Enkomputiligis Don HARLOW

Getsemanio

de Rudyard KIPLING

elangligis Gaston WARINGHIEN

Aperis en Kaj la ceter' nur literaturo de Gaston WARINGHIEN, p. 273


Estis Ĝarden' en Pikardi'
Kun nom' Getsemani',
Kaj la vilaĝ' rigardis tra si
L' anglajn soldatojn pasi.
Ni tie pasis, pasis ni
Aŭ haltis, laŭ okazo,
Kaj tenis maskojn kontraŭ l' gaso
Preter Getsemani'.

En la Ĝarden' Getsemani'
Ridis knabin' al gasto,
Sed dum ŝi flustris, preĝis mi:
Mia kalik' forpasu!
La oficiro tiam seĝis,
La virojn sternis laco,
Kaj dum la tuta halt' mi preĝis:
Mia kalik' forpasu!

Ĝi ne forpasis, ne forpasis –
Ne pasis for de mi.
Mi trinkis ĝin, kiam ekgasis
Preter Getsemani'!