Enkomputiligis Don HARLOW

Jen deklamo RealAudia de la versio de Kalocsay

La korvo

de Edgar Allan POE

Enhavtabelo

elangligis KALOCSAY Kálmán

elangligis Leopoldo H. KNOEDT

elangligis Jon WILLARSON

elangligis KALOCSAY Kálmán

(el Tutmonda Sonoro, vol. 2, paĝo 445)

Foje, en la hor' noktmeza pri volumo stranga, peza
de scienc' forgesiĝinta mi meditis kun enu'.
Preskaŭ dorme, jam klinkape, jen, ekaŭdis mi, ke frape,
sur la ĉambropordo skrape, skrape sonas eta bru'.
"Vizitanto", mi murmuris, "sin anoncas per ĉi bru',
certe, jes, nenio plu."

Ah, memoro tro preciza! Regis la decembro griza,
fantomombrojn flam' mortkriza ĵetis jam tra l' fornotru'.
Mi sopiris je l' mateno, lege fuĝis de l' ĉagreno
pri ŝi, fea fenomeno supre trans ĉiela blu',
kiun anĝelar' L e n o r a nomas trans ĉiela blu',
tere -- ne nomata plu.

Min la trista, silksusura flustro de l' kurten' purpura
skurĝis nun ĝis plej fantasta, ne sentita animsku'.
Por ke l' koro pli kviete batu, diris mi ripete:
"Vizitanto enirpete frapas ĉe la ŝlosiltru',
nur malfrua vizitanto frapas ĉe la ŝlosiltru',
certe, jes, nenio plu."

Repreninte miajn fortojn, post hezit' mi riskis vortojn:
"Ho, sinjor' aŭ sinjorino, min pardonu pro l' malfru',
sed la dormo min katenis, kaj vi tiel kaŝe venis,
tiel mallaŭtpaŝe venis, kun tiel necerta bru',
ke mi dubis". Kaj la pordon mi malfermis vaste. "Nu?"
Nigra nokt', -- nenio plu.

Gapis mi al nokt' senlima, kaj mi havis, duba, tima,
revojn, kiajn ne riskis revi mortema individu'.
Sed silent' senrompa tronis, signon la mallum' ne donis,
nur la vort' L e n o r a sonis, flustre sonis, fojojn du,
mi ĝin flustris, kaj la eĥo ĝin reflustris, fojojn du,
tio nur, nenio plu.

En la ĉambron mi reiris, brule la anim' deliris,
kaj jen, ree, nun pli laŭte, sonis la pretera bru'.
"Certe io en la strato bruas sur fenestra lato,
tuj mi vidos, kia bato estas ĉi mistera bru'.
Kor'! Trankvilon! Mi esploros kaŭzon de l' mistera bru',
vento nur, nenio plu."

Mi la ŝutrojn suprentrenis, kaj jen, flirte enpromenis
granda Korvo el la sanktaj tagoj de la Tempa Fru',
sen kapklino dum enveno kaj sen halto kaj sen ĝeno,
kun tre moŝta lordmieno ĝi enflugis al statu',
super mian ĉambropordon flugis al Pallas-statu',
sidis jam, nenio plu.

Kvankam en humor' malbona, ridis mi je l' bird' ebona,
je l' majesta, grav-impona sintenad' kaj korpkonstru':
"He, eĉ kun ŝirita kresto certe ne sentaŭga besto.
Korv'! Portita per tempesto de la bord' de l' Nokta Flu',
diru vian sinjornomon ĉe l' Plutona Nokta Flu'!
Grakis ĝi: "Neniam plu."

Ĝin la rusta bird' eldiris tiel klare, ke mi miris,
kvankam ne tro multan sencon havis ĝia klaĉa bru',
sed asertas mi decide, ke neniam vidalvide
al vivul' sin montris side tia birdo sur statu',
tia bird', aŭ best' sovaga, super pordo, sur statu'.
Kun la nom': Neniam Plu.

Nun la korvo sidis mute, kvazaŭ en ĉi vortojn tute
enverŝinte la animon, sidis sur la brust-statu',
diri pluon eĉ ne provis, nek eĉ unu plumon movis,
ĝis mi pene diri povis: "De mi iris ĉiam plu
amikar', esperoj, morgaŭ iros ankaŭ ĝ i jam plu ..."
Grakis ĝi: "Neniam plu."

