Enkomputiligis Don HARLOW

La Okulo de la Mondo

de Robert Jordan

elangligis Don Harlow

Cxapitro 6: La Okcidentbosko


Esperantlingvaj legantoj iru senpere ĉi tien.

[For English-speakers who happen to notice this page, a comment on Esperanto orthography. An earlier version of this page used the so-called "X-convention" because of the non-availability of Esperanto fonts. Eventually, such fonts became generally available. Another version of the page supported the Latin-3 (ISO-8859-3) norm, which operates in place of the (to us, more standard) ISO-8859-1 (West European) norm. This has now been removed. The only remaining version is in Unicode, which supports the characters of most extant languages. For the Unicode version, later versions of Windows 95 and all versions of Windows 98 and later support Esperanto's special characters directly. Netscape and Internet Explorer browsers of generation four or later also support Unicode mapping.

A quick note on pronunciation for those same chance visitors: Esperanto is written phonetically (to within allophony -- don't worry if you don't get it exactly right), which means that its twenty-eight letters correspond to exactly twenty-eight sounds, with some slight variation permitted. Almost half of those sounds are similar, if not absolutely identical, to the English sounds written with the same letters. The others:

    a = 'a' in father                      j = 'y' in yes, boy
    c = 'ts' in tsar, rats                 ĵ = 's' in pleasure
    ĉ = 'ch' in church                     o = 'o' in for (NOT long 'o' in boat)
    e = 'e' in bet (NOT long 'a' in hate)  r = Spanish 'r' in pero (NOT 'rr' in perro)
    g = 'g' in get, beg                    s = 's' in swift (NEVER 'z' or 'sh' sound)
    ĝ = 'j' in just, 'g' in gem            ŝ = 'sh' in shush
    h = 'h' in horse (never silent)        u = 'oo' in boot
    ĥ = German 'ch' in ach                 ŭ = 'w' in how
    i = 'i' in machine, 'ee' in seen

The accent in a word of more than one syllable always falls on the next-to-last vowel. Note that the letter 'ŭ' is NOT a vowel; it never takes an accent, and never has a syllable of its own.

A speaker of English who knows one or two other European languages and nevertheless finds himself or herself confused by the language of the following should take heart. While most of the shorter words should be fairly apparent to anybody with a good knowledge of one or more European languages, most Esperanto authors take full advantage of the language's versatile word-formation system, and consequently many longer words bear little or no resemblance to their Indo- European counterparts. An understanding of the system, which can be gained here, may help a bit.

Note also that because of its system of grammar-coding, Esperanto sentences are not always written in the order subject-verb-object, but can be varied for effect; so if you come across a sentence that reads noun1-verb-noun2, be aware that it may not mean that noun1 verbed noun2, but rather that noun2 verbed noun1. You can find out how this works here.]


["Robert Jordan" estas la plumnomo de verkisto loĝanta en la urbo Charleston, ŝtato South Carolina. Militdeĵorinte dum iom da tempo en Vjetnamio dum la tiea milito, li poste diplomitiĝis en la militista kolegio "La Citadelo" en tiu sama urbo. Poste li laboris kiel atomteknikisto por la usona registaro, sed antaŭ pli ol jardeko decidis dediĉi sin al la verkado, en kiu fako li aperigis diversspecajn ĝenrajn romanojn -- ĝenerale nerimarkatajn -- sub diversaj plumnomoj. Li verŝajne verkis rekordan nombron da romanoj pri la konata "Conan la Barbarulo" -- entute sep; tri el ili estas lastatempe kaj kompendie represitaj por profiti de la furoreco de serio, en kiu ĉi tiu ĉerpaĵo estas parto. Oni povas diri same pri lia siatempe nerimarkita historia romano La Sango de Fallon, originale aperinta elsub la plumo de "Reagan O'Neal" sed nuntempe atribuita al la same fiktiva "Robert Jordan".

En jaro 1990 li komencis aperigi fantastan romanaron sub la ĝenerala rubriktitolo "La Rado de la Tempo", kaj tiu serio tuj ekfuroris; baldaŭ evidentiĝis, ke "Jordan" fariĝos la plej populara usona fantastisto de almenaŭ la fina duono de la dudeka jarcento.

