Enkomputiligis Don HARLOW

Ursoj

de Donald J. HARLOW


Ni en Kalifornio tre amas la ursojn. Tion oni povas konstati jam de nia ŝtata flago, sur kiu videblas granda bruna urso (kies koloro tamen estas ora). Dum iom da tempo -- entute du monatoj -- Kalifornio estis sendependa respubliko, kies kromnomo estis "La Ursoflaga Respubliko". Fakte ni estis pli protektorato de Usono ol respubliko, kaj cetere tio okazis antaŭ jarcento kaj duono, kaj temis nur pri ia milita truko por ŝteli la regionon de Meksikio, tamen...

Ĉiukaze, ne ekstermiĝis nia amo por tiu nia ŝtata insignobesto samtempe kun la ekstermo de la insignobesto mem, kio okazis antaŭ pli-malpli 70 jaroj; ĝi eble eĉ intensiĝis, des pli pro tio, ke ni ne plu devis timi, ke ĝuste tiuj ursoj manĝos nin. Nia plej grava ŝtata monumento, Naciparko Yosemite, portas la nomon de la Urso-Dio Uzumajti de la aŭaniĉoj, kiuj siatempe loĝis en la profunda rivervalo, ambaŭflanke limata de granitaj muroj mil metrojn altaj, kiu estas la centra juvelo de tiu Naciparko. Nu, same kiel Uzumajti, ankaŭ la aŭaniĉoj jam ... malaperis. Sed mi povas koncepti, ke tio ne okazis pro agoj de la invadintaj blankuloj; la kamaĉa virsufikso sugestias, ke eble en tiu gento ne troveblis virinoj, kaj sen virinoj ne povas aperi nova generacio, ĉu?

Se paroli iomete pri Naciparko Yosemite: tie oni povas ankoraŭ renkonti ursojn. Temas pri alia speco, la t.n. "nigraj ursoj" (kiuj tamen estas brunaj). Ili estas malpli grandaj ol la ekstermitaj uzumajtoj; ili pezas pli-malpli 200-300 kilogramojn, kaj havas malpli kolereman humoron. Mankas al ili blankaj ungoj, kaj ili ne bombadas per ŝtonegoj,(1) sed ili estas tre manĝemaj -- same kiel homoj, ili estas ne tre delikataj pri siaj frandaĵoj -- kaj foje ili deŝiras la pordojn de aŭtoj por atingi bongustaĵojn, kiujn oni "protektas" interne.

Antaŭ jaroj mi decidis partopreni en iu tendumeja "Kongreso" pri astrofiziko, kiu devis okazi iom oriente de la parko. Por atingi ĝin, mi decidis ne aŭtomobili la tutan distancon, sed marŝi tra la parko. Mia programo estis sufiĉe ambicia; la distanco estis pli-malpli 80-kilometra, kaj meze staris montaro, kies trapasejo (ne indikita sur mapoj, ĉar tie ne troviĝis oficiala piedvojo) altis proksimume 4000 metrojn. Do en unu bela posttagmezo mi ekiris de la komencejo, bela bosko kun la esperdona nomo "Feliĉaj Insuloj" surborde de la lirlanta rivereto Merced, survoje al mia Kongreso.

Ekzistas ia inversa duapotenca regulo pri ekskursado en Yosemite: ju pli longe for oni migras de la aŭtoŝoseo, des malpli multe da homoj oni renkontas. Ankaŭ la sezono ludas rolon. En la valo mem, homoj amasas; somere, la homoj tie pli densas ol en la ne-longe-fora metropolo Losanĝeleso. Iam mi vizitis la valon kun amikino mia, esperantistino el Ĉinio, kaj rimarkante la vicojn kaj vicojn da aŭtoj apud "Feliĉaj Insuloj", ŝi diris al mi: "Tiu loko rememorigas min pri mia hejmurbo, Ŝanhajo." Tia estas la nuntempa usona sovaĝejo... Antaŭ kelkaj someroj, ekskursante en la sama loko kun tri geesperantistoj el Koreio, pardonu, Koreo, mi preskaŭ devis lukti por spaco sur la piedirejoj; la longaj vicoj da homoj, pene marŝantaj supren de la valo laŭlonge de la granitaj deklivoj, iom bildigis al mi kinofilmon, kiun mi iam vidis, pri konstruado de la Piramido de Ĥufu en Egiptio, pardonu, Egipto. Tiaj estas la nuntempaj usonaj plezurekskursoj...

