Enkomputiligis Don HARLOW

La filino de Rapaĉini

de Nathaniel HAWTHORNE

elangligis Donald J. HARLOW


El la Verkaĵoj de Aubepine

Ni ne memoras, ke ni vidis tradukitajn specimenojn el la verkaĵoj de M. de l'Aubepine ― fakto ne tro primirinda, ĉar lia nomo estas nekonata ĉe multaj el liaj samlandanoj, ne nur al ĉe la studanto de alilingva literaturo. Li kiel verkisto ŝajne okupas bedaŭrindan situon inter la Transcendistoj (kiuj, laŭ tiu aŭ alia nomo, partoprenas en ĉiuj aktualaj literaturoj de la mondo) kaj la granda parto de skribemuloj kiuj celas la intelekton kaj ŝatojn de la homamaso. Se ne tro rafinita, almenaŭ tro fora, tro ombreca, kaj sensubstanca laŭ siaj disvolvo-modoj por taŭgi ĉe la gustoj de tiu lasta klaso, tamen tro populara por kontentigi la animajn aŭ metafizikajn postulojn de la antaŭa, li necese trovas sin sen legantaro, krom kelkloke unuopulo aŭ eble izolita kliko. Se paroli juste, liaj verkaĵoj ne estas tute sen imagivo kaj originaleco; ili povus gajni por li pli grandan reputon se ne intervenus nekonvena amo de alegorio, kio ofte donas al liaj intrigoj kaj roluloj la aspekton de scenoj kaj homoj inter nuboj, kaj forŝtelas la homan varmecon el liaj konceptitaĵoj. Liaj fikcioj estas foje historiaj, foje aktualaj, kaj foje, kion oni povas rimarki, sen granda aŭ eĉ ioma referenco aŭ al tempo aŭ al spaco. Ĉiukaze, li ĝenerale kontentigas sin per iometa brodaĵo de eksteraj kondutmanieroj ― kiel eble plej minimuma falsaĵo de la vera vivo, ― kaj penas krei intereson per iu malpli evidenta strangaĵo de la temo. Foje en la mezon de lia fantazia imagemo trudiĝas ia spiro de la Naturo, ia pluvero el patoso kaj tenereco, ia glimo de humuro, kaj sentigas nin kvazaŭ ni tamen estus interne de la limoj de nia hejma tero. Ni aldonu al ĉiu tiu tre mallonga rimarkigo, ke la verkaĵoj de M. de l'Aubepine, se la leganto hazarde legas ilin kun la ĝusta humoro, povas amuzi ripozan horon same kiel tiujn de pli inteligenta homo; se alimaniere, ili preskaŭ certe tro similas al sensencaĵoj.

Nia verkisto estas grandprodukta; li daŭre verkas kaj aperigas kun tiom da laŭdinda kaj nelacigebla fekundeco, kvazaŭ liajn penojn kronus la brila sukceso kiu tiom juste trafas tiujn de Eugene Sue. Lia unua apero estis en novelaro inter longa volumserio kun titolo "Contes deux fois racontées." (1) La titoloj de kelkaj el liaj pli lastaj verkaĵoj (ni citas laŭ memoro) estas la jenaj: "Le Voyage Celeste a Chemin de Fer," 3 vol., 1838; "Le nouveau Père Adam et la nouvelle Mère Eve," 2 vol., 1839; "Roderic; ou le Serpent a l'estomac," 2 vol., 1840; "Le Culte du Feu," folivolumo da peza esplorado pri la religio kaj ritaro de la antikvaj persaj Geberoj, eldonita en 1841; "La Soirée du Chateau en Espagne," 1 vol, 1842; kaj "L'Artiste du Beau; ou l Papillon Mécanique," 5 vol, 1843. Nia iom laciga trarigardo de tiu surpriza katalogo de volumoj postlasis ian personan ŝaton kaj kunsenton, kvankam tute ne admiron, por M. de l'Aubepine; kaj ni volas fari laŭ nia kapablo por faovre prezenti lin al la usona publiko. La jena rakonto estas traduko de lia "Beatrice; ou la Belle Empoisonneu8se," laste eldonita en "La Revue Anti-Aristocratique." Tiu ĵurnalo, redaktata de la Comte de Urshaven', jam kelkajn karojn estras la defendadon de liberalaj principoj kaj popolaj rajtoj kun fideleco kaj kapableco indaj je ĉia laŭdo.

Juna viro, laŭnome Giovanni Guasconti, antaŭ tre longa tempo venis el la suda regiono de Italio por studi en la Universitato de Padovo. Giovanni, kiu havis en sia poŝo nur malmultajn orajn dukatojn, ekloĝis en alta kaj senluma ĉambro de antikva konstruaĵo kiu ŝajnis inda esti la palaco de padova nobelo, kaj kiu fakte montris super la enirejo la blazonon de familio jam antaŭlonge malaperinta. La juna fremdulo, kiu iom konas la grandan epopeon de sia lando, rememoris, ke unu el la prapatroj de tiu familio, eble mem loĝanto de ĝuste ĉi tiu domego, estis prezentita de Dante kiel partoprenanto en la poreterna angoro de ties Infero. Tiuj rememoroj kaj asociacioj, kun la kortuŝiĝemo natura por junulo la unuan fojon ekster sia denaska hejmregiono, igis, ke Giovanni forte ĝemu dum li ĉirkaŭrigardis la dezertan kaj malbone meblitan apartamenton.

"Sankta Virgulino, sinjoro!" kriis la maljuna Damo Lizabeta, kiu, logita de la rimarkinda beleco de la junulo, afable penis doni al la ĉambro etoson de loĝebleco, "kia ĝemo estis tiu, kiu venis el la koro de junulo! Ĉu vi trovas senluma ĉi tiun malnovan domegon? Pro la amo de la Ĉielo, do, metu vian kapon ekster la fenestron, kaj vi vidos sunlumon same brilan kiel tiu, kiun vi postlasis en Napolo."

Guasconti senpense faris tion, kiun konsilis la maljunulino, sed ne povis tute konsenti kun ŝi, ke la padova sunlumo estis tiel gaja, kiel tiu de la itala sudo. Tiu sunlumo tamen falis sur ĝardenon sub la fenestro kaj aplikis siajn vartajn influojn al diversaj plantaĵoj, kiuj ŝajne estis kultivitaj kun eksterordinara prizorgado.

"Ĉu tiu ĝardeno apartenas al la domo?" demandis Giovanni.

"Dio gardu, sinjoro, se ĝi ne fruktus per pli bonaj potherbaĵoj ol tiuj, kiuj nun kreskas tie," respondis la maljuna Lizabeta. "Ne, tiun ĝardenon kultivas la manoj de Sinjoro Giacomo Rapaĉini mem, la famekonatan kuracisto, pri kiu, mi vetos, oni aŭdis eĉ en Napolo. Oni diras, ke li distilas tiujn plantaĵojn al medikamentoj, kiuj estas sorĉe potencaj. Oni povas ofte vidi la sinjoron doktoron en sia laboro, kaj eble ankaŭ la fraŭlinon, lian filinon, je rikolto de la strangaj floroj, kiuj kreskas en la ĝardeno."

La maljunulino jam faris tion, kiun ŝi povis por la aspekto de la ĉambro; kaj, trandonante la junulon al la protekto de la sanktuloj, ŝi foriris.

Giovanni ankoraŭ ne trovis pli bonan metodon pasigi la tempon ol rigardi la ĝardenon sub lia fenestro. Laŭ ĝia aspekto, li juĝis ĝin unu el tiuj botanikaj ĝardenoj, kiuj aperis pli frue en Padovo ol aliloke en Italio aŭ en la mondo. Aŭ, verŝajne, ĝi eble estis iam la plezurejo de riĉega familio; ĉar videblis ruinaĵo de marmora fontano en la centro, skulptita tre artisme, sed tiom priveinde frakasita, ke estis neeble spuri la originalan desegnon el la ĥaoso de restantaj eroj. La akvo tmen daŭri fluis kaj ekbrilis en la sunradioj tiel gaje kiel iam ajn. Eta glugla sono aliris la fenestron de la junulo, kaj sentigis lin kvazaŭ la fontano estus senmorta spirito, kiu kantas senĉese kaj ne atentante la ĉirkaŭajn problemojn, dum unu jarcento enkorpigis ĝin en marmoro kaj alia disĵetis la pereivajn garnaĵojn sur la grundon. Ĉie ĉirkaŭ la lageto, en kiun fluis la akvo, kreskis diversaj plantaĵoj kiuj ŝajne bezonis plenaĵon da humideco por nutri gigantajn foliojn kaj, foje, florojn eksterordinare belegajn. Videblis unu aparta arbusto, sidante en marmora vazo meze de la lageto, kiu portis amason da purpuraj floroj, inter kiuj ĉiu havis la brilecon kaj riĉecon de gemo; kaj la tuto montriĝis tiel splendora, ke ĝi ŝajne sufiĉis por lumigi la ĝardenon, eĉ se mankus sunlumo. Ĉiun parton de la grundo enloĝis plantaĵoj kaj herbaĵoj, kiuj, eĉ se malpli belaj, tamen ankaŭ portis indikojn de pena prizorgado, kvazaŭ ĉiuj havis siajn unuopajn virtojn, konatajn de la scienca menso, kiu zorgis ilin. Kelkaj situis en urnoj, riĉaj je antikvaj skulptaĵoj, kaj aliaj en ordinaraj ĝardenpotoj; kelkaj serpentece rampis laŭ la tero aŭ grimpis alten, uzante la rimedojn suprenirajn kiujn oni proponis al ili. Unu plantaĵo laŭris statuon de Vertumno; ĝi estis pro tio tute vualita kaj kaŝita en drapiro el pendanta foliaro, aranĝita tiel feliĉe, ke ĝi povus servi kiel modelo por skulptisto.

Dum Giovanni staris ĉe la fenestro, li aŭdis susuradon malantaŭ folia skreno, kaj ekrimarkis, ke iu laboras en la ĝardeno. Ties formo baldaŭ elmerĝiĝis, kaj montris sin ne tiu de ordinara laboristo, sed alta, maldika, iom flavhaŭta kaj malsanaspekta viro, vestita en la nigraj vestaĵoj de akademiano. Li estis pli ol meze aĝa, kun griza hararo, maldensa, griza barbo, kaj mieno aparte sigelita de intelekto kaj studemo, sed kiu neniam, eĉ en pli junaĝaj tagoj, povus esprimi multe da korvarmeco.

