Enkomputiligis Don HARLOW

En la arbaro

(Hvor Skoven dog er frisk og stor)

de Hans Christian ANDERSEN

eldanigis S. K. NIELSEN

El Kantante Antaŭen, Centra Dana Esperanto-Ligo, 1941


Ho, kiel bela la arbar',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kun bela, verda foliar'.
kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
La junular en amebri'
promenas ofte tie ĉi.
:: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera. ::

En luna brilo iras ni,
kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
kaj ankaŭ sub la sunradi',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera.
De la kukol' ekscias vi,
ĉu pli da kisoj havos vi.
:: Kuk-kuk, kuk-kuk. falera. ::

Nur pensu pri gajec' kaj ĝoj',
kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
kaj iru laŭ la hela voj'.
Kuk-kuk, kuk-kuk, falera,
Kaj la kukolo kantas pri
la amo inter li kaj ŝi.
:: Kuk-kuk, kuk-kuk, falera. ::