En usa tenebrio

de Don HARLOW

   Kiam mi estis en la naŭa jaro de la lernejo, mi enamiĝis kun junulino el Japanio. Ŝia nomo estis Hirota Akiko. Ŝia patro estis vic-konsulo ĉe la japana konsulejo en Portlando; ŝi estis en mia matematika klaso, kaj tie montriĝis tipe aminda japana knabino, almenaŭ laŭ la okcidentaj mitoj pri tia estaĵo. Nome, ŝi estis delikate silenta, neniam disputis, nur kontraŭ demando ŝi proponis respondon koncizan kaj precizan. Kaj sub la modestaj bluzo kaj jupo, ŝia formo estis eksterordinare svelta kaj alloga.

   En la posta jaro, ankaŭ mian klason pri sociaj temoj -- tiun jaron, temis pri mondhistorio -- ŝi dividis kun mi; ni sidis unu kontraŭ la alia ĉe tablo. Tiam mi eksciis, ke ŝi havas ankaŭ cerbon kaj menson tre akrajn, kaj foje langon simile akran. Jam en la unua semajno, ni forte disputis pri iu malgrava temo rilate komparon inter Egiptio kaj Japanio. Mi pravis, sed malsukcesis en la disputo pro la simpla fakto, ke -- ĉar mia ĉefa intereso estis la matematiko -- mi tro malatentis miajn Esperanto-klasojn en la sepa kaj oka jaroj. Kaj, kiel preskribis la Interlerneja Konvencio de 1952, la lernejoj, kiuj volas aliĝi al la Interlerneja Plano, devas instrui tiajn kursojn en Esperanto.

   Mi tiam ĵuris ĝustigi la aferon, kaj dediĉis plurajn horojn ĉiusemajne al plibonigo de mia Esperanto-kapablo. Mi sukcesis tiel bone, ke mi eĉ komencis legi la originalajn Esperanto-poemojn de homoj kiel Kalocsay kaj Frost, kaj tiel imponis ankaŭ al mia instruisto de literaturo. En mia dek-unua jaro, mi fariĝis redaktoro de la Esperanto-rubriko en nia ĉiusemajna lerneja gazeto.

   En mia dek-dua jaro, oni donis al mi grandan honoron. La Majstro, kiu estis preskaŭ centjara, en oktobro venis al Usono por unu el siaj maloftaj vizitoj, kaj oni aranĝis, ke li vizitu Portlandon. Li estas, kiel ĉiuj liaj konatoj diris, bonkora homo, kaj li konsentis intervjuiĝi de du lokaj lernejaj gazetoj. Unu el la du intervjuantoj estis, laŭ decido, mi, pro mia lastatempe evoluinta kapablo pri la lingvo, kiun li antaŭ sepdek-du jaroj iniciatis.

   Li alvenis ĉe nia lernejo je la deka horo matene, kaj preskaŭ nerimarkate de la studentoj li ruliĝis laŭ la koridoroj en sia modesta rulseĝo, ŝovata de sia akompanantino, la 17-jara nepino Rozalia. Mi konis lin nur per okazaj bildoj, kutime tiuj faritaj en la tridekaj jaroj: duonkalva malaltulo kun dikaj okulvitroj kaj griziĝanta barbo. Nun li estis tute kalva, sed ankoraŭ havis la barbon -- tute blankan, bone barbiritan; la okulvitroj neniel ŝanĝiĝis dum pli ol dudek jaroj. La nepino estis alta, iomete (sed ne malplaĉe) dika, kun longa vizaĝo kaj densa nigra hararo; mi iom atentis ŝin, kvankam Akiko jam de unu jaro estis mia fidela "stabilulino".

   Mi volis fari la intervjuon kiel eble plej interesa, sed mi supozas, ke mi proponis demandojn, kiujn li jam milfoje respondis. Kiel venis en lian kapon inventi la lingvon? Diru ion pri la Bulonja Kongreso. Ĉu plaĉas al li Usono? Kion fakte diris la reĝo de Norvegujo, kiam tiu donis al li la Nobel-premion? Li estis ĉiam afabla kaj ĝentila, sed mi facile povis vidi, ke li estas laca.

   La tempo rapide alproksimiĝis al la fino. Restis ankoraŭ nur unu-du demandoj sur mia listo. "Oni diras, ke vi estis granda oratoro," mi diris. "Ĉu estis aliaj, kies kapablo egalis la vian?"

