La maro vokas (Daniel Treesong BURKE)

La maro vokas

de Daniel Treesong BURKE

(aperis en Fonto, n-ro 46)


[Ĉi tiu poemo havas por mi specialan historion kaj signifon. Ĝi estas la sola eldonita Esperantlingva poemo de mia amiko Dan BURKE.

Mi unue konatiĝis kun Daĉjo en restoracia kunsido post monata kunveno de SFERO (San Francisco Esperanto Regional Organization) en 1980. Ni hazarde sidis ĉe sama tablo. Aŭdinte lian nomon, mi tamen rekonis ĝin. "Ĉu vi ne lastatempe reklamis en la revuo Esperanto por kontaktiĝi kun personoj, kiuj kredas je novpaganismo kaj viĉo?" mi demandis. Li konfirmis, ke temas ĝuste pri li. Poste ni iom diskutadis tiun aferon, kiu pro diversaj kialoj interesis min.

Mi konis Daĉjon kaj lian edzinon Barbara dum entute kvar jaroj. Sed Daĉjo suferis pro ofte mortiga malsano, la leŭkemio. Viktimo de la usona medicina sistemo (se oni rajtas nomi ĝin tia), li ne povis pagi por kuracado ĝis la fino de 1983, kaj je tiu tempo la kuracistoj informis lin, ke tia kuracado jam ne efikus, kaj povus esti eĉ danĝera en si mem. Li fine forpasis, post mallonga loĝado en malsanejo, frue en 1984.

Daĉjo ŝatis verki poemojn, ĉefe en la angla, sed foje ankaŭ en Esperanto. Iam, okaze de limerika konkurso ĉe la Somera Esperanto-Kursaro en San Francisco Ŝtata Universitato, li verkis kvar Esperantlingvajn limerikojn tiel fiajn, ke kelkaj maljunulinoj eĉ paliĝis, aŭdante ilin. Li havis siajn tre fortajn opiniojn pri la poezio. Unu fojon, kiam ni diskutis la poemojn de tiu korifeo de la Esperantaj poetoj KALOCSAY, Daĉjo malestimete konstatis, ke Kalocsay montris pli da intereso pri la formo de la poemo ol pri la enhavo -- "nenion novan li diris." (Tio estas afero iom evidenta se oni komparas la originalajn poemojn kun liaj diversaj tradukoj -- ekz. "Sonorilludo" kun "La sonoriloj" de Poe, "La nigra rajdanto" kun "La elfreĝo" de Goethe -- lia tradukprogramo mem estis verŝajne konscia imito de tiu de BABITS Mihaly.) Li tamen foje deklaris siajn opiniojn tro senpripense -- li ĉiam bedaŭris unufojan diskuton kun Claude PIRON, okaze de kiu li senvalorigis la poezion de Johán VALANO -- "Tion mi ne nomus poezio!" -- ne sciante la identecon de tiu plumnoma poeto.

"La maro vokas" estis lia Esperantlingva ĉefverko. En mia fina telefonkonverso kun li, nur du tagojn antaŭ lia forpaso, mi petis lian permeson sendi ĝin al la redaktoro de Fonto. Lia voĉo aŭdigis iom da plezuro, donante al mi tiun permeson. Mi nur bedaŭras, ke tio ne okazis pli frue, tiel ke li estu havinta la plezuron vidi sian poemon en internacie konata literatura revuo. Konfesinde, ĝi ne estas tute matura, laŭforme -- mankis al li la vivotempo por poluri ĝin. Sed ĝi montras almenaŭ indikojn pri tio, kion perdis la esperantistoj.

Mi nun afiŝas la poemon, esperante, ke ĝi donos plezuron ankaŭ al aliaj esperantistoj, kaj ke iam Daĉjo mem, sub nova masko, renkontos ĝin, ĝuos ĝin, kaj eble ... rememoros. --DH ]


Mi pretendas vin, ho mortemuloj,
Per la sala sango, per la tajdoj
Senĉesaj kiuj regas viajn revojn...
Ne estas korinundo de doloro
Aŭ ĝojo kiu ne delonge ŝvelis
En miaj pretersondaj profundejoj,
Nek homa revo kiu kantas sin
Laŭ iu ajn tonalo kiu ne
Ekfloris kaj mortadis milionjare
En miaj lunkaptitaj flusaj floroj.

Vi diras, ho vantegaj mortemuloj,
Ke la prapatroj venis el la maro.
Sed fakte vi neniam min eliris.
Mi fluas en vi, kien ajn vi strebas,
Kaj kie vi nomadas, ne plu sekas.
En vi, ja mi konkeras la montegojn
Kiujn mi invadis ĝis la suproj,
Kaj ree kovros... kaj ree, ree kovros.

Kaptitoj de la maro por eterne,
Vi aŭdacas nomi vin teranoj,
Sed ĉiunokte vi enmare vagas.
Vi sonĝas pri balancaj tajdoj mildaj,
Pri furiozaj ŝtormoj kiuj ĵetas
Ŝprucaĵon ade sur la nigrajn rokojn
Ĝis ili fine cedas la batalon.

Vi sonĝas pri profundaj rifuĝejoj
Marverdaj sub tempesto, kie eĉ
La rabio de la maro mem
Ne tuŝas la eternan prasilenton
Murmuran de la funda maranimo.

Kaj pri libera soro sen flugiloj,
La danco de baleno aŭ delfeno,
La kuzoj viaj kiuj jam forlasis
Soifan lukton kaj hejmen ĝojis
Al utermaro, la patrin' de ĉio.

Kion? Ĉu vi supozis ke la tero
La patrino estus? Stulta revo,
Ke sekaĵ' vivigis polvon kaj aeron!

Nu, revu plu, etuloj kompatindaj,
Ekzilitaj de l' unua hejmo.
Vi timas min, ĉar tiel vi tordiĝis,
Fremdiĝis tiom de la propra speco,
Ke vi ne plu kapablas veran vivon.

Sed la allogo kaptas vin ankoraŭ.
Vi amasiĝas ĉe l' patrinaj piedoj,
Sopirante, kaj vi iel scias --
Viaj sekretaj timo kaj espero --
Vi scias ke vi fine estos miaj.



Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>