La legendo de Tatuana (Miguel ngel Asturias)

Enkomputiligis Don HARLOW

La legendo de Tatuana

de Miguel Ángel ASTURIAS

elhispanigis Antonio GONZÁLEZ FERNÁNDEZ


Miguel Ángel ASTURIAS (1899-1974) estis Gvatemala verkisto, kiu ricevis la Literaturan Nobelpremion en la jaro 1967. El liaj libroj elstaras Leyendas de Guatemala (Legendoj el Gvatemalo, 1930), El señor Presidente (Sinjoro Prezidento, 1946), kaj Hombres de ma-z (Homoj el Maizo, 1949). Al la Legendoj el Gvatemalo apartenas tiu ĉi rakonto.

En Casa-Mata
vagadas Tatuana ...


Majstro Migdalarbo havas rozkoloran barbon. Li estis unu el la sacerdotoj, kiujn la blankaj homoj tuŝis, kredante ke ili estis faritaj el oro, pro la riĉeco de iliaj vestaĵoj. Li konas la sekreton de la ĉiosanigantaj plantoj, la vortaron de la obsidiano, la parolanta ŝtono, kaj povas legi la hieroglifojn de la stelaroj.

Li estas la arbo kiu en iu mateno aperis en la arbaro, kie li estas nun plantita, sed neniu plantis lin, kvazaŭ li estus portita de la fantomoj. La arbo kiu piediras... La arbo, kiu kalkulas tiujn jarojn, kiuj havas kvarcent tagojn, laŭ la lunoj kiujn li vidis. Ĉar li vidis multajn lunojn, kiel ĉiuj arboj, kaj li venis jam maljuna el la Loko de la Abundeco.

Kiam pleniĝis la luno de la Fiŝista Otuso (nomo de unu el la dudek monatoj de la kvarcenttaga jaro), Majstro Migdalarbo disdonis sian animon al la vojoj. La vojoj estis kvar, kaj ili foriris laŭ kontraŭaj direktoj al la kvar ekstremaĵoj de la ĉielo. La nigra ekstremaĵo: sorĉista nokto. La verda ekstremaĵo: printempa ŝtormo. La ruĝa ekstremaĵo: arao aŭ tropika ekstazo. La blanka ekstremaĵo: promeso pri novaj landoj. La vojoj estis kvar (1).

-Vojeto, vojet...! -diris al la Blanka Vojo blanka kolombo, sed la Blanka Vojo ne aŭdis ĝin. La kolombo deziris ke la Blanka Vojo donu al ĝi la animon de la Majstro, kiu kuracas la dormomalsanojn. La kolomboj kaj la infanoj suferas tiun malsanon.

-Vojeto, vojet...! -diris al la Ruĝa Vojo ruĝa koro, sed la Ruĝa Vojo ne aŭdis ĝin. La koro deziris distri la Vojon, por ke ĝi forgesu la animon de la Majstro. La koroj, kiel la rabistoj, ne redonas la forgesitaĵojn.

-Vojeto, vojet ...! -diris al la Verda Vojo vitlaŭbo, sed la Verda Vojo ne aŭdis ĝin. La vitlaŭbo deziris ke la vojo per la animo de la Majstro elpagu ĝiajn ŝuldojn je ombro kaj folioj.

Dum kiom da lunoj paŝis la irantaj vojoj?

Dum kiom da lunoj paŝis la irantaj vojoj?

La plej rapida, la Nigra Vojo, la Vojo al kiu neniu parolis dum ĝia piediro, haltis en la urbo, trairis la placon, kaj en la kvartalo de la komercistoj, pro ripoztempeto, donis la animon de la Majstro al la Komercisto pri Senprezaj Juveloj.

Estis la horo de la blankaj katoj. Ili iris tien kaj reen. Miro de la rozarbedoj! La nuboj ŝajnis kvazaŭ vestaĵoj en la etendejoj de la ĉielo.

Kiam la Majstro eksciis tion, kion la Nigra Vojo faris, li denove alprenis la homan naturon, nudiĝante el la vegeta formo apud rivereto kiu naskiĝis sub la luno, kaj kiu iĝis hontruĝa kiel migdalfloro. Kaj la Majstro ekiris al la urbo.

Li alvenis en la valo post unu tagpiediro, dum la unua desegno de la vespero, je la horo kiam la brutaro revenis, kaj li parolis al la paŝtistoj, kiuj respondis unusilabe al liaj demandoj. Ili miregis kiel antaŭ vizio, pro lia verda tuniko kaj lia rozkolora barbo.

