Enkomputiligis Don HARLOW

LA JUNAJ DETEKTIVOJ

Rakonto pri Kontrabandistoj


de

J. H. Sullivan

F. I. L., F. B. E. A.

Estro de la lingvo-fako

Egerton Park School, Manchester, Britujo



De la sama aŭtoro:


SECONDARY SCHOOL ESPERANTO

(kurso por anglalingvanoj)

kun R. H. M. Markarian E. R. D., M. A., F. B. E. A.


LA LONGA MARŜO (facila legolibro)

LA TREZORSERĈANTOJ (facila legolibro)


Kopirajto de

J. H. Sullivan

1969


ANTAŬPAROLO
(por instruistoj kaj gvidantoj)

Ĉi tiu libreto estas verkita precipe por tiuj geknaboj, kiuj lernas Esperanton en lernejoj, kvankam ĝi servos egale por aliaj, kiuj aliloke lernas la lingvon.

Mi verkis ĝin ĉar, post sperto pri la instruo de Esperanto al lernantoj 13/14-jaraj, mi trovis mankon de legolibroj, kiuj estas kaj sufiĉe simplaj kaj sufiĉe interesaj al tiaj geknaboj. Laŭ mia sperto, ne plaĉas al ili rakonto pri infanetoj kiuj ludas per pupoj, k.t.p., nek pri kuituraj temoj, sed preskaŭ ĉiuj ŝajnas ami historiojn pri kontrabandistoj, ŝtelistoj, subteraj tuneloj, k.t.p.

Fine mi klarigu, ke la fono de la rakonto situas ĉe la landlimo de du tute imagaj landoj, tial, ke ĉiu leganto povu imagi la lokon laŭ sia propra sperto.

J. H. SULLIVAN

NOTO DE LA ELDONANTOJ

Tro ofte Esperanto-instruistoj plendas pro manko de taŭga, facila legomaterialo, sen vere ekscii kio jam ekzistas. S-ro Sullivan mastras la arton de verkado de infanrakontoj kaj mem instruas Esperanton en duagrada lernejo dum multaj jaroj. Ni forte rekomendas al vi ne nur ĉi tiun sed ankaŭ ĉiujn liajn aliajn rakontojn. Ili estas haveblaj de la libroservo de la Brita Esperanto-Asocio.

R. H. M. MARKARIAN, E. R. D.,
M. A., F. B. E. A.
Ĝenerala Sekretario de la Brita
Asocio de Esperanto-instruistoj

Enhavo

Ĉapitro I

Ĉapitro II

Ĉapitro III

Ĉapitro IV

Ĉapitro V

Ĉapitro VI

Ĉapitro VII

Ĉapitro VIII


ĈAPITRO I

La farmdomo de s-ro Konrado Parano staris inter la malgranda vilaĝo Montoverda kaj la landlimo, kaj ĉe la fenestro de dormĉambro, en varma tago en Aŭgusto, sidis knabo dektrijara. Li estis Andreo Trentano, nevo de la farmisto, kaj tie, post la tagmanĝo, li sidis, rigardis la kampojn kaj montetojn, kaj revis.

Tie, li pensis, malpli ol du kilometrojn for, estas la rivero, kaj ĉe la alia flanko de la rivero estas Karenlando. Se oni promenas apud la rivero, oni ofte renkontas la gardistojn, kiuj marŝas laŭ la riverbordo por gardi kontraŭ kontrabandistoj, kiuj volas iri aŭ veni trans la riveron.

Andreo estis normala, sana knabo, kaj li ofte pensis pri la kontrabandistoj. Li legis librojn kaj rakontojn pri la antaŭaj tempoj kaj imagis, ke li mem estas gardisto, kiu kaptas faman kontrabandiston kaj gajnas grandan rekompencon. Sed li supozis, ke tiaj aferoj ne okazas en la modernaj tagoj, kaj kiam li pensis pri la gardistoj, kiuj ĉiam marŝas laŭ la riverbordo, li komprenis, ke oni devas esti tre kuraĝa kaj tre kapabla por transiri la riveron sen kapto.

Dum li revis, la pordo malfermiĝis, kaj lia ĝemela fratino Lizbeta envenis.

"Hej, maldiligentulo," ŝi kriis, "kial vi restas en la domo je tia bela tago? Ĉu vi volas veni el la domo, kaj promeni en la kampoj?"

"Ni iru al la rivero, Andreo," proponis Lizbeta. "Eble vi vidos unu el viaj amataj kontrabandistoj."

Post momento ŝi reparolis.

"Kaj kiu diris al vi, ke ili ne ekzistas nun?" ŝi demandis. "Se ne ekzistus kontrabandistoj, la gardistoj ne marŝus laŭ la riverbordo."

Estis paŭzo, dum Andreo pensis pri tio.

"Jes," li respondis, "tio estas vera. Sed certe ili ne povas transiri la riveron, ĉar se persono transirus la riveron, la gardistoj facile kaptus lin."

Andreo kaj Lizbeta daŭrigis la promenon, kaj baldaŭ ili vidis unu el la gardistoj, kiu ĵus turniĝis apud la akvofalo, kaj nun remarŝis laŭ la bordo de la rivero. Kiam li vidis la ĝemelojn li haltis kaj ridetis amike.

"Bonan tagon," li diris. "Kiel iras la vivo ĉe la farmdomo? Ĉu vi estas feliĉaj en Montoverda?"

"Dankon, yes," respondis Lizbeta. "Ĝi esas bona loko. Ni amas la kamparon. Se Patro nur estus kun ni ..."



La patrino de la du infanoj estis mortinta kaj ilia patro laboris en la malproksima ĉefurbo. Andreo kaj Lizbeta ne povis loĝi tie kun li, ĉar li multe vojaĝis, kaj li sendis ilin al Montoverda por loĝi kun onklo Konrado kaj onklino Maria. Tie, de tempo al tempo, li vizitis ilin, kaj la gefratoj multe ĝuis la vizitojn. Konrado Parano ne estis ilia vera onklo, sed ilia patro konis lin dum multaj jaroj, kaj kiam la patrino mortis, la farmisto konsentis ricevi ilin. Ili iris al la vilaĝa lernejo sed nun estis la ferioj, kaj ili estis liberaj.

Kiam ili lasis la gardiston, la geknaboj malrapide repromenis al la farmdomo, kaj parolis pri la patro. Kiam ili venis al loko de kie ili povis vidi la domon, Lizbeta subite metis la manon sur la brakon de Andreo.

"Rigardu," ŝi diris. "Jen tiu aŭtomobilo denove. Tio estas stranga afero."

"Kial stranga?" demandis ŝia frato. "Ĝi apartenas al komerca amiko de onklo Konrado. Kiam li venas por vidi Onklon, nature la aŭtomobilo venas ankaŭ."

"Stultulo! Ne estas la aŭtomobilo kiu estas stranga. Sed ĉu vi ne rimarkis, kio okazas kiam ĝi venas?"

"Ne," diris Andreo. "Mi ne rimarkis, ion neordinaran. La viro eniras en la oficejon de la onklo, kaj poste elvenas kaj foriras."

"Ŝ-ŝ-ŝ," flustris Lizbeta, dum ili pasis la aŭtomobilon, kaj ili eniris kune. "Venu al la fenestro kaj rigardu."

Ili eniris la manĝoĉambron, sidiĝis apud la fenestro, kaj atendis. Baldaŭ ili aŭdis paŝojn, kaj post unu-du momentoj ili vidis la onklon kaj la vizitanton. La vizitanto portis grandan pakaĵon, kiun li metis en la aŭtomobilon. Tiam li mem eniris, adiaŭis la farmiston kaj forveturis.

"Jen," flustris Lizbeta. "Ĉu vi vidis?"

"Kion? Mi ne vidis ion strangan."

"Ho, vi!" respondis la knabino senpacience. "Vi revas pri la kapto de kontrabandistoj; vi neniam kaptus eĉ muson! Ĉu vi ne vidis la frandan pakaĵon, kiun la viro portis?"

Andreo ne komprenis.

"Ĉu ĝi estis speciala pakaĵo?"

