Enkomputiligis Don HARLOW

La eta Oĉjo

(Den lille Ole med Paraplyen)

de Hans Christian ANDERSEN

eldanigis H. P. FRODELUND

El Kantante Antaŭen, Centra Dana Esperanto-Ligo, 1941


La eta Oĉjo kun la ombrelo,
infanoj konas lin de l' fabelo,
vespere venas li por vizit'
al ĉiu eta infana lit'...

Li sternas sian ombrelon tiam,
komforton kreas ĉe l' lito ĉiam.
En sonĝo poste rakontas li
fabelojn ĉarmajn al ĉiuj vi.

Kaj se dumtage vi bonaj restis
kaj al gepatroj afablaj estis,
vi ĝoje dormas kaj sonĝas tre
pri bela, ĉarma, malgranda fe'.