Nenio povus superi la intenseco, per kiu tiu scienca ĝardenisto prikontrolis ĉiun arbuston, kiu kreskis laŭ lia vojo: ŝajnas kvazaŭ li rigardas iliajn internajn animojn, observas pri ilia krea esenco, kaj eltrovas, kial tiu folio kreskas laŭ unu formo kaj tiu folio ― laŭ alia, kaj kial tiu kaj tiu floroj malsamas inter si laŭ nuanco kaj parfumo. Malgraŭ tiu profunda inteligenteco lia, evidentis tamen nenia intimeco inter li kaj tiuj legomaj estaĵoj. Tute male, li evitis tuŝi ilin aŭ rekte enspiri iliajn odorojn kun singardo kiu tre malagrable impresis al Giovanni; ĉar la konduto de la viro estis tiu de iu, kiu marŝas inter malicaj influoj, ekzemple sovaĝaj bestoj aŭ venenaj serpentoj, aŭ fispiritoj kiuj, se li permesus al ili eĉ momenton de libera agado, iel atakus lin fatale. Tio strange timigis la imagivon de la junulo, vidante tiun etoson de sensekureco en homo kultivanta ĝardenon, tiu plej simpla kaj senkulpa el homaj taskoj, kaj kiu estis samtempe la laboro kaj la ĝojo de la gepatroj de la homaro. Ĉu tiu ĝardeno estis do la Edeno de la nuntempa mondo? Kaj tiu viro, tiom perceptante la malbonon en tio, kiun kreskigis liaj manoj ― ĉu li estis la Adamo?

La nefidema ĝardenisto, forplukante la mortintajn foliojn aŭ detondante la tro luksan foliaron de la arbustoj, defendis siajn janojn per duo da dikaj gantoj. Kaj tiuj ne estis li sola kiraso. Kiam, promenante tra la ĝardeno, li atingis la belegon plantaĵon kiu pendigis siajn purpurajn gemojn apud la marmora fontano, li kovris siajn buŝon kaj nazon per ia masko, kvazaŭ tiu belegeco kaŝus pli danĝera malico; sed, trovante la taskon ankoraŭ tro danĝera, li retiris sin, demetis la maskon, kaj elvokis laŭte, sed per la nefirma voĉo de persono kiun afliktas interna malsano: "Beatrica! Beatrica!"

"Jen mi, patro. Kion vi deziras?" kriis riĉa kaj juna voĉo el la fenestro de la kontraŭa domo ― voĉo riĉa kiel tropika sunsubiro, voĉo kiu igis al Giovanni, li ne sciis kial, encerbigi la malhelajn nuancojn de purpuro aŭ karmezino kaj la parfumojn dense delektindajn. "Ĉu vi estas en la ĝardeno?"

"Jes, Beatrica," respondis la ĝardenisto, "kaj mi bezonas vian helpon."

Baldaŭ aperis elsub skulptita pordarko la formo de junulino, vestita same riĉe kiel la plej belegaj el la floroj, tage bela, kaj kun koloro tiom hela kaj vigla, ke nur iomete pli estus tro. Ŝi aspektis ŝarĝita de viveco, saneco, energio; kaj tiuj atribuaĵoj ŝajnis ligitaj kaj kunpremitaj, por tiel diri, kaj streĉe volvitaj, en sia lukseco, per ŝia virgulina zono. Sed la fantaziemo de Giovanni ŝajne fariĝis malgaja dum li rigardis malsupren al la ĝardeno; ĉar lin impresis tiu bela nekonatino kvazaŭ alia floro, la homa fratino de tiuj vegetalaj, same bela kiel ili, pli bela ol la plej riĉkolora el ili, tamen tuŝinda nur tra ganto, ne alirebla sen masko, Kiam Beatrica laŭvenis la ĝardenan padon, observeblis, ke ŝi karesis kaj flaris kelkajn el la plantaĵoj, kiujn ŝia patro plej zorge evitis.

"Jen, Beatrica," diris tiu lasta, "vidu, kiom da vartado bezonas nia ĉefa trezoro. Sed, pro mia malsano, mi eble suferus vivpunon se mi alirus vin tiel proksimen kiel postulas la cirkonstancoj. Mi bedaŭras, ke ekde nun tiu plantaĵo estos ŝarĝo por vi sola."

"Kaj mi kun plezuro entreprenos tion," ree elkriis la riĉaj tonoj de la junulino dum ŝi klinis sin al la belega plantaĵo kaj malfermis siajn brakojn kvazaŭ por brakumi ĝin. "Jes, kara fratino, kara splendoro, estos la tasko de Beatrica, flegi kaj servi cin; kaj ci kompensos ŝin per ciaj kisoj kaj parfuma spiro, kiuj por ŝi estas kvazaŭ la viviga spiro."

Tiam, kun la tute sama tenereco de maniero kiun ŝi esprimis per vortoj, ŝi okupis sin pri tiaj atentoj, kiaj ŝajne bezonis la plantaĵon; kaj Giovanni, ĉe sia alta fenestro, frotis al si la okulojn kaj preskaŭ dubis, ĉu temas pri junulino prizorganta sian plejŝatatan floron, ĉu pri unu fratino ame pritraktanta alian. La vidaĵo baldaŭ finiĝis. Ĉu d-ro Rapaĉini finis siajn laborojn en la ĝardeno, ĉu lia gvata okulo rimarkis la vizaĝon de la nekonato, li nun kaptis al la filino la brakon kaj retiriĝis. Nokto jam estis falanta; premaj elspiroj ŝajnis elveni el la plantaĵoj kaj ŝteliri supren preter la malfermita fenestro; kaj Giovanni, ferminte la kradon, iris al sia lito kaj sonĝis pri riĉkolora floro kaj bela junulino. Floro kaj junulino malsamis, tamen samis, kaj estis ŝarĝitaj de iu stranga minaco sendepende de la formo.

Sed en la matena lumo ekzistas influo, kiu emas korekti la erarojn de fantazio, aŭ eĉ de juĝo, kiun ni eble faris je la sunsubiro, aŭ inter la noktaj ombroj, aŭ en la malpli saniga heleco de la lunlumo. Vekiĝante, Giovanni unuamove ĵetis malfermen la fenestron kaj ekrigardis la ĝardenon, kiun liaj sonĝoj tiom fekundigis je misteroj. Lin surprizis, kaj iomete hontigis, la ekrimarko de tio, kiom reala kaj ĉiutaga ĝi evidentiĝis, en la unuaj sunradioj origantaj la roserojn kiuj pendis de folio kaj floro, kaj, kvankam ili donis pli brilan belecon al ĉiu rara floro, ili tamen subigis ĉion al ordinara sperto. La junulo ekĝojis pri tio, ke, en la koro de la dezerta urbo, li privilegiis superrigardi tiun ejon da belaj kaj luksaj vegetaĵoj. Tio servos, li diris al si, kiel simbola lingvo por reteni lian komunion kun la Naturo. Verdire, nek la malsana kaj pensotrivita d-ro Giacomo Rapaĉini, nek lia brila filino, nun videblis; tial Giovanni ne povis konstati, kiom el la strangeco kiun li ligis kun ambaŭ rezultis el iliaj ecoj kaj kiom el lia mirema fantazio; sed li emis racie pripensi la tutan aferon.

En la daŭro de la tago li salutvizitis sinjoron Pietro Baljoni, profesoro de medicino en la universitato, eminentreputacia kuracisto al kiu Giovanni alportis prezentleteron. La profesoro estis maljunulo, verŝajne bonhumora, kun kutimoj preskaŭ amuzaj. Li invitis la junulon al vespermanĝo, kaj montris sin agrabla per la libereco kaj vigleco de lia konversaciado, aparte post varmiĝo pere de unu-du flaskoj da toskana vino. Giovanni, supozante ke sciencistoj, loĝantoj de la sama urbo, certe bone konas unu la alian, kaptis la okazon mencii la nomon de d-ro Rapaĉini. Sed la profesoro ne respondis per la atendita korvarmeco.

"Malbone estus por instruisto de la dia arto medicino," diris profesoro Pietro Baljoni, responde demandon de Giovanni, "reteni konvenan kaj taŭgan laŭdadon de kuracisto tiel eminente kapabla kiel Rapaĉini; sed, aliflanke, mi evitus la postulojn de mia konscienco se mi permesus al bona junulo kiel vi mem, sinjoro Giovanni, filo de longatempa amiko, sorbi erarigajn ideojn pri viro, kiu eble poste tenos en siaj manoj viajn vivon kaj morton. Verdire, nia estiminda d-ro Rapaĉini havas tiom da scienco, kiom iu ajn ano de la instruistaro ― eble estas unusola escepto ― en Padovo, aŭ en tuta Italio; sed ekzistas kelkaj gravaj duboj pri lia profesia persono."

"Kaj kiuj estas tiuj?" demandis la junulo.

"Ĉu mia amiko Giovanni suferas pro ia korpa aŭ kora malsano, por esti tiom demandema pri kuracistoj?" diris la profesoro, ridetante. "Sed pri Rapaĉini, oni diras pri li ― kaj mi, bone konante la ulon, povas garantii ĝian verecon ― ke al li senfine pli gravas la scienco ol la homaro. Liaj pacientoj interesas lin nur kiel celojn de iu nova eksperimento. Li foroferus homan vivon, lian same kiel tiujn de aliaj, aŭ kion ajn plej karan al li, por aldoni eĉ grenera mustardsemo al la amaso de lia akumulita scio."

"Mi ja opinias lin terura," rimarkigis Guasconti, mense rememorante la frostan kaj entute intelektan mienon de Rapaĉini. "Kaj tamen, estiminda profesoro, ĉu ne temas pri nobla animo? Ĉu ekzistas multaj homoj kapablaj pri tiel spirita amo de scienco?"