Sed tiu mia longa ekskurso nun priskribata okazis fruaŭtune, kaj la plimultaj someraj ekskursantoj jam malaperis al siaj lernejoj kaj laborejoj. Post malpli ol unu horo mi atingis la ponton trans la Rivero Merced, sub la Falakvo Vernal, kaj tie mi haltis por demeti mian puloveron kaj ŝtopi ĝin en mian tornistron. Kaj tie mi renkontis du aliajn ekskursantojn iom malbonhumorajn.

"Saluton, kamaradoj!" mi gaje diris. "Kaj kien vi celas?"

"Nu," diris al mi tiu malpli malparolema, "nia komenca celo estis Herbejego Tuolumne.(2) Sed hieraŭ nokte ni volis tendumi apud la rivero en la Valo Eta Yosemite. Ni trovis bonan spacon, demetis niajn tornistrojn, kaj forturnis nin por serĉi konvenan lokon por tendo.

"Mia amiko, ĉirkaŭrigardante, subite kriis al mi: 'Sankta Feko, Joĉjo, jen ursego!' Mi turnis min kaj, jen, li pravaĉis: grandega nigrega ursego estis nazanta mian tornistron, kaj tuj intermakzeligis ĝin!"

"Kiel terure!" mi komentis.

"Jes ja! Ni persekutis tiun damnindan urson tra la tuta arbaro, eĉ trans la riveron. Finfine ni retrovis la tornistron, ne tre bonfartan, tute dentfikitan, sed el nia tuta stoko da manĝaĵoj troveblis eĉ ne spuro! Do ni devis returni nin al la Valo, ne kompletiginte nian ekskurson." Kaj ili du formarŝis, por plu malfeliĉi ĉe "Feliĉaj Insuloj" kaj eble en iu restoracio aŭ drinkejo.

Mi ne multe pensis pri ursoj dum la cetero de la posttagmezo, ĉar la vetero estis varma, kaj antaŭ la noktiĝo mi devis supreniri preskaŭ mil metrojn por atingi la nivelon de la Valo Eta Yosemite. Tion mi faris per piedvojo, kiu zigzagas sur la fronto de tre kruta deklivo konsistanta grandparte el unu pecego de granito. Nu, preskaŭ la tuta Naciparko, se ne paroli pri la tuta Montaro Sierra Nevada de Kalifornio, konsistas grandparte el unu pecego de granito -- sed tio estas alia prelego. Ĉiukaze, marŝi dum horoj sur granita faco sen multe da ombro sub posttagmeza suno estas iasence kvazaŭ esti honorgasto ĉe kanibala kradrosto.

Nelonge antaŭ la noktiĝo mi trafis la Valon Eta Yosemite, kie mi kuiris iom da manĝo, akompane de kelkdek aliaj homoj, kiuj atingis la saman lokon. Tiam mi ensakigis miajn manĝaĵojn kaj pendigis ilin de la ursokablo, kiun la patrolistoj afable provizis.

