Enkomputiligis Don HARLOW

La rondeloj de porcelano

de Alecsandru MACEDONSKI

elrumanigis Jozefo E. NAGY


Enhavo
Rondelo de l' oniksa ponto
Rondelo de l' pagodo
Rondelo de l' akvo en la korto de l' japano
Rondelo de l' japana maro

Rondelo de l' oniksa ponto
Pont' oniksa, arkatrua,
Inter bordoj volbas alte,
Super laga akvo blua
Falas foliar' senhalte.

Sunsubir' trembrilas arde
En torento sangeflua;
Pont' oniksa, arkatrua,
Inter bordoj volbas alte.

Mandarenoj, kunrigarde,
Diras pri vetero pluva;
Barko, iom pezkonstrua,
Inter ondoj tangas salte,
Sub la ponto arkatrua.

Rondelo de l' pagodo
Kisata de papilioj,
Sur montet' artefarita,
En matenaj sunradioj
Staras la pagod' orita.

Ombroj dancaj de folioj
Lasas ĝin senvualita,
Kisata de papilioj,
Sur montet' artefarita.

Diamantas rosostrioj
Sur la porcelan' lakita,
Inter la skulptitaj dioj
De l' fasado ornamita,
Kisata de papilioj.

Rondelo de l' akvo en la korto de l' japano
Sian akvon, tra la korto
Milde fluan al la valo,
Per amasa ŝtonalporto
Baras voje la japano.

Plaŭde-ŝaŭme, apud pordo,
Volas vidi el la halo
Sian akvon, tra la korto
Kiu fluas al la valo.

Kaj se vekas lin akordo
De la freŝa akvofalo,
Plimildiĝas eĉ la sorto,
Inter sonoj de kristalo
De la akvo tra la korto.

Rondelo de l' japana maro
Smeraldo de la maro rava --
Ludad' eterna de kolor',
En sunradio verdaflama,
Ĉe l' bordo kun tapiŝ' de flor'.

Sub arboj, fluas font' orflava,
Gracilaj, kiel la aŭror';
Smeraldo de la maro rava --
Ludad' senĉesa de kolor'.

Infan', nescia pri dolor',
Inter popoloj -- la Japana;
Nenia zorg' por ili, grava,
Ĉar portas ĉiam en la kor'
Smeraldon de la maro rava.