"Dio gardu nin," respondis la profesoro, iom pikeme; "almenaŭ ĝis tiuj akceptas pli tolereblajn opiniojn pri la kuraca arto ol tiujn alprenitajn de Rapaĉini. Li teorias, ke ĉiuj medicinaj virtoj troviĝas en tiuj substancoj, kiujn ni nomas vegetalaj venenoj. Tiujn li propramane kultivas, kaj oni diras, ke li produktis novajn specojn de veneno pli hororige danĝeraj ol Naturo, sen la helpo de tiu erudito, iam ajn peste vizitigus en la mondo. Fojfoje, oni konfesu tion, li efikigis, aŭ ŝajne efikigis, mirindan resanigon; sed, por riveli al vi mian privatan opinion, sinjoro Giovanni, li devus ricevi malmultan krediton pri tiaj sukcesoj ― kredeble temas pri la funkciado de kaprico ― sed oni devus severe kulpigi lin pri liaj malsukcesoj, kiujn oni prave supozu lia respondeco."

La junulo eble estus pli dubinta la opiniojn de Baljoni se li scius, ke estas ia profesia milito longe daŭra inter tiu kaj d-ro Rapaĉini, en kiu la lasta, laŭ ĝenerala opinio, havis la avantaĝon. Se la leganto volas mem juĝi, ni rekomendas al li kelkajn nigraliterajn traktatojn ambaŭflankajn, kiujn konservas la medicina fakultato en la Universitato de Padovo.

"Mi ne scias, plej edukita profesoro," reagis Giovanni, pripensinte tion, kiu estis dirita pri la senescepta entuziasmo de Rapaĉini por scienco ― "mi ne scias, kiom kare tiu kuracisto amas sian arton; sed certe ekzistas por li unu aĵo eĉ pli kara. Li havas filinon."

"Haha!" ekkriis la profesoro, ridante. "Do, riveliĝis la sekreto de nia amiko Giovanni. Vi aŭdis pri tiu filino, pri kiu ĉiuj junuloj en Padovo amrevas, kvankam eĉ ne duondeko bonŝancis vidi ŝian vizaĝon. Mi scias malmulton pri la fraŭlino Beatrica, krom ke Rapaĉini laŭdiri profunde instruis al ŝi sian sciencon, kaj ke, juna kaj bela kiel la onidiroj noma ŝin, ŝi jam havas la kvalifikojn sidi en profesora katedro. Eble ŝia patro celas la mian por ŝi! Aŭdeblas aliaj absurdaj onidiroj, kiuj valoras nek aŭskultadon nek diskutadon. Do nun, sinjoro Giovanni, fortrinku vian glason da lakrimoj."

Guasconti revenis al sia loĝejo, iom varma pro la trinkita vino, kiu igis al sia cerbo naĝi en strangaj fantazioj rilate d-ron Rapaĉini kaj la bela Beatrica. Survoje, preterirante floristan butikon, li aĉetis freŝan florbukedon.

Suprenirante al sia ĉambro, li sidigis sin apud la fenestro, sed en la ombro kreita de la profundeco de la muro; tiel li povis rigardi la ĝardenon sen risko mem rimarkiĝi. Ĉio sub lia okulo estis solecejo. La strangaj plantaĵoj ripozis en la sunlumo, kaj fojfoje kapgestis unu al alia, kvazaŭ agnoske pri simpatio kaj parenceco. Meze, apud la frakasiĝinta fontano, kreskis la belega arbusto, kun siaj purpuraj gemoj amase kreskante sur si; ili brilis en la aero, kaj reglimis el la profundeco de la lageto, kiu tial ŝajnis superflui per kolora radiado pro la riĉa reflekto trempita en ĝi. Komence, kiel ni jam diris, la ĝardeno estis solecejo. Tamen, baldaŭ ― kion Giovanni duone esperis kaj duone timis ― formo aperis sub la antikva skulptita pordegokadro, kaj laŭvenis inter la vicoj de plantaĵoj, enspirante iliajn diversajn parfumojn kvazaŭ ŝi estus unu el tiuj estaĵoj de malnova klasika fabelo kiuj vivis per dolĉaj odoroj. Revidante Beatricon, la junulo surpriziĝis percepti, kiom ŝia beleco superis lian memoron pri ĝi; tiel brila, tiel vigla, estis ĝia kvalito, ke ŝi brilis en la sunlumo, kaj, kiel Giovanni flustris al si, absolute iluminis la pli ombritajn partojn de la ĝardena pado. Ĉar ŝia vizaĝo estis nun pli rivelita ol antaŭe, lin frapis ĝia mieno simpla kaj dolĉa ― ecoj, kiuj ne eniris lian ideon pri ŝia personeco, kaj kiuj igis lin ankoraŭfoje demandi, kia estaĵo ŝi povus esti. Kaj li denove ne maltrafis la observon, aŭ imagon, de analogio inter la bela junulino kaj la belega arbusto, kiu pendigis siajn gemosimilajn florojn super la fontano ― simileco, por pligrandigi kiun Beatrico ŝajne indulgis fantazian humoron, kaj per aranĝo de sia robo kaj per elekto de ĝiaj koloroj.

Alirante la arbuston, ŝi malfermis siajn brakojn, kvazaŭ kun arda pasio, kaj intime brakumis ĝiajn branĉojn ― tiel intime, ke ŝiajn trajtojn kaŝis ĝia foliplena sino kaj ŝiaj briletantaj bukloj miksiĝis kun la floroj.

"Donu al mi cian spiron, ho fratino," eldiris Beatrico; "ĉar mi svenas pro la ordinara aero. Kaj donu al mi ĉi tiun cian foloron, kiu mi per plej amantaj fingroj apartigas de la tigo kaj metas apud mian koron."

Tion dirinte, la bela filino de Rapaĉini plukis unu el la plej riĉaj floroj sur la arbustoj, kaj pretis fiksi ĝin al sia brusto. Sed nun, se la vino trinkita de Giovanni ne konfuzis liajn sensojn, okazis stranga afero. Malgranda oranĝkolora rampulo, lacerto aŭ kameleono, hazarde rampis laŭ la pado, ĝuste ĉe la piedoj de Beatrico. Ŝajnis al Giovanni ― sed je la distanco, de kiu li rigardis, li preskaŭ certe ne povis vidi ion tiel etan ― ŝajnis al li, tamen, ke unu-du gutoj de likvaĵo el la rompita tigeto de la floro falis sur la kapon de la lacerto. La rampulo momente konvulsiis perforte, poste kuŝis senmova en la sunlumo. Beatrico observis tiun rimarkindan fenomenon kaj krucis sin, malfeliĉe sed nesurprizite; kaj ŝi ne poste hezitis aranĝi la mortigan floron sur sia brusto. Tie ĝi embarasruĝis, kaj preskaŭ brilis per la blindigema efiko de valora ŝtono, aldonante al ŝiaj vestaĵoj kaj aspekto la solan taŭgan ĉarmon, kiun povus provizi nenio alia en la mondo. Sed Giovanni, el la ombro de sia fenestro, klinis sin antaŭen, retiriĝis, kaj murmuris kaj tremadis.

"Ĉu mi maldormas? Ĉu mi havas miajn sensojn?" li diris al si. "Kia estas tiu estaĵo? Ĉu mi nomu ŝin bela, ĉu neesprimeble terura?"

Beatrico nun vagis senzorge tra la ĝardeno, pliproksimiĝante sub la fenestron de Giovanni, pro kio li devis etendi sian kapon ekster ĝian kaŝitecon por kontentigi la intensan kaj doloran scivolemon, kiun ŝi ekscitis. Tiumomente venis bela insekto trans la ĝardenmuron; ĝi eble vagis tra la urbo kaj trovis neniujn florojn aŭ verdaĵojn inter tiuj antikvaj homejoj ĝis la pezaj parfumoj de la arbustoj de d-ro Rapaĉini logis ĝin de for. Ne suriĝante la florojn, tiu flugilhava brilaĵo ŝajne allogiĝis de Beatrico, kaj paŭzis en la aero kaj flirtadis ĉirkaŭ ŝia kapo. Nu, certe devis esti, ke la okuloj de Giovanni Guasconti trompas lin. Kiel ajn, li imagis, ke, dum Beatrico rigardis la insekton kun infaneca plaĉo, ĝi eksvenis kaj falis ĉe ŝiaj piedoj; ĝiaj brilaj flugiloj tremetis; ĝi mortis ― pro neniu kialo, kiun li povis vidi, krom se temis pri la atmosfero de ŝia spiro. Beatrico denove krucis sin kaj peze ĝemis, klinante sin super la pereinta insekto.

Neintencita movo de Giovanni logis ŝian rigardon al la fenestro. Tie ŝi vidis la belan kapon de la junulo ― grekan, ne italan, kapon, kun belaj, regulaj trajtoj, kaj glimo de oro inter liaj bukloj ― kiu rigardis ŝin kiel estaĵo pendanta en la aero. Preskaŭ ne sciante, kion li faras, Giovanni alĵetis la bukedon, kiun li antaŭe tenis en la mano.

"Fraŭlino," li diris, "jen puraj kaj sanigaj floroj. Pro Giovanni Guasconti, portu ilin."

"Dankon, sinjoro," respondis Beatrico per sia riĉa voĉo, kiu eliĝis kvazaŭ ekfluo da muziko, kaj kun amuzita mieno duone infana kaj duone virina. "Mi akceptas vian donacon, kaj volus rekompenci per ĉi tiu kara purpura floro; sed se mi ĵetos ĝin en la aeron, ĝi ne atingos vin. Do Sinjoro Guasconti devos kontentiĝi pro mia danko."

Ŝi levis la bukedon de la tero, kaj tiam, kvazaŭ interne honta pro tiu depaŝo for de fraŭlineca sinretenemo por respondi la saluton de fremdulo, ŝi rapide paŝis hejmen tra la ĝardeno. Sed kiom ajn malmultis tiuj momentoj, ŝajnis al Giovanni, kiam ŝi estis malaperonta sub la skulptita pordegokadro, ke lia bela bukedo jam komencas velki en ŝia mano. Temis pri sencela penso; oni kompreneble ne povas distingi inter velkinta kaj freŝa floroj je tiom granda distanco.

