Enkomputiligis Don HARLOW

Valsi Matilde / Vals' kun Matilda

de A. B. "Banjo" PATERSON

elaŭstraliigis Donald J. Harlow resp. aŭstraliaj esperantistoj


Donald J. HARLOWAŭstraliaj esperantistoj
Gaja vagulo sidis apud riverlago,
  En ombro de kulibarb' sidis li;
Kaj li ridis kaj kantis dum li atendis teobolon:
  "Vi devos valsi matilde kun mi."

"Valsi matilde, valsi matilde,
  Vi devos valsi matilde kun mi."
Kaj li ridis kaj kantis dum li atendis teobolon:
  "Vi devos valsi matilde kun mi."

Venis virŝafo por trinki el la riverlago;
  Saltis la vagulo, kaj ĝin kaptis li,
Kaj li ridis kaj kantis, ŝtopante ĝin en manĝosakon:
  "Vi devos valsi matilde kun mi."

"Valsi matilde, valsi matilde,
  Vi devos valsi matilde kun mi."
Kaj li ridis kaj kantis, ŝtopante ĝin en manĝosakon:
  "Vi devos valsi matilde kun mi."

Venis policestro, rajdante sur la rasĉevalo,
  Venis milicanoj: unu, du, tri!
"Redonu la virŝafon, kiun ŝtopis vi en manĝosakon:
  Vi devos valsi matilde kun ni."

"Valsi matilde, valsi matilde,
  Vi devos valsi matilde kun ni.
Redonu la virŝafon, kiun ŝtopis vi en manĝosakon:
  Vi devos valsi matilde kun ni."

Ekstaris la vagulo, kaj plonĝis en la riverlagon.
  "Vi neniam kaptos min viva," kriis li.
Kaj ankoraŭ li aŭdeblas apud tiu riverlago:
  "Vi devos valsi matilde kun mi."

"Valsi matilde, valsi matilde,
  Vi devos valsi matilde kun mi."
Kaj ankoraŭ li aŭdeblas apud tiu riverlago:
  "Vi devos valsi matilde kun mi."
Gaja vagabondo kampis apud bilabong'(1),
  Kie la kuliba'(2) ombris por li;
Kaj li kantis atende ĝis bolis en la bilipot'(3):
  "Vi valsigados Matildan kun mi!"

"Vals' kun Matilda, Vals' kun Matilda,
  Vi valsigados Matildan kun mi."
Kaj li kantis atende ĝis bolis en la bilipot':
  "Vi valsigados Matildan kun mi!"

Juna ŝaf' venis por trinki ĉe la bilabong',
  Ĝoje la ulo ĝin kaptis kun kri';
Kaj li kantis puŝante la ŝafon al la manĝosak':
  "Vi valsigados Matildan kun mi!"

"Vals' kun Matilda, Vals' kun Matilda,
  Vi valsigados Matildan kun mi."
Kaj li kantis puŝante la ŝafon al la manĝosak':
  "Vi valsigados Matildan kun mi!"

Venis bienisto rajde sur purrasĉeval';
  Venis ĝendarmoj -- un', du, tri.
Ili diris: "Kies ŝafo en la manĝosak'?
  Vi valsigados Matildan kun mi."

"Vals' kun Matilda, Vals' kun Matilda,
  Vi valsigados Matildan kun mi."
Ili diris: "Kies ŝafo en la manĝosak'?
  Vi valsigados Matildan kun mi."

Tuj la vagisto saltis al la bilabong',
  "Viva ne kaptos vi min," kriis li.
Kaj la pala fantomo aŭdiĝas ĉe la bilabong':
  "Kiu valsigos Matildan kun mi?"

"Vals' kun Matilda, Vals' kun Matilda,
  Vi valsigados Matildan kun mi."
Kaj la pala fantomo aŭdiĝas ĉe la bilabong':
  "Kiu valsigos Matildan kun mi?"

La dua tradukaĵo estas kombinita el pluraj provoj fare de Joab ELJOT, Ralph HARRY kaj Alan TOWSEY; la fina poemo aperis en Aŭstralia Antologio, red. Alan TOWSEY, Pisa: Edistudio, 1988.


Piednotoj

(1) bilabongo: riverparto postlasita kiam la rivero tratranĉas kurbon kaj sekvas novan vojon, aŭ sekiĝas (angla billabong, el la aborigena; = senviva akvo).
(2) kulabao (aŭstralianoj, glosaro), kulibao (aŭstralianoj, poemo), kulibo (Harlow) : aŭstralia arbo (Eucalyptus microtheca) (angla coolabah, el la aborigena).
(3) bilipoto: tesitelo, farita el lado, kun kovrilo, uzata super fajro (angla billy(can), el la aborigena billa = akvo; kp bilabongo).