Enkomputiligis Don HARLOW |
Kuŝe sur herbo kaj floroj de kampo, perdiĝe, sonĝe estontajn bonŝancojn, kun sentoj plenaj je volo de vivo kaj en la poŝoj esper-pozitivo, ni al la mamoj fidadis pasie kiam ni aĝis cent jarojn malplie. Kiam virinon estigis nebulo kaj el la lipoj ŝi roson gutigis, kaj ŝiaj haroj je fojno odoris, je la tagiĝo la himnoj sonoris kaj el la buŝo disiĝis al ĉie kiam ni aĝis cent jarojn malplie. Pafila milo nuliĝis pro kiso: ni tiam kredis je paco tutmonda; sufiĉis dolĉa rideta rigardo kaj komenciĝis brakumo dancronda. Eĉ pluvegado limiĝis gracie kiam ni aĝis cent jarojn malplie. Trans horizonto plej klara kaj hela naskiĝis nur mateniĝoj de paco; malsato, frosto, nigrega pan-peno, aĉa regado de iu kreteno, en ĉielbluon fumiĝis magie kiam ni aĝis cent jarojn malplie. Blindiga lumo nin venis okulen rozkolorige por ni la irejon; la profitantojn de kontraŭmoralo kaj la murdintojn de povra ĉevalo for de la trajno ni pelis malpie kiam ni aĝis cent jarojn malplie. Apud la bordojn de lago el pano la tutan kreitaĵaron ni portis; poste ni kantis kantaĵojn pri amo kaj senvestiĝis, kaj belis, kaj fortis; kaj ni amsatis plenkore, ebrie kiam ni aĝis cent jarojn malplie. Malsuper steloj, aŭ en la drinkejo, postigadante la iron al lito, ni flugis Marson aŭ Lunon kaj ĝojis pro nura interaŭskulta profito; je la morgaŭo ni kredis sendie kiam ni aĝis cent jarojn malplie. |