La libroj traktas ĉefe la aventurojn de tri junuloj kaj du junulinoj el la izolita regiono "La Du Riveroj", kiu estas parte la "Shire" de J. R. R. Tolkien kaj parte ne maltipa sudorientusona agrokomunumo. Unu el la tri junuloj estas destinita fariĝi la mesio, kiu devos (kompreneble, kontraŭ la propra volo) savi la mondon kontraŭ "La Senlumulo"; ankaŭ la ceteraj ĉefrolantoj havas gravajn rolojn.

Ĝis nun (Novembro, 1999) aperis ok libroj en la serio: La Okulo de la Mondo, La Granda Ĉasado, La Drako Renaskitas, La Tenebro Ŝvelas, La Fajroj de la Ĉielo, Majstro de Ĥaoso, Krono el Glavoj kaj La Vojo el Ponardoj. En la nuna ĉapitro, unu el la ĉefroluloj, provante fuĝi de minacaj fortoj senditaj de la Senlumulo, komencas kompreni sian propran historion -- eventuale sian propran sorton -- el la murmurataj vortoj de la febra patro.

Almenaŭ kelkaj el la libroj jam aperis en tradukoj diverslingvaj; se vi interesiĝas, kontrolu ĉe la vialandaj librovendejoj. Diskutado pri la romanoj -- bedaŭrinde, nur anglalingva -- okazas ĉe la reto. Ligoj al multe pli da informoj -- ĉefe en la angla, sed foje ankaŭ en aliaj lingvoj, ĉefe la sveda -- troveblas ĉi tie. La kopirajto © 1990 restas kompreneble ĉe la verkinto respektive eldoninto. La verkinto konscie evitas la reton, sed informon pri la eldoninto kaj eventuale rimedojn por kontakti tiun vi povos trovi ĉi tie. Ĉi tiun ĉapitron mi aperigas nur kiel specimenon, verŝajne tolereblan laŭ la doktrino "Fair Use".]


Sub la lunlumo Rand efektive ne povis vidi, kion li faras, sed la vundo de Tam ŝajnis nura malprofunda tranĉeto ĉe la ripoj, ne pli longa ol unu mano. Li kapneis pro nekredemo. Li multfoje vidis, kiam lia patro ricevis damaĝon pli fortan ol tion, kaj ĉesis labori nur sufiĉe longe por lavi la vundon. Li rapide kontrolis Tamon de verto ĝis plando por io sufiĉe terura por kaŭzi la febron, sed nur la unusolan vundeton li povis trovi.

Kvankam malgranda, tiu unusola vundeto tamen sufiĉe gravis; la ĉirkaŭa karno brulige varmis. Ĝi eĉ pli varmegis ol la cetero de la korpo de Tam, kaj tiu cetero sufiĉe varmis por kunpremigi al Rand la makzelojn. Tiel broga febro povus mortigi, aŭ lasi nur kvazaŭfantomon de la iama homo. Li trempis tukon en akvo el la akvujo, kaj vastigis ĝin sur la frunton de Tam.

Li provis maltrude lavi kaj bandaĝi la tranĉaĵon sur la ripoj de la patro, sed ĝemetoj ankoraŭ interrompis la mallaŭtan murmuradon de Tam. Nudaj branĉoj turis super ili, minace flirtantaj en la vento. La Trolokoj, ne sukcesinte trovi lin kaj Tamon, certe foriros post reveno al la ankoraŭ senhoma biendomo. Li volis kredigi sin pri tio, sed la nenecesa detruado ĉe la domo, ties sensenceco, ne lasis en li spacon por tiaj kredoj. Estis danĝere supozi, ke ili rezignos antaŭ ol ili mortigos ĉion kaj ĉiun, kiun ili povos trovi; nur malsaĝulo povus dependi de tia ŝanco.

Trolokoj. Lumo supre, Trolokoj! Estaĵoj el barda fabelo, venintaj el la nokto por frakasi nian pordon. Kaj Vanuo. Lumo brilu sur min, Vanuo!

Li abrupte ekkonsciis, ke li tenas la neligitajn finaĵojn de la bandaĝo en senmovaj manoj. Rigida kiel kuniklo ĵus vidinta la ombron de nizo, li malestime pensis. Kolere kapneante li finis ligi la bandaĝon ĉirkaŭ la bruston de Tam.

