Enkomputiligis Don HARLOW

Finosortas

de Baldur RAGNARSSON


Finosortas
sur la Tero,
fajro krakas,
tondras fero.

Moke blekas
militistoj,
karno krias,
krevas histoj.

Vadas tra
sovaĝa vojo
hord' fantoma,
hurla bojo.

Trene super
sangvualo
ŝvebas drako
de fatalo.

Drinkas ni
radian rumon,
spiras mondo
mortofumon.

Ni malfortas,
mondo mortas,
Juĝo vortas,
jam finsortas.

Bebon vokas
veoplore
la patrino
tremokore.

Ludon lasis
l' infaneto,
solas pilkoj
sen priĵeto.

Vanas voko
veoplora,
estas juno
jam tro fora.

Ankaŭ lasta
la patrino
baldaŭ palas
post la fino.

Beboj – ni
unue mortas,
Terpatrinon
lasto portas –
... ... ...

Finosortas ...