![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Danlando estas mia hejmo ĉarma en ĝia ter' radikon havas mi. Patrina voĉo! mia lingvo varma, al mia koro dolĉe iras vi. Karega dana land' kun tombegara-ĉeno ĉe kampo de lupol' kaj pomĝardeno; mi amas vin, mia patruj', Danland'! Ĉu la somero kreas florojn ie pli riĉe ol ĉi-tie ĉe la mar'? Pli hele brilas la plenlun' nenie ol en la hejmo de la fagarbar'! Karega dana land' kun Dannebrog' ondante, ĝi venis al ni de l' ĉiel' falante; mi amas vin, mia patruj', Danland'! Ho lando bela, kie mi naskiĝis, en kies ter' radikon havas mi, kaj kie la patrina voĉ' kuniĝas je l' ĉarma lingv' en dolĉa melodi'. Karega dana land' herbfreŝa insularo kun nest' de l' cign' sovaĝa ĉe la maro; mi amas vin, mia patruj', Danland'. |