Kelkaj kroataj ampoemoj

La jenajn poemojn afiŝis Marija Belosevic la 8an de februaro 1997, kun indiko:

"Okaze de la 14-a de februaro, ni ĉi tie prezentas parton de la Kroata Esperantisto 1/97 titolita: Kroataj poetoj pri la amo."


AMOJ

de Marko DEKIĈ (n. 1937.)

elkroatigis Lucija BORĈIĈ

La jaroj en foron forflugis,
Kun ili foriris voĉo kaj statur'.
Sporade de arĝentan haron nur
La rekono triste enokulis.

Al ni mem ni faris demandon --
Por respondo temp' ne venos baldaŭ,
Kredu, en ni ĝi maturas ankoraŭ,
Vinbere forta, en rikolt-atendo.

Kio restis de ni proksimaj?
La suno ankoraŭ brilas varma,
Kaj tagoj gvidas laŭ la voj' sama
De sennombraj krucvojoj, sed ne intimaj!

Kaj tiel, jen, memoro pri persono
El tempo iu-junaĝo frua,
Poemoj unuaj -- ne finmaturaj,
Unua amo -- unua resono.

AM' UNUA

de Ĝuro Ŝimara PUĴAROV (n. 1949)

elkroatigis Franjo ŜLABEK

mi rakontu
fabeleton
pri malgranda
knabineto
kaj malkovru
la sekreton
pri la ĉarma
ĉi perleto

ŝi naskiĝis
en densejo
apud limrivero
drava
kaj ŝi havis
brunan haron
kaj okulojn
bluajn ravajn

kaj neniu sciis tiam
ke etulino
iom strangas
sed alvenis
tago kiam
ŝi alvenis
al onklino

kaj renkontis
knabon junan
kiun sorĉis
ŝi mirakla
aspektante
la premio
li ekamis
ŝin freneze

ĉirkaŭprenis
kaj ekkisis
kaj ion li
ĉarman diris
siakore
ĝojon tenis
dum momenta
feliĉ' fata

sed malfeliĉo
dum vekiĝo
per la hirta
kapo klinas
"mi malpermesas
ĉar vi stultas"
fridavoĉe
ĝi admonas

fuĝas eta
perlulino
sentas sin
postsekvata
larmoj falas
sur vizaĝon
kaj anime
vundo kreskas

am' unua
vund' unua
kaj neniam
ŝi forgesos
tiujn verdajn
mielotagojn
buntajn florojn
paradizajn

kaj pri junul'
kion diri
veadas li
vee ame
kaj ne pensu
ke mensogas mi
al li same
fluas larmoj

DANKON AL VI

de Jolanka TIŜLER (n. 1948)

elkroatigis Franjo ŜLABEK

Dankon al vi pro l' vortoj varmaj
Pro pano kiun ofte
Vi same dividis kun mi
Pro l' noktoj kaj matenoj pro horoj belaj
Pro ĉio plej bela dankon al vi

Dankon al vi pro larmoj varmaj
Pro ĝojoj tristoplenaj
Pro rozoj ruĝaj
Pro rosmarenoj verdaj
Pro la nebuloj fridaj
Dankon, dankon pro ĉio

Dankon pro la etfilo ĉarma
Pro varmaj karaj manoj viaj
Kiuj ne povas miaj esti

Mallaŭte, trankvile
Nur kiel la rosgutoj faras
Dankon, dankon por ĉio donita al mi

DANKO

de Dragutin DOMJANIĈ (n. 1875-1933)

elkroatigis Zvonko REHORIĈ

Pro ĉiu bela vort'
Al mi el koro via,
Pro milda la rigard'
Kaj rid', jen danko mia!

Malofte la fortun'
En vivo nia estas,
Kaj se aperas sun',
Post nubo ĝi tuj restas.

En mia koro vi
Ja estis sun' magia,
Al vi jen danko ĉi
El tuta koro mia.

LEGU OFICIALAN ORGANON DE LA KROATA ESPERANTISTA UNUIĜO
KROATA ESPERANTISTO
p/a Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio
retadreso: mbelosev@public.srce.hr
uea-konto:kreu-g
jarabono: 18 nlg
unuopa numero: 5 nlg



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>