Enkomputiligis Don HARLOW

La simietino

de Donald J. HARLOW

aperis unue en esperanto usa, oktobro 2001


"Sed se homo volas esti sola, tiu rigardu la stelojn. ... Se la steloj aperus unu nokton el mil jaroj, kiom la homoj kredus kaj adorus ..."

-- Ralph Waldo Emerson
Naturo, ĉap. 1

"Mi ripozas ĉi-nokte
en la Templo de l' Supraĵo.
Mi povus pluki la stelojn.
Mi ne riskas en la silento
laŭtparoli,
timante ĝeni
la ĉielloĝantojn."

-- Li Po
"La templo de l' supraĵo"
Esperantigis William Auld

Ŝi naskiĝis sur la senfina stepo, sub la monda arbo.

Mi ne scias, kie aŭ kiam tio okazis; ankaŭ tion ne scias la homo, kiu rakontis al mi ĉi tiun historieton. Tiu diris al mi, ke sur la stepo troviĝis ankaŭ gigantoj kaj drakoj, kaj ĉe la horizonto oni povis vidi, sub la plena luno, frostan bluan glimadon. Sed ĉu temis pri Afriko aŭ Azio aŭ iu en nia tempo tute ne konata kontinento, mi ne scias; la drakoj povis esti la lastaj dinosaŭroj, aŭ eble posteuloj de la gen-inĝenieritaj flugbestoj de la estontaj jarcentoj; simile, la gigantoj povis esti gigantopitekoj el la neimagebla pasinteco de la homaro, aŭ eble la pranepoj de la megasolduloj kiuj batalos en la finaj mondmilitoj; kaj glaciepokoj okazis en la fora pasinteco kaj verŝajne okazos ankaŭ en la fora estonteco.

Eĉ la arbo ne donas indikon. Ĝi povas esti unu el la supersalikoj, kiujn postlasos la malaperonta homaro; aŭ ĝi povas esti tiu jam formalaperinta monda arbo, kiun la skandinavoj ankoraŭ memoras sub la nomo Yggdrasil kaj la ĉinoj -- kiel Jianmu.

Ŝi estis simietino, kaj ŝia popolo, la simietoj, estis la popolo de la monda arbo, regantoj de la ĉirkaŭanta stepo. Ili ne estis malinteligenta popolo; ili vidis la universon ne tute malsame ol ni, kaj ankaŭ tio povas indiki aŭ pasintan aŭ estontan epokon. Nu, kiel mi diris, ili estis arbopopolo. La infanoj naskiĝis sur la grundo de la stepo, kaj je tre frua aĝo devis komenci grimpi sur la arbo, kaj neniam plu reveni al la tero ĝis la morto. Kaj se vi tuj vidos la evidentan absurdaĵon, nu, mi simple diru, ke la simietan popolon ne ĉiam regis tio, kiun ni ŝatas nomi "logiko".

Por ŝi, tamen, io pli ol la subkonscia rasa pelo logis ŝin al grimpado en la arbo. Kvankam la arbo staris nemezureble alta kaj nemezureble vasta, ĝi tamen foje lasis, ke vido de la ĉielo trapasu ĝian foliaron. Ŝi ne trovis aparte interesaj la tagajn vidaĵojn de sunaj ekbriloj aŭ ĉielbluaj flikaĵoj; sed kiam la nokto falis, kaj aparte kiam la luno, tiu granda kaj pala vizaĝo kiun adoris la aliaj simietoj, ne estis sur la ĉielo, ŝi foje povis vidi la subitan ekbrilon de tiu aŭ tiu stelo. Kaj ŝi miris kaj scivolis pri kio temas? Kaj iel eniris ŝian kapon, ke se ŝi sufiĉe grimpos sur la monda arbo, ŝi povos atingi tiujn etajn ekbrilojn, kaj kompreni, kio ili estas, de kie ili venis kaj kien ili iros.

Do, celante la stelojn ŝi ekgrimpis sur la monda arbo.

La monda arbo estas ne nur neimageble alta, ĝi estas neatingeble larĝa, kun multaj, multegaj branĉoj kiuj kreskas horizontale el la trunko. Multaj branĉoj estas eĉ pli grandaj ol la plej grandaj arboj de la mondo esplorita de ni, kaj posedas mem amason da branĉoj. Multaj simietoj forlogiĝas de la flankaj branĉetoj, eĉ la plimultaj. Kelkaj devias por serĉi birdonestojn kun bongustaj ovoj. Kelkaj timas grimpi tro longe for de la tero, kaj volas ĉiam resti apud ĝi; tial la plej malsupraj branĉoj svarmas je simietoj. Eĉ por tiuj, kiuj komence celas la supron, ju pli alten oni grimpas, des pli laca oni fariĝas, kaj la allogo de la flankaj branĉoj ofte fariĝas nerezistebla. Kaj ni ne forgesu la allogon de aliaj simietoj. Eĉ la plej kuraĝa simieto ne volas tro longe disiĝi de siaj kunuloj. Do, ju pli alte oni iras en la monda arbo, des malpli multe oni trovas anojn de la simieta tribo.