"Ne ...," diris Lizbeta. "Sed ĉiam li portas similan pakaĵon, kiam li foriras. Kaj ĝi venas el la kelo!"

"El la kelo!" Nun Andreo vere surpriziĝis. La kelo estis ĉiam ŝlosita, kaj oni ne permesis, ke la ĝemeloj eniru. Kio povas esti en la pakaĵoj, kiujn la stranga vizitanto ĉiam forportas el la kelo? Jen vera mistero.



"Eble li estas kontrabandisto," diris Andreo, kaj liaj okuloj brilis. "Do, ni devas esti detektivoj, kaj kapti lin. Vi diras, ke li ĉiam forportas similan pakaĵon, kiu venas el la kelo. Li portas nenion, kiam li venas. Ni neniam vidas la onklon meti ion en la kelon, kaj ĝi estas ĉiam ŝlosita. Tio ja estas stranga afero! Sed, se li estas kontrabandisto, kiel ni povas kapti lin?"

"Unue," respondis Lizbeta, "ni devas teni la okulojn nefermitaj. Eble ni vidos la onklon meti pakaĵon en la kelon, aŭ eble ni povos trovi la ŝlosilon kaj serĉi en la kelo. Kaj due, ni devas teni la orelojn nefermitaj, kaj eble ni aŭdos ion, kio klarigos la aferon."

Andreo konsentis, kaj tiel komenciĝis la Afero de la Misteraj Pakaĵoj. La junaj detektivoj ridetis silente unu al la alia, kaj je tiu momento onklino Maria envenis kun la vespermanĝo.


ĈAPITRO II

Dum kelkaj tagoj la gefratoj vidis nenion kaj aŭdis nenion, kio povis helpi ilin. Iun tagan, dum la matenmanĝo, Andreo subite demandis al la onklo:

"Ni ofte vidas la gardistojn, kiuj marŝas laŭ la riverbordo. Ĉu multaj kontrabandistoj transiras la riveron?"

"Oni tuj kaptus ilin!"

Tio estis ĝuste kiel Andreo antaŭe pensis, kaj li komencis dubi pri la afero. Li malfermis la buŝon por demandi plu, sed subite Lizbeta piedfrapis lin sub la tablo, kaj li kaptis avertan rigardon de ŝiaj brunaj okuloj.

"Ne menciu la pakaĵon!" la okuloj ŝajnis diri, kaj li restis silenta.

Du pluaj tagoj pasis sen okazaĵo, sed je la tria tago, dum onklo Konrado laboris en la kampoj, kaj onklino Maria vizitis la vilaĝon por paroli kun amikino, Lizbeta subite kuris en la ĉambron, kie Andreo legis libron.

"Andreo!" ŝi kriis. "Rigardu, kion mi trovis!"

Ĝi estis ŝlosilo.

"La ŝlosilo de la kelo!" klarigis Lizbeta.

La gefratoj rigardis unu la alian kun ekscito, tiam Andre iris al la pordo.

"Venu, do," li kriis. "Rapidu! Ni devas eniri la kelon kaj riardi antaŭ ol la onklino revenos."

Rapide ili kuris al la pordo de la kelo, malŝlosis ĝin, kaj puŝis ĝin. La pordo estis peza, kaj grincis laŭte. La ĝemeloj paŭzis, time.

"Estas nenio," diris Andreo, fine. "Ĝi sonas laŭte ĉar ĉio alia estas silenta."

Do, ili malfermis la pordon kaj kviete malsupreniris la malluman ŝtuparon. La kelo estis mallumeta, sed ili povis vidi sufiĉe por promeni ĉirkaŭe en la granda ĉambro. Ĝi ŝajnis esti malplena. Ili serĉis ĉie, sed trovis nenion. En la dekstra muro estis pordo, kaj kiam ili estis certaj, ke estas nenio alia, ili puŝis ĝin. Ĝi ne estis ŝlosita, kaj ili facile malfermis ĝin. Ili trovis alian grandan ĉambron ... ankaŭ malplenan! Estis nenio en la tuta kelo!

En la mallumeto la gefratoj rigardis unu la alian. Kion ili faru nun?

"Eble estas sekreta pordo en unu el la muroj," flustris Andreo, kiu ofte legis pri similaj aferoj. "Ni frapu ilin por aŭdi, ĉu ili estas solidaj."

Atente la geknaboj ekzamenis la ŝtonajn murojn de la kelo, kaj frapis ilin, sed ili estis ĉiuj el solida ŝtono.



"Do, ni scias," mallaŭte diris Lizbeta, kiam ili estis denove ĉe la ŝtuparo, "ke estas absolute nenio en la kelo. Ni devos atente rigardi por vidi, ĉu iu metos pakaĵon tie."

Kaj ili supreniris la ŝtuparon kaj ŝlosis la grandan pordon. Tiam Lizbeta remetis la ŝlosilon ĝuste kie ŝi trovis ĝin, kaj ili komencis pretigi la tagmanĝon.

Post la manĝo, ili ludis apud la domo, kaj ĉiam, kiam la onklo eniris la domon, unu el ili faris pretekston por eniri ankaŭ, sed la farmisto ne iris al la pordo de la kelo. Venis la vespero, kaj la onklino lumigis la lampon. La gefratoj sidis kie ili povis vidi la pordon de la kelo, kaj ludis kartojn. Sed neniu iris al la pordo, kaj je la naŭa horo onklino Maria enportis la kutimajn glasojn de lakto: ili trinkis, kaj la kvar personoj iris en la litojn ĉar en farmdomo oni ĉiam frue enlitiĝas.

La sekvantan tagon, post la matenmanĝo, la farmisto eliris por labori en la kampoj, kaj la ĝemeloj denove ludis apud la domo. Subite ili aŭdis brueton malproksiman, kaj rigardis laŭ la vojo, kiu kondukis al la vilaĝo. Post kelkaj momentoj ili vidis aŭtomobilon, kiu venis al la farmdomo. Ĝi estis la kutima aŭtomobilo, kiu venis por la pakaĵoj.

"Hodiaŭ li venas vane," ridetis Andreo. "Ne estas pakaĵo en la kelo."

La aŭtomobilo haltis, kaj la viro eliris.

"Bonan tagon, infanoj," li salutis ilin. "Ĉu via onklo estas hejme?"

Lizbeta iris por venigi la farmiston, dum Andreo restis apud la aŭtomobilo.

"Mi supozas, sinjoro, ke vi estas komercisto, kiu aĉetas la produktaĵojn de la farmbieno?" li diris post kelkaj momentoj.

La viro rigardis lin strange, kaj tiam respondis.

"Jes, tio estas vera," li diris. "Mi jam aĉetas de s-ro Parano dum longa tempo."

Je tiu momento Lizbeta kaj la farmisto aperis, kaj onklo Konrado salutis la vizitanton.

"Envenu, Joĉjo," li kriis, kaj la du viroj eniris la domon. Ili iris en la oficejon, kaj fermis la pordon. Andreo kaj lia fratino restis ekster la domo, sed rigardis tra la nefermita dompordo.

Dek minutoj pasis, tiam la pordo de la oficejo malfermiĝis kaj la du viroj reaperis. Dum la vizitanto atendis en la manĝoĉambro, la farmistro iris al la pordo de la kelo, malŝlosis ĝin, kaj malsupreniris. Post kelkaj momentoj li reaperis, kun la kutima granda pakaĵo!



Senmovaj pro surprizo, la ĝemeloj rigardis dum li donis la pakaĵon al la vizitanto, kiu portis ĝin al la aŭtomobilo. Li adiaŭis la farmiston kaj la infanojn, kiuj ankoraŭ staris senmovaj, kaj forveturis.

Onklo Konrado reiris al la kampoj, kaj la infanoj malrapide ekpromenis.

"Tio ja estas mistero," diris Andreo, kiam la farmisto malaperis. "Ni scias, ke la kelo estis tute malplena, kaj ne estas sekreta pordo tie. Tamen la onklo eniris kaj elportis la pakaĵon. De kie ĝi venis?"

"Ĝi ne povis marŝi," respondis Lizbeta, kiu forte pensis. "Kaj ĝi ne povis trairi la murojn. Do, devas esti, ke iu metis ĝin tien."

