Kruda Montarano (Lena POSxIVANA)

KRUDA MONTARANO

de Olena POŜIVANA

aperis unue en fido7.esperanto.rus, Junio, 1999


   Dum aŭtuna krepusko mankas loko pli oportuna kaj komforta, ol legejo de la universitata biblioteko. Ĉi-tie ĉio spiras per inteligenteco kaj trankvilo. Ĉi-tie regas libroj. Sed venas homoj- junaj, vivoplenaj, kaj libroj subite fariĝas nur dekoraĵoj en mirinda spektaklo.

   Malantaŭ libro oni povas kaŝiĝi kaj fari seriozan mienon, de malantaŭ libro eblas rigardi flanken kaj renkonti la konatan rigardon. Oni povas preni libron kaj kvazaŭ senintence puŝeti per kubuto la amikinon. Libron oni povas kun bruo meti sur la tablon, tiam iu rigardos vin kolere kaj minacos per fingro, kaj vi ridetos al li...

   Kaj tio daŭras, ĝis kiam malalta bibliotekistino en brilantaj okulvitroj ne diras ridetante:

   -Amikoj miaj, vi malhelpas... ĝuste tie, en la legejo, Olga, preskaŭ la nura knabino en la jura fako, kaptis per rigardo ŝian heroon el libroj: altan krispan junulon kun serioza vizaĝo kaj saĝaj okuloj. Interŝanĝo de rigardoj, ridetoj, hazardaj vortoj nature kondukis al tio, ke iun vesperon el biblioteko ili revenis kune.

   De tiam oni ofte vidis ilin kune. Ili povis paroli dum horoj, sed, fakte, parolis preskaŭ nur ŝi. Li pli ofte silentis. Eĉ pri bagatelaĵoj li parolis malrapide, pripensante ĉiun vorton. Ofte okazis, ke, ĝis kiam li finis la frazon, ŝi sukcesis reagi eĉ kelkfoje. tiamaniere ŝi diskutis kun si mem. Sed finfine ili ĉiam venis al interkonsento. Ŝi nur miris, ke ĉiam li pravis.

   Foje ili parolis tiamaniere en ŝia ĉambro de komunloĝejo. Ŝi koleriĝis. Subite muŝo aperis sur fenestra vitro. Ŝi mortigis ĝin. -Por kio?- demandis li. -Por kio vi faris tion? Ŝi turnis sin al li. Li rigardis ŝin tre serioze. -Sed kion mi faris? Nur muŝon mi mortigis. -Jes, vi mortigis. Vi mortigis tute senkulpan malgrandan estaĵon, kiu neniel ĝenis vin.

   ŝi decidis, ke li ŝercas kaj estis jam preta ridi, sed li daŭrigis tute serioze:

   -Strangaj homoj estas vi ĉiuj. Se vi vidas floron, vi nepre devas ŝiri ĝin, libelon vi ial devas nepre kapti kaj mortigi...

   Estis malfacile ne konsenti kun li. Komence ŝi volis diri, ke tio estas natura afero, ke ĉiuj faras tion, ke muŝoj disvastigas malsanojn, sed diris nur:

   -Ni estas strangaj. Hm! Kaj vi? Ĉu vi estas iu aliplanedano?

   -Vi miras, ke mi kondutas iom nekompreneble... Se vi havos iom da pacienco por aŭskulti min, mi rakontos al vi historion de mia naskiĝo...

   -Estas interese,- diris ŝi, kvankam ŝi preferus daŭrigi diskuton pri mortigo de muŝoj aŭ entute ĉesi la interparolon kaj trairi de vortoj al agoj...

   -Mi devenas el montaro... Antaŭ ducent jaroj iuj du geamantoj forkuris tien, ĉar malsupre, en la urbo, ili ne povis esti kune. Mi ne scias, kio okazis al ili: ĉu li havis edzinon, ĉu ŝiaj gepatroj malpermesis al ŝi edziniĝi... Eĉ niaj maljunuloj ne parolas pri tio, kvankam, eble, scias. Oni evitas tiun temon. Eĉ iliajn nomojn mi ne scias. Oni diras, ke ili nomis unu la alian "Feliĉo mia". Ili loĝis nur duope, kaj mankis senco uzi la nomojn.

