Enkomputiligis Don HARLOW

Paneo

de Donald J. HARLOW

Aperis en esperanto, januaro 1972, paĝoj 10-11


Pri ĉi tiu novelo mi volas unue danki al s-ino WOESSINK-NAGATA Akiko. En 1971, kiam ŝi efektive redaktis la revuon esperanto (kvankam alia nomo aperis kiel ĉefredaktoro), ŝi petis, ke mi verku du artikolojn por tiu revuo. La dua estis ĉi tiu novelo, kies kerna intrigo rilatas al la lingva problemo, kaj ŝi afable -- eble pli ol afable -- konsentis aperigi ĝin.

Akiko, kiu poste dum multaj jaroj redaktis la bultenon UNO kaj Ni kaj servis, pro siaj pekoj kaj kapabloj, kiel Komitatano "C" de UEA, estis diligentega laboranto por la internacilingva afero, kaj ne nur mi devas bedaŭri, ke ŝi ne plu estas inter ni.

Mi volas due danki al s-ro Lee MILLER, senlaca redaktinto de la NASKa Fasko, ĉiutaga eldonaĵo de la Somera Esperanto-Kursaro ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato (2000), unu el la iniciatintoj kaj redaktantoj de la reta revuo La Fasko, kaj verŝajne senlaca (kaj sendube sendorma!) redaktonto, ankoraŭ unu fojon, de la NASKa Fasko (2001). Estis Lee, kiu hazarde elfosis ĉi tiun antikvaĵon kaj afable sendis al mi kopion, ĉar ĉe mi ĝi tute mankis. Pro tio mi nun povas proponi ĝin al nova generacio.

En 1972 la novelo evidente estis fantaziaĵo. Ĉu ankoraŭ en 2001? Nu, oni ne lanĉis interstelan ŝipon kun multetna ŝipanaro komence de la nuna jaro. Aliflanke, nur 14 jarojn post kiam mi verkis ĝin, la popolo de la ŝtato Kalifornio faris leĝon, laŭ kiu sole la angla lingvo estu uzebla por kia ajn oficiala celo, kaj lastatempe la sama popolo provis nuligi la plurlingvan instruadon en la lernejoj ĉi tie, malgraŭ la grandega nombro de infanoj, kiuj tute ne scipovas la anglan. Kelkaj homaj sintenoj restas eternaj ...



"... konsciante, ke ĝi estas la ĉefa lingvo de teĥnologio kaj la science plej esprimiva idiomo, ni elektas la anglan lingvon oficiala lingvo de Orion kaj ordonas, ke ĉiu homo de la ŝipanaro lernu la anglan kaj uzu ĝin kiel laboran kaj hejman lingvon..."
El: Ĉarto de "Orion", Novjorko, 1998

"... kaj malgraŭ sufiĉe avangarda teĥnologio, Orion neniam revenis de tiu unua, aŭdaca interstela ekspedicio. Oni supozas, ke okazis ia neriparebla paneo ĉe iu tre grava meĥanismo..."
-- Saavedra-Cruz Rafael, Stelocele, La Hábana, 2317

El: tagolibro de David Fyffe, Ĉefinĝeniero por Sistemoj.

1-1-14. Kia ŝipo! Mi povas konatiĝi eĉ ne kun centono de ĝi! Sufiĉe da spaco, oni diras, por dek mil homoj; kaj la duonon de tiu nombro ĝi jam enhavas. Nur hodiaŭ mi trovis okazon trafoliumi la oficialan ŝipanaran liston, kaj ĝi estas kvazaŭ "Kiu Estas Kiu" en la sciencoj. Ŝajnas, ke oni elektis la kremon de la homaro kaj poste rikoltis nur la supraĵon de tiu kremo. Inter ni troviĝas kvin nobelpremiitoj, kaj ankaŭ almenaŭ kvincent sciencistoj mondfamaj pro la propraj faroj. Mi devas ripeti: Kia ŝipo! Kaj pro ĉeesto de tiom da altpotencaj cerboj, kio povus misfunkcii? Ni povas atendi perfektan, senmakulan vojaĝon.

1-6-23. Mi devis hodiaŭ severe riproĉi al Da Costa; mi ordonis, ke li riparu la ŝipan radio-detektan sistemon, kaj li sekve malkonstruis kaj rekonstruis niajn Geiger-nombrilojn! Laŭ lia ŝipanara kontrol-karto mi devis kompreni, ke li estas unu el la plej bonaj elektronikistoj de Brazilo, sed ĝis nun li ne povas pruvi tion al mi. Tro ofte ĉe li montriĝas simpla nekapablo kompreni ordonojn. Kaj mi ja devas konfesi, ke tiu eterna, glata Sim, Senhor! (Jes, Sinjoro! ) tre grincas je miaj nervoj.

