Enkomputiligis Don HARLOW

Testudo, Perdriko, Hundo kaj Hieno

de BOUKARI Mamadou

Aperis en Ondo da Vero 24, trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando


Iam Testudo kaj Perdriko estis amikoj. Iutage Testudo diris al Perdriko "ni estas amikoj jam longajn jarojn, sed neniu el ni scias kion ŝatas aux malŝatas la alia"; Jen do Perdriko montris sian malŝataĵon "mi ne ŝatas vidi semojn de maizo sur kaptiloj".

Testudo havis planon por mortigi Perdrikon. Testudo do metis maizgrenojn sur kaptilon kaŝitan sub sablo. Venis Perdriko, kiu ekglutis la grenojn. Ĝi estis kaptita, batis la flugilojn, kaj poste ĝi mortis. Alvenis Testudo, kiu prenis Perdrikon kaj vojis hejmen por kuiri ĝin.

Testudo devis surgrimpi muron antaŭ ol atingi sian domon. Vento blovetis, kaj Testudo falis en kaserolon kaj kuiriĝis kune kun Perdriko. Hundo vizitis Testudon, sed trovis neniun en la domo. Rigardante en la kaserolon, Hundo malkovris manĝaĵon, kaj ĉion manĝis. Ĝi fariĝis tiom fekema, ke ĝi devis feki en la kaserolon.

Venis poste Hieno en la domon de Testudo. Vidante, ke io estas en la kaserolo de Testudo , Hieno ĉion manĝis, kaj reiris hejmen. Survoje ĝi renkontis Hundon, al kiu ĝi rakontis pri la manĝaĵo de ĝi ĵus glutita. "Fu! Tio estas mia fekaĵo". Hieno ne povis vomi; ĝi persekutis Hundon, kiu kuris ĝis loĝejo de homoj.

De tiam ĝis nun la hundo vivas kun la homoj.