   Ili vere estis feliĉo unu por la alia. Poste ni ĉiuj uzis tiun esprimon, kiel simplan formon de ĝentileco.

   Tiu paro trovis kaŝejon en montaro kaj ekloĝis tie. Ili havis multe da infanojn, kaj de ili devenas ni ĉiuj. Formiĝis kvazaŭ nova gento.

   Naturo donis al ili ĉion bezonatan por vivo, kaj neniam ili revenis en la urbon.

   Kiam niaj prapatroj mortis, ili petis, ke dum ilia enterigo oni ne ploru, sed kantu pri amo.

   Ili ne devigis la infanojn resti en montaro, sed testamentis al ni kelkajn leĝojn, kiujn ni obeas ĝis nun.

   Nia loko estas malfacile alirebla, kaj ni vivas sufiĉe izolite. Nur tre malofte fremduloj vizitas nin, sed ĝis nun neniu el ili restis kun ni.

   Se mi rakontus tion al homoj, verŝajne, plimulto ne kredus. Tial mi estas tiom silentema kaj de tempo al tempo kondutas nekompreneble por vi...

   -Kaj vi? Kiel vi vivis dum tiom da jaroj, nur kun geparencoj, sen amikoj, sen libroj? Ĉu eĉ televidilon vi ne havis? Kaj kiel vi lernis?

   -Mankon de geamikoj mi ne sentis, ĉar ni ĉiuj estis geamikoj Niaj prapatroj estis tre inteligentaj. Ili kunportis multe da libroj. Ankaŭ fremduloj ofte portas librojn al ni. Kiam iu el ni descendas en la urbon, antaŭ ĉio li klopodas akiri librojn por ni. Lernejon ni ne vizitis, sed niaj gepatroj instruis, kaj ni ĉiuj, se necesas, sukcesas dum ĉiuj ekzamenoj. Mi descendis ĝuste por studi en la universitato.

   Antaŭ kelkaj jaroj mia onklo aranĝis antenon, kaj nun multaj el ni havas televidilojn, sed mi ne ŝatas spekti ĝin.

   -Kaj post fino de la studado ĉu vi revenos en montaron?

   -Verŝajne, jes. La vivo ĉi-tie ne taŭgas por mi... Nun mi havas nur unu pretekston por resti,- kaj li ameme karesis ŝian kapon.

   Olga tute ne sciis, ĉu kredi lian rakonton. Eble, li volis simple allogi ŝian atenton? Nu, li sukcesis. Kaj kio?..

   El lerneja kurso de anatomio ŝi memoris, ke rezulte de geedziĝo de parencoj naskiĝas malsanaj infanoj. Do, eble, li estas tia pro iu heredita psika malsano. Sed minace balancis blankajn kapojn malproksimaj neĝokovritaj montopintoj. "Mi amas lin. Se li vere foriros, kion mi faros? Kiel vivos sen li?".

   Ĉiukaze, ŝi ekinteresiĝis pri montoj: foliumis multajn librojn, ĉie serĉis artikolojn pri tio, aliĝis al la sekcio de alpinismo...

   Iam ŝi trovis en iu malnova revuo la artikolon, kiu pruvis, ke ordinaraj homoj, kiuj denaske loĝas en valoj, ne povas vivi en tre alta montaro. Poste sekvis komplika klarigo kun amaso da kemiaj simboloj kaj latinaj terminoj, kiujn ŝi tuj forgesis. Restis nur miksita sento de espero kaj seniluziiĝo.

   se li foriros, ĉu vere ŝi ne povos sekvi lin? Sed, eble, ĝuste por ŝi li restos?! Bonege estus veni kaj morti sur liaj brakoj!..

   Jen kiuj stultaĵoj venis en la kapon de reale pensanta studantino de la universitato. Ŝi nur ridetis al tiuj siaj pensoj. Pli frue ŝi opiniis, ke homoj troigas, kiam diras, ke iu freneziĝas pro amo...