Nun min vere frapis miro pro l' trafeco de l' rediro.
"Eh, sen dub', jen estas ĝia tuta stoko kaj instru'!
Certe havis hom ĝin mastre, kiun Fato malbonastre
persekutis, ĝis li laste kantis jam ĉi vortojn du,
post mortkantoj pri l' Espero lace veajn vortojn du
de l' refren': "Neniam plu."

Sed devigis min la vido de la bird' eĉ nun je rido.
Mi fotelon rulis kontraŭ pordo, birdo kaj statu',
sur velurkusenoj, side, mi min fiksis vid-al-vide,
"Kion volas," mi medite pensis, "Bird' el Tempa Fru',
fata, kruda, kurioza Korvo el la Tempa Fru'
per ĉi grak': "Neniam plu."

Mi meditis kaj konjektis, al la bird' jam ne direktis
vortojn, sed ĝiskore boris brulaj birdokuloj du.
Kaj la kapon mi dum penoj de meditoj kaj divenoj
klinis al velurkusenoj sub lampluma flava flu',
al velur' viola, kiun, sub lampluma flava flu',
premos ŝ i -- neniam plu.

Nun -- parfumon, nevidate, incensujo ŝutis flate,
la tapiŝon danc' serafa tiklis, tintis trila bru'.
"Jen" mi kriis, "la Sinjoro sendis ĝin per anĝel-ĥoro,
jen n e p e n t h e ! De l' memoro vin nun savos ties ĝu'!
Trinku do! Al vi L e n o r a n forgesigos ties ĝu'!"
Grakis Korv': "Neniam plu!"

"Birdo kun profetkapablo! Bird'!" mi kriis, "aŭ diablo!
Ĉu l' Tentanto, ĉu tempesto sendis vin por kordetru',
eĉ ŝirite ne fleksebla! En missorĉa dom' funebra,
kie la Hororo febra hejmas, diru, diru, ĉu
estas en G i l e a d' balzamo? Pasos mia viv-enu'?"
Grakis Korv': "Neniam plu!"

"Birdo kun profetkapablo! Bird'!" mi kriis, "aŭ diablo!
Saman havas ni ĉielon, saman Dion, diru, ĉu
mi, ŝarĝita de ĉagreno, renkontiĝos en Edeno
kun ŝi: fea fenomeno supre, trans ĉiela blu',
kiun anĝelar' L e n o r a nomas trans ĉiela blu'?"
Grakis Korv': "Neniam plu!"

"Diru ĝin adiaŭkante!" kriis mi, saltleviĝante.
"Bird' aŭ monstro! En tempeston flugu, al Plutona Flu'!
Eĉ plumet' ne restu, signe: kion vi mensogis nigre,
restu mi en sol', rezigne, portu vin for de l' statu',
bekon for el mia koro, korpon for de la statu'!"
Grakis Korv': "Neniam plu!"

Kaj la Korvo nur rigide restas side, restas side,
sidas eĉ nun superporde, sur pala Pallas-statu',
en okuloj kun aspekto de demono dum sonĝ-plekto...
Planke, kun fantom-efekto, ondas nigra ombroflu',
kaj animo mia el ĉi nigre onda ombroflu'
levos sin -- neniam plu.

elangligis Leopoldo H. KNOEDT

(cxi tiu versio unue aperis en Fonto #11)

Iam mi dum noktomeza morno studis, lace peza,
en kelkiaj strangaj libroj sciojn for de la memor'.
Dormen drivis mia kapo preskaŭ, kiam sur la klapo
de la pordo sonis frapo -- frapo febla sen sonor'.
"Vizitanto nur," mi grumblis, "porde frapas sen sonor',
pli nenio en ĉi hor'."

***

Oj, la rememor' lucida: frostis la decembro frida
kaj l' mortantaj braĝoj spektris planke kvazaŭ artlabor'.
Mi sopiris je l' mateno, post la vana studopeno
kaj neĉeso de l' ĉagreno pro la perdo de Lenor',
la radia, rara damo kun ĉiela nom' Lenor',
ĉi, la nom' por ĉiam for.

La silkeca kaj susura svago de l' kurten' purpura
min agitis, min ekscitis fremda sento de horor'.
Al la kor' en malkvieto mi parolis per ripeto:
"Iu kun akceptopeto min vizitas en ĉi hor',
nur akceptopeta vizitanto en malfrua hor',
alveninta el la for'."