   Lian ekridon interrompis forta tusado. "Multaj," li diris. "Vi aŭdas mian voĉon, kaj supozas, ke ĝi malfortiĝis pro mia aĝo. Sed fakte mi neniam havis laŭtan voĉon, kaj la tono ĉiam estis tre alta. Oni nomis min bona oratoro ĉar, en mia tempo, mi eble estis la sola oratoro." Li denove ridis -- kaj denove tusis. "Mi rezignis pri oratorado jam en 1912, kaj neniam bedaŭris tiun decidon. Poste venis pli bonaj. Ĉu vi iam aŭdis la flamigajn paroladojn de la Interna Ministro de la Kroatia Respubliko, D-ro Lapenna? Jen vera oratoro!"

   "Do li estas la plej granda?" mi demandis, rapide skribante.

   "Estas pluraj." Liaj okuloj kvazaŭ turnis sin internen. "Mi havis bonan amikon, antaŭ multaj jaroj -- certe vi scias lian nomon -- arkitekton el Vieno. Rozi, en mia teko -- bonvolu elpreni mian revodomon..."

   "Jes, Avi Lazi." Ŝi zorge tiris el la teko fiksita flanke de la rulseĝo iun larĝan desegnaĵon. Ĝi montris domon, duetaĝan, kiun povus enloĝi milionulo; la linioj estis zorge strekitaj, la arboj kaj japana ĝardeno ame aldonitaj. En malsupra dekstra angulo iu krajonis la literojn A. H.

   "Ĝi neniam konstruiĝis," diris la Majstro. "La projektinto mortis antaŭ dek-kvar jaroj, kaj -- ĉar ĝi estis lia ideo, intencita kiel donaco al mi -- mi neniam konfidis ĝin al alia persono por kompletigo. Rozi, ĉu vi memoras Onklon Adolfo?"

   "Iomete," ŝi diris. "La sinjoro kun la maldika liphararo, kiu kutimis doni ĉokoladon al mi."

   "Jes, ĝuste. Nu, ne nur arkitekto li estis, sed la plej bona oratoro, kiun iam havis la Esperanto-movado. En la dudekaj kaj tridekaj jaroj, li ludis grandan rolon, entuziasmigante la popolojn de Eŭropo kaj konvinkante la Konfederacion de Nacioj pri la utileco de nia lingvo. En la germanlingvaj landoj, li povis altiri multmilajn homamasojn, parolante en la propra lingvo; sed ankaŭ ĉe la Kongresoj, oratorante en Esperanto, li sorĉis la aŭskultantojn, kaj forte kuraĝigis ilin." Li ĉesis paroli dum momento kaj poste, kvazaŭ kontraŭvole: "Li dividis kun mi sperton, kiu teruris nin ambaŭ. Mi neniam antaŭe parolis pri tio, sed mi sentas, ke eble la tempo venas, kiam mi menciu ĝin. Ĉu vi permesas, Donald?"

   "Certe, sinjoro." Neniam mi rekte dirus "Majstro" al li; oni bone sciis, ke li ege malŝatas tiun esprimon.

   "Komprenu, Donald, la Eŭropon, en kiu mi vivis en mia junaĝo; en ĝi troviĝis diversaj malamoj, kaj ne estis nekonate, ke la homoj murdis unu la alian pro simpla nekompreno. En la frua parto de la jarcento, ekzistis diversaj streĉitecoj inter la nacioj. Sed milito, por ni, estis afero de la pasinteco.

   "En la somero de 1914, mi estis survoje al la Universala Kongreso en Parizo. Tiu Kongreso estis la ĝis tiam plej granda manifestacio de la esperantistoj, kaj mi forte atendis ĝui ĝin. Kun mi en la kupeo estis mia edzino, Klara..."

   "Ani Klara," diris Rozalia, iom reve. "Mi tiel ofte aŭdis pri ŝi. Ŝi mortis jarojn antaŭ mia naskiĝo."

   "Ĉio estis en ordo," daŭrigis la Majstro, "ĝis la vagonaro atingis la landlimon de Francio. Ĝi haltis kaj franca doganisto envenis por kontroli la pasportojn. Li stampis la niajn kaj foriris, kaj mi komencis reve trarigardi la fenestron de la kupeo, kiam...

   "Mi ne scias, ĉu mi povas bone klarigi, sed en tiu momento, ŝajnis al mi kvazaŭ nigra nubo subite kovris la sunon, kaj mi sentis frostan teruron en mia koro. Ekster la fenestro aperis fantomoj -- ĉifonaj homoj, vivantaj skeletoj, en malpuraj, makulitaj uniformoj, homoj kun kotkovritaj vizaĝoj, homoj sen brakoj kaj kruroj, homoj senesperaj. Ili pretermarŝis, rangon post rango, vicon apud vico, kun vizaĝoj tute indiferentaj al mi kaj al Klara -- kiu verŝajne rimarkis nenion -- vizaĝoj, kiuj ŝajnis al mi kiel tiuj de mortintoj. "Mi ankaŭ ne scias, kiom longe mi atentis tiujn mortsoldatojn. Post nelonge ilin komencis kaŝi densa, flava nubo, kaj en la nubo mi povis vidi ankaŭ maŝinojn -- ruliĝantajn kanonojn, aeroplanojn, similajn murdilojn.