   Sed kiam nebulo kovris malproksimajn montopintojn, ŝi esperis, ke iam ili estos kune, ĉi-tie, en tiu malbona, malperfekta, sed sekura kaj kutima mondo.

   Subite li malaperis por kelkaj tagoj. Vane ŝi klopodis renkonti lin en la universitato. Veni mem en lian komunloĝejon ŝi ne kuraĝis. Kutime li ĉiam renkontis ŝin post prelegoj aŭ venis al ŝi. La nura loko, kie ŝi povus vidi lin, restis la biblioteko, kaj Olga pasigis tie la tutan libertempon.

   Tio estis por bono- alproksimiĝis sesio. Sed libroj ja estis nur dekoracioj... Ŝi pensis... "Kiom stulta estas tiu romano! Tiel kondutas viroj- komence diras diversajn allogajn stultaĵojn, kaj poste malaperas!.. Eble, mi mem devas veni al li? Eble, eĉ fali al liaj piedoj? Ne esperu, kara mia! Nu, ni imagu, ke mi amas lin, sed tio estas nur mia problemo! Falis de monto sur mian kapon, kaj mi suferu? Ne, ne atendu! bone li elpensis tion! Vidu, li descendis por studi! Sed de kie li, ili ĉiuj, pardonu, prenas monon?",

   -Ĉu vi studas leĝojn?- ŝi eĉ ne intencis levi la kapon de libro, kiam eksentis lian manon sur sia ŝultro.

   -Kompreneble, mi studas, alproksimiĝas ekzamenoj. Sed vi diru, kie vi estis dum tiom da tempo?

   -Mi malsaniĝis. "Kiom kruela mi estas, senanima!- riproĉis sin Olga, -mi pensis malbone pri li, kaj eĉ ne supozis, ke li povas malsaniĝi! Necesus veni al li, almenaŭ demandi, kio okazis, kaj mi, stultulino, pensis, kion homoj diros!"..

   -Kio okazis? Kaj kial vi ne diris al mi?

   -Dento doloris, kaj mia dekstra vango fariĝis tiom dika, ke mi hontis eliri eĉ por aĉeti panon.

   Subite ŝi stulte demandis:

   -De kie vi prenas monon?

   -Stipendion mi ricevis hieraŭ, kaj nun serioze intencas inviti vin en luksan kafejon por manĝi bonegan glaciaĵon kun nuksoj kaj ĉokolado. Ni iru tuj!

   Ŝi ŝatis glaciaĵon, sed ne volis iri ien. Ŝi preferus sidi kun li ĉi tie, en biblioteko, kaj mallaŭte paroli, diskuti kun li, kun si mem- pri nenio...

   Ŝia demando pri tio, de kie montaranoj prenas monon, jam ŝajnis al ŝi stulta kaj sensignifa. Finfine, tio ne estas ŝia afero. Gravas nur, ke li revenis. Per similaj demandoj ŝi riskas timigi sian feliĉon, kiu apenaŭ sukcesis naskiĝi. Li diris, ke la vivo ĉi-tie ne taŭgas por li. Eble, li pensis ĝuste pri tio, ke ili, ordinaraj homoj, kalkulas ĉion per mono...

   -Baldaŭ mi havas ekzamenon,- diris ŝi kaj denove komprenis, ke diris ion malĝustan. Li povas decidi, ke li malhelpas ŝin, kaj foriros.

   Sed li sidiĝis apud ŝi kaj metis la manon sur ŝian ŝultron.

   -Tiom da leĝojn vi devas studi... Tiom da leĝoj elpensis homoj, sed la socio daŭre restas maljusta...

   -Ĉu via montara socio estas pli justa?- demandis ŝi, tuj denove ektimis kaj mordis sian stultan langon.

   -Ĉu vi povas rakonti al mi pri tiuj leĝoj, kiujn testamentis viaj prapatroj?

   -Jes, sed vi, eble, ridos, ĉar por vi, ordinaraj homoj, tio povas esti nekomprenebla. Mi ne ŝatus, ke vi ridu.