1-8-08. Mia edzino hodiaŭ plendis at mi, ke ŝi suferas pro ia eĉ ne subtila diskriminacio ĉe Kuira Halo. Kiel mi antaŭe menciis, ŝi estas la unua suboficirino por la vespera horaro; sed la estrino kaj la dua suboficirino estas ĉininoj, kaj ili verŝajne tute ignoras mian edzinon kaj ŝiajn sugestojn kaj diskutas ĉiajn aferojn inter si, ĉinlingve -- tute kontraŭe al la intenco de la Ĉarto. Ŝi kredas -- kaj, laŭ mi, tute ne senkaŭze -- ke ili ŝercas pri ŝi. Mi devas atentigi la ŝipestron pri la afero.

1-9-12. Ie mi legis, ke la lingvo estas la oleo, kiu lubrikas la socian meĥanismon. Estus bone, se Da Costa povus legi tion; tiu stultulo obstine rifuzas paroli angle laŭ komprenebla maniero. Mi tute ne povas interrilati kun li, ĉu persone, ĉu profesie; por fari ordonon mi devas ripeti ĉion tri fojojn, kun akompanaj gestoj. Mi ja devos peti al la ŝipa konsilantaro, ke oni nomu iun alian homon kiel ĉefelektronikiston. Eble Bob Smith -- li estas kapabla, lerta, ĝenerale bona homo. Mi ĉi-vespere diskutis la aferon kun li, kaj li konsentis, ke eble Da Costa ne estas la ĝusta homo por tiel grava posteno.

1-9-16. Oni relokigis Da Costa'n en la komunikadan fakon. Tio ja estas paŝo retren por li, sed mi esperas, ke li komprenos, ke mi petis tion por la bono de la ŝipo.

1-10-03. Mi devis hodiaŭ rezigni pri mia kurso de la angla lingvo, kiun mi ĝis nun instruadis du fojojn semajne al grupo de dek alilandanoj. Unue, mi mem ne disponas pri la tempo; kaj due, almenaŭ ok el la dek verŝajne ne havas la kapablon iam ajn lerni paroli angle. Mi supozas, ke ili provas, sed ili tute fuŝas la gramatikon, misprononcas la vortojn, kaj havas eĉ ne ideeton pri la sintakso. Mi ne povas kompreni, kiel oni povis opinii tiel... nu, la plej ĝusta vorto estas "stultaj"... tiel stultajn homojn inteligentaj.

1-11-30. La fina ĝenerala kunveno antaŭ la unujaraj konsilantaraj elektoj. Kiel kutime, ni nordamerikanoj plej multon kontribuis, helpe de la angloj, aŭstralianoj kaj novzelandanoj. Kelkaj rusoj ankaŭ faris proponojn, sed mi opinias ilin nebonaj. Du japanoj volis diri ion, sed mi tute ne povis kompreni ilin. La ĉinoj tute sindetenis de la diskutado. Estis ankaŭ iu atom-inĝeniero, kenjano, kiu parolis tre bone, eĉ kun oksforda akcento. Lia propono ja ne estis tre grava sed mi kredas, ke li estas homo, kiu eble fariĝos tre sukcesa.

2-1-01. La unua tago de la dua jaro, kaj domaĝa malsukceso je la elektoj! Tiuj homoj tute ne komprenis, ke por glate funkciigi la ŝipon oni devos alelekti homojn, kiuj almenaŭ scipovas aŭskulti anglalingve. Ĉiuj alilandanoj balotadis nacibloke, kaj la nova konsilantaro estos same tiel fuŝa, kiel la malnova. Kompreneble ni nordamerikanoj posedas kvin el la dektri lokoj, sed la ĉinoj -- la plej granda cetera grupo -- havas tri, kaj la angloj, aŭstralianoj kaj novzelandanoj nur unu inter si. La rusoj havas du, kaj ili kompreneble provos kunlabori kun ni, sed la du rusaj konsilantoj estas ĝuste tiuj, kiuj nur iomete povas balbuti angle. La japanoj havas unu, la francoj unu. Okazas iom da plendado inter la aliaj etnoj, precipe inter la hindoj kaj brazilanoj; sed ili ja perdis sian ŝancon en libera, demokratia elekto.

2-1-10. Kia domaĝo! Ĉar la estrino de la vespera horaro ĉe la Kuira Halo elektiĝis kiel konsilantino, mia edzino atendis, ke oni nomos ŝin estrino; sed fakte la duan suboficiron oni nomis, laŭ rekomendo de la antaŭa estrino. Tio ja estas memevidenta, neta diskriminacio, kaj mi nepre plendos ĉe la konsilantaro. Mi ja povas ĵuri, ke mia edzino estas same tiel kapabla, kiel iu ajn ĉina administrantino.

2-1-15. Kiam mi eniris ĉivespere la trinkejon, tri brazilanoj ĉe tablo apud la pordo ekvidis min, stariĝis kaj malestime eliris. Tio estas laŭ mi senpera insulto, kaj mi povas subvidi en tio la makiavelan manon de tiu fiaĉulo Da Costa. Ordinare mi povas esti same tiel tolerema, kiel ĉiuj aliaj homoj, sed mi komencas dubi pri la pensopovo de brazilanoj.