Komprenu, ke en Yosemite okazas kvazaŭ vetarmado inter homoj kaj ursoj. Kompare kun ĝi, la iama vetarmado inter Usono kaj Sovetio estis amika kartludo. Homoj devas ĉiam elpensi pli novajn kaj pli bonajn metodojn por protekti siajn manĝaĵojn kontraŭ la ursoj. Ursoj devas ĉiam elpensi pli novajn kaj pli bonajn metodojn por ŝteli la manĝaĵojn protektatajn de la homoj. En la komenco, sufiĉis mem gardi la manĝaĵojn. Ekzemple, unu fojon iu knabo volis konservi kun si en la dormosako pomon, por nutri sin okaze de eventuala malsatego noktomeza. Nu, tiu knabo dormante spertis unu el tiuj sonĝoj, en kiuj oni ekflugas. Post nelonge li vekiĝis, por trovi sian dormosakon, kaj sin, trenataj tra la flankon de la tendo fare de iu malsatanta urso. La urso levis la dormosakon, elskuis la knabon kaj la pomon, manĝis la pomon, kaj grumblante foramblis, sendube malkontenta pri la kvanto de provizita bankedeto. Oni diras, ke la knabo ne bone fartis en la menso dum pluraj tagoj.

Posta inventaĵo estis la "ursosako". Oni metis siajn manĝaĵojn en tola sako kaj pendigis ĝin de tre alta branĉo neatingebla de urso. Bedaŭrinde, oni devis iel ligi la sakon por certigi, ke ĝi ne falos. Tion oni faris, fiksante la pendigan ŝnuron al apuda trunko. Post nelonge, la ursoj lernis, ke se ili tramordos la ŝnuron, la sako falos kaj ili bankedos. Eĉ la fizikisto Newton ne povis pli bone rezoni.

Unu lerta patrolisto rimarkis, ke la nazoj de ursoj estas tre sensivaj. Se mi gardos miajn havaĵojn en elektra kralo, (1) li pensadis, la ursoj nazos la dratojn, spertos subitan ekdoloron, kaj forkuros. Do li aranĝis, ke oni etendu kablojn en la sovaĝejon, kaj tie oni starigis du tiajn kralojn, unu por la patrolisto kaj unu por la ordinaraj ekskursantoj. Tiu sistemo sufiĉe bone funkciis dum iom da tempo, sed finfine iu eksperimentema urso konstatis, ke se ĝi ne tuŝas la draton per la nazo, la doloro ne estas tiel granda, kaj efektive ĉesiĝas post plena detruo de la kralo. Do en unu bela mateno la patrolisto, tute malgaja, aperis ĉe la tendumejo de ordinaruloj, almozante matenmanĝon, ĉar la antaŭan nokton la ursoj formanĝis lian tutsomeran provianton.

Jene funkciis la sistemo uzata kiam mi estis tie: oni etendis metalan kablon de unu arbo al alia, tre alte. La tendumanto metis siajn manĝaĵojn en sakon, kaj tion ligis al ŝnuro iomete pli longa ol la distanco de tero al kablo. Oni tiam ĵetis la sakon trans la kablon. Liginte ian kontraŭpezaĵon al la alia fino de la ŝnuro, oni uzis longegan bastonon por puŝi ĝin supren, ĝis la sako kaj la kontraŭpezaĵo pendis samdistance de la kablo ... kaj samdistance de la tero, alte super la kapo de kiu ajn urso. La sistemo ne estis tre facile efektivigebla, kaj estis iom amuze rigardi mallertajn tendumantojn, inter kiuj mi nombriĝis, provante puŝi la kontraŭpezaĵon supren per bastono tro mallonga, tro kurba, tro fleksebla ... Kaj matene oni devis inversi la procedon por regajni la sakon kaj manĝaĵojn.

La sistemo tamen funkciis. Malaperis neniu el la multaj sakoj maturfruktece pendantaj de tiu longa kablo. Mi mem sufiĉe fidis ĝin, kaj profunde dormis, tute ne vekiĝante dum la nokto. Kio estis bona, ĉar ŝajnas, ke la ursoj ne hezitis provi prirabi nin, kaj mi, dorminta ĝuste sub la ursokablo, vekiĝis matene por trovi, ambaŭflanke de mi, du sufiĉe grandajn kaj profundajn ursajn piedspurojn...

Post kelkaj interesaj akrobataĵoj mi rehavigis al mi la sakon kaj matenmanĝis. Poste, rulinte mian dormosakon kaj ŝtopinte ĉion en, sub kaj sur mian tornistron, mi pene surdorsigis ĝin kaj ekiris al Lago Merced, fonto de la samnoma rivero kiu trafluas la valojn Yosemite kaj Eta Yosemite.