   "Subite la vagonaro ekmoviĝis; la suno kvazaŭ senhezite reaperis sur la ĉielo, la franc- germana pejzaĝo estis kiel kutime verda, kaj restis eĉ ne spuro de la marŝantaj mortantoj."

   "Tio estis eksterordinara vizio," mi komentis, ĉar mi sciis, kian komenton proponi al li.

   "Ĝi estis la vizio de frenezulo," li diris, "kaj tio mi opiniis ĝin dum longa tempo. Pasis pli ol 20 jaroj ĝis ... revenis la vizioj. Kaj tiufoje, mi ne estis la sola, kiu spertis ilin. Eĉ pli terure suferis povra Adolfo; mi vere opinias, ke lia antaŭtempa infarkto okazis parte pro la fakto, ke li ne plu povis toleri la ŝarĝon de tio, kion li mem vidis."

   "Adolfo estis la arkitekto," mi instige diris.

   "Jes, sed ne ĉiam. En la frua parto de la jarcento, li estis knabo kun ambicioj fariĝi artisto, sed sen la diligenteco kaj disciplinemo por vere eduki sin en tiu metio. Li vagis tra la stratojn de Vieno, ia juna deliktulo, same kiel multaj aliaj en tiu malriĉa periodo, ĝis -- unu vesperon -- li eniris iun kafejon por almozpeti panon aŭ kafon, kaj tie renkontis kvar maljunajn esperantistojn, kiuj frekventis ĝin.

   "Unu el ili, Moŝe Nojman estis lia nomo, kompatis la junulon kaj proponis al li ian dolĉaĵon kaj teon. Adolfo iom arogante akceptis tion, kaj post nelonge, instigite de s-ano Nojman, li montris iun krajonaĵon sian -- ĉifan paperon kun bildo de unu el tiuj grandiozaj Habsburgaj palacoj.

   "S-ano Nojman zorge rigardis la bildon, kaj vidis en ĝi neniom da artisma imagopovo; ĝi estis simple reprodukto, preskaŭ fotografia, de tiu palaco. Sed la linioj estis rektaj, klaraj, zorge difinitaj. 'Junulo,' li diris, 'ĉu vi iam pripensis dediĉi vin al la konstruado de domoj? Vi havas naturan komprenon pri la formoj de konstruaĵoj.'

   "Ili pli longe parolis, kaj la rezulto estis, ke s-ano Nojman stipendiis la junulon al iu arkitektura lernejo. Komence, tiu ne volis akcepti la stipendion, eksciinte, ke Nojman estas, same kiel mi, judo; li havis la tiam tro oftan malŝaton kaj netoleremon pri la judoj. Sed lin konkeris la bezono por ia pangajna laboro, kaj post kelkjara konateco kun s-ano Nojman kaj aliaj judaj esperantistoj -- ĉar li mem fine aliĝis al tiu malgranda viena rondo, kaj lernis la lingvon -- li eĉ gajnis ian estimon por nia gento.

   "Mi konatiĝis kun li ĉe tiu pariza kongreso de 1914; kvankam li ankoraŭ estis ia metilernanto, li tamen jam havis bonan reputacion inter siaj samurbanoj. Kaj en oratora konkurso, kiu okazis kadre de la kongreso, li facile venkis -- ĉiam ĉirkaŭ li estis ia etoso, kiu igis la homojn atenti kaj fidi je li. Mi aŭskultis kaj miris, kaj, enmanigante al li la premion -- ĉar oni konfidis al mi tiun taskon -- mi gratulis lin pro la plej bona kaj plej inspira parolado, kiun mi iam ajn aŭdis.

   "Li reaperis ĉe la kongreso de 1916 en Karlsbad, kaj tutan vesperon li pasigis kun mi kaj Klara kaj Lidia. Jam liaj paroladoj en Vieno havis ian efikon en tiu urbo, kaj tie troviĝis pro li multaj novaj esperantistoj; kaj mi cetere trovis lian personon amika, plaĉa, kvankam iom konfuzita pri diversaj aferoj -- li ne estis tute malnaiva junulo.