Dum multaj tagoj post tiu okazaĵo, la junulo evitis la fenestron, kiu frontis la ĝardenon de d-ro Rapaĉini, kvazaŭ io aĉa kaj monstra eksploddetruus lian vidpovon se li perfidus sin per ekrigardo. Li sentis konscion, ke li iom metis sun sub la influon de nekomprenebla potenco per la komunikokanelo, kiun li malfermis kun Beatrico. Plej saĝe estus, se lia koro efektive estus minacata, tuj lasi sian loĝejon kaj Padovon mem; preskaŭ tiel saĝe, kiom eble plej alkutimiĝi al la konata kaj tagluma aspekto de Beatrico ― tiel rigide kaj sisteme enigante ŝin internen de la limoj de ordinara sperto. Malplej saĝe, evitante vidi ŝin, Giovanni restu tiom proksime al tiu eksterordinara estaĵo, ke la proksimeco kaj ebleco eĉ de komunikado donu ian solidecon kaj realecon al la frenezaj ideoj, kiujn lia imagopovo senĉese produktadis. Guasconti ne havis profundan koron ― almenaŭ, ĝia fundo ne estis nun sondata; sed li havas fortan imagopovon, kaj ardan sudan temperamenton, kiu ĉiumomente ĝisfebre leviĝis. Ĉu aŭ ĉu ne Beatrico posedis tiujn terurajn atributojn, tiun mortigan spiron, la parencecon kun tiuj belaj kaj mortigaj floroj, kiel indikis tion, kiun vidis Giovanni, ŝi almenaŭ trudis ferocan kaj subtilan venenon al lia sistemo. Ne temis pri amo, kvankam ŝia riĉa beleco estis en li frenezeco; nek hororo, eĉ dum li supozis ŝian animon inspirita de la sama fatala esenco, kiu ŝajnis okupi ŝian korpon; sed sovaĝa ido de kaj amo kaj hororo, kiu havis en si ambaŭ gepatrojn, brulante kiel la unu kaj tremigante kiel la alia. Giovanni ne sciis, kion timi; des malpli li sciis, kion esperi; sed espero kaj timo senĉese militadis en lia brusto, venkante alterne unu la alian kaj tiam rekomencante novigitan konkuradon. Benataj estu ĉiuj simplaj emocioj, ĉu helaj, ĉu malhelaj! Estas la bunte brilega miksaĵo de la du, kiu produktas la lumigan flambrilon de la inferaj regionoj.

Li foje klopodis malvarmiga la animan febron per rapida promenado laŭ la stratoj de Padovo, aŭ ekster ĝiajn pordegojn: liaj paŝoj taktis kun la pulsado de lia cerbo, pro kio la promenado emis akceliĝi ĝis kurado. Unu tagon li trovis sin haltigita; lian brakon kaptis grasa homo, kiu rekoninte la junulon turnis sin kaj elspezis multe da spirado atingante lin.

"Sinjoro Giovanni! Kara juna amiko, atendu!" li elkriis. "Ĉu vi forgesis min? Tiel povus esti, se mi estus tiom ŝanĝita kiel vi."

Estis Baglioni, kiun Giovanni evitis jam de ilia unua renkontiĝo, pro dubo, ke la sagaco de la profesoro tro profunde penetros liajn sekretojn. Penante trankviliĝi, li sovaĝe rigardis el sia interna mondo al la ekstera, kaj parolis kiel homo sonĝanta.

"Jes; mi estas Giovanni Guasconti. Vi estas Profesoro Pietro Baglioni. Nun, lasu min iri."

"Ankoraŭ ne, ankoraŭ ne, Sinjoro Giovanni Guasconti," diris la profesoro, ridetante, sed samtempe inspektante la junulon per honesta rigardo. "Kion do! ĉu mi ne pasigis la junaĝon flanke de via patro? kaj ĉu li filo preterkuru min kiel fremdulon sur ĉi tiuj antikvaj padovaj stratoj? Restu, Sinjoro Giovanni; ĉar ni devos iomete interparoli antaŭ ol disiĝi."

"Do rapide, estimata profesoro, rapide," diris Giovanni, kun febreca senpacienco. "Ĉu via moŝto ne vidas, ke mi devas rapidi?"

Nu, dum li parolis, laŭ la strato venis viro nigre vestita, kurbite kaj malforte moviĝante kiel homo malbonsana. Ties vizaĝon kovris tre malsana kaj flaveca koloro, tamen ĝin tiom plenigis mieno de pika kaj aktiva inteligenteco, ke observanto povus facile preterrigardi la nurajn korpajn atributojn kaj vidi nur tiun mirindan energion. Preterirante, tiu homo interŝanĝis frostan kaj foran saluton kun Baglioni, sed fiksis al Giovanni sian rigardon kun intenseco, kiu ŝajnis aperigi el li ĉion konvenan de rimarko. En tiu rigardo troviĝis tamen pekuliara kvieteco, kvazaŭ li nur havis intereson spekulativan, ne homan, pri la junulo.

"Jen d-ro Rapaĉini!" flustris la profesoro, post la preteriro de la nekonato. "Ĉu li iam antaŭe vidis vian vizaĝon?"

"Ne laŭ mia scio," respondis Giovanni, surprizite de la nomo.

"Li JA vidis vin! li certe vidis vin!" haste diris Baglioni. "Tiu scienculo ial esploras vin. Mi konas tiun mienon lian! Estas la sama, kiu froste lumigas lian vizaĝon dum li klinas sin super birdo, muso, aŭ papilio, kiun pro iu eksperimento li mortigis per parfumo de floro; mieno tiel profunda kiel la Naturo, sed sen la amvarmeco de la Naturo. Sinjoro Giovanni, mi vetos mian vivon pri tio, vi estas la celo de iu esploro de Rapaĉini!"

"Ĉu vi ŝajnigos min stultulo?" pasie elkriis Giovanni. "TIO, sinjoro profesoro, estus maltaŭga eksperimento."

"Paciencon! paciencon!" respondis la neperturbebla profesoro. "Mi diras al vi, kompatinda Giovanni, ke Rapaĉini trovas vin science interesa. Vi estas kaptita de timiga homo! Kaj la fraŭlino Beatrico ― kian rolon ŝi havas en tiu mistero?"

Sed Guasconi, trovante la demandemon de Baglioni netolerebla, nun eskapis, kaj fuĝis antaŭ ol la profesoro povis rekapti lian brakon. Li intense postrigardis la junulon kaj kapneis.

"Tiel ne estu," diris Baglioni al si. "La junulo estas la filo de mia longtempa amiko, kaj ne suferos ĝenojn, kontraŭ kiuj la arkanaĵoj de medicina scienco povas protekti lin. Cetere, temas pri tro netolerebla impertinentaĵo ĉe Rapaĉini, tiel ŝteli la junulon el miaj manoj, oni povus diri, kaj utiligi tiun por siaj inferaj eksperimentoj. Tiu filino lia! Oni esploros tion. Eble, multescia Rapaĉini, mi trompos vin tie, kie vi malmulte atendas tion!"

Giovanni dume sekvis nerektan vojon, kaj finfine trovis sin ĉe la pordo de sia loĝejo. Kiam li transiris la sojlon, lin renkontis maljuna Lizabeta, kiu grimacis kaj ridetis, kaj evidente deziris allogi lian atenton; tamen vane, ĉar la entuziasmo de liaj sentoj postmomente falis al malvarma kaj malakra vakueco. Li turnis siajn okulojn rekte al la velkinta vizaĝo, kiu kunpremiĝis al rideto, sed ŝajnis ne rimarki ĝin. La maljunulino do ekkaptis lian mantelon.

"Sinjoro! Sinjoro!" ŝi flustris, ankoraŭ kun plenvizaĝa rideto, pro kio ŝi aspektis iom kiel groteska ligna skulptaĵo, brunigita de la jarcentoj. "Aŭskultu min, sinjoro! Ekzistas privata enirejo en la ĝardenon!"

"Kion vi diris?" elkriis Giovanni, rapide turnante sin, kvazaŭ senanima estaĵo subite ekvivus febre. "Privata enirejo en la ĝardenon de d-ro Rapaĉini?"

"Ĉit! ĉit! ne tiel laŭte!" flustris Lizabeta, kovrante lian buŝon per la mano. "Jes; en la ĝardenon de la estiminda doktoro, kie vi povos vidi ĉiujn liajn belajn arbustojn. Multaj junuloj en Padovo donus oron por povi iri inter tiujn florojn."

Giovanni metis orpecon en ŝian manon.

"Montru al mi la vojon," li diris.

Ido, eble ekscitita de lia konversacio kun Baglioni, eniris lian menson, ke ĉi tiu interveno de maljuna Lizabeta eble ligiĝas kun la intrigo, kia ajn ĝi estas, en kiu, laŭ supozo de la profesoro, d-ro Rapaĉini entrenas lin. Sed tia suspekto, kvankam ĝi perturbis Giovanni-n, ne sufiĉis por reteni lin. Tuj kiam li konsciis pri la ebleco aliri Beatricon, ekŝajnis absoluta necesaĵo de lia ekzisto, ke li tion faru. Ne gravis, ĉu ŝi estas anĝelino, ĉu demonino; li estis nerevokeble en ŝia sfero, kaj devis obei la leĝon, kiu plutiris lin laŭ ĉiam malkreskantaj cirkloj, al rezulto, kiun li ne provis diveni; tamen, strange estas diri tion, lin trafis subita dubo, ĉu tiu intensa intereso liaflanka ne estus trompa; ĉu ĝi estus vere tiom profunda kaj positiva, ke ĝi pravigus, ke li nun ĵetu sin en nekalkuleblan situacion; ĉu ĝi ne estus la nura fantaziaĵo de la cerbo de junulo, nur iomete, eĉ tute ne, ligita kun lia koro.

Li paŭzis, hezitis, duonturnis sin, sed fine pluiris. Lia velkinta gvidantino kondukis lin laŭ kelkaj obskuraj koridoroj, kaj finfine malligis pordon, tra kiu, je la malfermo, oni povis vidi kaj aŭdi la susurantajn foliojn, inter kiuj glimadis la disfrakasita sunlumo. Giovanni elpaŝis, kaj, ŝovante sin tra la interplektaĵoj de arbusto kiu volis la kaŝitan enirejon per siaj tentakloj, staris sub sia fenestro en la maldensa tereno de la ĝardeno de d-ro Rapaĉini.