Tio estis distanco iom pli ol 20-kilometra, bonŝance sen grandaj supreniroj-malsupreniroj. Mi duonvoje haltis por lunĉi je sandviĉo kaj supo, ĉiam gvatante por la manĝavidaj ursoj, kaj fine, sub tre nubeca ĉielo, mi atingis la nordokcidentan flankon de la lago. Mia celo estis la nordorienta flanko, kie troviĝis granda konstruaĵo de la Sierra-Club, en kiu oni rajtis, kontraŭ pago de dolaro, konservi la manĝaĵojn dum la nokto. Tiu ideo ŝajnis al mi bonega, ĉar mi ne volis plu lukti kun tiuj ursosako, ŝnuro, kaj kontraŭpezaĵo.

Dum mi pretermarŝis la nordan flankon de la lago, mi renkontis tutan familion da ursoj.

Eble ne tutan familion; ŝajnas, ke urso-paĉjoj ne estas tre bonvenaj en tiaj familioj, ĉar la urso-panjoj timas, ke la paĉjoj mistraktos la ursidojn. En tiu familio estis unu ursino kaj tri ursidoj.

Mi ne timis, ĉar mi sciis, ke la nigraj ursoj ne atakas homojn. Cetere, sekura estis mia tornistro, kiun mi tiam estis portanta, ĉar la ursoj havas tre delikatan senton pri posedorajto. Por la urso, la tornistro sur la dorso de homo, eĉ la ŝinkosandviĉo en la mano de homo, estas laŭrajta posedaĵo, kaj la urso tre ĝentile ne tuŝos ĝin. Sed se oni hazarde apogas sian tornistron ĉe arbo dum momento, aŭ lasas la sandviĉon sur roko, forturnante sin por pisi, por la urso tiu tornistro aŭ sandviĉo tuj fariĝas nenies, kaj oportuna predo. Kaj se la urso kaptas vian sandviĉon, kaj vi provas rehavigi ĝin ... nu, la ursoj ne malicas, sed ili ankaŭ ne hezitas doni instruan bokseton al la orelo -- kaj instrua bokseto de 250-kilograma urso povas iome dolori.

Ĉiukaze, mi rigardis la ursofamilion, kaj min rigardis la ursofamilio. Mi ĝentile salutis ilin per "bonan tagon", kaj ili forturnis sin kaj daŭre elsnufis lunĉaĵojn elinter la arbustoj kaj elsub la ŝtonoj.

Mi trovis la konstruaĵon kaj tie deponis miajn manĝaĵojn, retenante iom da ĉokolado kaj sufiĉajn kuireblaĵojn por vespermanĝo kaj matenmanĝo. Mi trovis konvenan bivaksituon sub granda arbo, apogis mian tornistron ĉe la arbo, sternis mian dormosakon, kaj vagis al eta apuda rivereto por testi la akvon. Tie mi denove trovis miajn geamikojn la urso-familion.

Mi malstreĉe rigardis ilin dum iom da tempo. Ŝajne la lunĉo sufiĉis por ili, ĉar nun ili ne plu serĉis manĝon. La urso-panjo ripozis apud la rivereto, iom fiere rigardante la du peltopilkojn, kiuj kure kaj rule sinfutbalis apud la akvo. Du belaj ursidoj...

Du???

Certe estis tri antaŭe, mi bone memoris tion. Kie povas esti la tria? Mi turnis min, serĉis ... kaj jen ĝi, fulme kuranta rekte al mia tornistro kun la ĉokolado kaj la vespermanĝo kaj la matenmanĝo!

Ĉu persekuti ĝin? Rapida ekrigardo al urso-panjo montris al mi, ke ŝi iom strabe estis fiksinta unu okulon al la filo kaj la alian al mi. Mi rememoris, ke mi ie legis, ke ursinoj povas tre koleri se homo minacas iliajn gefilojn. 250-kilograma ursino kun longaj kaj akraj ungegoj kaj eĉ pli longaj kaj akraj dentoj... Prefere lasi ŝin kontenta.