Nun fortiĝis mi spirite kaj ekkriis senhezite:
"Mi pardonon petas vere, sinjorino aŭ sinjor';
dormen drivis mia kapo; sonis sur la pordoklapo
tiel surde via frapo, frapo febla sen sonor',
ke apenaŭ mi vin aŭdis." Mi malfermis kun fervor':
Nur mallumo ĝis la for'.

La mallumon mi tragapis: miro, timo min ekfrapis.
Mi dubeme revis revojn ĝis nun en nenies kor'.
Ĉio plensilenta estis, en senbru' sensigna restis,
solan vorton mi atenstis, estis la susur': Lenor'.
Tion flustris mi kaj eĥo flustris vorton re: Lenor'.
Tion nur kaj eĥis for.

Al la ĉambro mi revenis, dum l' animo fajroplenis.
Sed aŭdiĝis baldaŭ nova, nun pli laŭta frapsonor'.
"Jen," mi notis, "estas io apud mia ĵaluzio:
mi atingu do al l'scio de l' mistero per esplor'.
Kor' silentu, tuj mi solvos la misteron per esplor'":
Nur la vento en la for'.

Vastmalfermis mi alstrate: Enen paŝis, flugilbate,
sinjoreca Korvo el la tempoj for de la memor'.
Ĝi sen riverenc' envene, sed lordin- aŭ lordmiene,
kaj sin tute nedetene saltis al la porddekor',
grimpis sur la Palasbuston super mia porddekor',
sidiĝonte grimpis for.

Malgraŭ ke mi tiel tristis, la ebona birdo distris
min pro la konduto gravoplena, inda je honor'.
"Kvankam kalva krest' vin kronas," voĉis mi, "vi ne poltronas.
Kiun lordan nomon donas, Korv' el l' plaĝo de l' horor',
praa, hida Korv', al vi, Plutona plaĝo de l' horor'?"
Ĝi regrakis: "Ne plu for."

Kion tiel klare diris la plumpulo, mi primiris.
Tamen la respondo, sencomanka, estis sen valor'.
Sed ankoraŭ al homido -- mi deklaras kun decido --
ne prosperis tia vido: birdo super porddekor',
bird' aŭ besto sur skulptita busto super porddekor',
kun la nomo 'Ne plu for'.

Side sur la paca busto, ĝi eltiris el la brusto
tiun vorton kvazaŭ estus ĝi elverŝ' el l' tuta kor'.
Ĝi sin plu ne manifestas, eĉ ne per plumero gestas
ĝis mi flustras: "Kiel restas de l' esperoj nur memor'
kaj de l' amikar', de ĝi matenos ankaŭ nur memor'."
Jen la Korvo: "Ne plu for!"

Min mirigis tiu trafa mutorompo tuj repafa.
Certe, pensis mi, jen estas ĝia sola vorttrezor'.
Plendo de mizera mastro, super kiu misa astro
regis kun tiela drasto, ke en kantoj de la kor'
kaj esperohimnoj al li pezis morne sur la kor'
tiu 'ne plu, ne plu for'.

Malgraŭ ke mi tiel tristis, tamen min la Korvo distris.
Mi sidigis min kontraŭ la birdo, busto kaj dekor'.
Post dronado enfotela mi revadis, kiocela
estas de l' nigrulo el la tempoj for de la memor'
-- hida, fataŭgura, plumpa birdo for de la memor' --
tiu grako 'ne plu for'.

Tion mi diveni provis, sed eĉ ne silabon blovis
al la birdo, kies fajrogvaton sentis mi sur kor'.
Multon pli mi divenemis, dum la kapon mi alpremis
al kuseno, kie tremis lumo sur violkolor',
kies lampe lumigatan kovron de violkolor'
kaŝos ŝi -- aĥ -- ne plu for.

Ŝajne nun l' aer' pli densis: kaŝa ilo ĝin incensis.
De l' serafoj ĝin svinganta planke tintis paŝsonor'.
"Dank' al Dio," mi nun diras, "per anĝeloj vi akiras
la nepenton, kiu ŝiras el vi pensojn pri Lenor'.
Drinku, drinku la nepenton: for la pensojn pri Lenor'.
Kaj la Korvo: "Ne plu for!"