"Sed ni konstante rigardis la pordon." diris Andreo.

"Ni rigardis dum la tago," konsentis lia fratino, "kaj neniu eniris la kelon. Do, oni enmetis ĝin dum la nokto."

"Do, ĝi ja estas sekreta afero," diris Andreo. "La viro diris al mi, ke li estas komercisto, kiu aĉetas de la onklo la produktaĵon de la farmbieno. Mi ne dubas, ke li estas komercisto, kiu aĉetas ion de la onklo. Sed mi tre dubas, ke tio estas farmproduktaĵo!"


ĈAPITRO III

Pasis tuta semajno dum kiu nenio okazis. Tiam unu nokton, Andreo subite vekiĝis. Estis iu en la ĉambro.

"Kiu estas tie?" li demandis.

"Ŝ-ŝ-ŝ," venis flustra respondo. "Estas mi, Lizbeta. Aŭskultu! Mi aŭdis ion malsupre."

Ili ambaŭ aŭskultis. Malsupre en la manĝoĉambro ili aŭdis voĉojn. Estis la geonkloj, kiuj parolis mallaŭte unu al la alia. La ĝemeloj ne povis aŭdi la vortojn, sed ili estis certaj, ke oni parolas. Tiam ili aŭdis alian brueton, kiun ili ambaŭ rekonis; ĝi estis la grinco de la kelopordo.

Ili iris silente al la pordo de la dormĉambro por pli bone aŭdi, kaj klare aŭdis paŝojn, kiuj malsupreniris la ŝtonan ŝtuparon de la kelo. Post kelkaj momentoj la paŝoj revenis, kaj ili aŭdis, ke la pordo fermiĝis.

"Li metis la pakaĵon en la kelon," flustris Lizbeta. "Kaj nun mi devas reiri rapide al mia ĉambro. Eble ili venos supren, kaj mi ne volas, ke ili kaptu min."

Kaj ŝi kuris silente el la ĉambro. Post kvin minutoj Andreo aŭdis paŝojn sur la ŝtuparo, kaj tra la duone malfermita pordo li vidis la lumon de kandelo. La geonkloj venis al la lito. La paŝoj preterpasis la pordon de Andreo, kaj iris al la dormĉambro de onklo Kondrado kaj onklino Maria. Tiam ilia pordo fermiĝis, kaj ĉio estis silenta.

Dum longa tempo Andreo pensis kaj repensis pri la mistera afero. Kial la onklo ĉiam metas la pakaĵon en la kelon dum la nokto? Kaj kion ĝi enhavas, kaj de kie ĝi venas? Andreo rigardis la horloĝon per la lumo de la luno kaj vidis, ke estas la dua horo matene. Finfine li ekdormis kaj sciis nenion plu ĝis la mateno.

Post la matenmanĝo, kiam la farmisto jam iris al la kampoj, la gefratoj vestis sin por eliri. Onklino Maria forportis la manĝilojn por lavi ilin, kaj subite Andreo faris demandon.

"Onklino, kiu estas tiu viro, kiu ofte venas en aŭtomobilo kaj forportas pakaĵon?"

La onklino eksaltis kvazaŭ en surprizo, kaj fikse rigardis la knabon.

"Li estas komerca amiko de via onklo," ŝi respondis. "Kial vi demandas?"

"Mi nur pensis pri li," diris Andreo, "ĉar li venas tiel ofte. La alian produktaĵon de la farmbieno onklo Konrado kutime forportas en la farmvagono. Kion la onklo vendas al li?"

La vizaĝo de onklino Maria iĝis tre severa.



"Estas tre malĝentile fari tiom da demandoj pri la aferoj de via onklo," ŝi respondis. "Ĝi tute ne koncernas vin. Eliru kaj ludu." Kaj ŝi forportis la manĝilojn al la kuirejo.

Andreo kaj Lizbeta eliris kaj promenis laŭ la vojo al la vilaĝo.

"Hodiaŭ," diris Lizbeta dum ili marŝis, "la aŭtomobilo venos. Vi vidos."

Kaj fakte post nelonge ili vidis la veturilon, kiu venis laŭ la vojeto al la farmdomo. La veturigisto mansalutis ilin kiam li pasis ilin, kaj ili daŭrigis la promenon al la vilaĝo.

Kiam ili alvenis en la vilaĝon ili haltis ĉe la ĉefvojo kaj atendis. Ili deziris vidi, en kiun direkton la aŭtomobilo iros. Dekstre la vojo kondukis al la malgranda stacidomo, kaj maldekstre al la malproksima ĉefurbo.

Apud la loko, al kiu ili alvenis, estis la vilaĝa butiko. Ĝi estis la sola butiko en la malgranda vilaĝo, kaj s-ino Ŝmit, la butikistino, vendis preskaŭ ĉion. Lizabeta rigardis la montrofenestron kun intereso, kaj dum ili rigardis, la pordo malfermigxis kaj s-ino Ŝmit mem aperis. Ŝi estis ronda, bonhumora virino kun la ruĝaj vangoj de kamparano.

La ĝemeloj konsentis, kaj ili komencis interparoli kun la bona butikistino. Sed ili ne forgesis la aŭtomobilon, kaj kiam ĝi revenis, ili rigardis ĝin kaj vidis, ke ĝi turniĝis maldekstren. Ĝi preterpasis la butikon kaj foriris.

"Tiu viro ne apartenas al la vilaĝo," diris s-ino Ŝmit. "Li vizitis vian onklon, ĉu ne?"

"Jes," respondis Lizbeta. "Li estas amiko de onklo Konrado." Kaj ŝi ne diris plu pri li. Post kelkaj minutoj la gefratoj adiaŭis la butikistinon, kaj ekpromenis al la farmbieno.

"Estas strange," diris la knabino, dum ili marŝis, "ke tiu viro venas tian longan distancon por preni la pakaĵon. Certe estus pli facile sendi ĝin per vagonaro."

"Sed tio nur montras pli klare," respondis ŝia frato, "ke la afero estas sekreta. Se la pakaĵo enhavas kontrabandaĵon, oni ne volos sendi ĝin per la fervojo, ĉar eble la polico trovos ĝin."

Dum iom da tempo ili marŝis silente, sed ambaŭ pensis pri la misteraj pakaĵoj.

"Ĉu vi rimarkis," fine demandis Andreo, "je kioma horo ni aŭdis tiun aferon la pasintan nokton?"

"Ne," respondis Lizbeta. "Mi ne pensis pri la horo."

Andreo frapis la bruston fiere.



"Ha!" li kriis. "Tio bezonas veran detektivon! Oni devas observi ĉion. Nu, mi mem ne forgesis tion. Mi rigardis la horloĝon, kaj estis la dua horo."

Lizbeta ne memorigis lin, ke estis ŝi, kiu unue rimarkis la pakaĵon, nek ke estis ŝi, kiu aŭdis la voĉojn dum la nokto.

"Sed tio ne helpas," ŝi respondis. "Ni devas eltrovi de kie oni portas la pakajon, kaj kiu portas ĝin. Je la dua horo ĝi jam estis en la domo."

"Malsaĝulino!" diris Andreo. "Se ni scias, ke la pakaĵo estas jam en la domo antaŭ la dua, estas evidente, ke ĝi venas pli frue ol tio. Do, ni devas nur resti sendormaj, kaj ni vidos de kie ĝi venas."

"Ĉiun nokton?" demandis la knabino. "Ĉar ni tute ne scias, je kiu nokto ĝi alvenos. Vi povas resti sendorma ĉiun nokton se vi volas, sed mi ne. Mi bezonas mian dormon."

Kaj Andreo devis konsenti, ke eĉ li devas dormi, kaj ne povas resti sen dormo dum eble pli ol unu semajno. La detektiva laboro alvenis al barilo, kaj ili ne sciis, kiel preterpasi ĝin.

Sed post tri tagoj okazis io, kio konigis al ili la scion, kiun ili deziris.


ĈAPITRO IV

La bela vetero ĉesis, kaj venis pluvo, kaj Andreo kaj Lizbeta ne povis ludi ekstere. Ankaŭ onklo Konrado ne povis labori en la kampoj, kaj restis en la oficejo.