Sed mi ne estis tute preta rezigni pri miaj manĝoj, do mi ja komencis kuri -- sed ne al la ursido. Mi iom cirklis, evitante ŝajnigi, ke mi volas kapti ĝin; kaj, ĉar miaj kruroj estis multe pli longaj ol la ĝiaj, kaj ĉar mi povis antaŭsenti mian vesperan malsaton, mi sukcesis kuri je olimpiada rapideco kaj intermeti min inter ĝin kaj la tornistron. Tie mi haltis, turnis min al la alkuranta ursido, etendis mian manplaton al ĝi kaj, kiel gardisto ĉe strato-transirejo, tondre ekkriis: "Haltu tuj!" Kaj, mirinde, ĝi ekhaltis... Mi rapide ekrigardis la urso-panjon. Ŝajne ŝi ne vidis en mi veran minacon, ĉar ŝi eĉ ne movis sin, nur interesite rigardis la dramon, aŭ komedion...

Post nelonge la urso-familio, rezigninte pri miaj manĝaĵoj, forvagis, kaj mi mem kuraĝis iri al la lago, kie, vestite nur en kalsono kaj ĉapo, mi banis min. Sekiĝinte, mi revestis min kaj komencis reveni al mia dormoloko. Survoje tien, mi devis pretermarŝi inter du aliaj tendolokoj, kie estis okazanta iu terura afero.

En unu tendoloko staris kaj mizere kriegis tri virinoj. Verŝajne al ili apartenis la alia tendoloko, kiun tiumomente vizitis miaj geamikoj la urso-familio. Ilia celo verŝajne estis ĝisfunda esplorado kaj analizo, ĉar ili estis disŝirantaj ĉion -- tornistrojn, vestaĵojn, tendon.

Mi paŭzis. Kion fari? Ĉu mi kuraĝu kaj savu tiujn virinojn de la ursoj? Tio estus brava konduto. Stulta, sed brava. Preskaŭ mi decidis ... Unu el la virinoj, ekvidinte min, subite alarmis al mi: "Ne persekutu la ursojn! Ne persekutu la ursojn! Ili mortigos vin!"

Nu, tio decidigis min. Mi denove turnis min al la urso-familio, iom levis la ĉapon de la kapo, kaj ĝentile diris al ili: "Saluton denove. Mi esperas, ke vi havos bonan tagon."

La ursoj tuj statuiĝis. Ili levis la kapojn kaj rigardis min kvazaŭ frenezulon. Kaj tiam, unuanime, ili turnis sin kaj forkuris en la veprejon. Mi neniam plu revidis ilin.

La afero ne finiĝis tiel. Mi reiris al mia dormloko kaj komencis pretigi mian vespermanĝon sur mia gaskuirileto. Post nelonge aperis unu el la tri virinoj de la detruita tendoloko. Mi sentis grandan plezuron. Certe ŝi venis por danki min. Eble ŝi eĉ invitos min dividi ilian vespermanĝon. Estas tre solece dum la montaraj noktoj; eble...

"Kial vi persekutis tiujn ursojn, stultulo?" ŝi kolerege ekdemandis, frakasante mian duone nebulan esperoĉenon. "Ili povis mortigi vin!" Kaj ŝi formarŝis, eĉ ne permesinte al mi respondi.

Mi estas kaliforniano, kaj mi tre amas la ursojn. Ili estas kompreneblaj. Ne kiel la virinoj.


Piednotoj

(1)Vidu en "La cxarmo de cxielmontaro", en La sfinkso de Steplando de V. A. GLAZUNOV, Chapecó: Fonto, 1988, p. 91-92 (senkosta reklamo).
(2)Granda gresejo kun tendumejo eble 60 km. for de la Valo Yosemite.
(2)Ĉirkaŭbarejo.