Sciante, kion li devos fari, eĉ farante tion, li tamen ne ĉesis timi. Kiam la Trolokoj revenos, ili certe komencos traserĉi la arbaron apud la bieno por trovi spuron de la homoj eskapintaj. La kadavro de la mortigita Troloko informos ilin, ke tiuj homoj estas proksime. Kiu povis scii, kion faros Vanuo, kion ĝi povos fari? Kaj antaŭ tio, la komento de lia patro pri la aŭdokapablo de la Trolokoj estis en lia menso tiel laŭta, kvazaŭ Tam estus ĵus dirinta tion. Li rimarkis sin rezisti kontraŭ la emo meti manon sur la buŝon de Tam, por silentigi ties ĝemojn kaj murmurojn. Kelkaj spuras per odoro. Kion mi povas fari kontraŭ tio? Nenion. Li ne povis malŝpari tempon ĉagreniĝi pri problemoj, kontraŭ kiuj li povis fari nenion.

"Vi devas silenti," li flustris al la orelo de la patro. "La Trolokoj revenos."

Tam ekparolis mallaŭte, raŭke. "Ankoraŭ vi belas, Kari. Ankoraŭ belas kiel junulino."

Rand grimacis. Lia patrino mortis jam antaŭ dek-kvin jaroj. Se Tam kredis ŝin ankoraŭ vivanta, la febro estis eĉ pli intensa ol Rand supozis. Kiel li povus silentigi Tamon, nun kiam silento povus egali vivon?

"Panjo deziras, ke vi silentu," Rand flustris. Li paŭzis por forigi subitan streĉitecon en la gorĝo. Ŝi havis bontraktajn manojn, tiom li povis memori. "Kari deziras, ke vi silentu. Jen. Trinku."

Tam soife glutis el la akvosako, sed post kelkaj glutetoj li forturnis la kapon kaj rekomencis mallaŭte murmuradi, tiel mallaŭte, ke Rand ne povas kompreni. Li esperis, ke tio estas tro mallaŭta por aŭdiĝi ankaŭ de spurantaj Trolokoj.

Li haste daŭris fari bezonataĵojn. Tri kovrilojn li vindis ĉirkaŭ kaj inter la stangojn tranĉitajn de la ĉaro, farante provizoran brankardon. Li povos porti nur unu flankon, lasante la alian treniĝi sur la tero, sed tio devos sufiĉi. El la fina kovrilo li tondis per sia tranĉilo strion, poste ligis po unu finon de la strio al ĉiu stango.

Kiel eble plej neĝene, li levis Tamon sur la brankardon, ektimante je ĉiu ĝemo. Lia patro ĉiam antaŭe ŝajnis nedetruebla. Nenio povus damaĝi lin; nenio povus haltigi lin, eĉ malrapidigi lin. Ke li estas en tia stato, tio preskaŭ forrabis de Rand la kuraĝon, kiun li ĝis tiam kreis en si. Sed li devos daŭrigi. Nur tio instigis lin movi sin. Li devos.

Kiam Tam finfine kuŝis sur la brankardo, Rand hezitis, poste deprenis la glavozonon de la talio de la patro. Kiam li ligis tion ĉirkaŭ si, li strange sentis pri ĝi. Zono kaj ingo kaj glavo kune pezis nur kelkajn kilogramojn, sed kiam li eningis la klingon, tio ŝajnis tiri je li kiel pezego.

Li kolere riproĉis sin. Mankis tempo por stultaj fantaziojoj. Temis nur pri unu granda tranĉilo. Kiom da fojoj li revis pri tio, porti glavon kaj aventuri? Se li povis mortigi per ĝi unu Trolokon, certe li povos konkeri aliajn. Sed, li bonege konsciis, ke estis nura bonŝanco tio, kio okazis en la farmdomo. Kaj liaj revaj aventuroj neniam entenis la klaketadon de liaj dentoj, aŭ la vivosavan fuĝadon noktomezan, aŭ lian patron mortontan.

Li haste kovris Tamon per la fina kovrilo, kaj kuŝigis la akvosakon kaj la ceterajn ŝtofojn sur la brankardon apud la patro. Profunde enspirante, li surgenuiĝis inter la stangoj kaj levis la kovrilostrion trans la kapon. Tio lokiĝis ĉe la ŝultroj kaj sub la brakoj. Kiam li ekprenis la stangojn kaj ekstaris, la pliparto de la pezo falis sur la ŝultrojn. Tio ne ŝajnis multa. Provante marŝi glate, li ekiris al Emond-Kampo; la brankardo skrapis la teron malantaŭ li.

