Enkomputiligis Don HARLOW

Ezopa Saĝo

de KALOCSAY Kálmán


Aŭdebla versio RealAudia


La ĉeval' kaj bovo ie
Ekdisputis energie
Pri l' merito
En milito.

Diris la ĉeval' incite:
"Eh, Malsprite
Estus dubi nian gloron
Kaj valoron.
La ĉevaloj
Al bataloj
Kuri ĉiam estis pretaj
Je l' trumpetaj
Sonoj,
(Iom helpis ankaŭ spronoj)
Kaj la ŝarĝon de l' kanonoj
Tra abruptaj ŝtonoj
Kiuj trenis?
Nur ni!" -- la ĉevalo henis.

Bov' respondis dum remaĉo:
"Ĉevalaĉo!
Vi ja vane fanfaronas,
Ĉar ni donas
Tamen la plej grandan servon!
Ja al si la cerbon
La marŝalo vane rompas,
Vane pompas
La kuraĝo,
Se l' furaĝo
Mankas.
Kaj al kiu dankas
La viandon la soldat' malsata?
Al la bovo malŝatata!
Via gloro sole ŝajnas,
Ĉiun venkon bovo gajnas."

Paŝtis sin melankolie
Ankaŭ la azeno tie.
Ĝi malplaĉe aŭdis,
Ke sin ili laŭdis.
Ĝi iais
Kaj balais
La aeron per oreloj,
Kaj ekkriis: "Bagateloj!
Jen la vero:
Sur la tero
Se azenoj ne amasus,
La milit' eĉ ne okazus!"