Subite oni aŭdis frapon ĉe le pordo, kaj onklino Maria malfermis ĝin.

"Ĉu mi povas vidi s-ron Parano?" diris vira voĉo, kaj post momento la onklino iris al la oficejo. Lizbeta, kiu sidis en la manĝoĉambro, vidis malantaŭ ŝi policanon! La onklino anoncis lin al la farmisto, kaj ili ambaŭ eniris la oficejon. Lizabeta rapide supreniris al la dormĉambro de Andreo, kie ŝia frato sidis kaj legis. Sen unu vorto ŝi malfermis la fenestron kaj rigardis suben. La oficejo estis sub la dormĉambro, kaj ĝia fenstro estis iomete malfermita. Lizbeta signis per la mano al Andreo, kaj li venis al la fenestro.

"Estas policano en la oficejo kun la geonkloj," flustris la knabino.

De la oficeja fenestro ili povis aŭdi voĉojn, sed ili ne povis distingi vortojn. Kial la policano venis? Ĉu lia vizito rilatis al la misteraj pakaĵoj?

Subite ilia onklo levis la voĉon kvazaŭ en kolero, kaj la geknaboj klare aŭdis tion, kion li diris.

"Mi diras al vi, ke mi scias nenion pri la afero," venis la voĉo. "Serĉu tra la domo, se vi volas; mi certigas al vi, ke vi trovos nenion."

La voĉoj daŭris pli mallaŭte, kaj post kelkaj minutoj la ĝemeloj denove aŭdis la onklon.

"Mi jam invitis vin," li kriis. "Serĉu tra la domo, se vi ankoraŭ havas dubojn."

"Bone," respondis la voĉo de la policano. "Mi tion faros kun via permeso." Kaj la voĉoj ĉesis.

La gefratoj aŭdis paŝojn malsupre kaj sciis, ke la tri personoj trairas la subajn ĉambrojn. Baldaŭ ili aŭdis la grincon de la kelopordo, kaj paŝoj malsupreniris. Poste ili revenis kaj suprenvenis al la dormĉambroj. Tiu de Andreo estis la plej proksima al la ŝtuparo, kaj la paŝoj haltis ekster la pordo.

Oni frapis: la pordo malfermiĝis, kaj onklo Konrado envenis kun la policano kaj la onklino malantaŭ li.

"Ĉi tiu sinjoro volas ĉirkaŭrigardi la ĉambron," diris la onklo. "Miaj genevoj," li klarigis al la policano.

La ĉambro estis tre malgranda kaj estis evidente, ke oni ne povus kaŝi ion en ĝi. La policano baldaŭ eliris, kaj la geonkloj sekvis lin. La infanoj aŭdis iliajn paŝojn kaj voĉojn dum ili eniris la aliajn ĉambrojn, sed ili ne restis longe, kaj baldaŭ malsupreniris la ŝtuparon.



Tiam oni aŭdis la dompordon fermiĝi kaj la geonkloj revenis kaj iris en la oficejon.

Denove, tra la nefermitaj fenestroj, Andreo kaj Lizbeta aŭdis la voĉojn. Dum kelkaj minutoj ili parolis mallaŭte, tiam onklino Maria parolis pli laŭte kaj la infanoj aŭdis ŝin.

"Sed Konrado," ŝi diris, "la afero devas ĉesi. La polico evidente suspektas ion. Oni rigardos. Estas tro danĝere."

La onkla voĉo respondis mallaŭte. Ŝajne li provis trankviligi ŝin.

Sekvis kelkaj momentoj de mallaŭta interparolo, tiam la onklo parolis pli laŭte.

"Ne estu malsaĝa," li diris. "La policano estis tute kontenta. Li trovis menion. Estas nenia danĝero. Ĉiuokaze mi devas iri ĵaŭdon, ĉar mi ne havas tempon averti ilin."

La junaj aŭskultantoj aŭdis nenion plu, sed ili jam aŭdis sufiĉe. La onklo evidente estis kontrabandisto: la polico suspektis la veron, sed ne povis trovi ion, kaj la onklo intencis iri ĵaŭdon por alporti alian pakaĵon.

"Se li vere estas krimulo," diris Lizbeta, "mi ĝojas, ke li ne estas nia vera onklo. Imagu! Havi krimulon en la familio!"

"Krimulo?" diris Andreo. "Kontrabandisto ne estas krimulo! Li estas bona, ekscita persono. Mi ne kredas lin krimulo."

Ili pensis dum kelkaj minutoj.

"Nu," diris Andreo, post paŭzo, "ni devos resti vestitaj ĵaŭdon nokte, kaj sekvi lin kiam li eliros."

"Sed kiel ni povos iri el la domo?"

"Tra la fenestro de via ĉambro, La lignobudo estas sub la fenestro, kaj ni povos facile grimpi sur la tegmenton kaj de tio ĝis la tero. Mi lasos keston apud la muro por faciligi nian revenon."

Estis tiam mardo kaj ili devis atendi dum du tutaj tagoj. Ili ludis dum tiuj du tagoj, sed ĉiam ili vere pensis pri ĵaŭdo kaj pri la aventuro, kiu atendas ilin en tiu nokto. Ili devis rigardi nek la kelon nek la vojon, ĉar ili sciis, ke nenio okazos antaŭ la nokto de ĵaŭdo, kaj tiam ili estos tie por vidi ĉion.


ĈAPITRO V

Venis ĵaŭdo kaj la ĝemeloj apenaŭ povis manĝi pro ekscito. Andreo elprenis keston el la lignobudo kaj metis ĝin apud la muron. Ĉio estis preta. Je la naŭa vespere, kiel kutime, la familio iris al la dormĉambroj, sed Andreo kaj Lizbeta ne demetis la vestojn. Ili atendos sendorme, ĝis kiam io okazos.

Longe ili atendis. Ĉio estis silenta kaj malluma, ĉar la luno ankoraŭ ne aperis, kaj la ĉielo estis kovrita de nuboj. Malforta venteto blovis el la direkto de la vilaĝo, kaj post longa atendo Andreo aŭdis horloĝon, kiu batis la horon. Li kredis, ke jam estas noktomezo, sed la horloĝo sonis nur dekfoje! Do, estis nur la deka horo ... la nokto ja forpasis malrapide! La knabo esperis, ke io baldaŭ okazos, kaj ankaŭ ke Lizbeta ankoraŭ maldormas, ĉar ili ne povis atendi en la sama ĉambro dum la geonkloj estis supre.

Pasis plua duonhoro, kaj subite la oreloj de Andreo kaptis sonon. Iu moviĝis. Tiam li aŭdis mallaŭtajn paŝojn, kiuj preterpasis lian ĉambron kaj malsupreniris la ŝtuparon. Tiam pordo fermiĝis malsupre, kaj post momento li aŭdis la murmuradon de voĉoj.

Silente li malfermis la pordon de la dormĉambro, kaj iris per paŝo de lupo al tiu de la fratino. Kiam li eniris, la ĉambro estis tiel malluma, ke unue li ne povis vidi Lizbetan, sed li aŭdis flustron, kaj fine li povis vidi ŝin apud la fenestro.

"Ili iris malsupren," li flustris. "Nun ni devas atendi ĝis kiam li eliros. Mi portis kun mi mian palton, kaj en la lito mi aranĝis kapkusenon tiel, ke se iu rigardos, tiu kredos, ke mi dormas. Antaŭ ol eliri ni faros simile ĉe la via."

Denove ili devis longe atendi, kaj la malproksima horloĝo batis la dekunuan antaŭ ol ili aŭdis iun moviĝon malsupre. Tiam ili aŭdis sonon, kvazaŭ iu movas seĝon. Pordo malfermiĝis kaj paŝoj sonis ĉe la ŝtuparo.

"Rapide!" flustris Andreo. "En la liton!" Kaj en la sama momento li malaperis sub la liton. La paŝoj haltis ĉe la ĉambro de Andreo kaj oni malfermis la pordon. Post momento ĝi refermiĝis, kaj la paŝoj venis laŭ la koridoro. Tiam la pordo de la ĉambro de Lizbeta malfermiĝis, kaj de sub la lito Andreo vidis, ke estas onklino Maria, kiu envenis kun kandelo en la mano. Ŝi rigardis la liton, en kiu Lizbeta ŝajne dormis, kaj tiam eliris kaj refermis la pordon.