   -Mi ĵuras, ke mi ne ridos. Sed ĉu estas tiom malfacila leĝo, ke mi, estonta juristo, ne povos tion kompreni?

   -Vi, eble, komprenos, sed tute ne pro tio, ke vi estas juristo,- li singarde karesis ŝian dorson kaj daŭrigis, klininte la kapon al ŝi:

   -La ĉefa leĝo estas: "Amu unu la alian".

   Ŝi apenaŭ sukcesis deteni rideton, sed li daŭrigis serioze:

   -Vi certe komprenas, ke amo pli gravas, ol riĉeco, sukceso ktp. Sed ĝi eĉ pli gravas, ol sano. Eĉ dum mortiga malsano homo, kiun oni amas, povas esti feliĉa. Mi mem vidis tion.

   -Verŝajne, por malgranda familio en montaro tio estas bonege. Sed ĉi tie, bedaŭrinde, tio ne estas aplikebla.

   Ŝi klopodis paroli tre serioze.

   -Kiel mi, ekzemple, povas ami murdiston, kiun mi juĝas? Konsentu, ke tio estas sufiĉe malfacile.

   -Laŭ ni, ne estas iu eraro, kiun oni ne povas pardoni. Estas nur unu peko, kiu ne estas pardonebla...

   Longe li silentis, kaj ŝi ne kuraĝis eĉ moviĝi. Finfine li daŭrigis speciale serioze:

   -Se iu homo per sia ago aŭ manko de ago malebligas naskiĝon de alia homo, li ne povas meriti pardonon. Nur tio meritas mortopunon kaj eternan malbenon.

   -Perfekta formuligo,- ekmiris ŝi, -Kaj ĉu vere oni mortigis iun pro tio?

   -Ne, inter ni tio okazis neniam, feliĉo mia.

   Ŝi dankeme prenis lian manon kaj diris: -Pro tio necesas manĝi glaciaĵon.

   En kafejo, kiam lin subite denove kaptis melankolio, li diris, ke baldaŭ li foriros en montaron.

   -Sed avertu min. Mi devas veni pli frue, ĉar, kiam venos vi, en via domo devas esti varme,- ŝi komprenis, ke diris tro multe, kaj ruĝiĝis.

   Post kelkaj monatoj laŭ komuna opinio ili jam estis gefianĉoj. Amikoj ofte invitis ilin kune en kinejon, por komunaj vesperoj. Kiam li rezignis, ŝi klarigis ŝerce: "Li estas kruda montarano, ne atentu".

   Ofte ŝi longe rigardis en lontanon, kaj ŝajnis al ŝi, ke grizkapaj pintoj salutas ŝin amikeme.

   Olga havis du kaŭzojn por esti feliĉa. Jam kelkaj tagoj restis ĝis diplomiĝo, kaj ŝi jam sentis, ke ŝi atendas lian infanon. Li jam sciis pri tio.

   Dum unu el tiuj feliĉaj vesperoj ŝi aĉetis multe da unuaj ĉerizoj- nun ŝi rajtas iom dorloti sin mem- kaj ili kun kelkaj knabinoj manĝis berojn kaj babilis.

   Kiam iu frapis ĉe la pordo kaj knabinoj ŝajnige ekkrietis, ŝi tuj komprenis, ke venis li, kaj volis elkuri renkonten. Sed iu malklara antaŭsento de malbono haltigis ŝin.

   -mi venis ne por longe. Mi venis por adiaŭi kun vi ĉiuj. Mi salutas vin. Estu sanaj, klopodu farti bone sen mi.

   La unuan fojon ŝi aŭdis lin, tiel ŝercantan.

   -Kaj mi? Ĉu vi lasos min?!

   -Ho, jes! Mi lasos vin ĉiujn. Mi revenos hejmen, en montaron.

   Ŝi etendis manojn al li, tute ne atentis ridetojn de kunulinoj.

   -Mi scias, ke vi ne bezonas ju7istojn en montaro. Sed dum la okupoj pri civitana defendo mi iomete studis medicinon. Mi povus esti helpanto de kuracisto, flegistino, purigistino finfine! Mi tre ^atas kuiri...

