Enkomputiligis Don HARLOW

Jen deklamo RealAudia

Silento

de Edgar Allan POE

elangligis Don HARLOW

"Aŭskultu min," diris la Demono, metante la manon sur mian kapon. "La regiono priparolata de mi estas malgaja regiono en Libio, apud la bordoj de la rivero Zairo, kaj tie troveblas nek kvieto nek silento.

"La akvo de tiu rivero havas flavecan kaj malsanan nuancon; kaj ĝi ne fluas antaŭen ĝis la maro, sed poreterne pulsadas sub la ruĝa okulo de la suno kun tumulta kaj konvulsia movado. Tra multaj kilometroj ambaŭflanke de la ŝlima riverbedo kuŝas pala dezerto el gigantaj nimfeoj. Tiuj suspiras unu al la aliaj en tiu soleco, kaj etendas ĉielen siajn longajn kaj terurajn kolojn, kaj balancas flank-flanken siajn porĉiamajn kapojn. Kaj elinter ili venas nedistingebla murmurado kiel la torentado de subtera akvo. Kaj ili suspiras unu al la aliaj.

"Sed ekzistas limo de ilia regno -- la limo de la senluma, hororiga, alta arbaro. Tie, kiel la ondoj ĉirkaŭ la Hebridoj, la malalta subarbaro daŭre agitiĝas. Sed tra la ĉielo ne estas vento. Kaj la altaj antikvaj arboj poreterne balanciĝas flank-flanken kun kraŝa kaj potenca bruo. Kaj de iliaj altaj pintoj, unu post alia, falas porĉiama roso. Kaj ĉe la radikoj strangaj venenaj floroj tordiĝe kuŝas en perturbata dormado. Kaj supere, kun susura kaj laŭta bruo, la grizaj nuboj por ĉiam rapidas okcidenten ĝis ili falplonĝas trans la fajra muro de la horizonto. Sed tra la ĉielo ne estas vento. Kaj apud la bordoj de la rivero Zairo estas nek kvieto nek silento.

"Estis nokte, kaj faladis la pluvo; kaj, falante, ĝi estis pluvo sed, falinte, ĝi estis sango. Kaj mi staris en la marĉo inter la altaj nimfeoj, kaj la pluvo faladis sur mian kapon -- kaj la nimfeoj suspiris unu al la aliaj en la soleneco de sia dezerteco.

"Kaj la luno subite leviĝis tra la maldensa, terura nebulo, kaj ĝi koloris karmezine. Kaj miajn okulojn trafis grize ŝtonego, kiu staris ĉe la riverbordo, kaj kiun lumigis la lunlumo. Kaj la ŝtonego estis griza, kaj terura, kaj alta -- kaj la ŝtonego estis griza. Sur ĝia fronto estis gravuritaj literoj sur la roko; kaj mi marŝis tra la marĉon de nimfeoj ĝis mi proksimiĝis al la bordo, ke mi povu legi la literojn surrokajn. Sed mi ne povis kompreni ilin. Kaj mi estis reiranta al la marĉo, kiam la luno pli ruĝe brilis, kaj mi turnis min kaj rerigardis la ŝtonegon, kaj la literojn, kaj la literoj estis DEZERTECO.

"Kaj mi rigardis supren, kaj tie sur la supro de la ŝtonego staris viro; kaj mi kaŝis min inter la nimfeoj, ke mi povus rimarki la agojn de la viro. Kaj la viro estis alta kaj statueca laŭforme, kaj ĝis siaj ŝultroj li estis volvita en la togo de antikva Romo. Kaj la silueto de lia formo estis neklara -- sed liaj trajtoj estis la trajtoj de diaĵo; ĉar la mantelo de la nokto, kaj de la nebulo, kaj de la luno, kaj de la roso, lasis nekovritaj la trajtojn de lia vizaĝo. Kaj lia brovo altis pro pensado, kaj lia okulo sovaĝis pro zorgo, kaj laceco, kaj malŝato pri la homaro, kaj sopiro al soleco.

"Kaj la viro eksidis sur la ŝtonego, kaj apogis sian kapon per la mano, kaj rigardis la dezertecon. Li rigardis malsupren la malaltan nekvietan arbustaron, kaj supren la altajn antikvajn arbojn, kaj eĉ pli supren la susurantan ĉielon, kaj en la karmezinan lunon. Kaj mi kuŝis kuntiriĝinte sub la ŝirmo de la nimfeoj, kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremadis en la soleco; -- sed la nokto alfiniĝis, kaj li sidadis sur la ŝtonego.