   "Sed en 1918, ĉe la kongreso en Romo, kiam ni denove kunsidis por paroli pri lia parto en la nove graviĝanta agado en Bavario, li konfesis al mi, ke li spertis vizion, kiu tute similis la mian de 1914. 'Mi sentis, kvazaŭ mi estas sur iu kampo,' li palvizaĝe diris, 'kun multaj kamaradoj. Ni estis soldatoj, kaj portis nur ĉifonajn uniformaĉojn. Mian menson kirlis pensoj, pri kiuj mi ege hontas -- malamo por negermanoj, sento de fiereco pri mia propra germaneco (tute strange, ĉar mi estas ne germano, sed aŭstro), deziron mortigi la "malamikon". Sed ni ankaŭ estis ege lacaj. Subite ruliĝis al ni ia flava nebulo, kaj kiam mi enspiris ĝin, mi komencis tusegi, ĉar ĝi forte pikis la buŝon, la gorĝon kaj la pulmojn. Kaj en tiu momento, la suno reaperis kaj la batalkampo retiriĝis en neniecon.'

   "Mi rakontis al li mian sperton de 1914, kaj post tio, kiam ajn ni spertis tiajn viziojn, ni raportis ilin unu al la alia -- ĝis eble 1943."

   "Ĉu okazis multaj tiaj?" mi demandis. La tuta afero ŝajnis al mi kvazaŭ ia fantazia novelo, de tiu speco, kiun mi tiutempe ofte legis en la malglatuloj*.

   "Post lia sperto de 1918, ne, almenaŭ dum 20 jaroj. Intertempe, ni bone konatiĝis en la Esperanto-afero; sed kompreneble ni laboris en malsamaj regionoj. Mi mem estis tro maljuna por esti ege aktiva, kaj mi dum longa tempo perdis intereson post la morto de mia edzino pro kancero en 1926."

   Li paŭzis, kaj rememorige pensadis. "El tiu periodo, mi plej bone memoras mian viziton al la Rusia Dumo, kiam oni prezentis al mi la Ordenon de la Princoj de Moskvo. La Ministro pri Ekonomiko, s-ro Uljanov, laŭtlegis longan liston de miaj tiel nomataj sukcesoj kaj bonfaroj por Ruslando. Poste oni Alvokis la Caron. La tuta Dumo staris kiam la bela juna carino envenis, kaj poste ili residiĝis, kaj absolute silentis. Ŝi venis al mi kaj pendigis la Ordenon ĉirkaŭ mia kolo. Poste ŝi elprenis dokumenton kaj laŭtlegis ĝin. Ĝi estis ruslingva traduko de mia poemo 'Mia penso', kiu unuafoje aperis en la Unua Libro, preskaŭ 50 jarojn antaŭe.

   "Kaj la carino poste kisis min sur ambaŭ vangoj kaj diris al mi: 'Ni ne povas malĝoji pri la lastatempa sendependiĝo de niaj polaj gefratoj; sed tiu sendependiĝo senigis Rusion de kelkaj el siaj plej estimindaj figuroj, inter kiuj vi staras eble plej alte.'

   "Kaj mi respondis: 'Mi estas nun pola civitano, kaj mi ĉiam estas de la juda gento, sed mi dumvive konsideros min ankaŭ ruso, ĉar mi naskiĝis en Rusio, mia laktolingvo estas la bela rusa lingvo, kaj multaj el miaj plej karaj geamikoj estas rusoj. Mi dankas vin pro la honoro, kiu, el ĉiuj honoroj ricevitaj de mi, estas por mi la plej kara.'

   "Sed eĉ en tiu momento min trafis duonvizio. La ĉambro malheliĝis kaj mi vidis ne la carinon, sed nuran skeleton, en la fundo de iu fora puto kun aliaj skeletoj. Kaj, terurite turnante min al la Dumanoj, mi vidis sangon, kiu fluis el la pupitroj de la Ministro de Ekonomiko kaj ankaŭ de iu parlamentano Ĝugaŝvili. En tiu momento mi duone svenis; kaj la carino kaptis min, kaj je la ektuŝo de ŝiaj manoj la ĉambro reheliĝis, la sango malaperis, la carino estis denove bela kaj juna virino, kaj mi vidis honestan konsternon sur la vizaĝoj de ĉiuj Dumanoj, ankaŭ de Uljanov kaj Ĝugaŝvili, kies pupitroj jam ne elverŝis sangon."

   "Kaj ĉu ankaŭ s-ano Adolfo spertis similajn viziojn en tiu periodo?"

   "Nur unu. Komprenu, ke en la fruaj 20aj jaroj, en Germanio multaj homoj, ardaj naciistoj, kontraŭis Esperanton. Mia amiko en tiu tempo aktivis pliparte en Bavario, kaj unu tagon li faris aparte flamigan paroladon en Munich. La polico, instigite de la malamikoj de tutmonda frateco, arestis lin, kaj oni tenis lin dum pluraj monatoj en karcero. Dum tiu tempo li dediĉis sian nevolontan ripozon al la verkado de libro. Ĝi nomiĝas Nia Lukto, kaj estas unu el la plej bonaj eksplikoj de la argumentoj por la tiel nomata interna ideo, kiun oni iam ajn proponis.