"Ĉu profet' aŭ de l' malbono ilo, birdo aŭ demono?
Ĉu vi sendis la satano aŭ de l' ŝtormo la rigor'
al ĉi morna tamen spita lando sorĉa kaj ermita?
Diru, ĉu de ĉi hantita hejmo plena de rigor',
per la Galeed-balzamo fine foros la horo'?"
Ĝi regrakis: "Ne plu for!"

"Ĉu profet' aŭ de l' malbono ilo, birdo aŭ demono?
Pro l' ĉielo kaj pro l' Dio nin kuniga por ador',
ĉu foriĝos la ĉagreno de l' animo en edeno,
diru, post brakuma teno mia de la dam' Lenor',
de l' radia, rara damo kun ĉiela nom' Lenor'?"
Ĝi regrakis: "Ne plu for!"

"Tio nin disasocias, birdo aŭ demon'," mi krias,
"Iru re al l' ŝtormo kaj Plutona plaĝo de l' horor'!
Nigra plumo ne postrestu, ĝi mensogon ne atestu,
mian solon ne molestu. For de mia porddekor'!
Bekon for el mia koro! Korpon for de l' porddekor'!"
Ĝi regrakis: "Ne plu for!"

***

Kaj ne plu ĝi malrigidas. Ĝi plu sidas, plue sidas
sur la pala Palasbusto super mia porddekor'.
La rigardon ĝi ricevas de demono kiu revas.
Superplanke, spektre, ŝvebas ĝia ombro sen kolor',
dum animo mia el ĉeplanka ombro sen kolor'
sin relevos n e p l u f o r.

elangligis Jon WILLARSON

(el American Esperanto Magazine, julio-oktobro 1955)

Foje malgajnoktomeze, dum la kapo pendis peze,
Kaj mi legis volumegojn strangajn, plenajn de folklor',
Dum mi lacis, dolorkapa, ekaŭdiĝis sono frapa,
Kvazaŭ io frapet-frapa, frapis en la koridor'.
"Estas iu vizitanta ulo en la koridor',"
 Diris mi kun eta plor'.

Ha, memoras mi kun vero, estis dum la neĝa tero,
Ĉiu disa flamegero brulis kiel ruĝa or'.
Longa nokto tedeginta -- vane estis mi peninta
Konsoliĝi legadinta -- pro la pensoj pri Lenor',
Pro la belulino kiun nomis anĝelar' Lenor' --
 Forvelkinta kiel flor'.

Kaj la silka susureto venadante de l' tapeto
Min timigis per teruroj el la fundo de dolor'.
Tial mi kun kor' batanta staris daŭre ridetanta,
"Estas iu vizitanta ulo en la koridor' --
Iu ulo tre malfrua frapas en la koridor' --
 Tio nur, la timon for!"

Miaj pensoj tiam iĝis pli sentimaj kaj mi diris,
"Ja pardonu min mi petas Sinjorino aŭ Sinjor',
Sed en fakto mi dormetis, tiel milde vi frapetis,
Mi apenaŭ vin aŭdetis esti en la koridor'."
Kaj la pordon mi malfermis larĝe al la koridor' --
 Jen mallumo, ĉio for.

En nigraĵon scivolante staris mi rigardegante,
Dube, pense, kaj revante aĵojn fremdajn al memor';
Sed silento preme estis, kaj malbruo daŭre restis,
Kvazaŭ kvietaĵoj festis per flustrita vort' "Lenor'!"
Tion flustris mi kaj eĥo remurmuris ĝin, "Lenor',"
 En la fundo de la kor'.

Retiriĝis mi kun timo, jen ekbrulis la animo,
Ĉar denove frap' aŭdiĝis tute super la ignor'.
"Certe", diris mi kun krio, "estas ĉe l' fenestro io,
Do sciiĝu mi pri tio per rezono kaj esplor' --
Mia koro trankviliĝu dum pensado kaj esplor' --
 Estas vent' en stranga hor'."

La riglilon mi eltiris ĉe l' fenestro kaj eniris
Flirte kun majesto Korvo el epoko de l' honor'.
Ĝi ne havis salutguston, senhezite montris bruston,
Eksidiĝis sur la buston kiu estas el marmor' --
Sur la superpordan buston kiu estas el marmor' --
 Kaj sidadis kun rigor'.