Kiom ofte okazas, ke, kiam neeblaĵoj ebliĝas kaj revoj kondensiĝis sian nebulecon al tuŝebla realeco, ni trovas nin trankvilaj, eĉ malvarme sinregantaj, inter cirkonstancoj, kiujn ni ĝoje aŭ angore delirus atendi! La sorto ĝuas tiel trompi nin. Pasio elektos sian horon por aperi sur la scenejo, kaj malavide postrestas kiam konvena ĝustigo de okazaĵoj ŝajnus alvoki lin. Tiel nun estis ĉe Giovanni. Tagon post tago li pulsadis pro febra sango je la nekredebla ideo pri intervjuo kun Beatrico, stari fronte al ŝi, en ĉi tiu ĝardeno, ripozante en la orienta sunlumo de ŝia beleco, kaptante el ŝia rigardo la misteron, kiun li opiniis la enigmo de lia ekzisto. Sed nun troviĝis stranga kaj nekonvena ekvilibro en lia brusto. Li ĉirkaŭrigardis la ĝardenon por eltrovi, ĉu ĉeestas Beatrico aŭ ŝia patro, kaj, perceptante sian solecon, komencis kritikan observadon de la plantaĵoj.

La aspekto de unu kaj ĉiuj el ili malkontentigis lin; ilia belegeco ŝajnis feroca, pasia, eĉ nenatura. Preskaŭ ne estis unusola arbusto, kiun migranto, vaganta sola tra arbaro, ne surpriziĝus trovi sovaĝa tie, kvazaŭ alimonda vizaĝo kolere rigardus lin el la densejo. Kelkaj ankaŭ ŝokus delikatan instinkton pro aspekto de artefariteco, kiu indikis, ke okazis miksado, eĉ adultado, de diversaj vegetalaj specioj, ke la produkto ne plu estas pro Dio, sed estas la monstra idiĝo de la fia fantazio de la homo, grilanta nur per malbona moko de beleco. Ili verŝajne rezultis el eksperimento, kiu kelkfoje sukcesis kunmeti plantaĵojn, unuope belajn, al kunaĵo posedanta la dubindan kaj timigan econ, kiu karakterizis la tutan kreskaĵaron de la ĝardeno. Entute, Giovanni rekonis nur du-tri plantaĵojn en la kolekto, kaj tiuj estis tiaj, kiujn li sciis venenaj. Tiel kontemplante, li aŭdis la susuradon de silka vestaĵo, kaj, turnante sin, ekvidis Beatricon aperi elsub la skulptita pordarko.

Giovanni ne antaŭe pripensis, kia estu lia konduto; ĉu li pardoneptu pro sia sintrudo en la ĝardenon, ĉu li supozu, ke li estas tie almenaŭ laŭ permeso, se ne deziro, de d-ro Rapaĉini aŭ ties filino; sed la kondutmaniero de Beatrico trankviligis lin, kvankam ankoraŭ lasis lin dubanta, kiel li ricevis enirrajton. Ŝi malpeze venis laŭ la pado kaj renkontis lin apud la rompita fontano. Sur ŝia vizaĝo estis surprizo, sed ankaŭ la brileco de simpla kaj afabla plezuro.

"Vi estas spertulo pri floroj, sinjoro," diris Beatrico, ridetante, aludante al la bukedo, kiun li ĵetis al ŝi de la fenestro. "Ne mirinde, do, se rimarko de la nekutima kolekto de mia patro tentis vin pli proksime esplori. Se li estus ĉi tie, li rakontus al vi multajn strangajn kaj interesajn faktojn pri la naturo kaj kutimoj de tiuj arbustoj; ĉar li pasigis sian vivon en tiaj esploroj, kaj ĉi tiu ĝardeno estas lia mondo."

"Kaj vi mem, fraŭlino," observis Giovanni, "se pravas la famo ― ankaŭ vi estas profunde lerta pri la virtoj indikitaj de ĉi tiuj riĉaj floroj kaj ĉi tiuj spicaj parfumoj. Se vi degnus esti mia instruistino, mi montriĝus pli preta studanto ol se sinjoro Rapaĉini mem instruus."

"Ĉu ekzistas tiaj sencelaj klaĉoj?" demandis Beatrico, kun muziko de plaĉa rido. "Ĉu homoj dirias, ke mi estas lerta pri la plantaĵa scienco de mia patro? Kia ŝerco troviĝas en tio! Ne; kvankam mi maturiĝas inter ĉi tiuj foloroj, mi scias pri ili ne pli ol iliajn kolorojn kaj parfumon; kaj mi foje pensas, ke plaĉus al mi rezigni pri eĉ tiu eta scio. Troviĝas ĉi tie multaj floroj, eĉ ne inter la plej brilaj, kiuj ŝokas kaj ofendas min, kiam mia okulo trafas ilin. Sed, sinjoro, bonvolu ne kredi tiujn historiojn pri mia scienco. Kredo nenion pri mi, krom se vi propraokule vidas ĝin."

"Kaj ĉu mi devas kredi ĉion, kiun mi propraokule vidis?" celtrafe demandis Giovanni, dum rememoro de antaŭaj vidaĵoj timigis lin. "Ne, fraŭlino; vi postulas de mi tro malmulton. Petu, ke mi kredu nenion se ĝi ne venos de viaj lipoj."

Beatrico ŝajne komprenis lin. Forte ruĝiĝis ŝia vango; sed ŝi rekte rigardis la okulojn de Giovanni, kaj respondis per reĝineca fiero lian maltrankvile suspektan rigardon.

"Mi tion petas di vi, sinjoro," ŝi respondis. "Forgesu tion, kiun vi fantaziis pri mi. Se ĝi estas vera al la eksteraj sensoj, ĝi tamen povas esti malvera pri sia esenco; sed la vortoj el la lipoj de Beatrico Rapaĉini veras jam de la fundo de la koro. Ilin vi kredu."

Tra ŝia tuta aspekto brilis fervoro, kiu radiis sur la konscion de Giovanni kiel la lumo de la vero mem; sed eĉ kiam ŝi parolis, estis aromo en la ĉirkaŭ etoso, riĉa kaj delica, kvankam mallongviva, sed kiun la junulo, pro nedifinebla malemo, preskaŭ nekuraĝis enspiri en siajn pulmojn. Eble temis pri la odoro de la floroj. Ĉu ĝi povus esti la spiro de Beatrico, kiu tiel balzamigis ŝiajn vortojn per stranga riĉeco, kvazaŭ trempinte ilin en ŝia koro? Svenemo ombre tuŝis Giovanni-n kaj forflirtis; li ŝajnis rigardi trans la okulojn de la belulino al ŝia travidebla animo, kaj li ĉesis senti dubon kaj timon.

Malaperis la nuanco de pasio kolorinta la konduton de Beatrico; ŝi fariĝis gaja, kaj ŝajnis akcepti puran ĝojon el sia komunia kun la junulo, similan al tiu, kiun sentus la fraŭlino de soleca insulo konversaciante kun vojaĝanto el la civilizita mondo. Evidente, ŝia perto de la vivo estis limita al tiu ĝardeno. Ŝi foje parolis pri aferoj tiel simplaj, kiel la taglumo aŭ someraj nuboj, foje demandis pri la urbo, aŭ la fora hejmo de Giovanni, liaj amikoj, lia patrino, kaj liaj fratinoj ― demandoj, kiuj indikis tian izolitecon, kaj tian manko de konateco pri la modoj de konduto, kaj Giovanni respondis kvazaŭ al bebo. Ŝia animo elŝprucis antaŭ li kiel freŝa rojeto atinganta sian unuan vidon de la sunlumo kaj scivolanta pri la reflektoj de tero kaj ĉielo ĵetitaj al ĝia sino. Venis ankaŭ pensoj el profunda fonto, kaj fantazioj de gemeca brilo, kvazaŭ diamantoj kaj rubenoj glimadis supren inter la bobeloj de la fontano. Foje brilis en la menso de la junulo mirsento, ke li promenas ĉe la flanko de la estaĵo, kiu tiom perturbis lian imagopovon, kiun li idealigis per tiaj terurnuancoj, pri kiu li certe vidis tiajn manifestaĵojn de timigaj atributoj ― ke li konversacias kun Beatrico kiel frato, kaj trovas ŝin tiel homa kaj fraŭlineca. Sed tiaj pensoj estis nur provizoraj; la efiko de ŝia persono estis sufiĉe reala por tuj fari ŝin familiara.

Tiel libere komunikante, ili vagis tra la ĝardeno, kaj nun, post multaj kurbiĝoj de ĝiaj avenuoj, venis al la frakasita fontano, apud kiu kreskis la belega arbusto, kun ties trezoro de brilantaj floroj. El ĝi difuzis aromo, kiun Giovanni rimarkis identa kun tiu, kiun li pensis rimarki en la spiro de Beatrico, sed nekompareble pli potenca. Kiam ŝiaj okuloj trafis ĝin, Giovanni vidis ŝin premi la manon al la brusto kvazaŭ la koro subite kaj dolore pulsegis.

"La unuan fojon en mia vivo," ŝi murmuris, alparolante la arbuston, "mi forgesis vin."

"Mi rememoras, fraŭlino," diris Giovanni, "ke iam vi promesis kompensi min per unu el tiuj vivantaj gemoj pro la bukedo, pri kiu mi havis la feliĉan aŭdacon ĵeti al viaj piedoj. Permesu al mi nun pluki ĝin kiel rememoraĵon pri ĉi tiu intervjuo."

Li faris paŝon al la arbusto, etendante la manon; sed Beatrico kuris antaŭen, eligante kriĉon, kiu penetris lian koron kiel ponardo. Ŝi ekkaptis lian manon kaj retiris ĝin per la tuta forto de ŝia svelta figuro. Giovanni sentis ŝian tuŝon vibri tra li.

"Ne tuŝu ĝin!" ŝi eldiris per angora voĉo. "Por via vivo, ne! Ĝi estas mortiga!"

Tiam, kaŝante sian vizaĝon, ŝi fuĝis de li kaj malaperis sub la skulptita pordarko. Kiam Giovanni sekvis ŝin per la okuloj, li ekvidis la marasman formon kaj palan inteligentecon de d-ro Rapaĉini, kiu rigardis la scenon, li ne sciis kiom longe, deen la ombro de la enirejo.