   "Sed unu vesperon, kiam li malgraŭ profunda laceco daŭre verkadis, subite ŝajnis al li, ke la vortoj sur la paĝo aliiĝis. Li diris, ke li preskaŭ ne povis kredi, kion li trovis tie, evidente manskribitan de li mem -- galimation da ideoj frenezaj, mallarĝmensaj, preskaŭ perforte atencemaj. La vizio estis tiel klara, ke li poste eĉ povis citi unu-du alineojn al mi. Sed post eble tri minutoj la manuskripto revenis al sia reala stato.

   "La afero vere rekomenciĝis en 1939 -- ne per vizioj, sed per premsonĝoj. Dum la tuta monato septembro mi preskaŭ ĉiunokte vekiĝis pro sonĝoj, kiujn mi ne povis memori, sed kiuj lasis min ŝvitanta kaj terurita. Mi havis ian senton de bruo, fajro, kriantaj homoj -- kaj, mi ne scias la kialon, dum tagoj mi timis levi la okulojn al la ĉielo.

   "Dum lastaj jaroj, Adolfo malofte vizitis kongresojn -- lia profesia laboro tro okupis lian tempon. Foje li vizitis min en Varsovio -- li kutimis tiun fari ĉiun trian-kvaran monaton, ĝis la morto en 1945 -- sed tie ni malofte parolis pri tiaj strangaĵoj, ĉar ĉiam kun ni estis unu el miaj gefiloj, kaj ankaŭ lia edzino. Sed kiam ni renkontiĝis ĉe la kongreso en Berlino en 1943, mi rimarkis, ke li ne povas rekte rigardi miajn okulojn, kaj mi senhezite demandis, kio ĝenas lin. Kaj, post iom da petado miaflanke, li priskribis al mi tutan serion da preskaŭ identaj 'vizioj', kiujn li suferis.

   "Mi ne povas nun bone priskribi la hororsenton, kiu evidentiĝis malantaŭ liaj okuloj. Kiel okazis al mi en 1914, kaj al li en 1918, la suno subite ŝajnis malaperi, kaj li trovis sin en tute silenta loko, en iu barakejo, kie troviĝas altaj turoj, sur kiuj sidis dikaj homoj en grizaj uniformoj. Apud li estis longaj vicoj da homoj -- ostohomoj, skeletohomoj, li diris, homoj, de kies vizaĝoj jam delonge elradikiĝis la lastaj trajtoj de la espero. Ĉirkaŭ ili staris gardistoj kun mitraloj.

   "La homoj senvestigis sin, kaj aliaj skeletuloj arigis la forĵetitajn vestaĵojn en sakoj. Poste la vicoj pasis tra pordojn en malaltajn betonajn bunkrojn. Kiam ĉiuj malaperis, la pordoj fermiĝis kaj oni atendis.

   "Post nelonge, oni remalfermis la pordojn, kaj eniris; kaj ŝajnis al Adolfo, ke li iras kun ili, kaj partoprenas en iliaj postaj fiagoj, kiujn eĉ priparoli naŭzis lin -- en tiu momento li devis lasi min, por kuri al necesejo, kaj kiam li revenis, lia vizaĝo estis eĉ pli pala ol antaŭe.

   "Ĉar en la betonaj konstruaĵoj troviĝis nur kadavroj -- kadavroj sen ia ajn signo pri la maniero de la morto. Li konjektis, ke temas pri ia gaso, ĉar sur la planko troviĝis kelkaj vomoflakoj, kiujn la gardistoj malestime evitis. Kaj poste ili ĉiuj -- ankaŭ Adolfo, aŭ tiel ŝajnis al li -- komencis ian makabran rikolton.

   "Li ne vidis, sed iel sciis, pri kelkaj el la ofendaĵoj, kiujn ili proponis al tiuj kompatindaj korpoj; sed kion li vidis, tio estis sufiĉe terura. Ili malfermis la buŝojn, kontrolis la dentojn, kaj -- se troviĝis oro -- ili per siaj kalkanumoj frakasis la makzelojn kaj ĵetis la oritajn dentojn en iun sakon. Ili ankaŭ serĉis tatuitajn kadavrojn, kaj trovinte unu tian, ili deŝiris la koncernan pecon de haŭto kaj metis ĝin en alian sakon. Adolfo ne vidis, kion ili faris pri tiuj haŭtaĵoj, sed li ial supozis, ke oni tanos ilin por fari suvenirojn aŭ lampkovrilojn aŭ similaĵojn."

   "Ŝajnas al mi," mi diris, kiel eble plej honeste, "ke via amiko estis homo psike malsana, por povi imagi tiajn aferojn."