Sed la steloj daŭre altiris nian simietinon.

En la komenco, ŝi estis nur unu el la amaso, sed sufiĉe rapide forfalis ŝiaj fruaj kunuloj. Iam, ŝi haltis sur la radiko de branĉo -- jam ne tiel granda kiel tiuj, kiuj etendiĝis ĝuste super la tero -- kaj ĉirkaŭrigardis. Tie kaj tie ŝi povis vidi movon de folioj, kvazaŭ io preteriris. Unu-du fojojn ŝi vidis alian simieton, kiu ankaŭ celis la supron; sed pli ofte temis nur pri foliflirto pro venteto.

Ŝi nutris sin per la donitaĵoj de la arbo -- ovoj, fruktoj, la manĝeblaj folioj de iu liano, kiu simbioze vivis kun la arbo. Post iom da tempo ŝin trafis inklino al la ĝenerale malaperintaj kunuloj. Ŝi kelkajn fojojn flankeniris por trovi virsimieton, kiu eble akompanos ŝin, kaj certe ŝi estis tiel alloga, ke ĉiun fojon iu rapide troviĝis, kaj dum iom da tempo grimpis apud ŝi. Sed ĉiam, finfine, la vojo fariĝis tro malfacila aŭ -- por ili, se ne por ŝi -- promesomanka, kaj ĉiuj defalis, kaj ŝi devis pluiri sola.

La supreniro daŭris tre longan tempon; en ŝia felo oni jam povis vidi kelkajn grizaĵetojn. La steloj pli ofte aperis antaŭ ŝi, ĉar la branĉoj estis malpli grandaj, kaj la foliaro ne estis tiom densa. Malgraŭ tiu kreskanta promeso de la steloj, ŝi pli ol unu fojon haltis kaj demandis al si: Kial? Ĉu ne estus pli bone simple eliri sur unu el la flankaj branĉoj, trovi aliajn simietojn, fini la vivon kiel unu el ili? Sed, kiel mi jam indikis, la flankaj branĉoj jam estis malpli grandaj, kaj cetere malpli multaj. Kaj ŝi neniel povis decidi malsupreniri de la punkto jam atingita. Do, vole-nevole, ŝi devis daŭrigi sian vojon al la supro.

Kiel mi skribis supre, la monda arbo estas nemezureble alta, sed, pro persisto kaj eksterordinare longa vivo la sola kaj soleca simietino finfine elŝovis sin elinter la plejsupraj branĉoj kaj subite trovis, ke jen la pinto de la arbo. Ĉirkaŭ ŝi la mondo videblis, ne nur la stepo sed la horizonta montaro, kaj la vastaj glaciaj ebenaĵoj ĉe ĝia alia flanko. Iel ne surprizis ŝin, ke tiu horizonto cetere montris fortan kurbon; estis kvazaŭ ŝi staris centre de la luno mem. Ŝi ekvilibrigis sin sur tiuj branĉetoj, kiuj videble kurbiĝis sub ŝia pezo, kaj rigardis supren -- kaj jen, ŝi povis vidi super si la ĉielan volbon, sur kiu brilis la promesantajn stelojn kaj galaksiojn, kaj tiu promeso estis: se vi atingos nin, vi povos lerni, kio ni estas, de kie ni venis kaj kien ni iros. Sed jam estis evidente al ŝi, ke la supro de la arbo ne estas sufiĉe alta por tio.

Jam maljuna ŝi estis, pli maljuna ol iu ajn alia simieto; ŝiaj samtempuloj ĉiuj jam forpasis kaj refalis teren, por redoni sin al la grundo. Ŝia felo estis plene griza, kaj glimis arĝente sub la frosta lumo de la steloj. Ŝiaj okuloj, iom strabaj pro la aĝo, rigardis supren. Ŝi devis senti, ke la steloj perfidis ŝin, sed iel ŝi komprenis, ke tio ne okazis, ke se ŝi nur scios, kion fari, ŝi ankoraŭ povos atingi la stelojn kaj lerni la respondojn al tiuj demandoj.

Ideo trafis en ŝian kapon. Ŝi ne sciis, kiom longe for estas tiuj steloj super ŝia kapo, sed ŝi jam grimpis al la plejsupro de la plej alta arbo en la universo, kaj ŝi ne estis preta rezigni. Restas unu ebleco.

Ŝi iomete kaŭris sur la branĉoj sub ŝiaj simietaj piedoj, kiom eble plej ŝi streĉis la muskolojn en la kruroj, ŝi delasis sian tenon ĉe la arbopinto ...

... kaj ŝi eksaltis.


Tie la historieto finiĝis. Mia informanto ne havis plian informon pri la sorto de la simietino. Sed mi mem konkludis, ke, kvankam la logiko postulas unu finon de la historieto, la espero permesas alian. Kaj, kiel mi jam indikis, la simietan popolon ne ĉiam regas la logiko. Do por tiu nia amata simietino, mi preferas akcepti la esperon ol la logikon. Eble ankaŭ vi povas tion fari.