"Kaj la viro turnis la atenton forde la ĉielo, kaj rigardis la malgajan riveron Zairo, kaj la flavecan teruran akvon, kaj la palajn legionojn de la nimfeoj. Kaj la viro aŭskultis la suspirojn de la nimfeoj, kaj la murmuradon, kiu elvenis elinter ili. Kaj mi kuntiriĝinte kuŝadis en mia ŝirmejo kaj observadis la agojn de la viro. Kaj la viro tremadis en la soleco; -- sed la nokto alfiniĝis kaj li sidadis sur la ŝtonego.

"Tiam mi iris malsupren en la centron de la marĉo kaj longe vadadis en la nimfeo-sovaĝejon, kaj vizitis la hipopotamojn, kiuj loĝis en la centro de la marĉo. Kaj la hipopotamoj aŭdis mian vokon, kaj venis, kun la gigantaĵo, al la piedo de la ŝtonego, kaj laŭte kaj timige muĝadis sub la luno. Kaj mi kuntiriĝinte kuŝadis en mia ŝirmejo kaj observadis la agojn de la viro. Kaj la viro tremadis en la soleco; -- sed la nokto alfiniĝis kaj li sidadis sur la ŝtonego.

"Tiam mi malbenis la elementojn per la malbeno de tumulto; kaj terura tempesto amasiĝis sur la ĉielo, kie antaŭe ne estis vento. Kaj la ĉielo furiozis per la tempesta perforto -- kaj la pluvo batadis la kapon de la viro -- kaj la riverinundoj alfluis -- kaj la rivero turmente ŝaŭmiĝis -- kaj la nimfeoj ŝrikadis en siaj bedoj -- kaj la arbaro defalis antaŭ la ventego -- kaj la tondro muĝadis -- kaj la fulmoj faladis -- kaj la ŝtonego ektremis ĝis sia fundamento. Kaj mi kuŝis kaŝe en mia kovrejo kaj observis la konduton de la viro. Kaj la viro tremadis en la soleco; -- sed la nokto pasis, kaj li sidis sur la ŝtonego.

"Tiam mi ekkoleris kaj malbenis, per la malbeno de silento, la riveron, kaj la nimfeojn, kaj la venton, kaj la arbaron, kaj la ĉielon, kaj la tondron, kaj la suspirojn de la nimfeoj. Kaj ili malbeniĝis, kaj eksilentis. Kaj la luno ĉesis ŝanceliĝi supren al la ĉielo -- kaj la tondro formortis -- kaj la fulmoj ne fulmis -- kaj la nuboj senmove pendis -- kaj la akvoj falis ĝis sia nivelo kaj tie restis -- kaj la arboj ĉesis balanciĝi -- kaj la nimfeoj jam ne suspiris -- kaj elinter ili ne plu aŭdeblis la murmurado, nek iu ajn ombreto de sono tra la vasta kaj senlima dezerto. Kaj mi rigardis la literojn sur la ŝtonego, kaj ili jam ŝanĝitis; kaj la literoj estis SILENTO.

"Kaj miajn okulojn trafis la mieno de la viro kaj lia mieno estis pala pro teruro. Kaj, haste, li levis la kapon de la mano, kaj ekstaris sur la ŝtonego kaj ekaŭskultis. Sed estis nenia voĉo tra la vasta senlima dezerto, kaj la literoj sur la ŝtonego estis silento. Kaj la viro ektremis, kaj forturnis la kapon, kaj rapide forfuĝis, pro kio mi neniam plu revidis lin."

* * *

Troveblas belaj rakontoj en la volumoj de la Magoj -- en iuj fere binditaj, melankoliaj volumoj de la Magoj. En ili, mi asertas, troveblas gloraj historioj pri la Ĉielo, kaj pri la Tero, kaj pri la potenca maro -- kaj pri la Genioj, kiuj regadas la maron, kaj la teron, kaj la supran ĉielon. Ankaŭ troveblas multaj informoj en la profetaĵoj eldiritaj de la Sibiloj; kaj antaŭ longa tempo aŭdiĝis sanktaj sanktaĵoj fare de la tenebraj folioj, kiuj tremetadis apud Dodona -- sed, vere kiel Alaho, tiun fabelon, kiun rakontis al mi la Demono dum li sidis apud mi en la tomba ombro, mi opinias la plej mirinda el ĉiuj! Kaj metante finon al sia rakonto, la Demono refalis en la kavaĵon de la tombo kaj ridegis. Kaj mi ne povis ridi kun la Demono, kaj li malbenis min ĉar mi ne povis ridi. Kaj la linko, kiu poreterne loĝas en la tombo, elvenis, kaj ekkuŝis ĉe la piedoj de la Demono, kaj senhezite rigardis al li la okulojn.