   "Tiel estus ŝajninte ankaŭ al mi," diris la Majstro, "se mi ne tiel bone konus la homon, kaj se mi mem ne estus spertinta similan hororaĵon antaŭ jaroj. Sed la plej terura afero por Adolfo estis la sento, ke iel li kunkulpis -- eble eĉ pli kulpis! -- kun tiuj gardistoj. Tio malgraŭ la fakto, ke li racie sciis, ke temas nur pri vizio, ne pri ia realaĵo. Sed neniel li povis senigi sin de la sento, ke li iel respondecis pri tiuj skeletaj kadavroj, tiu prirabado de la mortintoj, tiu tuta manko de espero inter miloj -- strange, li en tiu momento kvazaŭ korektis sin kaj misdiris 'milionoj' -- da homoj. 'Kiel mi povas vivi kun tio?' li demandis al mi. 'Kiel mi povas fronti mian reflekton en spegulo?'"

   "Ĉu li ne povis diskuti la aferon kun sia rabeno?" mi demandis.

   "Li ne estis judo, sed fakte li konfesis ĝin al sia pastro," la Majstro respondis. "Tio tamen ne helpis. Mi malofte vidis lin post tiu diskuto; li venis ankoraŭ du fojojn al nia hejmo en Varsovio, ĉar tio estis lia kutimo, kaj ŝajnis enamiĝi kun Rozalia, kiu tiam estis nura infaneto; sed li neniam poste estis tute komforta kun mi." Li momente paŭzis. Fine: "Ŝajnas, ke en sia vizio li rimarkis ion, kiun li timis rakonti al mi; kaj poste li sentis gravan kulpon pri tio."

   "Kaj li mortis en 1945," mi diris, skribante tion sur papero. Kvankam mi nur lastatempe havis intereson pri eksterlandaj aferoj -- kaj aparte pri la japanaj -- mi bone sciis, kiu estis tiu Adolfo; en kelkaj kvartaloj de Portlando la hitlera arkitekturo, lastatempe enkondukita de Centra Eŭropo, estis tre populara ĉe la novaj publikaj konstruaĵoj.

   "Do vi kaj via amiko suferis pro tiuj strangaj vizioj," mi koncizigis la aferon. Kiel mi povus tion skribi en nia lerneja gazeto? Mi ne volis ŝajnigi freneza tiun preskaŭ centjaran maljunulon, kiu estis en tiu tempo la homo eble plej estimata en la tuta mondo...

   "Jes, sed ne nur ni. Aliaj homoj ankaŭ spertis tiajn viziojn.

   "En la vintro de 1940 mia filo Adam, kiu tiam estis subprofesoro en la medicina fakultato de la universitato, devis viziti la karceran farmon ĉe Palmiry pro profesia enketo. Preterirante tiean muron, li subite rimarkis sur ĝi grandegan sangomakulon, kiu tiel konsternis lin, ke kiam li revenis al sia hejmo, laŭ la edzino li estis preskaŭ freneza pro hororo. Kiam inspektoro kontrolis la aferon, la muro estis tute pura. Nur jarojn poste li konfidis al mi tiun eksterordinaran sperton.

   "En 1944 mia filino Sofia ŝoforis min je vojaĝo ĉirkaŭ la lando, por viziti la diversajn filiojn de la Pola Esperanto-Federacio. Unu tagon ni venis al vojkruciĝo, kaj ŝi turnis la aŭton dekstren. 'Kial vi ne iras rekte?' mi demandis. 'Ĉar la vilaĝo Treblinka kuŝas tiudirekte,' ŝi respondis, 'kaj neniel mi volas viziti tiun lokon.' Sed la kialon de tiu evitemo ŝi aŭ ne volis aŭ ne povis klarigi al mi. Eble ankaŭ ŝi suferis pro vizio.

   "En 1953 mi vizitis Ĉinion. En iu urbo de la nordoriento mi volis viziti tombejon, kie estis enterigitaj kelkaj martiroj de la lingvo-naciismaj tumultoj de 1948. Sed al tiu ejo rifuzis akompani min mia gvidantino, japana esperantistino kiu loĝis en la urbo kun siaj ĉina edzo kaj gefiloj. Kiam mi demandis ŝin pri la kialo, ŝi respondis: 'Jam en 1949 mi iris tien, kaj mi vidis du tomboŝtonojn, kiuj devus ne esti tie. Mi timas, ke se mi reiros, mi revidos ilin. Iam mi iros en tiun tombejon -- sed nek volonte nek vivante.'"

   De malantaŭ li, la nepino Rozalia mansignis ion al mi, kaj mi komprenis, ke ŝi ne plu volas lasi la avon laciĝi pro tiu temo. "Sinjoro," mi diris, "alvenas la horo, kiam mi devos komenci ordigi la artikolon por aperigo." Li iomete malstreĉiĝis sur la rulseĝo. "Nur ankoraŭ unu demando..."

