Enkomputiligis Don HARLOW |
Jen la arbaro pratempa, la murmurantaj pinarboj Staras en verdaj vestaĵoj, en la krepusko malluma, Kiel Druidoj antikvaj, voĉoj malĝojaj, profetaj, Kiel harpistoj blankharaj, longaj la barboj sur brusto. De la kavernoj profundaj la oceano najbara Raŭka per voĉo respondas, de la arbaro ĝemadon. Jen la arbaro pratempa. Kie nun estas la koroj Kiuj sub ĝia branĉaro kiel cervido eksaltis, Kiu sub arbo ekaŭdas de la ĉasanto la voĉon? Kie vilaĝo humila, hejmo de la kamparanoj, Homoj de kiuj la vivoj kiel rivero iradis, Kies trankvilaj fluadoj pasas tra paca arbaro, Sub la branĉaro de l' tero, ankaŭ sub bildoj ĉielaj? Estas dezerta la lando, kaj disigitaj por ĉiam Ĝiaj antaŭaj loĝantoj, for de la hejmoj pelitaj, Kiel foliuj kaj polvo kiam la fortaj ventegoj De la kolera oktobro ilin ekkaptas kaj ĉasas, Kaj malproksimen protinte, sur oceanon disĵetas. Nur tradicio nun restas de la vilaĝo de Grand-Pre. Se vi la kredon posedas, kredon pri amo konstanta, Kiu esperas kaj daŭras, kaj pacience atendas, Se vi la fidon posedas pri la beleco kaj forto De la virina animo, koro fidela, amanta, Aŭdu la kanton malĝojan, kiun ankoraŭ kantadas De la arbaro la pinoj, la historion de amo En Akadio la bela, lando de homoj feliĉaj. |