Albion: El la taglibro de Tobias Finch

El la Taglibro de Tobias Finch

de Donald J. HARLOW

elangligis la verkinto


El la taglibro de Tobias Finch

La 28a de Junio, en la Jaro de Nia Sinjoro 1579

Sur Roka Ŝtupo, Ie en la Lando Nova Albion

Nian noblan Aventuron certe renkontis rimarkinda Sukceso je tiu ĉi Tago, kiun sendube registros la multaj Historioj de tiu ĉi Epoko. Tamen, ĉar mi skribis nulon post la hieraŭa Mateno, mi tie ĉi rakontu tiujn Aventurojn, kiujn ni spertis dum la pasintaj 24 Horoj, kun kelkaj Nekompreneblaĵoj atestitaj de mia Kunulo, Tris.

Hieraŭ estis trea Ripeto de nia unua Tago. Ni marŝis suden laŭ roka Marbordo, pliparte restante ĉe la pli altaj Deklivoj por eviti la kruelajn Klifojn kaj Altaĵojn, kiuj dekoras tiun ĉi Landon. Foje la Tereno ebeniĝis en belaj Valetoj, kiujn laŭokaze ombras altaj Arboj ne malsimilaj al tiuj en nia Hejmlando, kaj unu Fojon ni devis transiri la Supron de alta Falakvo, kiu senbare plonĝis al la suba Strando.

Finfine, ni devas turniĝi ĉirkaŭ larĝa Terkapo, kiu frontas la Sudon, preter kiu ni trafis la Pasejon al granda Lago aŭ Laguno, kiu multe minacis la Daŭrigon de nia Vojaĝo, ĉar nek Tris nek mi konas la Arton de la Naĝado. La Eternulo tamen intervenis, proponante al ni la Personon de Indiĝenulo de tiu ĉi Regiono, kiu kaptis Fiŝojn el Boateto sur la menciita Laguno. Al niaj Signoj li tuj respondis, kaj, kvankam mankis nia Lingvo, li venis al ni kaj per Signoj invitis nin kunveni en lia Barketo. Iomtempe ni devas reteni nian Senpaciencecon dum li daŭre prenis Fiŝojn el la Laguno, la tutan Tempon babilaĉante al ni en sia nekonata Lingvo same kiel unu el tiuj Simioj, kiujn la Portugaloj reportas de Afriko. Tris proponis ekkomandi la Boaton kaj ĵeti la Viron en la Maron, sed finfine tiu turnis la Boaton al la Bordo de la Sablolango sude de la Laguno kaj venigis nin al sia Bivakejo.

Nin bonvenigis, kun granda Plezuro, liaj Samlandanoj, tiaj Homoj, kiujn la Hispano nomas "Indio", kvankam certe "Amerikano" estas pli ĝusta Termino por tiuj Loĝantoj de tiu nekonata Lando. Ni unue supozis ilin plej necivilizitaj Homoj, ĉar, same kiel nia fiŝkaptanta Samariano, la Viroj portis nur sufiĉe da Cervohaŭto por kaŝi sian Seksaĵon, kaj tio nur starante sen Movo; kaj kvankam la Virinoj portis prudentajn Tukojn sub la talio, tiuj ne sufiĉis por kaŝi iliajn superajn Ĉarmojn. Sed kiam la vespera Vento venis desur la Maro -- ĉar kvankam la Bivakejo situis ĉe la ŝirmata Flanko de la Sablolango, la Vento tamen fortis kaj frostis -- ĉiuj, Virinoj same kiel Viroj, surprenis Pantalonon kaj Ĉemizon, ne teksitajn sed tanpreparitajn, entute varmigajn kaj konvenajn malgraŭ tio; certe, ili estis tiom pli varmige vestitaj ol Tris kaj mi, ke unu Belulino proponis al Tris sian Ĉemizon; kaj dum la nokto mi rimarkis, ke tiuj du malaperis en la Mallumo, eble por kunĝui la Plenecon de la Luno, nek protestis iu ajn alia el la Popolo.