   "Kiel mi klarigas la viziojn?" li intervenis.

   Ĝuste. Sed mi diris nenion, kaj atendis.

   "Mi iam legis," li diris, "pri tiel nomataj alternativaj universoj -- universoj en kiuj oni fojfoje faris aliajn, eventuale misajn, decidojn, kaj pro tio la tuta fluo de la historio ŝanĝiĝas. Por mi -- kaj komprenu, temas pri nura hipotezo, ĉar neniel ni povas scii pri tio -- la vizioj devenas de iu misnaskita alternativa universo, kies historio estus se ni farus tiajn misajn decidojn, kaj pro tio pale marŝas apud la nia, en la ombroj -- la tenebroj -- de tiuj misdecidoj. Fakte, mi antaŭlonge donis al ĝi la nomon 'usa tenebrio' -- eta gramatika ludo, vi komprenu. Mi simple supozas, ke mi kaj mia amiko -- kaj foje aliaj -- iel vidas en tiun flankan universon. De tio venas la 'vizioj'.

   "Tiu hipotezo donas al mi iom da paco, komprenu. Ĉar en iu senco la teruroj de tiu fiktiva alternativa universo kontrastigas la belaĵojn de nia, reala, universo -- ili efektive montras, ke mi kaj aliaj faris ĝustajn decidojn. Kaj, rekonante tion, mi povas daŭrigi la vivon pli pace kaj sekure."


   Mi pli-malpli fidele raportis mian intervjuon kun la Majstro, almenaŭ ĝis la demando pri bonaj oratoroj (laŭ la raporto li simple respondis: "Pro mia voĉo, mia neniam estis oratoro tiel bona, kiel sugestas mia reputacio. Plej bonaj oratoroj de la Esperanto-movado estis kaj estas s-ro Hitler el Aŭstrio respektive d-ro Lapenna el Kroatio."). La gazeto aperis en la posta semajno, la studentoj legis la intervjuon, kelkaj komentis pri ĝi, kaj finfine ili entute forgesis ĝin, ĉar por ili la Majstro estis nur ia interesa historia persono, same kiel eksiĝinta prezidanto. Des pli pro tio, ke nur ok monatojn post la intervjuo, meze de lia cent-unua jaro, li endorme forpasis, en sia modesta dormoĉambro en Varsovio. Mi esperas, ke lian forpason ne ĝenis vizioj...

   Liajn viziojn, kaj tiujn de aliaj, mi akceptis kiel realaĵojn; sed pri lia hipotezo, mi havis fortajn dubojn. Mi ankoraŭ ĝin dubas, sed alimaniere, kaj plej terure, ĉar...

   Mi diplomitiĝis, kaj iris al la ŝtata universitato; mia amikino Akiko siavice reiris al Japanio, kie ŝi fariĝis komizino, kaj edziniĝis al iu butikestro. Ie mi havas foton de ŝi kaj la familio. Mi ne rigardis ĝin jam de kelkaj jaroj.

   Mi mem fakuliĝis en la internaciologio, kaj post mia magistriĝo mi eklaboris ĉe la nacia Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj; kaj post du jaroj, mi de tiu posteno grimpis al la Komisiono pri Teknika Interhelpo de la Federacio de Nacioj; ekde tiam, mi "loĝas" en apartamento en Ĝenevo, kvankam mi malofte estas tie, ĉar funkciulo en tiu Komisiono devas ofte vojaĝi al la plej foraj landoj. Kaj jam en la 70aj jaroj, ankaŭ mi komencis sperti -- pli bona vorto, suferi -- fojajn viziojn.

   En 1977 oni alvokis min fari teknikan enketon pri la funkciado de la naciparka sistemo en Ĥmerio -- kiel vi ja scias, tiu lando kuŝas en la sudoriento de Azio. Pristudante kelkajn zorge kultivitajn boskojn, mi unu fojon preteriris arbon -- mi neinteresite rimarkis subitan malvarmon pro nubo, kiu ekŝirmis min de la suno -- kaj subite mi ektrovis amason da homaj kranioj, kiuj tumulis ĝis super la nivelo de miaj okuloj. Mi estis tute konsternita, kaj en tiu momento mi ne pensis pri vizio, sed pri iu freneza amasmurdisto. La kranioj ne estis malnovaj; kvankam multaj estis tute purigitaj de fajro, ĉe aliaj mi ankoraŭ povis vidi pecojn da hararo kaj karno kaj haŭto. Tian vidaĵon neniu en la mondo vidis depost la epoko de Ĝingis Ĥan.