Kiam ŝiaj paŝoj ne plu sonis ĉe la ŝtuparo, Andreo elvenis de sub la lito.



"Ŝajne ŝi estas kontenta," li flustris. "Ŝi kredas, ke mi estas en mia lito."

Li rapide aranĝis la liton, kaj ili surmetis la paltojn. Baldaŭ ili denove aŭdis paŝojn malsupre, kaj tiam venis la sono de la domprodo, kiun oni malfermis kaj poste refermis.

"Nun," diris Andreo. "Rigardu tra la fenestro; li devas veni laŭ ĉi tiu flanko de la domo."

Post kelkaj momentoj, tra la mallumo ili vidis pli malluman ombron, kiu silente moviĝis. Kiam ĝi jam forpasis, Andreo malfermis la fenestron.

"Jen li," li diris. "Silente, nun, venu!" Kaj ili eliris, grimpis trans la tegmento de la lignobudo, kaj saltis de tie al la tero. Kelkajn metrojn for ili povis vidi la formon de la farmisto, kiu silente iris en la direkto de la landlimo. Egale silente la ĝemeloj sekvis.

Ili bone konis la vojeton, ĉar ili ofte promenis tie dum la taglumo, sed nokte ĝi aspektis malsimila. La arboj staris kiel nigraj gardostarantoj, kaj mallaŭte murmuris en la venteto. La gefratoj ĝojis, ke ili surmetis la palton, ĉar la nokta aero estis malvarma. Ili tremis, sed tio estis en la mezo de la granda aventuro, pri kio ili pensis dum multaj tagoj.

Unu fojon la farmisto haltis kaj turniĝis, kvazaŭ li aŭdis ilin, kaj ili staris senmove malantaŭ arbeto. Sed li ekmarŝis denove, kaj silente kiel ombroj la ĝemeloj sekvis lin.

Subite li turniĝis dekstren kaj malaperis. Kiam la junuloj venis al la loko, ili trovis malgrandan vojeton trans la kampo. Ili jam estis inter la montetoj nun, kaj estis pli malfacile sekvi la farmiston. La formo de la viro ĉiam iris antaŭ ili, ĝis subite ĝi malaperis. Andreo kaj Lizbeta haltis pro timo, ke li vidis ilin kaj atendas ilian alvenon. Sed la minutoj pasis, kaj li ne reaperis, do la gefratoj malrapide iris antaŭen por serĉi signon, kiu montros, kien li iris.

Estis multaj arbetoj kaj ŝtonegoj, kaj ili serĉis ĉirkaŭ multaj antaŭ ol Lizbeta faris krieton. Andreo iris al ŝi, kaj vidis, ke ŝi montras ion per la mano.

"Vidu tiun arbeton kun ŝtonego apud ĝi," ŝi flustris. "Estas truo en la tero malantaŭ ĝi. Mi preskaŭ enfalis."



Andreo rigardis kaj vidis nigran truon. Li sidiĝis ĉe la rando, kaj enmetis la krurojn. Li ne povis tuŝi la malsupron, do li tenis la arbeton per la manoj, kaj mallevis la korpon en la truon. Li trovis, ke li staras sur la tero, do li lasis la arbeton kaj ĉirkaŭrigardis. Ĉe unu flanko estis plua truo. Ĝi estis la enirejo de subtera tunelo, tiel bone kaŝita, ke ordinare oni certe ne povus trovi ĝin. Li helpis Lizbetan eniri en la truon, kaj kune ili eniris la tunelon. Post kelkaj paŝoj ĝi estis sufiĉe alta kaj la geknaboj povis stari rekte, sed tiel mallarĝa ke ili devis marŝi unu malantaŭ la alia. Estis nenia turno, kaj Andreo, kiu iris antaŭe, devis uzi la manojn por trovi la vojon. Lizbeta tenis lian palton por ne perdi lin.

En la komenco la tunelo turniĝis de tempo al tempo, sed poste ĝi iris rekte, kaj ĉiam grade malsupren. Dum ili marŝis, malrapide pro la mallumo, ili aŭdis konstantan bruon, kiu ĉiam plilaŭtiĝis. Ĝi similis al la bruo de la trafiko en granda urbego.

Ili ne povis imagi, kio ĝi povas esti, ĝis finfine Andreo pensis pri la direkto, en kiu ili iris. Tiam li turnis la kapon kaj diris al Lizbeta:

"Tiu bruo. Ĝi estas la akvofalo. La tunelo devas konduki al iu loko apud ĝi."

Post kelkaj pluaj momentoj, malproksime antaŭ ili aperis malklara, griza lumeto. Eble ĝi estis la fino de la tunelo. Ili antaŭeniris, kaj iom post iom la griza lumo pligrandiĝis, sed ĝi preskaŭ ne pliheliĝis. Sendube ĝi estis la lunlumo, sed kiam ili proksimiĝis al ĝi, ĝi ŝajnis brileti en iu stranga maniero. La bruo de la akvofalo nun estis laŭtega.

Subite ili trovis sin ĉe la fino de la tunelo, kaj kia vidaĵo montriĝis al iliaj okuloj! Alia tunelo ŝajnis transiri tiun, laŭ kiu ili venis, sed la kontraŭa muro estis el vivanta akvo. La "tunelo" estis vojeto, kiu iris sub la akvofalo! La luno brilis tra la akvo, kiu rebriletis kaj lumigis la vojeton per arĝenta lumo.

Tio do estis la sekreta vojo de la kontrabandistoj! Supre, laŭ la bordo de la rivero, ĉiam marŝis kaj remarŝis la gardistoj, sed ili neniam povus trovi tiun vojeton.

La ĝemeloj ne povis vidi vojeton ĉe la dekstra flanko, do ili iris maldekstren, kaj trovis pluan vojeton, kiu ŝajne kondukis for de la akvofalo.

Subite Andreo, kiu iris antaŭe, haltis kaj puŝis Lizbetan malantaŭen. Voĉoj sonis tre apude. Li preskaŭ montris sin al du viroj, kiuj sidis en angulo. Andreo rekonis unu voĉon, tiun de la onklo, se ili ne restis tie. Se la viroj moviĝus, ili certe vidus la gefratojn, kaj kaptus ilin.


ĈAPITRO VI

Silente la ĝemeloj reiris, preterpasis la enirejon de la subtera tunelo, kaj atendis malantaŭ ŝtonego. Baldaŭ ili vidis la onklon, kiu revenis kaj portis grandan pakaĵon. Li eniris la tunelon, sed Andreo metis la manon sur la brakon de Lizbeta.

"Restu ĉi tie," li diris. "Mi volas rigardi tiun vojeton por vidi, se eble, kien ĝi kondukas.

Li transiris ĝis la loko, kie li aŭdis la voĉojn de la du viroj, kaj dum li malrapide kaj zorge venis al la angulo, subite la alia viro aperis. En la sama momento li kaptis Andreon kaj tenis lin per fortaj brakoj.

"Kion vi faras ĉi tie?" li demandis.

"Faras promenon," respondis Andreo kuraĝe.

"Kiu scias, ke vi venis?"

"La polico!" respondis la knabo.

"Mi ne kredas vin. Se mi puŝos vin en la akvofalon, oni poste trovos vian kadavron kaj kredos, ke vi falis en la riveron."

Andreo ektremis. Ĉu tia estos la fino de la granda aventuro, kaj de lia vivo?

"Tamen," daŭrigis la viro, "mi ne estas murdanto. Sed mi ne povas permesi, ke vi estu libera, por informi la policon pri ni. Vi venos kun mi, kaj mi transdonos vin al mia estro. Eble li murdos vin; mi ne scias."

Kaj li tiris Andreon post si en la vojeton. Antaŭ ol li malaperis, Andreo rigardis malantaŭen al la ŝtonego, kie Lizbeta atendis. Li kredis, ke li povas vidi ŝian palan vizaĝon, kiu rigardis ĉion, kio okazis.