2-2-03. Tre streĉaj fariĝas rilatoj inter mia edzino kaj ŝia estrino. Kial oni nomis tiun virinon estrino, tion mi tute ne povas kompreni. Mia edzino tute ne povas komuniki kun ŝi; ŝi rifuzas lerni la anglan lingvon kaj babilaĉas kun ĉinaj koleginoj en tiu ĉineska ĵargono, kiun ili uzas inter si. Mi povus denove plendi antaŭ la konsilantaro, sed la rilatoj interne de la konsilantaro ankaŭ ne estas bonaj.

2-2-21. Mi ĵus eltrovis, ke tiu virinaĉo provis ĉe la konsilantaro eksigi mian edzinon. Bonŝance estas, ke la aŭstraliano kaj la franco subtenis niajn konsilantojn, rifuzante klini la kolon antaŭ tiuj orientanoj. Mi supozas, ke oni povas atendi nenion pli bonan de tiuj ĉinoj -- verŝajne ili estas la plej fridsangaj homoj en la mondo. Kaj iuj malafablaj rusoj ne estas pli bonaj, nek -- aparte -- tiuj venĝemaj brazilanoj.

2-3-08. Okazis nia unua, tre grava krimo! Iu kongano murdis mian amikon Bob Smith. Ŝajnas, ke okazis ia miskompreno pri disdivido de laboro, kaj la afrikano rifuzis obei la ordonojn de Bob, malgraŭ la fakto, ke tiu ja estis mia vicĉefo. Oni ne povas bone konstati la faktojn -- tiu negro parolas nur malbone la francan kaj tute ne la anglan; mi ja ne povas scii, kiel li ricevis sian reputacion kiel altgrada elektronikisto.

Mi supozas, ke malgraŭ ĉiuj atingoj en sia kleriĝo kaj okcidentaniĝo, tiuj afrikanoj restas je la pasioj tre primitivaj homoj. Eble tio okazas pro la strukturo de ilia lingvo, kiu supozeble estas ankaŭ tre primitiva. Ĉiuokaze la problemo estas facile solvebla. Oni tralukigis la krimulon.

2-4-19. Oni tute ĉesigas la kursojn de la angla lingvo. La ĉeestantoj malkreskis preskaŭ ĝis nulo. Mi supozas, ke tio okazas pro la streĉiteco inter la etnoj interne de la ŝipo. Se mi povus, mi rekomendus al la registaro komisii nur nordamerikanojn por postaj ŝipoj; verŝajne ni estas la solaj, kiuj kapablas toleri la malfacilaĵojn de interstela esplorado. Jam la aliaj etnoj disiĝas, grupiĝas kaj komplotas kontraŭ ni.

Mi hodiaŭ renkontis Da Costa'n, kaj li diris ion al mi -- mi ne komprenis lian portugalan lingvon, sed ŝajnis, ke li minacas min. Kaj tio estas nura simptomo de la malsano, kiu endanĝerigas nin.

2-4-25. Mi kaj du-tri aliaj devas fari la tutan laboron pri la elektronikaj sistemoj, ĉar tiuj kondamnindaj fremduloj ne plu partoprenas la laboron. Mi supozas, ke ili sidas en siaj kajutoj kaj faras ĉiuspecajn intrigojn. Ankaŭ mia edzino devis eksiĝi de sia laboro ĉe Kuira Halo. Ŝi ne plu povis toleri la arogon de tiu estrino, nek de ties kunulinoj. Ĉiam ŝi sentis sin tie en danĝero. Ŝi ne povas kompreni -- nek mi -- kial tiuj ĉinoj ne povas konduti kiel civilizitaj homoj. Kaj malbonŝance ili ne estas esceptaj. Mi neniam antaŭe komprenis, ke nur en anglosaksa mondo troviĝas efektive civilizitaj homoj. Mi iam kredis je la frateco de l' homaro, sed jam ne; kiel homoj povas esti fratoj, kiam ili rifuzas eĉ provi lerni la anglan por povi interkompreniĝi?

Tamen jam estas temp' por ĝustigi aferojn. La problemo estas solvebla. En la ŝipo troviĝas armiloj. Per tiuj ni povos protekti nin kontraŭ la intrigoj de la fremduloj. Morgaŭ mi diskutos tion kun miaj samlandanoj.

(Sur la posta paĝo estis makulo de sango. La ceteraj paĝoj restis vakaj).

"... des pli brila estis la sukceso de la dua internacie organizita ekspedicio. Post sia lanĉiĝo en 2018, la dua interstela ŝipo Zamenhof vizitis la planedojn de la plej proksimaj sunsistemoj, kaj revenis al la Tero en 2194..."
-- Saavedra Cruz, verko citita supre