   Rigardante tiujn naŭzajn homajn restaĵojn, mi povis distingi la plenkreskulajn disde la infanajn -- kaj tio estis eĉ pli terura por mi. Ke iu homo povis tiel amase murdi ne nur adoltojn sed ankaŭ infanojn!

   Kaj en tiu momento la suno reaperis -- kaj la kranioj simple malaperis. Mi restis kun mia rigardo fiksita al -- nenio.

   Kaj mia sento pri tio? Mi memoris, ke la Majstro neniam indikis ian kulposenton pri la teruraĵoj, kiujn li vidis en vizio; sed ke, laŭ lia rakonto, s-ano Hitler suferis neklarigeblajn personajn sentojn de kulpego. Mi falis inter la du. Ronĝis je mia koro la sento, ke pri tiuj mistraktitaj homaj restaĵaĉoj mi iel ĝenerale kulpas -- sed neniel specife. Kompreneble, mia racia menso informis min, ke eĉ ne ekzistas tia kranitumulo en la mondo; sed tio neniel povis tute senkulpigi min.

   Similajn viziojn mi vidis du-tri fojojn poste -- en Etiopio en 1987, kiam mi vizitis montaran regionon por kontroli la tritiko-rikolton, mi ŝajnis vidi homojn, ankaŭ infanojn kun ŝvelitaj ventroj, mortantajn pro malsato, ĝuste en la mezo de unu el la plej nutraĵoriĉaj landoj de Afriko!

   Kaj ĉe aliaj homoj mi okaze aŭdas aludojn al tio, kiu povus esti -- eble ne, espereble ne! -- similaj vizioj.


   Ili okazas. Povas esti, ke ili spegulas, kiel proponis la Majstro, ian misan reflekton de nia mondo, ian flankan realaĵon, kie aliaj versioj de ni mem stumblas tra neimageblajn teruraĵojn al priplorindaj sortoj. Li vidis la mortantajn soldatojn de 1914 ĉar, en tiu alia mondo de perforto kaj atenco, li estis konskripciita soldato en iu nekredebla milito kun nekredeblaj armiloj. La viena arkitekto vidis alian konflikton -- aŭ ĉu temis pri la sama -- en kiu homoj fariĝis brutoj, kaj ankaŭ li devis esti en tiu mondo iu soldato-murdisto, kiu ĝuis sian brutalan kaj murdan laboron, kiun ordonis foraj superuloj (kaj kiaj monstroj estus tiaj homoj, kiuj povus tordi la agadon de bonkorulo kiel Adolf Hitler al tiel fia konduto?). Kaj se fakte ne estis ia misa ombro de mi mem, kiu kreis tiun amason da kranioj en la ĥmeria arbaro, ĉu eble "mia" rifuzo interveni iel permesis tiun nehumanaĵon?

   Sed pli timigan hipotezon mi sentas vera. Ne estas, ke ni vidas viziojn de iu misnaskita ĝemela mondo, kiu iel kuŝas apud la nia; ne, mi timas, ke tiu mondo estas la vera realaĵo, kaj estas ni, kiuj estas torditaj reflektoj de ilia realaĵo. Kaj foje, pli kaj pli ofte, ni falpuŝiĝas kontraŭ la konkretaj realaĵoj, kiuj pli kaj pli ofte penetras la nebulan ŝtofon de la mondo, kiun ni nomas "reala"; kaj tiujn konkretaĵojn ni nomas "vizioj".

   Kial mi hipotezas tion? Ĉar ni vidis viziojn, kaj ili -- ne. Sed, vi certe demandos, kiel mi povas certi, ke ili fakte ne vidas similajn viziojn?

   Pripensu momenton, leganto. La vizioj de ilia mondo hororigas nin. Inverse, se ili vidus viziojn de nia mondo, tio devus inspiri ilin. Sed ili montras nenian signon pri tia inspiriĝo, ĉar la vizioj ĉiam fariĝas pli kaj pli teruraj. Do certe ili tute ne spertas viziojn pri ni. Estas ni, ne ili, kiuj loĝas en la Tenebrio de la Majstro.

   Mia granda timo estas, ke fine nia Tenebrio resorbiĝos en ilia pli forta realeco, kaj lasos nin suferantaj en la mezo de la plej teruraj spertoj, kiujn povas imagi la homa menso. Kaj kiam tio okazos -- ĉu ni eĉ rimarkos tion? Ĉu ni ne tuj akceptos, ke tia mondo estas la "natura ordo" de la universo?

   Ĉu ni, fakte, ne estos falintaj en la Inferon -- eĉ ne rimarkante tion?


*malglatulo -- speco de malmultekosta, neliteratureca revuo de fikciaĵoj, tiel nomata pro la malglata papero, kiun oni uzas en ĝi. Angle "pulp".



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>