Tiam li ne plu povis vidi ŝin, ĉar li estis sur la mallonga vojeto, kaj unu momenton poste li estis en alia tunelo. Ĝi estis tre longa, sed la viro marŝis rapide, kaj la knabo devis sekvi. Dum longa tempo la viro tiris Andreon rapide tra la malluma tunelo, ĝis finfine la knabo vidis malgrandan lumon malproksiman antaŭ ili.

Kiam ili atingis la lumon, li trovis, ke ĝi estas la fino de la tunelo, kaj ili estis denove sub la ĉielo. Ili estis nun inter rokoj, kaj la viro tiris lin laŭ malfacila vojeto, sed post nelonge la vojeto kondukis ilin al pli granda vojo. Estis ankoraŭ mallume, sed la luno brilis tra la nuboj, kaj Andreo povis vidi la vojon, kiu kondukis ilin inter altaj arboj. Li atente rimarkis ĉion; eble li bezonus la scion poste.

Post longa marŝado la knabo vidis domojn, kaj li supozis, ke tio estas la urbeto Svenburg. Subite la viro sin turnis kaj tiris Andreon al la pordo de unu el la domoj.



La viro frapis mallaŭte ĉe la pordo, kiu baldaŭ malfermiĝis kaj vidigis virinon. Ŝi signis al ili eniri, tiam ŝi ŝlosis la pordon, kaj ili iris en malgrandan ĉambron. Lampo staris sur la tablo, kaj per ĝia lumo Andreo povis klare vidi, por la unua fojo, la vizaĝon de la kaptinto. Li estis granda viro kun nigraj haroj kaj okuloj, kaj li respondis per mallongaj frazoj dum la virino demandis al li pri Andreo. La knabo rimarkis, ke ŝi nomis la viron Helmo, kaj li supozis, ke tio estas ties persona nomo. Li ne havis ideon pri lia familia nomo.

Baldaŭ Helmo denove prenis lian brakon, kaj kondukis lin supren laŭ malluma, mallarĝa ŝtuparo al tre malgranda ĉambro, en kiu estis lito kaj lavtablo. Sur la tablo estis kruĉo. Tiom Andreo vidis per la lumo de la luno, kiu envenis tra malgranda fenestro kiu troviĝis alte en la muro.

"Ĉi tie vi restos ĝis kiam oni decidos, kion fari pri vi," diris Helmo. Tiam li malfermis tirkeston kaj elprenis vipon.

"Kaj se mi aŭdos ian bruon de vi, vi sentos ĉi tion," li aldonis. Tiam li foriris, kaj Andreo aŭdis la turnon de ŝlosilo en la seruro.

Laca post la aventuro, ĉar li ne dormis dum la tuta nokto, Andreo kuŝiĝis sur la lito, kaj baldaŭ ekdormis.

Kiam li vekiĝis, la suno brilis tra la kruĉon, kaj ankaŭ seĝon kiu staris en angulo de la ĉambro, sed estis nenio alia. Ankoraŭ iom laca, li restis sur la lito kaj pensis pri la aventuro. Kie nun estas Lizbeta? Feliĉe, Helmo ne vidis ŝin, kaj ne scias, ke ankaŭ ŝi estis tie sub la akvofalo. Estis feliĉe ankaŭ, ke Helmo ne kriis al onklo Konrado, kiam li trovis Andreon, ĉar nun la onklo scias nenion pri la afero. Ĉu li jam trovis, pensis la knabo, ke la ĝemeloj ne estas ĉe la farmdomo? Aŭ ĉu Lizbeta reiris tien, kaj, se jes, kion ŝi diris al la geonkloj? Kaj kiel ŝi klarigis la foreston de Andreo?

Tiel pensis la knabo dum li kuŝis sur la lito. Tiam li aŭdis paŝojn, kiuj supreniris la ŝtuparon. La pordo malfermiĝis, kaj Helmo envenis. Li portis teleron, sur kiu estis kelkaj pecoj de pano.

"Jen via matenmanĝo," li diris "Estas akvo tie en la kruĉo." Kaj li signis per la mano al la tablo.

"Sed vi ne alportis tason," diris Andreo.

"Tason? Kial vi deziras tason? Vi havas manojn, ĉu ne?" Kaj kun mallonga rido Helmo eliris, kaj denove ŝlosis la pordon.

Andreo iris al la pordo kaj frapis ĝin per la manoj.

"Mi deziras tason," li kriis laŭte.



Li aŭdis, ke la paŝoj de Helmo revenis, tiam la pordo denove malfermiĝis, kaj la viro envenis. Li marŝis rekte al la tirkesto de la tablo, elprenis la vipon, kaj turnis sin al Andreo.

La knabo penis defendi sin, sed li povis fari nenion kontraŭ la granda, forta viro, kiu tenis lin facile per unu mano, dum per la alia li donis al li du fortajn batojn de la vipo. Andreo sentis la severan doloron ĉe la dorso, kaj apenaŭ povis ne krii.

"Jen," diris Helmo. "Mi diris al vi, kio okazos, se mi aŭdos ian bruon de vi. Tio estas nur por averti vin, ĝis vi estos preskaŭ senviva. Ne forgesu!" kaj denove li foriris.

Andreo kuŝis sur la lito sen espero. Li ne sciis kiel li povos eskapi de ĉi tie kaj de Karenlando. Li kredis, ke li eble povus retrovi la tunelon, kiu kondukas al la akvofalo, sed unue li devis eliri el la ĉambro kaj el la domo, kaj tio ne estis ebla. La pordo estis ŝlosita.

Nu, li pensis, estas nenio kialo, kial li ne povas manĝi la sekan panon, kaj trinki iom da akvo. Li tion faris, kaj sentis sin pli forta kaj pli freŝa. Tiam li rigardis la fenestron. Eble li povus eskapi tra tio? Sed ĝi estis tro alta en la muro. Li eĉ ne povis trarigardi ĝin; li povis vidi nur la ĉielon.

Tiam li pensis pri la seĝo. Se li staros sur ĝi, eble li povos atingi la fenestron. Silente li movis la seĝon el la angulo, metis ĝin sub la fenestron, kaj staris sur ĝi. Li trovis, ke li povas vidi la straton. Sed sub la fenestro estis nenio, krom la pavimo -- distanco de dek metroj! Plue, kvankam la fenestro estis malfermita je du-tri centimetroj ĉe la supro, li ne povis pli malfermi ĝin. Estis neeble eskapi!


ĈAPITRO VII

Andreo rigardis tra la fenestro ĝis liaj kruroj estis lacaj, kaj tiam reiris al la lito kaj kuŝigis sin. Estis nenia espero en lia koro. Li devis atendi tion, kio okazos. Pri unu afero li ĝojis; Helmo jam diris, ke li ne estas murdanto, do oni ne mortigos lin dum li restas en ĉi tiu domo. Sed samtempe li ne estas bonkora, kaj li promesis vipbati Andreon preskaŭ ĝis la morto, se li faros ian bruon. Kio okazos al li?

De tempo al tempo li aŭdis ion en la strato, kaj rigardis tra la fenestro, sed ne multaj personoj kaj neniaj veturiloj pasis laŭ la strato. Sed li daŭre rigardis, ĉar eble venus okazo por eskapi.

Post eble du horoj li aŭdis, ke iu supreniras la ŝtuparon. Rapide li kuris al la seĝo kaj remetis ĝin en la angulon, kie li unue trovis ĝin. La pordo malfermiĝis, kaj envenis Helmo kun plua seka pano.

"Ĉu mi ne estas bonkora?" li ridetis. "Mi alportis vian tagmanĝon."

Andreo ne respondis, kaj la viro metis la panon sur la tablon kaj eliris. Andreo, kiu komencis esti malsata, manĝis ĝin, kaj tiam rekuŝiĝis sur la lito. Estis nenio alia por fari.

Sed post iom da tempo li denove aŭdis paŝojn sur la strato. Li kuris al la seĝo, metis ĝin sub la fenestron, kaj elrigardis. Malsupre sur la strato marŝis du policanoj. Ili frapis ĉe la pordo de alia domo, kaj parolis dum kelkaj momentoj al la virino, kiu malfermis ĝin. Poste ŝi fermis la pordon kaj ili revenis sur la straton. Tiam ili iris al la pordo de la proksima domo kaj simile faris. Kiam ili iris al tria kaj kvara domoj, Andreo eksciis, ke ili faras enketojn pri io. Eble ili serĉas lin! Je tiu penso li tre ekscitiĝis.