Pri la Nokto mi memoras ĉefe la Ploradon de Bebo dum iomete da Tempo -- ĝis la Patrino donis al ĝi por suĉi -- kaj la senfinajn Ululojn de la sovaĝaj Hundoj, kiuj abundas en tiuj Montetoj kaj pri kiuj mi aliloke komentas. Mi kredas, ke tiuj estas la Lupetoj, kiujn la Hispano nomas "Kojotle", kvankam la Popolo, ĉe kiu ni gastis -- ili nomas sin "Miuk" -- parolas pri tiuj Hundoj kiel "Ole" kaj ŝajne iom estimas ilin.

Kun rozfingra Eoso ellitiĝas tiuj Homoj, kaj sekve ankaŭ ni. Ĉiuj kune manĝis matene -- ili ne avaras rilate siajn Gastojn, kvankam ni devis manĝi Fiŝaĵojn kaj Berojn kun ili, kaj nian propran Proponon de iom da marista Pano ili ridetante rifuzis post nura Gusto, kio supozeble montras ilian Kulturitecon -- kaj ni baldaŭ faris Vojon suden laŭ la Sablolango, Tris estante pensema kaj nekomunikema, kaj mi mem ĝuante la bluan Ĉielon kaj demaran Brizeton, kvankam en la Sudo kaj Okcidento densa Nebulo obskuris la Maron. Bonorde estas, mi pensis, ke la Hinde estas sekure karenita sur la Bordo.

Post eble du Mejloj ni turniĝis ĉirkaŭ la suda Brako de la Laguno kaj troviĝas fronte altajn gresajn Montetojn, kies Krestojn obskuras ŝajna Arbaro. Tris volis reiri al la Miukoj, kaj poste al la Hinde, sed mi pripensis la Kapitanon, kaj kion li diris al ni, kaj pensis, ke ni minimume celi la Supron de tiuj Montetoj, por havi ioman Vidon de tio ĉirkaŭanta nin.

Post ioma Diskutado, ni du lasis la Marbordon -- kiu, certe, denove leviĝis en Klifegoj je la Sudo -- kaj traŝoviĝis Arbareton el malaltaj Arboj ĝis ni atingis gresan Supron, de kiu ni povis rigardi al la Nordo kaj vidi niajn miukajn Gastigintojn, nun longe for, traktante siajn Aferojn. Pli alten tra Greso kaj malpli afablaj Plantaĵoj ni supreniris, poste malsupreniras en arboplenan Noĉvalon kun Rivereto ŝrumpinta pro la Sekeco de la Somermezo. La Suno jam estante alta, ni decidis Profiti de la Ombro, kaj komencis sekvi supren la Rivereton.

Pri tiu kruta Noĉvaleto mi povus multon rakonti, tamen malmulton diros. Dum ni supreniris, ĝi plikrutiĝas, proponante Malfacilaĵojn foje nesupereblajn. Iam ni trafis Klifon-Rokon, transireblan nur post multaj Malfacilaĵoj, kaj Tris diras, "Se nur iu afabla Miuko lasus tie ĉi Eskalilon por ni!" Kaj tiam, irante eĉ pli supren, ni renkontis ian Arbegon ne antaŭe viditan -- kiel Abioj aŭ Cedroj ili estis, sed altaj cent Klaftojn, kun ruĝa Ŝelo el multaj Fibroj; kaj kelkaj tiom bruligitaj ĝis la koro, ke Homo povus Hejmi en ili. Mi aŭdis la Rakontojn de Vojaĝintoj al fora Kitajo, pri la Hundokapuloj kaj similaj, sed mi ĵuras, ke tiuj Arbegoj superombros ĉiun Vidaĵojn registritajn de la Veneciano Polo!

Ankaŭ imponis min la Ĉieeco de Filikoj, kiuj rivalas la Muskojn por Smeraldigi la Flankojn de tiu Noĉvaleto. Mi neniam antaŭe vidis tion, sed Tris diras al mi, ke en lia hejmlando Somersetio troviĝas Noĉvaletoj same verdaj.

Finfine, tiu ĉi Noĉvaleto finiĝas en malvasta Pelvo kun krutaj Flankoj, kaj ni devas supreniri laŭ la suda Deklivo, fine atingante Kreston en Arbaro, kaj poste malsuprenirante por elveni el la Arbaro sur gresan Deklivon. Mi denove turnas min al la Oriento, kiu Direkto kondukos nin al tio, kiu ŝajnas malalta Pinto.