Tuj kiam Guasconti solis en sia ĉambro, la bildo de Beatrico revenis al lia pasia pensado, plena de ĉia sorĉado, kiu amasiĝis ĉirkaŭ ĝi ekde kiam li la unuan fojon vidis ŝin, nun simile plena de iu tenera varmeco de junaĝa virineco. Ŝi estis homo; ŝia naturo estis dotita de ĉiuj afablaj kaj inaj ecoj; ŝi plej meritis adoradon; siavice, ŝi certe kapablis la altaĵojn kaj heroaĵojn de la amo. Tiuj aferoj, kiujn li antaŭe supozis pruvaĵoj de timiga strangeco en ŝia korpa kaj morala sistemoj, jam estis forgesitaj aŭ, per la subtila sofismo de pasio, transformitaj al rava ora krono, farante Batricon des pli admirinda, ju pli unika ŝi estis. Kio antaŭe aspektis malbele, nun estis bela; aŭ, se nekapabla de tia ŝanĝiĝo, ĝi forŝteliris kaj kaŝis sin inter tiuj senformaj duonideoj kiuj amasas en la malhela regiono ekster la taglumo de nia perfekta konscio. Tiel li pasigis la nokton, kaj ne ekdormis ĝis la tagiĝo komencis veki la dormantajn florojn en la ĝardeno de d-ro Rapaĉini, kin la sonĝoj de Giovanni sendube gvidis lin. Leviĝis la suno laŭ sia programo, kaj, ĵetante al liaj palpebroj siajn radiojn, vekis lin al sento de doloro. Plene vekiĝinta, li komencis senti brulan kaj vibran doloregon en la mano ― la dekstra mano ― tiu mano, kiun Beatrico ekkaptis per sia, kiam li estis plukonta unu el la gemecaj floroj. Sur la dorso de tiu mano nun troviĝis purpura spuro kiel tiu de kvar malgrandaj fingroj, kaj de mallarĝa dikfingru sur lia manartiko.

Ho, kiel obstine la amo ― aŭ eĉ tiu ruza ŝajno de amo, kiu foras en la imagopovo sed ne radikiĝas en la koro ― kiel obstine ĝi fidelas ĝis alvenas la momento, kiam ĝia sorto estas, malaperi en la maldensa nebulaĵo! Giovanni volis sian manon per mantuko kaj scivolis, kia malbonaĵo pikis lin, kaj baldaŭ forgesis sian doloron, revante pri Beatrico.

Post tiu unua intervjuo, la sorto faris duan neevitebla. Trian; kvaran; kaj ĝardena renkontiĝo kun Beatrico jam ne estis okazaĵeto en la ĉiutaga vivo de Giovanni, sed la tuta spaco en kiu, oni povus diri, li vivis; ĉar la ceteron konsistigis la atendado kaj memoro de tiu ekstaza horo. Kaj same ĉe la filino de Rapaĉini. Ŝi gvatadis por la apero de la junulo, kaj alkuris al lia flanko kun fido tiel senretena kvazaŭ ili estus kunludantojn de la frua infanaĝo ― kvazaŭ ili restus tiaj kunludantoj. Se, pro neatendita misŝanco, li ne aperis je la ĝusta momento, ŝi staris sub la fenestro kaj suprensendis la riĉan dolĉecon de siaj tonoj por ŝvebi ĉirkaŭ li en la ĉambro, kaj eĥi kaj reverberi en lia koro: "Giovanni! Giovanni! Kial vi prokrastas? Venu malsupren!" Kaj jen, li rapidis malsupren al tiu Edeno de venenaj floroj.

Sed, malgraŭ tiu intima familiareco, restis en la konduto de Beatrico ia sinretenemo, tiom rigide kaj nevarie tenata, ke al lia imagopovo preskaŭ ne okazis la ideo invadi ĝin. Laŭ ĉiuj rimarkeblaj signoj, ili amis; ili jam ame rigardis per okuloj, kiuj portis la sanktan sekreton de la fundo de unu animo al la fundo de la alia, kvazaŭ ĝi estus tro sankta por esti flustrata survoje; ili eĉ parolis pri amo en tiuj ŝprucoj de pasio, kiam iliaj animoj elsaltis per artikulaciita spiro kiel langoj de longe kaŝita flamo; tamen ili ne sigelis tion per la lipoj, ne interkroĉis la manojn, ne faris eĉ kareseton tian kian amo elvokas kaj sanktigas. Li neniam tuŝis unu brilan buklon de ŝia hararo; ŝia vestaĵo ― tiel evidenta estis la baro inter ili ― neniam estis flirtigita kontraŭ li de venteto. Je tiuj malmultaj okazoj, kiam Giovanni tentiĝis transpaŝi la limon, Beatrico fariĝis tiel malgaja, tiel severa, kaj entute prenis sur si tian aspekton de dezerta aparteco, ke eĉ ne elparolata vorto necesis por forpeli lin. Je tiaj okazoj lin surprizis la teruraj suspektoj kiuj leviĝis, monstre, el la grotoj de lia koro kaj frontis lian vizaĝon; lia amo fariĝis malfortika kiel la matena nebulo, nur liaj duboj havis substancon. Sed, kiam la vizaĝo de Beatrico reheliĝis post la momenta ombro, ŝi tuj transformiĝis de la mistera, dubinda estaĵo, kiun li rigardis kun tiom da hororo; nun ŝi estis la bela kaj naiva junulino kiun, li sentis, lia animo konis laŭ certeco preter ĉiu alia scio.

Jam pasis sufiĉe longa tempo depost la lasta renkontiĝo inter Giovanni kaj Baglioni. Unu matenon, tamen, lin malagrable surprizis vizito de la profesoro, pri kiu li preskaŭ ne pensis dum kelkaj semajnoj, kaj pri kiu li kontente forgesus eĉ pli longe. Ĉar li jam delonge estis kaptita de trapenetra eksciteco, li ne povis toleri aliulojn, krom se ili perfekte simpatias kun lia aktuala sentostato. Tian simpation li ne atendis ĉe Profesoro Baglioni.

La vizitanto senpripense babiladis kelkajn momentojn pri la klaĉado de la urbo kaj la universitato, kaj tiam aliris alian temon.

"Mi lastatempe legis antikvan klasikan verkinton," li diris, "kaj renkontis fabelon, kiu strange interesis min. Eble vi rememoros ĝin. Temas pri hinda princo, kiu sendis belan virinon kiel donacon al Aleksandro la Granda. Ŝi estis bela kiel la tagiĝo, belega kiel la sunsubiro; sed ŝin aparte distingis iu riĉa parfumo en la spiro ― pli riĉa ol ĝardeno de persaj rozoj. Aleksandro, kiel estis natura en juna konkerinto, tuj ekamis tiun belegan fremdulinon; sed iu saĝa medicinisto, kiu ĉeestis, eltrovis pri ŝi teruran sekreton."

"Pri kia sekreto temis?" demandis Giovanni, turnante la okulojn malsupren por eviti tiujn de la profesoro.

"Ke tiu bela virino," daŭrigis Baglini, emfaze, "ekde la naskiĝo nutriĝis per venenoj, ĝis ŝia tuta naturo estis tiom plena de ili, ke ŝi fariĝis la plej mortiga veneno de la mondo. Veneno estis ŝia vivelemento. Per tiu riĉa parfumo de la spiro, ŝi venenigis eĉ la aeron. Ŝia amo estus veneno ― ŝia brakumo: morto. Ĉu ne mirinda rakonto?"

"Infanfabelo," respondis Giovanni, maltrankvile eksaltante el la seĝo. "Mirigas min, kiel via moŝto trovas la tempon por legi tiajn sensencaĵojn inter viaj pli gravaj esploroj."

"Cetere," diris la profesoro, iom maltrankvile ĉirkaŭrigardante, "kia stranga aromo estas ĉi tiu en via apartamento? Ĉu temas pri la parfumo de viaj gantoj? Ĝi estas malfortika, sed bonodora; tamen, neniel agrabla. Se mi longe enspirus ĝin, ĝi ŝajne malsanigus min. Ĝi similas al la spiro de floro, sed mi ne vidas florojn en la ĉambro."

"Floroj ne estas," respondis Giovanni, kiu paliĝis kiam la profesoro parolis; "nek, mi opinias, estas aromo, krom en la menso de via moŝto. Odoroj, estante ia elemento kunmetita el la sensa kaj la anima, emas tiel trompi nin. La rememoro de parfumo, la nura ideo pri ĝi, facile misrimarkiĝas kiel aktualaĵo."

"Jes; sed mia sobra imagopovo ne ofte tiel trompas," diris Baglioni; "kaj, se mi fantazius ian odoron, ĝi estus tiu de iu aĉa apoteka drogo, per kiu miaj fingroj estus penetritaj. Nia moŝta amiko Rapaĉini, mi foje aŭdis, tinkturas siajn medikamentojn per odoroj pli riĉaj ol tiuj de Arabio. Sendube ankaŭ la bela kaj klera fraŭlino Beatrico donus al siaj pacientoj trinkaĵojn dolĉajn kiel la spiron de virgulon; sed ve al tiu, kiu trinkas el ili!"

Sur la vizaĝo de Giovanni montriĝis multaj batalantaj emocioj. Lian animon turmentis la tono, per kiu la profesoro aludis la puran kaj belan filinon de Rapaĉini; tamen la sugesteto pri opinio rilate ŝian personon mala al la liea tuj faris klaraj mil palaj suspektoj, kiuj nun grimacis al li kiel tiom da demonoj. Sed li forte strebis por subpremi ilin kaj respondi al Baglioni kun la perfekta fido de vera amanto.

"Sinjoro profesoro," li diris, "vi estis amiko de mia patro; ŝajnas, ke vi volas roli amike ankaŭ al lia filo. Mi volas senti al vi nenion krom estimo kaj respekto; sed mi petas, sinjoro, ke vi observu, ke pri unu temo ni ne diskutu. Vi ne konas fraŭlinon Beatrico. Vi do ne povas taksi la maljustaĵon ― la blasfemon, mi povus diri ― kiu estas proponita al ŝia persono de senintenca aŭ vunda vorto."

"Giovanni! kompatinda Giovanni!" respondis la profesoro, kun trankvila mieno kompata, "mi multe pli bone ol vi konas tiun aĉan knabinon. Vi aŭdu la veraĵojn pri la venenisto Rapaĉina kaj lia venena filino; jes, same venena kiel ŝi estas bela. Aŭskultu; ĉar, eĉ se vi perfortus miajn grazajn harojn, tio ne silentigos min. Tiu antikva fabelo pri la hinda virino fariĝis veraĵo pro la profunda kaj fatala scienco de Rapaĉini, kaj en la persono de la bela Beatrico."

Giovanni ĝemis kaj kaŝis sian vizaĝon.

