko de la tempoj. Sed kion li estis farinta, en tio troviĝis jam nenia krepusko.

Ili postulis la insulestron, kaj tiu venis, maĉante ankoraŭ panon kaj kun miru sur la vizaĝo. Kion ili volas? li demandis malsevere.

Li donu kalkulraporton pri la preĝeja havaĵo, oni diris al li. Li fordonu la manon de la vidvinoj kaj orfoj. Li ne ekspluatu la kompojn de la komunumo en siaj interesoj.

Ni malsatas, diris Kleon malantaŭ la aliaj.

Ni volas liberecon! vokis Nikias antaŭ ĉiuj.

Liberecon vi povas ricevi tiom, kiom vi volas, diris la insulestro glatigante la barbon, sed ĉiujn rajtojn mi heredis de miaj patro kaj avo.

Ni ne konas viajn patron kaj avon! oni kriis al li. Ni volas ricevi tion, kio apartenas al ĉiuj!

Sed jam la insulestro estis malaperinta, kaj subite en ĉiuj pordoj kaj fenestroj aperis per kulasblokoj provizitaj pafiltuboj.

La estro estis jam delonge preta por ĉio! La domo estis plena de armitaj dekestroj kaj komplicoj!

Hundo! kriis Kleon, kurante antaŭen. Mi volas ankaŭ cin grateti!

Sed en tiu momento ektondris pafiloj, kaj la kadavro de Kleon ruliĝis malsupren de la ŝtuparo. Kaj en la sama momento iu kriis: brulas! brulas! kaj ĉiuj vidis ĉe la rando de la vilaĝo fumkolonon.

Ili kuris tiom rapide kiom ili povis tien kaj trovis, ke la kabano de unu farmulo brulas. Sed plej strange: ili trafis serviston de la insulestro, kiu per torĉo ekbruligis ankaŭ la najbaran bienon, kaj samloke mortigis lin.

Post tio la armita popolamaso rekuris al la domo de la insulestro. Ŝtonoj flugis nube kontraŭ la pordojn kaj fenestrojn, ĉion detruante. Sed tuj retondris la pafiloj, aspergante la teron per sango.

Tiel komenciĝis tiu sanga batalo.

Tio estis kruela ekstazo, pleniganta la animojn. Tio estis ŝaŭmanta kolero, postulanta agojn.

La viroj impetis en la batalon kun hakiloj kaj rompiloj, kaj la virinoj portis en la antaŭtuko ŝtonojn kvazaŭ suĉinfanojn. La vunditojn oni portis sur ŝtupetaroj flanken, kiuj estis sendifektaj, tiuj kuregis trans la mortintojn en la batalon.

Kaj en tiu tumulto neniu rimarkis, kiam unuopa boato remis al la maro. La insulestro fuĝis. Li aŭdis la malproksimiĝantan batalkrion kaj rigardante returne vidis, kiel fajrokolono leviĝas super lia domo.

Kiam la batalo ĉesis, neniu el ĝiaj iniciatintoj estis sendifekta. Estis falintaj Nikias, Koras kaj Kleon. La vilaĝo estis plena de mortintoj kaj ruinoj. La virinoj ploris multajn tagojn kaj super unuj kaj super la aliaj.

Kaj neniu eĉ komprenis, de kio ĉio ĉi estis komenciĝinta. Ĉu tio estis sorĉo, ĉu tio estis vizio, ĉu tio estis terura sonĝo? La postrestintoj frotis la okulojn, demandis unu la alian, sed ne trovis respondon.

Sed la suno leviĝadis kaj subiradis. La vivo daŭris kiel antaŭe. Kaj ankaŭ la homoj devis vivi.

Tio estis malfacila somero. Estis dezertigitaj la kampoj, bruligitaj la domoj, mankis laboruloj. La malmola tero ne kreskigis grenon kaj la venta maro ne donis facile kaptaĵojn.

Kaj aŭtune en strang maniero neniu fremdulo venis al la insulo. La insulanoj ne eksciis, kio estis okazinta en la cetera mondo. La sekvantan aŭtunon la venantoj havis jam novajn novaĵojn kaj la malnovaj estis forgesitaj. Kaj tiel ĉio restis por la insulanoj nekonata.

Sed iun fruan printempon la estro boatveturis en akompano de armitaj viroj ree al la insulo. Li dungis geservistojn, rekonstruis sian domon, rekomencis preni impostojn, kaj la antaŭa vivo daŭris. Nur lia kaprobarbo tremis pli multe.

Kiam li estis travivinta sian tempon, lia filo fariĝis insulestro.

Tiu parto de la arkipelago estis kvieta kaj restis tia dum longa tempo. La popolo vivis ree trankvilan, malriĉan kaj laboreman vivon. Estis kreskinta nova generacio, iom malgaja kaj flegma. Ĝi estis diskreta, kvazaŭ penante rememori ion.

Sed dum maturiĝo de la unuaj vinberoj la insulanoj festis ankaŭ nun ĉiujare rikoltfeston.

Tage la junuloj kaj junulinoj iradis el domo en domon, portante vinberarojn kaj kantante antikvajn kantojn. Vespere la viroj sidis longan tempon antaŭ la pordegoj, rakontante pri la tempoj pasintaj, dum el la olivbosko aŭdiĝis mallaŭta muziko kaj danco.

1917


Piednotoj

(1) vinzi: Sonimita vorto por hunda krietado.