En la urbo li iris al la okcidento. Kelkaj viroj kaj virinoj staris ĉirkaŭ la publikaj akvujoj. La akvo sonoris kiel kisoj dum ĝi plenigis la kruĉojn. La Majstro, gvidate de la ombroj, trovis la parton de sia animo kiu estis vendita de la Nigra Vojo al la Komercisto pri Senprezaj Juveloj. Tiu ĉi gardadis ĝin sur la fundo de kristala skatolo kiu estis ŝlosita per oraj seruroj.

La Majstro tuj proksimiĝis al la Komercisto, kiu fumis en angulo, kaj ofertis al li por sia animo cent arobojn da perloj.

La Komercisto ridetis pri la frenezo de la Majstro. Cent aroboj da perloj? Ne, liaj juveloj estis senprezaj!

La Majstro pligrandigis la oferton. La komercistoj kutimas rifuzi ĝis ili atingas la deziratan kvanton. Li povus doni al la komercisto multajn smeraldojn, tiel grandajn kiel maizospikojn, lau centoj da grenmezuriloj, kiuj formos lagon el smeraldoj.

La Komercisto ridetis pri la frenezo de la Majstro. Lago el smeraldoj? Ne, liaj juveloj estis senprezaj!

La Majstro ofertis al li amuletojn, okulojn de cervo (2) por voki la akvon, plumojn kontraŭ la ŝtormo, mariĥuanon por lia tabako.

La Komercisto rifuzis.

La Majstro povus doni al li gemojn por konstrui, en la mezo de la lago el smeraldoj, fabelan palacon!

La Komercisto rifuzis. Liaj juveloj estis senprezaj. Kaj krome, kial paroli plu? Tiun ĉi peceton da animo volis li por interŝanĝi, en sklavinbazaro, por la plej bela sklavino.

Ĉiu klopodo estis vana. Sensukcese la Majstro ofertadis kaj diradis al li pri sia dezirego rehavi sian animon. La komercistoj ne havas koron.

Fadeno de tabakfumo disigis la realon disde la revo, la nigrajn katojn de la blankaj katoj, la Komerciston de la stranga aĉetanto, kiu elirante skuis siajn sandalojn ĉe la sojlo de la pordo. La polvo havas malbenon.

Post unu kvarcenttaga jaro -daŭrigas la legendo- la Komercisto trairis la vojojn de montaro. Li revenis el malproksimaj landoj, akompanate de la sklavino kiun li aĉetis kontraŭ la animo de la Majstro. Kun li venis la florbirdo, kaj sekvantaro de tridek rajdantaj servistoj.

-Vi ne scias -diris la Komercisto al la sklavino, dum li spronis sian ĉevalon- kiel vi vivos en la urbo! Via domo estos palaco, kaj miaj servistoj estos je viaj ordonoj! Ankaŭ mi, se vi tion decidos!

Tie -li daŭrigis, kun sia vizaĝo banata de la suno- ĉio estos via. Vi estas juvelo, kaj mi estas la Komercisto pri Senprezaj Juveloj! Vi kostas peceton da animo, kiun mi ne interŝanĝis kontraŭ lago el smeraldoj! En hamako ni kune vidos la sunon subenirantan, kaj la tagon suprenirantan. Ni faros nenion krom aŭskulti la rakontojn de ruza maljunulino kiu konas mian sorton. Mia sorto, ŝi diras, estas en la fingroj de giganta mano, kaj ŝi divenus ankau la vian, se vi tion de ŝi petus.

La sklavino turnis sin al la bunta pejzaĝo kiu diluiĝis je bluaj koloroj, kiujn ankaŭ la distanco diluis. La arboj ĉe la flankoj de la vojo teksis kaprican ornamon, kiu similis la bluzojn de la indiĝeninoj. La birdoj ŝajnis flugi dormante, sen flugiloj, en la ĉiela trankvileco, kaj en la granita silento la spiregado de la suprenirantaj bestoj akiris homan sonon.

La sklavino estis nuda. Sur ŝiaj mamoj, kaj ĝis ŝiaj kruroj, falruliĝis ŝia hararo, kiu estis ĉirkaŭvolvita en nur unu fasko, kiel serpento. La Komercisto estis vestita en oro, kaj sian dorson li varmigis per kovrilo el virkapra lano. Li estis malsana pro malario, kaj al la malvarmo de lia malsano aliĝis la tremo de lia koro. Kaj la tridek servistoj alvenis al lia retino kiel la figuroj de sonĝo.

Subite, izolitaj pluvgutegoj aspergis la vojon, kaj oni povis audi malproksime, en la deklivoj de la montoj, la kriojn de la paŝtistoj, kiuj rekunigis la brutaron pro timo antaŭ la ŝtormo. La ĉevalaro akcelis la paŝojn por atingi rifuĝejon, sed ĝi ne havis tempon: post la pluvgutegoj, la vento skurĝis la nubojn, perfortante la arbarojn ĝis la valo, kiu sin ŝirmis per la malsekaj kovriloj de la nebulo. Kaj la unuaj fulmobriloj lumigis la pejzaĝon, kiel fulmolampo de freneza fotisto, kiu farus fotojn pri ŝtormo.