La Sekvon mi ne plene komprenas, sed opinias ĝin plej grava. Mi reeniras mallarĝan arbaran Zonon dum mi supreniras, kaj pretermarŝas Disfluaĵon da malseka Tereno -- Fonton, mi suspektas, sed ne atentas ĝin -- kaj Tris sekvas min je eble dek klaftoj kiam mi reelvenas sur Greson. Mi transiras tiun krutan Deklivon, atingante Ŝtupon el malglata Roko kovrita de Liĥenoj, kaj haltas por kapti la Spiron. Mi levas la Okulojn -- kaj tuj okazas du Aferoj.

Unue, mi la unuan Fojon vidas ĝin -- la Golfegon, la plej vastan kaj sunan kaj trankvilan, kiun mi iam ajn vidis, kun ĝiaj Insuloj kaj, preter tio, ĝiaj Montoj -- kaj mi scias, ke ĝuste ĉi tion Tris kaj mi celis. Kaj samtempe mi sentas tiun plej strangan el ĉiuj Sentoj -- subitan frostiĝon, inter Kapo kaj Piedo, la saman Senton kiu trafas kiam ĉeestas Fantomo.

Mi bezonas, ke ankaŭ Tris estu kun mi por vidi tion, sed li forestas. Mi elkrias por li, kaj atendas -- kaj post Momentoj li elvenas el la Arbaro, kaj eĉ ĉe tioma Distanco mi povas vidi, ke lia Vizaĝo estas palblanka kiel nova Velo. Li suprenvenas por apudi min, kaj rigardas la Golfegon, kaj Larmoj fluas laŭ liaj Vangoj, kaj dum Minuto li diras eĉ ne unu Vorton.

Tiam li parolas, kaj mi devas registri lian Parolon laŭvorte, ĉar mi mem ne povas atesti la Mirindaĵojn, pri kiuj li parolas.

"Toby," li citas, "mi vidis ŝin, kaj tion ĉi ŝi rivelis al mi -- ke vi trovos tiun Golfon, kaj tio ŝanĝos la Mondon!"

Mi demandis al li pri "ŝi" kaj li diris al mi.

"Damo," li citis, "de nesupereblaj Ĉarmoj -- Hararo el Oro, Okuloj el Safiro, Lipoj el Rubeno, Haŭto el Alabastro -- vestita nur en la Verdo de l' Arbaro. Ŝi kuŝis sur la Greso apud la Fonto, kiun ni sube preteriris -- certe vi vidis ŝin."

Tion mi devis nei.

"Ŝi montris al mi Viziojn -- pri Lokoj, Homoj, Metropoloj kaj Uzinoj plej mallumaj kaj satanoj, Ĉaroj sen Ĉevaloj kaj Ŝipoj vojaĝantaj tra la Ĉielo, infera Fajro nuliganta tutajn Naciojn -- kaj tiam malaperis ĉion, cede al aliaj Vizioj, pri aliaj Lokoj kaj aliaj Homoj -- kaj ŝi diris al mi: 'Nun malsukcesos tiuj unuaj, kaj anstataŭe naskiĝos la duaj." Kaj tiam min trafis sento, kvazaŭ glacia Vintro tenas min en sia Mano, kvazaŭ la tuta Historio turnas sin al Flanko. Ho, Toby, multajn Tempestojn mi spertis, kaj vi bone scias, ke mi firme staris dum la multaj Bataloj kontraŭ la Hispano, sed kiam ŝi malaperis de antaŭ miaj Okuloj mi perdis mian Virecon."

"Rehavu vian Virecon," mi severe ordonis, "ĉar antaŭ niaj Okuloj kuŝas la vera Nova Albion de Kapitano Drake! Kiun nomon ni donu al tiu granda Golfo, Tris, bonvolu sugesti al mi? Golfo Finch? Golfo Hull?"

Tiu lasta Sugesteto aperigis Rideton sur lia Vizaĝo, ĉar tiu kamparana Knabo el Somersetio jam delonge sciis la maristan signifon de sia nomo. "Certe," li murmuras, "ŝi diris, ke ni rajtas nomi ĝin." Kaj li citis: "Ni ne povas ne doni al ĉi tiu plej granda el Golfoj la Nomon de la plej potenca kaj plej afabla el Monarĥoj. Se plaĉos al vi, Toby, ĝi estu 'Golfo Elizabeta'."