   Ĉe tiu lasta frazo ŝi mem ridetis tra larmojn, pensante pri tio, kiom senhonte ŝi trompas...

   -Vi? Vi estas libera. Estus pli bone, se vi restus ĉi-tie, ĉar al vi mankos via gepatra kulturo.

   -Sed... Necesas decidi serioze. Kion fari kun tio... kun tio, kio kunigas nin...

   -Mi tute ne scias, pri kio vi parolas. Mi estas kruda montarano. Mi eĉ forgesis, pri kio temas...

   En malproksima angulo de parko ŝi haltis por pripensi tion, kio okazis. Estonta juĝisto devis subskribi ŝian unuan verdikton. Ĉu oni povas akcepti la fakton, ke la estonta juĝisto mem kondutas kontraŭleĝe? Certe ne! Do, post kelkaj monatoj ŝi devos lasi la studadon, reveni kun ventro al gepatroj, en vilaĝon, kie ĉiu hundo konas ŝin. Kaj poste?.. Aŭ fari ĉion trankvile, kaŝe, tre simple... Kaj neniu scios... Kaj poste estos diplomo, kariero... Sed antaŭ ol juĝi aliajn, ŝi devas juĝi sin mem, kaj al si oni povus apliki la leĝojn de montaro. Ŝi devas juĝi tiun, kiu delonge fariĝis ŝia parto. Alie ŝi ne rajtas agi!..

   Lin ŝi trovis en la domo de iu amiko, kie la tuta kurso festenis okaze de diplomiĝo.

   -Ho, kiu venis?- ekkriis knaboj, -amikino de nia kruda montarano! Kiel li sukcesis akiri tiun ĉarmulinon? Nu, eniru, eniru! Sed la via, bedaŭrinde, jam tro multe manĝis kaj dormas tie, en malgranda ĉambro.

   Ŝi forpuŝis la tutan gajan kompanion kaj ĵetis sin al li.

   -Kio okazis al li? Kial vi trompas? Li neniam drinkis alkoholon!

   -Trankviliĝu, tigrino,- kriis iu junulo, -nur du glasetojn li drinkis, sed li ne alkutimiĝis, kaj por li sufiĉis, eĉ pli ol sufiĉis!.

   Li kuŝis sur la lito, vestita, dismetinte la manojn. Ŝi fermis la pordon kaj alproksimiĝis. Kliniĝis al li...

   Jes, li dormas sufiĉe firme, kaj nun lia vivo estas en ŝiaj manoj. Tiom simple estas interrompi lian vivon. Sed eĉ pli simple estas interrompi la estontan vivon, kiu jam estas en ŝi. Kaj li... Nur li kulpas pri tio! Kaj ĉu li vivos?!

   Jes, ŝi povos plenumi la verdikton! Tiom simple estos per la tutaj fortoj kunmeti fingrojn sur lia gorĝo, stari per genuo sur lian ventron kaj teni tiel, ĝis kiam li ĉesos tremi kaj maltrinkos. La estonta juristo sciis, ke okazas ĝuste tio...

   Por momento aperis la ideo veki lin, denove krii, denove peti, konvinki.... Sed ŝi sciis, ke tio estos senutila. Li estas kruda montarano.

   Ŝi etendis lian kapon, singarde ĝustigis kusenon, dum momento aŭskultis lian trankvilan spiradon. Perfidema larmo falis sur lian kolon.

   Lastfoje ŝi singarde tuŝis liajn amatajn krispajn harojn, kisis lian frunton. Kaj nun restis nur bagatelaĵoj: forviŝi larmojn, ordigi la vizaĝon kaj iel preteriri la ebrian kompanion, forturniĝi de glitantaj rigardoj kaj ŝvitaj manoj...

   Poste ŝi revenos al ili. Poste, kiam trovos forton akcepti tiun sorton, kiun li elektis por ŝi, ŝi fariĝos ilia viktimo, ilia propraĵo! Sed dume ŝi povas ankoraŭ iomete sidi ĉe li. Tutegale li vekiĝos ne baldaŭ.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>