Li jam decidis celi la Minejo-Ŝoseon kaj sekvi tion ĝis la vilaĝo. La danĝero preskaŭ certe estos pli granda laŭ la ŝoseo, sed Tam ricevos tute neniom da helpo se li mistrafos la vojon provante trairi la arbaron kaj la noktan mallumon.

En la mallumo li preskaŭ paŝis sur la Minejo-Ŝoseon antaŭ ol li konsciis pri tio. Kiam li ekrimarkis sian situon, ĉe li ŝtopiĝis la gorĝo. Li rapide forturnis la brankardon kaj retrenis ĝin inter la arbojn, poste haltis por regajni iom da spiro kaj silentigi la tamburadon de la koro. Ankoraŭ anhelante, li turnis sin orienten, al Emond-Kampo.

Estis pli malfacile vojaĝi tra la arbaro ol treni Tamon laŭ la ŝoseo, kaj la nokto certe ne helpis, sed estus freneze sekvi la ŝoseon mem. La celo estis, atingi la vilaĝon sen renkonti Trolokojn; sen vidi ilin, prefere. Li devis supozi, ke la Trolokoj ankoraŭ ĉasas ilin, kaj pli-malpli baldaŭ ili ekscios, ke la du ekfuĝis vilaĝen.

Tio estis la plej kredebla celo, kaj la Minejo-Ŝoseo estis la plej probabla vojo. Li verdire trovis sin pli proksima al la vojo, ol plaĉis al li. La nokto kaj la subarbaj ombroj ŝajnis tre magran protekton en kiu kaŝi sin for de la vidopovo de eventuala vojaĝanto.

Lunlumo filtriĝanta tra nudaj branĉoj nur sufiĉe iluminis por miskredigi la okulojn, ke ili vidas ĉion subpiedan. Radikoj ĉiupaŝe minacis faligi lin, malnovaj rubusoj ekkaptis liajn krurojn, kaj subitaj engrundaj kavaĵoj aŭ tumuloj duonfaligis lin kiam lia piedo surplandis nenion krom aeron kie li atendis firman teron, aŭ stumbligis lin kiam la piedfingro trafis grundaĵon dum ĝi ankoraŭ moviĝis antaŭen. La murmurado de Tam fariĝis laŭta ekĝemo kiam ajn unu el la stangoj tro impete renkontis radikon aŭ rokon.

Necerteco igis lin traserĉi la mallumon ĝis brulsentis liaj okuloj, aŭskulti kiel neniam antaŭe li aŭskultis. Ĉiu skrapo de branĉo sur branĉo, ĉiu susuro de la pinonadloj, haltigis lin, streĉigis al li la orelojn, ĉesigis lian spiradon pro timo, ke li eble ne aŭdos ian avertan sonon, pro timo, ke ĝuste tiun sonon li eble aŭdos. Nur kiam li certis, ke temas nur pri la vento, li daŭris.

Laceco malrapide trarampadis liajn brakojn kaj krurojn, enigita tien de nokta vento, kiu mokis liajn jakon kaj mantelon. La pezeco de la brankardo, tiel eta je la komenco, nun provis faligi lin al la tero. Jam liaj stumbloj ne entute rezultis de mispaŝoj. Lacigis lin la preskaŭ neĉesigebla baraktado por ne fali preskaŭ tiom, kiom la efektiva laboro treni la brankardon. Li ja ellitiĝis antaŭ tagiĝo por fari siajn taskojn, kaj krom la vojaĝon al Emond-Kampo li faris preskaŭ tuttagan laboron. Je iu ajn ordinara nokto, li ripozus antaŭ la kameno, legante eron el la librareto de Tam antaŭ enlitiĝo. Liaj ostoj sorbis la pikan froston, kaj lia ventro rememorigis lin, ke li nenion manĝis post la mielkukoj de Majstrino al'Vir.

Li murmuris al si, kolerante pro tio, ke li ne prenis iom da manĝaĵoj ĉe la farmo. Ne gravus kelkaj aldonaj momentoj. Kelkaj momentoj por trovi iom da pano kaj fromaĝo. La Trolokoj ne estus revenintaj en la daŭro de nur kelkaj momentoj. Eble la panon nur. Majstrino al'Vir kompreneble insistos surtabligi antaŭ li varman manĝegon post ilia alveno ĉe la gastejo. Kredeble, vaporantan teleron da ŝia densa ŝafidaĵa stufaĵo. Kaj iom el tiu pano, kiun ŝi bakadis. Kaj multege da varma teo.

