Enkomputiligis Don HARLOW

Aglo kaj testudo

de Lena POŜIVANA


Iam vivis-loĝis iu testudo. Ŝi opiniis, ke havas bonŝancon, ĉar ŝi loĝis apud la granda flako kaj ne devis longe rampi por trovi la akvon. Ofte en la flako respeguliĝis suno. Do, ŝi opiniis ankaŭ, ke ĝi loĝas en la flako. Ŝi vekiĝis sufiĉe malfrue kaj sincere opiniis, ke ĝuste de tie ĝi leviĝas en la ĉielon.

Strange, sed la ĉielo ĉiam interesis nian testudon. Ŝi klopodis elŝovi la kapon por rigardi, kion faras la suno tie, supre, kion serĉas ĝi tiom alte. Ŝi aŭdis kantojn de birdoj, sed nur tre malofte vidis ilin. Ŝia kiraso ne permesis elŝovi la kapon, kiel ŝi ŝatus.

"Ankaŭ mi estas birdo,- pensis la testudo, - ankaŭ mi donas ovojn, do, ankaŭ mi rajtas esti en la ĉielo".

Foje flugis aglo super tiu flako. Mi ne scias, kio devigis lin tro atente rigardi malsupren. Hazarde li ekvidis iun testudon. Verŝajne, ŝi allogis lian atenton, ĉar havis kapeton kun grandegaj scivolemaj okuloj sur enorme longa kolo.

-Ĉu vi volas flugi?- demandis la aglo.

Kiel ŝi sukcesis aŭdi lin? Restas enigmo. Eble, li kriis tiom laŭte? Sed ĉu agloj entute krias? Dubinde! Kaj kiel ŝi sukcesis jesi? Testudoj ja devas silenti...

-Jes, jes, jes!- ŝi respondis kaj eĉ provis salti pro ĝojo. Kompreneble, sensukcese.

Neniu scias, kial descendis la aglo de ĉielo por preni iun testudon inter ungojn, kaj ekflugis ili kune...

Flugas testudo, eĉ spiron detenas. Nur ĉirkaŭrigardas. Vidas ŝi, kiom larĝa estas la mondo! Rigardas malsupren - timas. Rigardas supren - eĉ pri timo forgesas! Tiom alta estas la ĉielo! Denove rigardas malsupren - eĉ sian flakon ne plu vidas. Sed ne gravas! Tie ja ne loĝas suno, nun ŝi scias tion! Nun ĝi mem povas vidi, kiel flugas en la ĉielo iu testudo!..

-Ĉu plaĉas al vi? - demandas la aglo. Ĉu indas respondi? Li mem scias...

Silentis ŝi, ĉar estis ja nur testudo.

-Kaj nun flugu vi mem!- kriis la aglo, dismetis siajn ungojn, kaj ankoraŭ dum iom da tempo la testudo mem flugis...

Se vi estas aglo, malsupreniru ankoraŭfoje, kvankam, verŝajne, vi ne sukcesos savi vian testudon...

Se vi estas testudo, ne riproĉu vian aglon, pardonu lin, ĉar ĝuste dank'al li vi komprenis, ke suno ne loĝas en via flako.