"Kun Insulo Elizabeta," mi citis, fingrante al la plej granda el la Insuloj de tiu Golfo, larĝa kun malalta Konuso-Monto sur si.

"Aliaj Nomoj atendu la Plezuron de nia Kapitano," citis. "Mi ne dubas, ke, kiam la Hinde denove flosas, li ardos por trovi la Pasejon -- kiu certe estas kaŝita en tiu damninda Marnebulo -- kaj esplori ĉi tiun Golfon." Mi ne povis ne konsenti kun li.

Sed mi devas voĉigi miajn proprajn Dubojn. "Kio do, Tris?" mi demandas. "Ĉu ni do reiru al Anglio kaj neniam revenu?"

"Ho", citis Tris, kaj en lia Voĉo aŭdeblis Tristeco, "ni revenos. Tion ne dubu, Toby. Ni devos reveni, ĉar nova Mondo atendas nin."

Kaj jen la Historio de nia grava Eltrovo. Mi ne komprenas pri la Virino de la Fonto, kiun Tris vidis; mi neniam aŭdis, ke troviĝas tiaj sur ĉi tiu Kontinento, kvankam Anglio havas multajn Sanktajn Fontojn, kaj mi tamen ne povas dubi la Rakonton de mia Kunulo. Kaj mi ne komprenas liajn Vortojn pri Historio malsukcesonta kaj alia Historio naskota. Sed tio ne estas nia Afero. Ni ripozos tie ĉi, en tiu ĉi Nokto, malantaŭ tiu ĉi roka Ŝtupo, antaŭ kiu vastas tuta Nova Mondo. Morgaŭ ni malsupreniras al la Oriento, por mapi kaj mezuri la tutan nordorientan Etendon de la Golfo; kaj post kelkaj Tagoj ni revenos al nia Majstro kaj faros al li nian Raporton. Post kiu...

Certe, tutan novan Mondon mi antaŭvidas!

-- El La Taglibro de Tobias Finch
Reaperigis Jos. Adams & Filoj,
per komisio de Lia Moŝto, la Reĝo de Albion
Haveno Elizabeta, 1986


En la somero de la jaro 1579, post sukcesa kapera ekspedicio kontraŭ la hispanaj urboj de la okcidenta marbordo de suda kaj centra Amerikoj, la angla ŝipestro Francis Drake direktis sian ŝipon la Golden Hinde nordokcidenten, kun la intenco atingi Anglion per la unua angla ĉirkaŭnavigo de la mondo. Survoje, li devis kareni la ŝipon sur strando ie en la tiam nekonata regiono, kiu poste nomiĝos "Kalifornio" -- plej probable, sur la norda marbordo de la vasta buĥto, kiu nuntempe portas lian nomon ("Golfo Drake"), nur kelkdek kilometrojn for de la nuna San Francisco. Kapitano Drake asertis anglan proprietecon de tiu regiono, kaj nomis ĝin "Nova Albion", t.e. "Nov-Anglio". Sed li ne esploris la regionon, kaj kiam li atingis Anglion, neniu sentis ian deziron kolonii tiun foran regionon. Nur 30 jarojn poste la sama nomo (en sia angla vesto) reuziĝis por nomi parton de la orienta Nordameriko, kiu ankoraŭ nun estas tiel konata.

La supra historieto priskribas la neokazintan esploron. Estus interese scivoli, kia estus la hodiaŭa mondo se Francis Drake estus eltrovinta la Golfon de San Francisco, eble la plej bonan havenon en la mondo por lignaŝipa floto. Ĉu Anglio, tiam naskiĝanta mara potenco, pli atentus la kalifornian mondoparton? Nu, jen demando eble nerespondebla...

Eble kelkaj esperantistoj -- ankaŭ de aliaj mondopartoj -- rekonos la terenon, kiun vizitis Finch kaj Hull en la rakonto. Certe, kelkaj jam promenis laŭ parto de la vojo, kiun ili sekvis.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>