Enkomputiligis Don HARLOW

De sango al ŝanĝo

de Aaron IRVINE


Bonkoraj feliĉhaŭthomoj tre multas,
  Sub lumo sune beloranĝa,
    Sur lando suke belverdega,
      Tia bunta kulturparo vivigus;
        Sed gutas la sango.

Bonegaj donacaĵoj nin abundas,
  Merkat' mizeras ne ĉiloke,
    Natur' neglektas ne ĉitempe,
      Utopie ridriĉaj ni fariĝus;
        Sed fluas la sango.

Bonoreloj entimbruaj jam surdas,
  Puŝadas moroj nin fieĥen,
    Baldaŭas paco nur voĉdonen,
      Ja duopon peace-síocháin ekatingus;
        Se pretus al ŝanĝo.

Anglalingve: peace (elp. pis) = paco.
Irlandlingve: síocháin (elp. ŝiĥan) = paco.