Inter la ĉevalaro kiu forkuris kiel ektimoj, kun rompitaj bridoj, kun facilmovaj kruroj, kun krispa kolhararo kaj kun malantaŭen turnitaj oreloj, stumblo de la ĉevalo de la Komercisto rulis lin al la bazo de arbo, kiu estis en tiu momento frakasita de fulmo. Kaj la arbo prenis lin kiel mano prenas ŝtonon, kaj forĵetis lin en la abismon.

Samtempe, Majstro Migdalarbo, kiu restis perdita en la urbo, vagadis kiel frenezulo tra la stratoj. Li timigis la infanojn, kolektis rubon, kaj alparolis la azenojn, la bovojn kaj la senmastrajn hundojn, kiuj por li formis, kune kun la homo, la aron de la animaloj de malgaja rigardo.

Dum kiom da lunoj paŝis la piedirantaj vojoj...? -li demandis antaŭ la pordoj de la loĝantoj, kiuj fermis ilin senresponde, ĉar ili estis kvazaŭ mirigitaj de vizio pro lia verda tuniko kaj lia rozkolora barbo.

Post multe da tempo, kiam li jam ĉiujn pridemandis, li haltis antaŭ la pordo de la Komercisto pri Senprezaj Juveloj, kaj li demandis la sklavinon, kiu estis la ununura postvivanto de tiu ŝtormo.

-Dum kiom da lunoj paŝis la piedirantaj vojoj...?

La suno, kiu elŝovis sian kapon el la blanka cemizo de la tago, forviŝis de la pordo, kiu estis farita per oraj kaj arĝentaj najloj, la dorson de la Majstro kaj la brunan vizaĝon de tiu, kiu estis peceto de lia animo, la juvelo kiun li ne aĉetis kontraŭ lago el smeraldoj.

-Dum kiom da lunoj paŝis la piedirantaj vojoj...?

Inter la lipoj de la sklavino ekkuŝiĝis la respondo, kaj ĝi malmoliĝis kiel ŝiaj dentoj. La Majstro silentis kun la silento de mistera ŝtono. Tiutempe pleniĝis la luno de la Fiŝista Otuso. Silente ili du lavis reciproke al si la vizaĝojn per siaj okuloj, samtempe, kiel du geamantoj kiuj forestis kaj subite renkontis unu la alian.

Bruoj interrompis senrespekte la scenon. Oni venis por aresti ilin, pro tio ke li povus esti sorĉisto kaj ke ŝi povus esti posedata de la demono. Inter krucoj kaj glavoj ili du subeniris en malliberejon, la Majstro kun sia rozkolora barbo, kaj la sklavino vidiganta sian karnon, kiu estis tiel firma, ke ĝi ŝajnis esti farita el oro.

Post tri monatoj, ili estis komdamnitaj al bruligo en la Centra Placo. La tago antaŭ la ekzekuto, la Majstro proksimiĝis al la sklavino, kaj per sia ungo tatuis ŝipeton sur ŝia brako, kaj li diris:

-Pro la forto de tiu ĉi tatuaĵo, Tatuana, vi ĉiam forkuros el ĉiu danĝero, kiel vi ankaŭ forkuros hodiaŭ. Mia volo estas ke vi estu libera kiel mia penso; desegnu tiun ĉi ŝipeton sur la muro, sur la planko, en la aero, kie ajn vi volos, fermu viajn okulojn, eniru en ĝin, kaj foriru...

Foriru, ĉar mia penso estas pli forta ol la idolo el la kun ŝenoprazo knedita koto!

Ĉar mia penso estas pli dolĉa ol la mielo de tiuj abeloj kiuj suĉas el la floroj de la sukinajo (3)!

Ĉar mia penso estas tiu, kiu malvidebliĝas!

Tuj Tatuana faris tion, kion la Majstro diris al ŝi. Ŝi desegnis la ŝipeton, fermis sian okulojn, kaj eniris en ĝin. La ŝipeto moviĝis, kaj ŝi forkuris el la malliberejo kaj el la morto.

La venontan matenon, la matenon de la ekzekuto, la pedeloj trovis en la malliberejo sekan arbon, kiu havis en la branĉoj du-tri migdalfloretoj, ankoraŭ rozkoloraj.


Piednotoj

(1) Asturias libere rekreas la majaan sistemon por reprezenti la kvar ĉefpunktojn per koloroj.
(2) “Okulo de cervo” estas la popola nomo de semo, kiun oni uzas kiel amuleton.
(3) “Sukinajo” (hispane suquinay) estas neologismo por amerika planto (bulbostylis cavanillensii).