Enkomputiligis Don HARLOW

Jutlando

de Hans Christian ANDERSEN

eldanigis F. SKEEL-GIÖRLING

El Esperanto Kantoj, Centra Dana Esperanto-Ligo, 1939


Jutland' kuŝas inter maroj
kiel granda runbaston'.
Runoj estas tombegaroj
meze de arbara kron'!
Sur erikejo revas ni
:: en silenta :: fantazi'.

Sur la vastaj teroj floras
erikeja arbustar';
flortapiŝo bonodoras
dolĉe vasten tra kampar' ;
sed nun baldaŭ ĝia bril'
:: malaperas :: sub plugil'.

Jutland' kuŝas inter maroj
kiel granda runbaston',
pri pasintaj mil' da jaroj
nun rakontas ĉiu ŝton',
Al estonteco el la mar'
:: sonas laŭte :: himno klar'.