"Kiel inundo ili transfluis la Drakomuron," Tam subite eldiris, per voĉo laŭta kaj kolera, "kaj per sango ili lavis la landon. Kiom mortis pro la peko de Laman?"

Rand preskaŭ falis pro surpriziĝo. Li lace demetis la brankardon sur la grundo kaj malligis sin. La tukostrio postlasis dolorigan sulkon sur la ŝultroj. Ĝibigante por malstreĉi la muskolnodojn, li surgenuiĝis apud Tam. Fuŝserĉante la akvosakon, li inspektis la arbaron, vante provante vidi per la pala lunlumo la ŝoseon, kiu kuŝis ne dudek paŝojn for, antaŭen kaj malantaŭen. Tie moviĝis ombroj. Sole ombroj.

"La Trolokoj ne inundas, patro. Nu, ne nun. Ni baldaŭ estos sekuraj en Emond-Kampo. Jen, akvo."

Tam flankenpuŝis la akvosakon per brako, kiu ŝajne regajnis sian tutan fortecon. Li ekkaptis la kolumon de Rand kaj tiris tiun sufiĉe proksimen por ke li sentu ĉe sia vango la varmegecon de la patra febro. "Sovaĝuloj, oni nomis ilin," Tam urĝe eldiris. "Tiuj stultuloj insistis, ke ili estos forviŝeblaj samkiel rubaĵoj. Kiom da bataloj fiaskigitaj, kiom da urboj bruligitaj, antaŭ ol ili frontis la veron? Antaŭ ol la nacioj kunstariĝis kontraŭ ili?" Li delasis Randon, kaj lian voĉon plenigis malgajeco. "La kampon ĉe Marath tapiŝis la kadavroj, kaj nenia sono krom la krioj de kornikoj kaj la zumado de muŝoj. La sensupraj turoj de Karhien, torĉe brulantaj tra la nokto. La tutan vojon al la Brilaj Muroj ili bruligis kaj mortigis antaŭ ol oni deturnis ilin. La tutan vojon al --"

Rand mane ekkovris la patran buŝon. Revenis la sono, ritma batado, sendirekta inter la arboj, kiu malkreskis kaj refortiĝis pro la ventoŝanĝo. Ĝenite, li malrapide turnis la kapon, provante decidi, de kie ĝi aŭdiĝas. Movoflirto deangula allogis lian okulon, kaj li tuj ekkaŭris super Tam. Surprizis lin senti la glavotenilon firme tenata en la mano; sed li pliparte atentegis la Minejo-Ŝoseon, kvazaŭ tiu vojo estus la unusola realaĵo en la tuta mondo.

Ondumantaj ombroj en la oriento malrapide apartiĝis por montriĝi ĉevalo kaj rajdanto sekvataj de altaj, amasaj formoj, kiuj trotadis por sekvi la beston. La pala lunlumo glimis de lancopintoj kaj hakiloklingoj. Rand eĉ ne supozetis, ke temas pri vilaĝanoj venantaj por helpi. Li sciis, kio ili estas. Li povis senti tion, kiel sablon skrapantan ĉe liaj ostoj, eĉ antaŭ ol ili sufiĉe alproksimiĝis por ke la lunlumo rivelu la kapuĉan mantelon, kiu volvis la rajdanton, mantelon, kiu pendis neperturbate de la nokta vento. Ĉiuj formoj aspektis nigre en la nokto, kaj la ĉevalhufoj eligis la sonojn de ordinara ĉevalo, sed Rand rekonis ĝin disde ĉiu alia.

Malantaŭ la nigra rajdanto venis koŝmaraj formoj kun kornoj kaj muzeloj kaj bekoj, Trolokoj en duobla vico, kunpaŝante; botoj kaj hufoj sammomente frapis la teron kvazaŭ obeantaj unusolan menson. Rand nombris dudekon dum ili preterkuris. Li scivolis, kia homo kuraĝus turni la dorson al tiom da Trolokoj. Aŭ, verdire, eĉ al nur unu.