"Ŝian patron," daŭrigis Baglioni, "ne retenis la natura amo kontraŭ proponi sian idinon, laŭ tiu terura maniero, kiel viktimon de lia freneza entuziasmo pri la scenco; ĉar, ni estu justaj al li, li estas tiel vera homo de la scienco, kiel iam ajn distilis sian koron en alambiko. Kia, do, estos via sorto? Sendube vi estas elektita kiel la materio de iu nova eksperimento. Eble la rezulto estos la morto; eble, sorto eĉ pli terura. Rapaĉini, kun la tiel-nomataj sciencaj celoj antaŭ siaj okuloj, hezitos pri nenio."

"Sonĝo," sufloris Giovanni al si; "certe temas pri sonĝo."

"Sed," rekomencis la profesoro, "ne rezignu, filo de mia amiko. Ankoraŭ ne estas tro malfrue por la savo. Eble ni eĉ sukcesos revenigi tiun mizeran infaninon en la limojn de la ordinara naturo, de kiu la frenezeco de ŝia patro forigis ŝin. Vidu ĉi tiun arĝentan vazeton! Ĝin ellaboris la manoj de la konata Benvenuto Cellini, kaj ĝi taŭgas esti amdonaco al la plej bela fraŭlino en Italio. Sed ĝiaj enhavoj estas valoregaj. Unu trinketo de ĉi tiu kontraŭveneno farus sendanĝeraj la plej mortigajn venenojn de la familio Borgia. Ne dubu, ke ĝi estos same sukcesa kontraŭ tiuj de Rapaĉini. Donacu la vazon, kaj la valoran enhavatan likvaĵojn al via Beatrico, kaj esperante atendu la rezulton."

Baglioni kuŝigis etan, delikatege ellaboritan arĝentan ujon sur la tablon, kaj foriris, lasante liajn diraĵojn por efiki al la menso de la junulo.

"Ni ja sukcesos malhelpi al Rapaĉini," li pensis, ridante al si dum li deiris laŭ la ŝtuparo; "sed, ni konfesu la veraĵon pri li, li estas mirindulo ― ja mirindulo; tamen fia empiriulo laŭ sia praktiko, sekve netolerebla de tiuj, kiuj respektas la bonajn tradiciajn regulojn de la medicina profesio."

Dum la tuta konateco inter Giovanni kaj Beatrico, lin foje, kiel ni jam diris, hantis malhelaj supozoj pri ŝia personeco; tamen, tiom profunde ŝi sentigis sin al li kiel simplan, naturan, aman kaj senkulpan estaĵon, ke la bildo nun proponita de Profesoro Baglioni aspektis tiel strange kaj nekredeble kiel ĝi ne akordus kun lia originala koncepto. Verdire, ekzistas malbelaj rememoroj ligitaj kun liaj unuaj ekvidoj de la bela junulino; li ne povis tute forgesi la bukedon, kiu velkis kiam ŝi prenis ĝin, kaj la insekton, kiu pereis en la suna aero, pro neniu evidenta kialo krom la armo de ŝia spiro. Tiuj okazaĵoj, tamen, solviĝinte en la pura lumo de ŝia personeco, jam ne efikis kiel faktoj, sed estis agnoskendaj kiel eraraj fantazioj, eĉ se ili ŝajne estus subtenataj de la atesto de la sensoj. Ekzistas io pli vera kaj reala ol tio, kiun ni povas vidi per la okuloj kaj tuŝi per la fingro. Je tiaj pli bonaj atestaĵoj Giovani fondis sian fidon al Beatrico, kvankam pro la necesa forto de ŝiaj altaj atributoj ol pro iu ajn profunda kaj malavara fido liaflanka. Sed nun lia animo ne kapablis subteni sin je la alteco, al kiu la frua entuziasmo de pasio ekzaltis ĝin; li falis, humilaĉa inter neĉielaj duboj, kaj tiel malsanktigis la puran blankecon de sia bildo de Beatrico. Li ne rezignis pri ŝi; li simple malfidis. Li decidis okazigi iun decidan provon kiu unu fojon por ĉiam kontentigos lin pri tio, ĉu ekzistas tiuj teruraj strangaĵoj en ŝia korpo kiuj ne povus ekzisti sen ia responda monstreco de la animo. Liaj okuloj, rigardante defore, eble trompis lin pri la lacerto, la insekto, kaj la floroj; sed se li povus vidi, je distanco de kelkaj paŝoj, la subita morto de unu freŝa kaj sana floro en la mano de Beatrico, ne estus spaco por aliaj demandoj. Elpensinte tiun ideon, li rapidis al la floristo kaj aĉetis bukedon ankoraŭ gemitan de la matenaj roseroj.

Jam alvenis la kutima horo de lia ĉiutaga intervjuo kun Beatrico. Antaŭ ol malsupreniri al la ĝardeno, Giovanni devis rigardi sian formon en la spegulo ― vantaĵo atendebla en bela junulo kiu, tamen, montris sin en tiu ĝena kaj febra momento kiel ia malprofundecon de sentoj kaj nesincerecon de persono. Li tamen rigardis, kaj diris al si, ke liaj trajtoj neniam antaŭe posedis tiel riĉan gracian, liaj okuloj ― tian viglecon, liajn vangojn ― tiel varman nuancon de superabunda vivo.

Almenaŭ," li pensis, "ŝia veneno ankoraŭ ne penetris en mian sistemon. Mi ne estas floro pereonta en ŝia mano."

Tion pensante, li turnis siajn okulojn al la bukedo, kiun li neniam demetis de sia mano. Pulso de nedifinebla hororo trakuris lin kiam li rimarkis, ke tiuj rosaj floroj jam komencis velki; ili portis la aspekton de aĵoj, kiuj estis hieraŭ freŝaj kaj belaj. Giovanni marmore blankiĝis, kaj staris senmove antaŭ la spegulo, rigardante tie sian reflektaĵon kvazaŭ ĝi estus la formo de io terura. Li rememoris la mencion de Baglioni pri la aromo, kiu ŝajne trapenetris la ĉambron. Certe temis pri la veneno en lia spiro! Tiam li ektremis ― ektremis pro si. Revigliĝante el sia stuporo, li komencis scivoleme rigardi araneon, kiu estis okupata pendigante sian araneaĵon de la antikva kornico de la apartamento, teksante la artan sistemon de transirantaj linioj ― araneo tiel vigla kaj ativa kiel iam ajn pendis de malnova plafono. Giovanni klinis sin al la insekto kaj eligis profundan, longan spiron. La araneo subite ĉesis laboregi; la araneaĵo vibris per tremo deveninta de la korpo de la eta artlaboristo. Ankoraŭfoje Giovanni eligis spiron, pli profundan, pli longan, trapenetritan kun venena sento el lia koro: li ne sciis, ĉu li estas fia, ĉu simple urĝosenta. La araneo konvulsie etendis siajn membrojn kaj pendis, mortinta, antaŭ la fenestro.

"Damnita! Damnita!" suspiris Giovanni, parolante al si. "Ĉu vi do fariĝis tiel venena, ke tiu mortiga insekto pereas pro via spiro?"

Tiumomente ŝvebis el la ĝardeno riĉa, dolĉa voĉo.

"Giovanni! Giovanni! Jam pasis la horo! Kial vi prokrastas? Venu malsupren!"

"Jes," denove murmuris Giovanni. "Ŝi estas la sola estaĵo, kiun mia spiro ne mortigos! Se nur ĝi povus!"

Li rapidis malsupren, kaj post momento staris antaŭ la brilaj kaj amaj okuloj de Beatrico. Antaŭ momento lia kolero kaj malespero estis tiel ferocaj, ke li povus deziri nenion pli ol povi velkigi ŝin per rigardeto; sed kun ŝia vera ĉeesto venis influoj, kies ekzisto estis tro reala por esti tuj forskueblaj: memoroj pri la delikata kaj bonintenca potenco de ŝia ina naturo, kiu tiel ofte volvis lin en religia trankvileco; memoroj pri multaj sankaj kaj pasiaj elŝprucoj el ŝia koro, kiam la pura fontano liberiĝis el sia profundo kaj videbliĝis en sia travidebleco antaŭ lia mensa okulo; memoroj kiuj, se Giovanni scius taksi ilin, certigus al li, ke ĉi tiu tuta malbela mistero estas nura neĉiela iluzio, kaj ke, kiu ajn nebulaĵo de malbono eble ĉirkaŭis ŝin, la vera Beatrico estis ĉiela anĝelino. Kvankam li ne kapablis pri tiel alta fido, tamen ŝia apudesto ne tute perdis sian magion. La kolero de Giovanne retiriĝis al aspekto de malafabla nesentemo. Beatrico, per rapide spirita senso, tuj sentis, ke ekzistas inter ili iu abismo de nigreco, kiun nek li nek ŝi povus transiri. Ili plupromenadis, malfeliĉaj kaj silentoj, kaj tiel venis al la marmora fontano kaj al ĝia surtera lageto, meze de kiu kreskis la arbusto kiu portis gemecajn florojn. Giovanni ektimis pro la avida ĝuo ― kvazaŭ apetito ― per kiu li trovis sin enspiranta la aromon de la floroj.

"Beatrico," li abrupte demandis, "de kie venis ĉi tiu arbusto?"

"Mia patro kreis ĝin," ŝi simple respondis.

"Kreis ĝin! kreis ĝin!" rediris Giovanni. "Kion vi volas diri, Beatrico?"

"Li estas homo kiu timige konas la sekretojn de la Naturo," respondis Beatrico; "kaj, je la horo kiam mi la unuan fojon spiris, ĉi tiu plantaĵo elkreskis el la grundo, ido de lia scienco, de lia intelekto, dum mi estis nur lia tera ido. Ne aliru!" ŝi daŭrigis, terurite observante, ke Giovanni alproksimiĝas al la arbusto. "Ĝi havas ecojn, pri kiuj vi preskaŭ ne povas revi. Sed mi, kara Giovanni ― mi kreskis kaj floris kun la plantaĵo, min nutris ĝia spiro. Ĝi estis mia fratino, kaj mi amis ĝin kun homa amo; ĉar, ve! ― ĉu vi ne suspektis? ― estis terura fatalo."

Tiam Giovanni tiom malhele sulkigis siajn brovojn, ke Beatrico paŭzis kaj tremis. Sed ŝin sekurigis ŝia fido pri lia tenereco, kaj ŝi ruĝiĝis pro tio, ke ŝi dubis eĉ momenteton.