Kiam ili preterpasis lian fenestron, li svingis la manon por altiri ilian atenton, sed ili ne suprenrigardis, kaj daŭrigis la marŝadon. Andreo ne kuraĝis frapi la fenestron pro timo de la vipo.

Post momento li aŭdis frapon ĉe la dompordo, kaj povis aŭdi mallaŭtan murmuradon de voĉoj. Sed la pordo denove fermiĝis, kaj tra la fenestro li vidis, ke la du policanoj foriris, kaj daŭrigis la marŝadon laŭ la vojo.

Do, eĉ tiu espero malaperis. Li rigardis la dorsojn de la du viroj, dum ili iris al la domoj ĉe la fino de la strato, kaj restis sen espero.



La policanoj frapis ĉe la pordo de la lasta domo, faris la kutiman interparolon, kaj foriris. Subite Andreo rimarkis, ke ili revenas laŭ la strato. Post du-tri minutoj ili denove preterpasos la domon en kiu li estas. Ideo venis en lian kapon. Rapide li metis la manon en la poŝon kaj elprenis leteron, kiun li ricevis antaŭ kelkaj tagoj. Per krajono li skribis sur la koverto, grandlitere, la vorton: "HELPU! MALLLIBERA!"

Tiam li provis ĵeti ĝin tra la malfermita parto de la fenestro. La unuan fojon li ne sukcesis elĵeti ĝin, kaj ĝi falis en la ĉambron, sed je la dua provo ĝi elflugis, kaj li rigardis ĝin dum ĝi flirtis tra la aero. Ĉu la policanoj vidos ĝin?

Ĝi falis teren, kaj kuŝis antaŭ ili. Je la granda ĝojo de la knabo unu el ili prenis ĝin kaj rigardis la vortojn. Tiam li suprenrigardis, kaj Andreo svingis la manon. La policano parolis al sia kunulo, kiu ankaŭ suprenregardis. Tiam ili rigardis la pordon de la domo kaj denove interparolis.

Post kelkaj momentoj tiu, kiu havis la leteron, rigardis Andreon, svingis la manon, kaj ... ili formarŝis laŭ la strato.

Andreo preskaŭ ploris. Ĉu, do, ili ne intencis helpi lin? Lia malespero revenis, se poste li repensis. Ili legis la vortojn skribitajn sur la koverto, kaj ne povis nur lasi lin tie. Ankaŭ, lia nomo kaj adreso estis sur la koverto. Do, li atendis kun pli da espero.

Duonhoro pasis, kaj subite li revidis la du policanojn, kiuj revenis laŭ la strato. Kiam ili venis sub lian fenestron, unu el ili suprenrigardis kaj ridetis kuraĝige. Tiam ili venis al la pordo kaj frapis.

Ĉi tiun fojon estis iom da disputo, kiam la pordo malfermiĝis, kaj post kelkaj momentoj la policanoj kaj Helmo komencis krii unu al la alia.

"Mi diras al vi," la knabo fine aŭdis, "ke tio estas oficiala permeso traserĉi vian domon. Nun ni envenas!" Kaj venis la sono de iliaj piedoj en la domo.

Ili venis rekte supren, kaj Andreo kriis, "Jen mi!" Li ne plu timis la vipon. Tiam li aŭdis la voĉon de Helmo.

"Bone; se vi scias, ke li estas tie, vi eniru kaj prenu lin. La pordo estas ŝlosita kaj mi perdis la ŝlosilon."

"Tio ne gravas," respondis unu el la policanoj, kaj tiam li vokis Andreon.

"Ĉu vi estas tie, knabo?"

"Jen mi," respondis Andreo.

Staru for de la pordo. Mi intencas pafi la seruron por malfermi ĝin."



Andreo iris al la fenestro.

"Preta," li kriis.

Venis krakego, kaj post momento la pordo malfermiĝis.

"Nun, junulo," diris unu el la policanoj. "Ĉu vi estas Andreo Trentano de farmbieno Parano apud Montoverda?"

"Tiu estas mi," respondis la knabo kun rideto.

"Ni serĉis vin. Venu kun ni. Kaj vi," li aldonis al Helmo, "estus bone, se ankaŭ vi venus."

"Vi ne havas oficialan permeson aresti min," respondis la granda viro. "Vi trovis la knabon; forprenu lin. Mi ne venos."

"Estos pli bone por vi, se vi venos," diris la policano, "sed se vi ne venos, ne gravas. Mi tamen avertas vin; ne iru el la domo. Mia kunulo restos ekster la pordo ĝis kiam ni bezonos vin."

Tiam ili ĉiuj malsupreniris, kaj la du policanoj, kun Andreo, eliris el la domo. Unu el ili restis ekster la pordo, kaj la alia kondukis Andreon tra la stratoj ĝis kiam ili venis al policejo.

Tie oni donis al la knabo bonan manĝon, kiun li danke akceptis, ĉar li estis tre malsata. Dum li manĝis, la policano klarigis, kial oni serĉis lin.

"Oni telefonis nin de Montoverda," li diris, "kaj informis nin, ke oni kaptis vin kaj venigis vin trans la landlimon en Karenlandon. Mi devas konfesi, ke ni ne scias kiel oni povis preterpasi la gardistojn ĉe la rivero, sed ŝajne estis vere, ĉar vi estas ĉi tie. Ni sciis ke oni ne irigis vin el Svenburg, do ni faris enketon ĉe ĉiu domo. Nun, ĉu vi klarigos al mi, kiel vi venis en nian landon?"

Andreo klarigis pri la detektiva laboro, kiun faris li kaj Lizbeta, kaj pri kiel ili sekvis la onklon laŭ la tunelo. Kiam li finis la rakonton, la policano stariĝis ekscitite.

"Kontrabandistoj, ĉu?" li ekkriis. "Do, nun ni povas aresti nian amikon Helmo Dalen. Kaj vi diras, ke vi venis sub la akvofalo? Ŝajnas, ke vi ja trovis la sekretan vojon, por kiu la kontrabandistoj tiom longe evitis nin! Sed atendu unu momenton!" Kaj li iris el la ĉambro.

Post kelkaj minutoj li revenis.

"Mi sendis viron por aresti vian kaptinton," li klarigis. "Kaj nun, ĉu vi povos montri al mi la tunelon al la akvofalo?"

"Mi kredas, ke jes," respondis la knabo, kaj la du stariĝis. Ili eliris, kaj marŝis kune en la direkto de la domo de Helmo, sed antaŭ ol ili atingis ĝin, ili renkontis alian policanon.



"Kion vi fara ĉi tie?" demandis la kunulo de Andreo al la alia. "Kial vi ne arestis lin?"

"Mi bedaŭras, sinjoro inspektoro," respondis la viro, kaj por la unua fojo Andreo eksciis, ke la unua policano estas inspektoro, "sed Helmo Dalen sukcesis foriĝi. Mi eniris la domon, sed li jam ne estis tie. Devas esti, ke li eliris malantaŭe dum Tomas atendis ĉe la antaŭo."

"Do," respondis la inspektoro, "vi venu kun ni, Braŭn; ni iras al la tunelo." Kaj ili ĉiuj rekomencis la marŝon.

Andreo kondukis ilin al la vojo per kiu li eniris la urbeton, kaj post iom da marŝado ili atingis la vojeton. Kiam ili trovis sin inter la rokoj kaj ŝtonegoj, la knabo ne estis certa, kie estas la enirejo de la tunelo, kaj ili devis serĉi.

Baldaŭ ekkrio de Braŭn anoncis, ke li trovis ĝin, kaj kune ili eniris. La inspektoro portis elektran lampon, kaj per ĝia lumo ili povis facile vidi en la tunelo. Ĝi ŝajne estis pli larĝa ol tiu ĉe la alia flanko de la rivero, kaj ili povis marŝi sufiĉe rapide.

