Enkomputiligis Don HARLOW

Dek nordaj strofoj

de Albert GOODHEIR


Antaŭ maro mutas
multvorta vanto,
ĉepiede ĝi ŝutas
da konkoj abundon –
poeto, atestanto
de la koro ĉioma,
vortigu la profundon
sen silabo kroma.
Hajlo vipas
sur vizaĝo,
ŝtormo disipas
folirestaron –
vintra pejzaĝo
pensinspira,
kreas klaron
la vento ŝira.
Mevojn al urbo
pelis frosto,
giranta turbo
super parklago.
Unu raŭke sur fosto
memoras la maron,
sub la sensuna tago
reeniras la aron.
Pratempe staras
ŝtonoj en rondo,
sorĉe elbaras
la efemeron
de brua mondo –
naskas en menso
lumhelan sferon
pretertempa penso.
Abiarabaro
en neĝa puro
sub blua klaro.
Sur pado dekliva
pinthufa spuro
de cervo malsata
signas pri viva
ĉeesto frata.
Nokte kun vento
venis degelo,
gutas tegmento,
lumo malfruas
sub griza ĉielo –
ree blovas eterna
spiro kaj fluas
la fonto interna.
Betul' arbo frata,
en ĉiuj momentoj
move kreata;
post folifalo
burĝonas amentoj,
en frosto vivatesto –
kiel mi, modalo
de la unu Esto.
En golfo foko,
inter rokoj vulpino
en hejma loko
nokte iam kriis.
Super domruino
en krepusko bruna
fantome palstriis
ĉielarko luna.
Forturniĝante
de distrado
mi iras lante
kun rabdo gvida
laŭ senspura pado
al griza granito
pluvhumida
de megalito.
Ondobruo
sur vintra strando,
post refluo
ne spuro restas
de homa plando,
tamen en vento
flustre ĉeestas
pasinta gento.