La trotanta roto malaperis okcidenten; frapsonaj piedfaloj laŭgrade silentiĝis en la mallumo. Sed Rand restis, ne movante muskolon krom por spireti. Io instigis lin certi, absolute certi, ke ili estas for, antaŭ ol li movu sin. Li finfine faris profundan enspiron kaj komencis stariĝi.

Tiun fojon la ĉevalo faris tute nenian sonon. Terure silente la nigra rajdanto revenis; lia tenebra rajdbesto haltadis post ĉiu kelkioma paŝo dum ĝi malrapide remarŝis laŭ la vojo. La vento pli forte ekbloviĝis, ĝemante inter la arboj; morte senmova pendis la mantelo de la rajdanto. Kiam ajn la ĉevalo haltis, la kapuĉita kapo turnis sin flank-flanken dum la rajdanto inspektis la arbaron, serĉante. Orte de Rand la ĉevalo ree haltis, la ombroplena antaŭo de la kapuĉo turnis sin al tiu loko, kie li kaŭris super la patro.

La mano de Rand konvulsie rigidiĝis ĉe la glavotenilo. Li sentis la rigardon same kiel en tiu mateno, kaj refoje tremetis pro la malamo, eĉ se li ne povis vidi tion. Tiu vualito malamis ĉiun kaj ĉion, ĉion vivantan. Malgraŭ la frosta vento, ŝvito gutaris sur la vizaĝo de Rand.

Tiam la ĉevalo plumovis sin, kelkajn sensonajn paŝojn kaj rehalton, ĝis Rand povis vidi nur malklaran silueton en la nokto, longe for laŭ la vojo. Tio povus esti io ajn, sed li ne ĉesis rigardi ĝin eĉ unu sekundon. Se li ĉesus vidi ĝin, li timis, ke li revidus tiun nigran rajdanton nur kiam tiu silenta ĉevalo reaperus tute apud li.

La ombro abrupte revenis, rapidante, preterirante lin per silenta galopado. La rajdanto nur rigardis antaŭ si dum li rapidis okcidenten en la nokton, al la Nebuleca Montaro. Al la farmo.

Rand malstreĉiĝis, glutante aeron kaj manike forviŝante la ŝviton de la vizaĝo. Ne plu gravis al li, kial la Trolokoj venis. Se li neniam ekscios tion, li estos kontenta, nur la tuta afero finiĝu.

Skuante sin, li rapide kontrolis la patron. Tam ankoraŭ murmuradis, tamen tiel mallaŭte, ke Rand ne povis konstati la vortojn. Li provis doni al tiu trinkaĵon, sed la akvo elfluis sur la mentono. Tam tusis pro la flueto, kiu eniris la buŝon, kaj tuj rekomencis murmuradi, kvazaŭ ne okazis interrompo.

Rand ĵetis iom pli da akvo sur la tukon sur la frunto de Tam, remetis la akvosakon sur la brankardon, kaj rerampis inter la stangojn.

Li ekiris kvazaŭ post longnokta dormado, sed la nova fortikeco nelonge daŭris. Timo komence kaŝis lian lacecon, sed kvankam restis la timo, tamen rapide evidentiĝis la laceco. Li baldaŭ denove stumbladis, provante ignori malsaton kaj dolorantajn muskolojn. Li atentis meti unu piedon antaŭ la alian sen ekfalo.

En la menso li bildigis al si Emond-Kampon. Ŝutroj staris malfermitaj kaj la domoj estis lumigitaj por la Vintronokto, homoj krisalutadis unu la aliajn kiam ili preterpasis dum sia vizitado, violonoj plenigis la strataeron per "Stultaĵo de Ĝaem" kaj "Ardeo Ekflugas". Haral Luhhan jam drinkis tro da brando, kaj ekkantis "La Venton en la Hordeo" per ranega voĉo -- tion li ĉiam faris -- ĝis la edzino sukcesis silentigi lin, kaj Ken Bŭi decidis pruvi, ke li ankoraŭ povas bone danci, kaj Mat planis ion, kio ne okazos ĝuste tiel, kiel li intencis, kaj ĉiu scios, kiu respondecis, eĉ se tio estos nepruvebla. Bildigante tion al si, li preskaŭ povis rideti.

Post iom da tempo, Tam denove ekparolis.

