|
Enkomputiligis Don HARLOW |
|
Ekzistas maŝino malnova mirinda Kiu, tra la spaco malhelega, nigra, Al ĉiuj sekure vojaĝadi eblas. Flugi tra centmiloj da kilometroj Ene de nur du eble tri sekunderoj. Cetere, ankaŭ tempmaŝino ĝi estas, Por la delonge forpasintojn revidi, Scivoleme la estontecon viziti. Tamen malfeliĉe, ĝi ne perfektas Ĉar la vojaĝcelon oni ne elektas. Kelkfoje la travivaĵoj forgesiĝas, Alifoje eĉ ĝi tute fiaskiĝas: Jen la rezulto nevolita, terura Meze de situaciaĉo danĝera! Sed agrable la vojaĝon la plej belan Ankaŭ de tempo al tempo permesas ĝi: Renkonti la foran amikinon karan, Kun ŝi dolĉe promenadi kaj brakumi. Ofte abrupta fino ĉesas vojaĝon. Sonorilego ŝiranta la aeron Tuj forpelas la minacantan danĝeron Aŭ rompas tro rapide la ammiraĝon. |