"Estis terura fatalo," ŝi daŭrigis, "la efiko de la fatala amo de mia patro pri scienco, kiu fremdigis min de la socio de miaj samspecanoj. Ĝis la Ĉielo sendis vin, kara Giovanni, ho, kiom solecis via kompatinda Beatrico!"

"Ĉu malfacila fatalo?" demandis Giovanni, fiksante al ŝi siajn okulojn.

"Nur lastatempe mi eksciis, kiel malfacila ĝi estis," ŝi tenere respondis. "Ho, jes; sed mia koro estis torpora, kaj do kvieta."

La kolero de Giovanni eksplodis el lia senafabla malheleco kiel fulmo el nigra nubo.

"Damninda vi!" li kriis, kun venena malŝato kaj kolero. "Kaj, trovante vian solecon teda, vi same apartigis min de ĉia varmeco de la vivo kaj allogis min al via regiono de neparolebla hororo!"

"Giovanni!" kriis Beatrico, turnante siajn grandajn brilajn okulojn al lia vizaĝo. La forto de liaj vortoj ne penetris ŝian menson; ŝi estis nur fulmtrafita.

"Jes, venenulino!" rediris Giovanni, ekscitega pro pasio. "Vi tion faris! Vi malbenis min! Vi plenigis miajn vejnojn per veneno! Vi faris min estaĵo same tiel malaminda, malbela, maltolerebla kaj mortiga kiel vi ― tutmonda mirindaĵo de hida monstreco! Nun, se nia spiro estas same tiel mortiga al ni kiel al ĉiuj alij, ni kunpremu niajn lipojn en unu kiso de nemenciebla malamo, kaj tiel mortu!"

"Kio okazis al mi?" murmuris Beatrico, kun mallaŭta ĝemo el la koro. "Sankta Virgulino, kompatu min, kompatindan, korŝiritan infanon!"

"Vi ― ĉu vi preĝas?" kriis Giovanni, ankoraŭ kun la sama demona malŝato. "Viaj preĝoj mem, venante el viaj lipoj, venenigas la aeron. Jes, jes; ni preĝu! Ni iru en preĝejon kaj trempu niajn fingrojn en la sankta akvo ĉe la enirejo! Kiuj venos post ni, tiuj pereos kvazaŭ pro pesto! Ni faru krucojn en la aero! Tio estos, disŝuti damnojn maskitajn kiel sanktaj simboloj!"

"Giovanni," diris Beatrico, trankvile, ĉar ŝia malfeliĉego estis preterpasi, "kial vi ligas vin kun mi per tiuj teruraj vortoj? Mi, verdire, estas la hororaĵo, kiun vi nomas min. Sed vi ― kion vi devos fari, krom, post ankoraŭ unu tremo pri mia hida mizero, eliri el la ĝardeno kaj kuniĝi kun via raso, kaj forgesi ke iam ajn rampis sur la teru tia monstru kia kompatinda Beatrico?"

"Ĉu vi pretekstas nescion?" demandis Giovanni, kolerante al ŝi. "Jen! tiun potencon mi gajnis de la pura filino de Rapaĉini."

Svarmo da someraj insektoj flirtadis tra la aero, serĉante manĝaĵojn promesitajn de la florodoroj de la fatala ĝardeno. Ili cirkulis ĉirkaŭ la kapo de Giovanni, kaj evidente allogiĝis al li pro la sama influo, kiu altiris ilin dum momenteto al la sfero de kelkaj el la arbustoj. Li ekspiris inter ilin, kaj amare ridetis al Beatrico kiam almenaŭ dudek el la insektoj falis mortintaj sur la grundon.

"Mi vidas! Mi vidas!" hurlis Beatrico. "Estas la fatala scienco de mia patro! Ne, ne, Giovanni; ne mi tion faris! Neniam! Neniam" Mi revis nur ami vin kaj esti kun vi dum tempeto, kaj poste permesi, ke vi foriru, lasante nur mian bildon en via koro; ĉar, Giovanni, kredu min, kvankam mia korpo estas nutrata de veneno, mia spirito estas tiu de estaĵo de Dio, kaj sopiras amon kiel sian ĉiutagan manĝaĵon. Sed mia patro ― li unuigis nin en ĉi tiu timinda sameco. Jes; rifuzu min, tretu sur mi, mortigu min! Ho, kio do estas la morto post vortoj tiaj, kiaj la viaj? Sed ne mi tion faris. Ne por mondo da feliĉego mi tion farus!"

La pasio de Giovanni elĉerpiĝis en sia eksplodo el liaj lipoj. Nun venis al li sento, morna, ne sen tenereco, pri la intima kaj stranga rilato inter Beatrico kaj li. Ili staris, se tiel diri, en absoluta soleco, kiun povus fari ne malpli soleca la plej densa amaso da ĉirkaŭaj homoj. Ĉu, do, la dezerto de homoj ĉirkaŭ ili ne devus pliproksimige kunpremi tiun izolitan duopon? Se ili kruelus unu al la ali, kiu do estos bonkora al ili? Cetere, Giovanni pensis, ĉu eble ne estus espero, ke li revenu interne de la limoj de ordinara naturo, gvidante ankaŭ Beatricon, la pekliberigitan Beatricon, per la mano? Ho, malfortika kaj senama kaj senvalora spirito, kiu povus revi pri surtera unuiĝo kaj surtera feliĉo kiel eblaĵo, post tiel profunda amo estis tiel amare ofendita kiel la amo de Beatrico per la pestaj vortoj de Giovanni! Ne, ne; tia espero ne povus ekzisti. Ŝi devos peze transiri, kun tiu frakasita koro, trans la limojn de la Tempo ― ŝi devos bani siajn vundojn en iu paradiza fontano, kaj forgesi sian doloron en la lumo de senmorteco, kaj TIE esti sana.

Sed Giovanni ne sciis tion.

"Kara Beatrico," li diris, alirante ŝin, dum ŝi retiriĝis, kiel ĉiam, sed nun pro alia impulso, "kara Beatrico, nia sorto ankoraŭ ne estas tiel senespera. Jen! medikamento, potencas, kiel certigis al mi saĝa medicinisto, kaj preskaŭ dia en sia efikeco. Ĝi konsistas el ingredientoj plej malaj al tiuj, per kiuj via fia patro faligis ĉi tiun katastrofon sur vin kaj min. Ĝi estas distilita el benitaj herbaĵoj. Ĉu ni ne kune trinku ĝin, kaj tiel puriĝu de malbono?"

"Donu ĝin al mi!" diris Beatrico, etendante sian manon por ricevi la arĝentan ujeton, kiuj Giovanni elprenis el sub sia ĉemizo. Ŝi aldonis, kun stranga emfazo, "mi trinkos; sed vi atendu la rezulton."

Ŝi metis al siaj lipoj la kontraŭvenenon de Baglioni; kaj, sammomente, la figuro de Rapaĉini elvenis el la pordarko kaj malrapide venis al la marmora fontano. Kiam li alproksimiĝis, la pala viro de scienco ŝajnis rigardi, kun triumfa mieno, la belajn junulon kaj virgulinon, kvazaŭ artisto kiu pasigus sian vivon atinginte iun pentraĵon aŭ statuaron, por fine kontentiĝi pri sia sukceso. Li haltis; lia kurba formo rektiĝis pro konscia potenco; li etendis siajn manojn super ilin kiel patro petanta benon sur siaj idoj; sed tiuj estis la samaj manoj, kiuj ĵetis venenon en la rivereton de iliaj vivoj. Giovanni ektremis. Beatrico nervoze tremadis, kaj premis sian manon al sia koro.

"Filino mia," diris Rapaĉini, "jam vi ne estas soleca en la mondo. Pluku unu el tiuj multvaloraj gemoj de via fratino-arbusto kaj petu, ke via novedzo portu ĝin sur sia brusto. Ĝi nun ne afliktos lin. Mia scienco kaj la simpatio inter vi kaj li tiom funkciis en lia sistemo, ke li nun staras aparte de ordinaraj viroj, same kiel vi, filino de mia fiero kaj triumfo, de ordinaraj virinoj. Trairu, do, la mondon, plej karaj unu al la alia, teruraj al ĉiuj aliaj!"

"Patro mia," diris Beatrico, malfortike ― kaj, parolante, ŝi ankoraŭ tenis la manon ĉe la koro ― "kial vi do afliktis vian filinon per ĉi tiu mizeriga fatalo?"

"Mizeriga!" eldiris Rapaĉini. "Kion vi diras, stulta knabino? Ĉu vi supozas mizeriga, ke vi estas dotita per mirindaj donacoj, kontraŭ kiuj neniu potenco aŭ forto povus helpi malamikon ― mizeriga, ke vi povas subpremi la plej potencajn per spiro ― mizeriga, ke vi estas same terura kiel belega? Ĉu vi do preferus la staton de malfortika virino, nuda antaŭ ĉiu malbono, kapabla de neniu?"

"Mi volus esti amata, ne timata," murmuris Beatrico, falante al la tero. "Sed tio jam ne gravas. Mi foriras, patro, tien, kie la malbono, kiun vi provis miksi kun mia estaĵo, forpasos kiel revo ― kiel la aromo de ĉi tiuj venenaj floroj, kiuj ne plu malpurigos mian spiron inter la floroj de Edeno. Adiaŭ, Giovanni! Viaj vortoj de malamo estas kiel plumbo en mia koro; sed ankaŭ ili forfalos kiam mi iros ĉielen. Ho, ĉu ne estis, jam de la komenco, pli da veneno en via naturo ol en la mia?"

Por Beatrico ― tiel radikale ŝia tera parto estis ellaborita de la metio de Rapaĉini ― kiel veneno estis vivo, tiel la potenca kontraŭveneno estis morto; kaj tiel la kompatinda viktimo de la inĝenieco de la homo kaj de la rifuzita naturo, kaj de la fatalo kiu atendas ĉiujn tiajn strebojn de pervertita saĝeco, pereis tie, ĉe la piedoj de sia patro kaj Giovanni. Tiumomente Profesoro Pietro Baglioni elrigardis el la fenestro kaj laŭte kriis, per tono de triumfo miksita kun hororo, al la fulmotrafita scienculo, "Rapaĉini! Rapaĉini! kaj JEN la rezulto de via eksperimento!"


Piednotoj

(1) "Fabeloj dufoje rakontitaj" ― titolo de novelaro verkita (en la angla) de Hawthorne mem. [DH]