Ili baldaŭ atingis la finon de la tunelo, kaj trovis sin sur la tre mallonga vojeto, kiu kondukis sub la akvofalon.

Subite la inspektoro haltis, kaj levis avertan manon. Tiam li montris per la fingro al la tero, kaj ili vidis piedsignon en la malseketa tero.

"Tio estas freŝa," li flustris. "Iu venis antaŭ ni. Necesas, ke ni iru zorge."

Kaj ili antaŭeniris malrapide kun multaj ĉirkaŭrigardoj. Kun granda zorgo ili iris sub la akvofalon, kaj alproksimiĝis al la tunelo. Andreo vidis la ŝtonegon, malantaŭ kiu li lasis Lizbetan, sed estis neniu tie.


ĈAPITRO VIII

La inspektoro haltis.

"Povas esti," li flustris, "ke Helmo Dalen venis ĉi tien, aŭ eble iu alia venis kun kontrabandaĵo. Ĉiuokaze estos danĝero. Vi, do, restu malantaŭ mi, dum mi provas la enirejon."

Tiam je la surprizo de Andreo li demetis la jakon kaj ĉapon, pendigis la jakon sur bastono, kiun li kunportis, kaj metis la ĉapon super ĝin.

"Sendube estas neniu ĉi tie," li tiam kriis laŭte. "Mi eniros!"

Kaj li antaŭenmetis la bastonon tiel, ke la vestaĵoj montriĝis antaŭ la tunelo. Tuj oni aŭdis krakegon, kaj truo aperis en la jako. Iu pafis ĝin je distanco de ĉirkaŭ unu metro.

Sed preskaŭ en la sama momento venis alia pafo, kaj viro falis el la tunelo. Estis Helmo. Tuj poste Andreo kaj la policanoj aŭdis voĉojn kaj paŝojn en la tunelo. Ili atendis dum momento, kaj tiam du viroj aperis. Ili rigardis la falintan viron kaj tiam la policanojn kaj la knabon. Unu el la viroj estis policano el Montoverda, kaj la alia, je la granda surprizo de Andreo, estis ... lia patro!

"Patro!" li ekkriis. "Kion vi faras ĉi tie?"

"Kion mi faras ĉi tie?" ripetis la patro kaj ridis. "Jen bela demando! Mi faras oficialajn aferojn. Sed mi povus demandi al vi, kion vi faras ĉi tie! Tamen, unue ni devas fari ion pri tiu," kaj li indikis Helmon.

La viroj rigardis tiun kaj vidis, ke li ankoraŭ vivas.

"Do, mi zorgos pri li," diris la inspektoro. "Ni reportos lin al Svenburg, kaj mi supozas, ke la knabo iros kun vi. Mi ĝojas, ke ni sukcesis trovi lin. Sendube ni komunikos kun vi poste pri la tunelo."

Li diris la vortojn al la policano, sed estis la patro de Andreo kiu respondis.

"Mi diros al vi nun, kion ni faros rilate al nia flanko. Ni detruos ĝin per eksplodilo. Bonvole informu vian estron pri tio."

La inspektoro rigardis lin kun surprizo.

"Kaj vi, sinjoro, estas ...?" li demandis.

"Kolonelo Trentano, estro de la dogana fako de nia lando," estis la respondo.

"Sinjoro Kolonelo," diris la inspektoro," mi bedaŭras, ke mi ne sciis, kiu vi estas. Mi certe informos mian estron."

"Dankon," diris kolonelo Trentano. "Kaj mi dankas vin andaŭ pro via servo al mia filo. Ŝajnas ke li jam decidis fari la saman laboron kiel la patro, ĉu ne?"



Kaj inter ridoj de ĉiuj, la viroj adiaŭis unu la alian; la Karenaj policanoj komencis forporti Helmon, kaj Andreo, lia patro kaj la policano el Montoverda eniris la tunelon. La knabo volis fari demandojn, sed lia patro malpermesis tion.

"Vi povos demandi pri ĉio kiam ni alvenos ĉe la policejo de Montoverda," li diris.

Baldaŭ la tri atingis la finon de la tunelo, kaj grimpis el la truo ĝis la tero. Kaj tie apud la enirejo staris Lizbeta.

"Jen la knabino," diris la kolonelo, "kiu diris al la polico pri la tunelo, kaj pri tio, kio okazis al vi."

"Patro," diris la knabino, "vi restis tre longe en la tunelo, kaj mi kredis, ke mi aŭdas pafojn."

"Estis pafoj," respondis la patro, "sed ne gravas. Ni estas tute sanaj."

Ili marŝis ĝis la vojo, kie polica aŭtomobilo atendis ilin. Ili eniris ĝin kaj forveturis, kaj baldaŭ atingis la policejon.

Kiam ili eniris, Andreo ne povis atendi plu.

"Patro," li diris. "Mi volas tiom demandi. Ĉu vi vere estas estro de la dogana fako? Kaj kial vi venis hodiaŭ al Montoverda, kaj kion...?"

"Atendu, atendu," ridis la patro. "Mi ne povas respondi al kvindek demandoj en la sama momento. Unue, Lizbeta povas diri al vi, kion ŝi faris post via kapto."

"Mi vidis, ke la viro kaptis vin," diris la knabino, "kaj kiam vi ambaŭ foriris, kaj la viro ne vidis min, mi revenis laŭ la tunelo. Mi tre timis, ĉar estis mallume kaj mi estis sola, sed finfine mi elvenis, kaj tiam mi devis marŝi al Montoverda kaj informi la policon."

"Tiam," daŭrigis ilia patro, "la inspektoro telefonis, unue al la polico de Svenburg, kaj due al mi por diri, ke oni eltrovis la tunelon. Li ne diris, kiu eltrovis ĝin, kaj estis granda surprizo al mi, kiam mi trovis, ke vi jam estas en Karenlando!"

"Estis granda surprizo al mi," diris la inspektoro, kiu ĵus envenis, "kiam mi eltrovis, ke ili estas viaj infanoj!"

"Mi povas imagi tion. Nu, kiam la Svenburga polico telefonis, por diri, ke ili trovis vin, mi eliris kun Lizbeta kaj la policano por viziti la tunelon. Lizbeta gvidis nin al ĝi kaj atendis tie dum ni eniris. Dum ni marŝis laŭ la tunelo, ni subite aŭdis paŝojn, kaj tiu viro envenis. Li preskau koliziis kun ni, sed feliĉe li ne vidis nin, kaj haltis ĉe la enirejo.



"Ni atendis sufiĉe longan tempon, kaj tiam ni aŭdis aliajn paŝojn. Kelkajn minutojn poste ni aŭdis iun diri: 'Sendube estas neniu ĉi tie; mi eniros', kaj mi vidis la formon de policano. La viro tuj pafis, kaj mi pafis ankaŭ lin. Tiam mi trovis, ke ne estis policano, sed nur lia jako! La reston vi jam scias."

"Sed kion pri onk ..." komencis Andreo, sed lia patro donis al li avertan rigardon, kaj li ne diris pli.

Kolonelo Trentano faris kelkajn aranĝojn kun la polica inspektoro, kaj tiam eliris kun la du infanoj.

"Mi ne volis, ke vi menciu onklon Konrado," li diris, kiam ili estis sur la strato, "ĉar Lizbeta ne menciis lian nomon en la policejo. Ŝi diris nur, ke vi sekvis viron en la tunelon. Kaj pro tio, ke onklo Konrado ĉiam bone agis al vi, kaj ke vi estis gastoj en lia domo, mi ne volis, ke oni malliberigu lin. Kaj mi jam sendis letereton al li, por sciigi lin ke vi estas kun mi. Tio ne estis vera, ĉar je tiu tempo, junulo, vi estis en Karenlando!"

"Tio estas bona afero," respondis Andreo, "sed ... se li estas kontrabandisto, ĉu vi rajtas fari tion? Ĉu la polic ...?"

"Ni ne kaptis lin dum la ago," diris la patro. "Do, kiu rajtas diri, ke li estas kontrabandisto? La polico nun lasis la aferon en miaj manoj ... kaj mi intencas paroli kun onklo Konrado, kiam ni atingos la domon."