"Avendesora. Oni diras, ke ĝi ne semas, sed ili portis greftaĵon al Karhien, arbidon. Reĝan mirdonacon por la Reĝo." Kvankam li ŝajnis kolera, li tamen preskaŭ ne sufiĉe laŭtis por ke Rand povu kompreni. Kiu povus aŭdi lin, tiu ankaŭ povus aŭdi la brankardan skrapadon sur la tero. Rand pluiris, nur duone aŭskultante. "Neniam ili pacas. Neniam. Sed ili portis arbidon kiel signon de la paco. Cent jarojn ĝi kreskis. Cent jarojn da paco kun tiuj, kiuj pacas kun neniuj fremduloj. Kial li dehakis ĝin? Kial? Sango estis la prezo de Avendoraldera. Sango -- la prezo de la orgojlo de Laman." Li denove mallaŭtiĝis ĝis murmurado.

Rand lace scivolis, kian febrosonĝon Tam nun spertas. Avendesora. La Arbo de la Vivo laŭdire havis multajn miraklajn kvalitojn, sed neniu fabelo menciis arbidon, aŭ iun "ili". Estis nur la unu, kaj tiu apartenis al la Verda Viro.

Nur tiun matenon li estus sentinta sin stulta, pripensante la Verdan Viron kaj la Arbon de la Vivo. Tiuj estis nuraj fabelaĵoj. Ĉu do? Trolokoj ĉimatene estis nuraj fabelaĵoj. Eble ĉiuj fabeloj veris, same kiel la novaĵoj alportataj de la kolportistoj kaj komercistoj, ĉiuj bardaj fabeloj kaj ĉiuj historioj nokte rakontataj antaŭ la kameno. Eble li baldaŭ vere renkontos la Verdan Viron, aŭ Oĝeran giganton, aŭ sovaĝan, nigre vualitan Ajelanon.

Li rimarkis, ke Tam denove paroladas, foje murmurante, foje laŭte ĝis komprenebleco. Li kelkfoje paŭzis por rekapti la spiron, poste daŭrigis kvazaŭ li supozis sin parolanta dum la tuta tempo.

" ... bataloj ĉiam varmas, eĉ en la neĝo. Ŝvita varmeco. Sanga varmeco. Nur la morto malvarmas. Montodeklivo ... sola loko, kiu ne haladzis pro la morto. Devis eskapi la haladzon ... vidaĉon ... aŭdis bebon krii. Iliaj virinoj batalas apud la viroj, foje, sed kial ili permesis al ŝi veni, tion mi ne ... naskis tie, sola, antaŭ ol ŝi mortis pro la vundoj ... kovris la infanon per sia mantelo, sed la vento ... forblovis la mantelon ... infano, blua pro la malvarmeco. Ankaŭ ĝi devis morti ... ploris tie, en la neĝo. Mi ne povis forlasi infanon ... ni ne havis proprajn gefilojn ... ĉiam sciis, ke vi deziras gefilojn. Mi sciis, ke vi amos ĝin, Kari. Jes, karulino. Rand estas bona nomo. Bona nomo."

La kruroj de Rand subite ekperdis sian restantan fortikecon. Li stumblante surgenuiĝis. Tam ĝemis pro la ekskuiĝo, kaj la ŝultrojn de Rand tranĉis la strio de kovrilo, sed li rimarkis neniun el la du okazoj. Se Troloko ekaperus antaŭ li, ĝuste tiam, li simple rigardus ĝin. Li transŝultre okulis Tamon, kiu refalis en senvortan murmuradon. Febrosonĝoj, li malgaje pensis. Febroj ĉiam alportas koŝmarojn, kaj tiu estis nokto por koŝmaroj eĉ sen febro.

"Vi estas mia patro," li laŭte diris, etendante manon por tuŝi Tamon, "kaj mi estas -- " La febro pli fortis. Multe pli fortis.

Li senhumure baraktis por ekstari. Tam murmuris ion, sed Rand rifuzis plu aŭskulti. Per sia propra pezeco tiregante je la fuŝfabrikita brido, li provis koncentri sian menson je tio, fari unu plumbecan paŝon post alia, atingi la sekurecon de Emond-Kampo. Sed li ne povis ĉesigi la eĥon en la malantaŭo de la menso. Li estas mia patro. Nur temas pri febrosonĝo. Li estas mia patro. Nur temas pri febrosonĝo. Lumo, kiu mi do estas?