Tiu birdo de ebono vekis en mi per la kono
De mieno tre solena ŝercemecon de l' humor' --
"Kvankam estas via kresto forrazita, via gesto
Kaj la serioza resto estas el la land' de glor'.
Kiel vi nomiĝas Korvo, en la land' de nigra glor'?"
 Diris Korvo, "Ĉiam for".

Tion mi ja multe miris, klare vortojn ĝi eldiris,
Sed el gorĝo ili iris ja sen senco aŭ valor';
Ĉar ni ĉiuj devas ridi kiam oni povas vidi
Birdon, kiu daŭras sidi sur la busto el marmor' --
Birdon, kiu sidas sur skulptita busto el marmor' --
 Kaj nomiĝas "Ĉiam for".

Sed sur busto ja sentime diris Korvo elanime
Tiujn nurajn vortojn kvazaŭ ili venis el la kor'
Ne plu vortojn ĝi eltrovis, nek la plumojn ĝi ekmovis.
Diri mi apenaŭ povis, "Ĝi ne restos dum la hor' --
Ĝi forflugos kiel la amikoj en antaŭa hor'."
 Diris Korvo, "Ĉiam for".

Mirigite de surpriza respondeto tre preciza,
Diris mi, "Sendube tio estas sola la trezor',
Kiun kaptis ĝi de iu deziranta ke ĝi sciu
Pri la tragedio kiu lin turmentis per angor',
Ĝis la kantoj liaj vibris per la ŝarĝo de l' angor'
 De 'Ĉiam -- ĉiam for'. "

L'animo mia ridetadis ĉar la Korvo nur sidadis;
Ŝovis mi do seĝon antaŭ pordon al la koridor'.
Sur veluron sidiĝante mi ekpensis scivolante
Kion volas diradante birdo nigra en kolor' --
Kial daŭre diras tiu birdo nigra en kolor'
 Tiujn vortojn "Ĉiam for"?

Mi konjekti tion provis, tuj rigardoj miaj trovis
Ke okuloj ĝiaj ege brulis en min kun dolor'.
Mi pensadis kun diveno, kaj kun kapo en la teno,
Sur velura la kuseno aspektanta kvazaŭ or' --
Sed veluran la kusenon aspektantan kvazaŭ or'
 _Ŝi_ ne premos -- ĉiam for!

Tiam pensis mi, ke vere la aero pezis pere
De fantoma incensfumo kunmiksita kun vapor'.
"Acegulo," kriis mi, "do estas vi nur diablido
Turmentanta min per vido de la amo al Lenor'!
Ĉesu -- ĉesu kaj forgesu pri la morto de Lenor'!"
 Diris Korvo, "Ĉiam for".

"Profetaĉo!" mi ekkriis, "Ĉu ja ĉion vi eksciis?
Ja vin sendis al mi Dio el la land' de nigra glor',
En la mondon de malpleno kie ĉiu entrepreno
Ne valoras je la peno -- diru, pro la mia plor' --
Ĉu ĉielo estas gaja? -- diru al la mia plor'!"
 Diris Korvo, "Ĉiam for".

"Profetaĉo!" mi rekriis, "Ĉu ja ĉion vi eksciis?
Pro ĉielo plej potenca kaj la Dio de l' ador',
Diru al mi veron tiun: Ĉu mi trovos tie iun
Belulinon dolĉan kiun nomis anĝelar' Lenor' --
Trovos tiun belan kiun nomis anĝelar' Lenor'?"
Diris Korvo, "Ĉiam for".

"Tiuj vortoj estu via adiaŭo!" kriis mia
Gorĝo, "Amikecon nian jam elviŝu el memor'!
La mensogon Di' malbenu, en soleco min Li tenu,
Aĉan korpon vian prenu de la busto el marmor'!
Tuj figuro nigra estu forigita de l' marmor'!"
Diris Korvo, "Ĉiam for".

Nun la Korvo silentadas, kaj sidadas, kaj sidadas,
Sur la pala superporda busto je la koridor',
Kaj okuloj de malbono min penetras de l' demono,
Ĝia ombro sur la fono estas nigra en kolor' --
Kaj animo mia el la ombro nigra en kolor'
 Ne leviĝos -- ĉiam for!